Esperanto-aranĝoj en Germanio

Druckversion | Presebla versio

Regulaj aranĝoj

En Germanio okazas ĉiujare pluraj grandaj Esperanto-aranĝoj malfermitaj al ĉiuj. Kutime ankaŭ komencantoj estas kore bonvenaj, ofte okazas ankaŭ Esperanto-kursoj diversnivel.

Germana Esperanto-Kongreso (GEK)

ĉiujara kongreso de Germana Esperanto-Asocio, kutime dum pentekosto
Krom la laborprogramo kaj la laŭstatuta membrokunveno okazas ankaŭ ĝeneralaj prelegoj, ekskursoj kaj kultura programo.
Organizanto: Germana Esperanto-Asocio

Printempa Semajno Internacia (PSI)

granda internacia renkontiĝo por la tuta familio, dum unu semajno ĉirkaŭ pasko 
kun tema programo, infana programo, turismaj entreprenoj kaj kultura programo.
Organizanto: Germana Esperanto-Asocio

Luminesk'

internacia seminaria semajno ĉirkaŭ la jarŝanĝo
Organizanto: Germana Esperanto-Asocio

Novjara Renkontiĝo (NR)

internacia seminaria semajno ĉirkaŭ la jarŝanĝo
Organizanto: EsperantoLand

Junulara Esperanto-Semajno (JES)

internacia seminaria semajno ĉirkaŭ la jarŝanĝo por junuloj
Organizanto: Germana Esperanto-Junularo kaj Pola Esperanto-Junularo

Aliaj aranĝoj

Krome okazas aro da aliasj, parte regulaj, aranĝoj ĉefe regione kaj loke. Detaloj troviĝas en la paĝoj de

Precipe en la Esperanto-Urbo Herzberg am Harz okazas multaj diversspecaj aranĝoj.

Esperanto-Kalendaro

Diversajn aranĝojn oni trovas ankaŭ en la
Kalendaro.