Rezultoj de la enketo "Kiu parolas Esperanton?"

Druckversion | Presebla versio

Partiaj preferoj en la enketoPrintempe 2013 germana studentino faris enketon pri la temo „Kiu parolas Esperanton“ kaj ricevis egan eĥoon. Pli ol 900 respondoj al la enketilo permesas interesajn konkludojn pri la germana Esperantistaro. Kun afabla permeso de la aŭtorino Lisa Schmidt, la Germana Esperanto-Asocio publikigas la pri-enketan parton de ŝia bakalaŭra tezo en la interreto. Multan dankon al ĉiuj, kiuj partoprenis en la enketo!

Dek rimarkindaj rezultoj de la enketo

  1. Triono de la respondintoj elektus la partion de la verduloj, dekono la piratpartion.
  2. Kvarono de la inaj respondintoj estas vegetarana, de la viroj 15% estas vegetaranoj.
  3. 40% de la respondintoj studis aŭ studas inĝenier- aŭ natursciencon.
  4. 44% ne havas registritan religion.
  5. 63% deziras, ke Esperanto havu la rolon de „ĉies dua lingvo“.
  6. Krom Esperanto, la respondintoj parolas averaĝe tri aliajn lingvojn.
  7. Preskaŭ 30% taksas sian lingvokonon malbona.
  8. 56% estas organizitaj en Esperanto-asocio, de tiuj po 3% ĉe EsperantoLand kaj SAT.
  9. Duono de la junuloj ne estas registrita en asocio, sed nur ĉe lernu!
  10. 17% de la respondintoj posedas pli ol 50 libroj en Esperanto.

Certe tiuj rezultoj certe estos temoj de multaj diskutoj en Esperantujo. Multan dankon al la aŭtoro kaj la enketitoj, kiuj ebligis tion!

Esperanto
Kategorie: