6a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA 2016)

Druckversion | Presebla versio

La 6a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA 2016) okazos 09. - 14. Okt. 2016 (di - ve) en la okcidenta parto de la Palatinata Arbaro!

Nia tranoktejo

Tagungshaus Maria Rosenberg
Rosenbergstraße 22
67714 Waldfischbach-Burgalben
Telefon: 06333 / 923-200

Prezo

La partoprenkotizo por unu persono en 2-lita ĉambro kun necesejo kaj duŝo estas 300 € ĝis 2016-03-31 2016-04-17 (Fino de la Esperanto-Kongreso) (320 € ĝis 2016-06-30, poste: 360 €). Ĝi inkludas 5 tranoktojn, 5 varmajn vespermanĝojn, provianton survoje, enir¬biletojn kaj transportojn. Rabato de 30 € por ordinaraj membroj de Germana Esperanto-Asocio kaj por homoj, kiuj ne loĝas en Germanujo. Krompago por 1-lita ĉambro kun necesejo kaj duŝo: 40€.

Programo

Diversaj migradoj en la orienta parto de la Palatinata Arbaro, i.a. al la Heidelsburg, Dahner Burgenland, Japana ĝardeno Kaiserslautern.

Vidu detalojn sube.

Rimarko

La programo estas provizora kiel dum ĉiu migrado, ĉar ĝi dependas de la vetero.  Ne estos aparta vespera programo. Kiu el la partoprenontoj tamen ŝatus oferti programeron, bv. informi pri tio la organizanton.

Necesa sporteca kapablo

Ĉiutage ni migras inter ĉ. 10h00 ĝis 17h00 (inkluzive paŭzojn). Oni devus esti kapabla, povi iri distancon de maks. 15 km kaj venki parte tre krutajn alto¬diferencojn de 200-250 m.

Transportoj

Se iel eble kaj konvena, ni uzos publikajn trafikilojn (trajno, buso).

Kondiĉoj

Via aliĝo ekvalidos, kiam via antaŭpago de minimume 50 € por ĉiu persono atingis nian konton.

Vi povas pagi per ĝirado al Deutscher Esperanto-Bund,  Sparkasse Odenwaldkreis, IBAN DE32 5085 1952 0040 1145 71, BIC HELADEF1ERB.

aŭ per UEA-konto de GEA: GEAA-N

Vi pagu eventualan reston ĝis 2016-09-15. La antaŭpago de 50 € ne estos repagata, se vi malaliĝas aŭ ne aperas, sed vi povas ĉiam peri anstataŭanton. Tiu pagos laŭ la aktuala aliĝperiodo. El tio ne rezultu parta repago. Per via aliĝo vi eksplicite deklaras vian konsenton kun tiuj ĉi kondiĉoj. Atentu, ke malaliĝo aŭ ne-apero povas kaŭzi kostojn pli altajn ol via antaŭpago.

Maksimuma nombro de aliĝoj: 30

Aliĝo

Momente ni komplete prilaboras nian retejon, pro tio ankoraŭ ne haveblas elektronika aliĝformularo. Ĝi aperos supozeble nur meze de Aprilo. Vi povas tamen aliĝi rekte ĉe Wolfang Bohr aŭ telefone aŭ retmesaĝe, vi trovas la kontaktinfomojn ĉi tie!

Tiujn informojn vi bezonas por aliĝi:

  • Vian nomon kaj eble titolon
  • Nomo de via kunulo, se estas iu.
  • Strato
  • Poŝtkodo, urbo
  • Telefono
  • evt. Faksilnumero
  • Poŝtelefona numero
  • evt. retpoŝtadreso
  • Manĝaĵprefero: vegetara / senlaktozulo /  handikapo
  • Ĉu viaj datenoj rajtas aperi  enrete (nomoj, urbo)? Jes/Ne
  • Kiel vi alvenos (aŭte, trajne, alie)
  • La sumo de viaj kotizoj kaj kiam vi ĝiris/os ĝin.

Programskizo

Dimanĉo, la 09a oktobro 2016

posttagmeze alveno en nia tranoktejo: Tagungshaus Haus Maria Rosenberg,

transportservo de la stacidomo Waldfischbach,  

18.30 h  vespermanĝo, poste interkona vespero

 

Lundo, la 10a de oktobro 2016

8:15  h ekiro Rotalben sur “Felsenwanderweg” en Rotalben  ĝis Hirschberghaus. Reveno tra Donsieders (12 km),  18:30 h vespermanĝo 19:00 h prelego

 

Mardo, la 11a de oktobro 2016

8:15 ekiro al la stacidomo de  Waldfischbach,  9:00 h trajnvojaĝo al Münchweiler , migrado al „Rotenstein“, pikniko, post dauxrigo de la migrado al la roko „Tablo de la diablo“ en Hinterwiedental1, de tie 6.21 h reveno per trajno al Waldfischbach (16 km)

18.30 h vespermanĝo, 19.30 h prelego

Merkredo, la 12a de oktobro 2016

8:15 ekiro al la stacidomo de  Waldfischbach,  9:00 h trajnvojaĝo al Münchweiler , migrado al la burga ruino „Gäfenstein“, daŭrigo ĝis Hinterweidental (17 km)

16.21 h reiro per trajno,  18:30 vespermanĝo, 19.30 h prelego

 

Ĵaŭdo, la 13a de oktobro 2015

8:15 h ekiro al la stacidomo Waldfischbach, 9:00 h trajnvojagxo al Annweiler am Trifels, migrado trans “Klettererhütte” preter la ruinoj “Scharfenberg” kaj “Anebos” al la regna burgo “Trifels”, vizito de la regna burgo, (“Annweiler Burgenweg”) (12 km),  16:00 h  revojaĝo per trajno al Waldfischbach, 18:30 H vespermangxo, 19:30 adiaŭa vespero, eventuale kun prelego

 

Vendredo, la 14a de oktobro 2015

 post la matenmanĝo: adiaŭo. Bonvolu anonci, se vi bezonas transportservon al la stacidomo.