Aliĝilo GEK 2015

Druckversion | Presebla versio

Aliĝo al la 92a Germana Esperanto-Kongreso kaj mendo de servoj 

Aliĝu ĉi tie!

 

La 2-a aliĝkategorio estis plilongigita ĝis la 30-a de aprilo 2015! Kaptu la ŝancon pri la pli favorpreza kotizo kaj aliĝu ĝis fino de aprilo! 

Aliĝkondiĉoj:

Via aliĝo nur validas post ricevo de la plena kongreskotizo. Servoj (ekskursoj, tagmanĝoj, loko en amasloĝejo) estas pagendaj jam antaŭe, aliakaze ni traktas ilin kiel ne menditaj.

La kongreskotizo ne estas repagebla, sed vi ĉiutempe povas aliĝi anstataŭanton. Li aŭ ŝi tiam pagas laŭ la aktuala aliĝperiodo. Malaltiĝo de la kongreskotizo pro la ŝanĝo estas ekskludita. Per via aliĝo vi eksplicite deklaras vian aprobon de tiuj ĉi kondiĉoj.

Ĉu vi estas handikapulo, pensiulo aŭ studento? Tiam bonvolu kunporti vian legitimacion. Ebla rabato povus malŝarĝi la kongresan kason.

Bonvolu plenigi la aldonitan formularon kaj rete sendu ĝin. Nur se tio ne eblas, vi povas ankaŭ elprinti la formularon, plenigi ĝin kaj sendi ĝin al la oficejo de GEA:

ATENTU! Ekde februaro 2015 estas nova oficejo:
Deutscher Esperanto-Bund
Geschäftsstelle
Katzbachstr. 25
DE-10965 Berlin

Aktualajn informojn vi trovas sur la paĝo http://gek.eo.tel/

Per tiu ĉi aliĝilo ankaŭ familioj kaj aliaj personoj kun la sama loĝadreso povas aliĝi kaj mendi servojn. 

Kongreskotizo

(sur la maldekstra flanko de ĉiu kolono staras la prezo por la plena kongreskotizo, resp. la rabato por la plena kongreskotzizo, je la dekstra flanko staras la prezo por la reduktita kongreskotzizo, resp. la rabato por la reduktita kongreskotzizo) 









Prezoj en eŭro € ĝis 31.01.2015 ĝis 31.03.
30.04.2015
ekde 01.04.
01.05.2015
Kongreskotizo / reduktita kongreskotizo 85 / 55 95 / 60 105 / 65
Junuloj 50 / 25 50 / 25 50 / 25
Rabato: 1a loĝloko eksterlande  aŭ ord. membro DEB aŭ DEJ   -40 / -20   -40 / -20   -40 / -20
Rabato: Patrona membro GEA aŭ GEJ (nur plenkreskuloj)  -80 / -40  -80 / -40  -80 / -40
Taga bileto sabato aŭ dimanĉo     30 / 20
Taga bileto vendredo aŭ lundo      20 / 10
     

Pri la kongreskotizo:

  • La kotizoj varias depende de la loĝlando de la aliĝanto, laŭ la jena grupigo (laŭ UEA-tabelo):

    A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B.

    B: Iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko.

  • Plena kongreskotizo por plenkreska (t.e. naskita antaŭ 1988-01-01) A-landano (inkluzive Germanojn).

  • Reduktita kongreskotizo por plenkreska  B-landano, samadresano de la aliĝanto, handikapito (atestilo), senenspezulo. Atentu, ke pensiulo havas enspezojn; reduktita kotizo eblas nur esceptkaze.

  • Junulo (naskiĝdato inter 1988-01-01 kaj 1999-12-31) pagas speciale reduktitan kongreskotizon.

  • KEKSO-partoprenantoj ne pagas apartan GEK-kotizon, sed ĉiuj kostoj por la KEKSO estas pagendaj rekte pere de la KEKSO-aliĝilo. (Loko por la sporthalo (amasloĝejo) kaj partopreno dum la komunaj tagmanĝoj nepre devas esti anoncitaj.) 

  • Infano (naskiĝdato post 2000-01-01) ne pagas kongreskotizon, sed bv. aligu vian fil(in)on. 

  • Rabatoj: Se unuavide la kongreskotizoj ŝajnas altaj, tiam atentu, ke la plej multaj kongresanoj ricevas rimarkeblan rabaton. Nur homoj, kiuj havas sian ĉefan loĝlokon en Germanujo kaj ne estas ordinaraj (t.e. pagantaj) membroj de Germana Esperanto-Asocio aŭ Germana Esperanto-Junularo, devas rezigni la rabaton, kiu estas parta rekomenpenco por la membrokotizo. Atentu, ke tio ĉio validas ankaŭ por kunulo kaj junulo. 
    Kiu devas pagi reduktitan kotizon, ricevas kompreneble ankaŭ nur reduktitan rabaton.

Bankdatoj

Deutscher Esperanto-Bund / Germana Esperanto-Asocio
Banko: Sparkasse Odenwaldkreis 
IBAN: DE09 5085 1952 0040 1145 97 
BIC: HELADEF1ERB

Bonvole nepre aldonu dum la ĝirado la indikojn: GEK2015 + kotizo + VIA(J) NOMO(J) 

 

Aliĝilo

 

Esperanto