Esperantujo
Estraro respondis sen klara strategio
La ĉiujara programero Estraro respondas jam preskaŭ tradicie okazis en salono nomita laŭ Ivo Lapenna. Ne multis akraj demandoj, kaj la kritikoj kiuj aperis pli temis pri la kongresejo kaj similaj praktikaj aferoj, pri kiuj la estraro ne rekte respondecas. Pli ol dialogo inter la estraro kaj la publiko, multfoje pli temis pri diskuto inter anoj de la publiko dum la estraro silentis.
La programero komenciĝis iom post la naŭa matene, kaj kiel kutime daŭris proksimume unu horon kaj duonon. Komence ĉeestis prezidanto Probal Dasgupta kaj la estraranoj Loes Demmendaal, Maritza Gutierrez, Barbara Pietrzak, Claude Nourmont kaj Amri Wandel.
Probal Dasgupta komence sugestis al la ĉeestantoj, ke estas taŭga jaro por fari strategiajn demandojn, ĉar daŭras la preparado de la strategia plano por UEA.
La unua demandon faris Johannes Mueller el Germanio:
- Ĉu la estraro planas fari ion por haltigi la ŝrumpadon de la Universalaj Kongresoj kaj de la membraro de UEA? Kiaj estas viaj planoj.
Respondis generala sekretario Barbara Pietrzak, laŭ kiu la grandeco de unuopaj Universalaj Kongresoj multe dependas de la loko, kie ili okazas.
- Tial ĉi tiu kongreso ne estas granda. Ĉiam pli ekzistas aliaj aranĝoj ol tiuj ĉirkaŭ la kongreso. Krome estas granda interesiĝo pri Rejkaviko, pro kiu multaj preterlasas la ĉi-jaran kongreson por anstataŭe ĉeesti tie.
Pietrzak ne povis prezenti klaran strategion por haltigi la ĝeneralan tendencon al malkresko de la membraro de UEA, sed sugestis, ke landaj asocioj povus fari pli por varbi membrojn:
- Ili devus pli konscie labori por prezenti la agadon de UEA al siaj membroj, ŝi opiniis.
Estrarano Maritza Gutierrez aldonis, ke la skizo pri strategia vizio de UEA, kiu laŭplane iĝos la bazo de la strategia plano, priskribas kelkajn manierojn por fortikigi la asocion.
- Ni planas plifortigi la regionan agadon. Regionaj kongresoj devas fariĝi pli gravaj, homoj povas pli facile iri al tiaj aranĝoj. UK ja estas la evento de la jaro, sed por multaj ĝi ne estas alirebla. Mi invitas vin daŭre tralegi tiun dokumenton, ŝi instigis, montrante la skizon de strategia vizio.
Amri Wandel, estrarano pri faka agado, respondis al la kritiko de Johannes Mueller, laŭ kiu la Universalaj Kongresoj estas tro elitaj kaj fake direktitaj por allogi ordinarajn esperantistojn kiuj volas simple praktiki la lingvon.
- Fakaj kunsidoj neniel estas la tuta Universala Kongreso, estas kunvenoj por unuafojaj kongresanoj, lecionoj por komencentoj. UK devus esti kunveno por ĉiuj esperantistoj, kaj certe la plej granda kunveno. Ke la kongreso ĉi-jare estas malgranda estas pro nia volo fariĝi tutmonmda asocio.
Ankaŭ prezidanto Probal Dasgupta memorigis, ke UEA ne nur aranĝas Universalan Kongreson, sed ankaŭ estas kunaranĝanto de kontinentaj kongresoj.
- Alia faktoro kiu influas en la nuna epoko de interreto estas, ke nun la reto faras tion kion antaŭe faris UK, nun kontaktoj okazas dum la tuta jaro. Tia necesas krei novigojn, novajn motivojn partopreni en la kongreso, opiniis Probal Dasgupta.
Hori Yasuo, freŝbakita honora membro de UEA, demandis kial la asocio ne havas klaran jaran planon, laŭ kiu oni sciu, kiaj estas la celoj de la agado dum la koncerna jaro, kaj kiugrade ili estis atingitaj:
- En la junia numero de la revuo aperas jarraporto, sed tio estas simpla raporto. Sen laborplano ni agadas, post unu jaro ni taksas nian agadon, sed se ne ekzistas jarplano, kiamaniere ni povas taksi nian agadon? Estas dekjara plano, sed ĝin oni preskaŭ neniam vidas…
Barbara Pietrzak konsentis, ke mankas jarplano, kaj ke ankaŭ la dekjara plano 2001-2010 jam malaktualiĝis. La ĉefan respondecon ŝi tamen transmetis al la komitato.
- Ni ne havas novan dekjaran planon. En marto oni prezentis vizion, sed tiu ne estas plano. La jara laboro de la estraro estas difinata per la decidoj de la komitato. Ĉiuj estraranoj realigas tiujn taskojn, kiuj estas deciditaj de la komitato. Eble ni ne sufiĉe informas pri nia laboro baze de la granda plano kaj baze de la komitataj decidoj.
Prezidanto Probal Dasgupta atentigis, ke dum la kongreso okazas kunsidoj de subkomitatoj, kiuj povas doni al la komitato rekomendojn kaj tiel influi la laboron dum la sekva jaro. Hori Yasuo opiniis, ke la al la agado mankos direkto se nur tiel estos kunmetata la strategio de la asocio.
- Hazardaj partoprenantoj en la subkomitataj kunsidoj donos hazardajn rekomendojn. Oni devas fari pli fiksan planon, li insistis.
Estrarano Claude Nourmont atentigis, ke la kunsidoj ne estas hazardaj, sed havas tagordon. Ankaŭ ŝi volis transmeti la respondecon pri manko de klara plano al la komitato.
- Por redakti tagordon mi antaŭe vokas por ricevi demandojn, kiujn vi volas trakti en tiu aŭ alia subkomitato. La tagordo estas larĝe malfermita al la komitato rilate la demandojn kiujn oni traktu en subkomitatoj. Sed ne venis multaj sugestoj, do oni devas mem fari la tagordon. Kaj jes, venas hazardaj homoj, sed ne estas tiom da malordo. Oni faras proponojn al la komitato, kaj la komitatanoj povas ilin malakcepti se ili ne estas akcepteblaj.
Mireille Grosjean, komitatano A por Svislando, ne konsentis pri la aserto ke la subkomitatajn kunsidojn partoprenas "hazardaj homoj".
- Okazas tie diskuto inter la publiko kaj komitatanoj, tie estas serioza laboro, kun orelo al la nemoŝtuloj de la asocioj. Ideoj venu de la bazo al la supro rapide kaj efike. Per subkomitatoj ni povas pli bone labori.
Renato Corsetti, komitatano A por Italio, opiniis ke UEA perdis la direkton.
- Mi pretas ke vi ŝtonumu min pro tio kion mi diros, sed la estraro laboras sen laborplano. Formale estas laborplano, sed la vera problemo estas ke UEA ne havas celon, UEA ne okupiĝas pri esperanto. Se oni havas celon, oni ne bezonas planon. La celo de la Centra Oficejo kaj de la estraro iusence estas zorgi pri la komunumo, pri la kongreso, la Jarlibro, la libroservo, ĉiuj bonaj aferoj. Sed ne estas ilia celo disvastigi Esperanton. Se oni ne havas tiun celon, kial oni havu planon? La nunaj planoj, kiel la vizio, estas ĝenerala vortofoiro, sed mi dubas ĉu fakte estas iu celo…
Por tiu paroladeto, la ĉeestantoj donis al Renato Corsetti la unuajn aplaŭdojn de la kunsido.
Poste kongresano el Tajvano plendis, ke UEA ne rekonas Tajvanon kiel plenrajtan landon, kaj asertis ke multaj tajvananoj ne volas veni al la Universala Kongreso, ĉar iliaj nomoj estas listigitaj sub Ĉinio. Kongresano el Svisio siavice plendis, ke Eŭropa Esperanto-Unio ne rekonas Svision kiel eŭropan landon, kaj ne volas aranĝi tie sian Eŭropan Kongreson, ĉar Svisio ne apartenas al Eŭropa Unio.
Post pluraj praktikaj demandoj pri kongresaj detaloj, la vorton prenis Johan Derks, kiu proponis, ke la kongresanoj devus povi fari demandojn ankaŭ al la komitato, kiu finfine estas la plej supera organo de UEA.
- La estraro respondas ĉiujare, sed la estraro ne estas rekte elektata. Al la komitato apartenas ĉiuj povoj. Se la membroj volas kontroli la iradon de la asocio, ni devas respondecigi la komitatanojn. Devus esti la programero "komitato respondas". Ne ĉiuj komitatanoj povas ĉeesti, sed ĉefaj komitatanoj devas respondi. Malmultaj el ni partoprenis komitatan kunsidon. Kaj aldone, pluraj deziroj de la komitato restas neplenumitaj. Ili renoviĝas ĉiujare sed ne estas plenumitaj.
Al tio ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak respondis, ke fakte ankaŭ la estraranoj estas komitatanoj, kiujn la komitato elektis por fari specifajn taskojn. Poste la diskuto denove transiris al rabatoj de flugbiletoj kaj aliaj temoj, pri kiuj la estraro ne rekte respondecas.
Marde en la kongresa programo estis ankaŭ la Tago de la lernejo, kiu komenciĝis je la deka horo. Ĉar la kongreso estas negranda, la tago de la lernejo ne iĝis amasa aranĝo. En la plej bona momento kunestis kvardeko da partoprenantoj, post la paŭzo proksimume dek kvin. La temo de la tago estis La arto instrui pri artoj, sekvante la temon de la ĵusa ILEI-konferenco en Ĉinio.
Aldone, marde publike kunsidis la Akademio de Esperanto, kaj okazis kunsidoj de diversaj subkomitatoj, iuj pli hazardaj, aliaj malpli. En la vespera programo estis akcepto por la membroj de societo Zamenhof kaj teatraĵo.
Laŭ informoj de Jukka Pietiläinen kaj Stefan MacGill
Bonveniga mesaĝo de la vicprezidanto de Vjetnamio
Estimataj esperantistoj kaj gastoj, nome de la gvidantoj de la Komunista Partio, la Ŝtato kaj la popolo de Vjetnamio, mi varme bonvenigas la internaciajn esperantistojn kaj la estimatajn gastojn partoprenantajn en la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo.
Estimataj gesinjoroj! Kun 125 jaroj da historio kaj disvolviĝo, Esperanto fariĝis la Internacia Lingvo akceptita en multaj landoj de la mondo kaj alportis pozitivan kontribuon al la akcelado de amikeco kaj solidareco inter la popoloj por paco kaj disvolviĝo. Esperanto estis enkondukita en Vjetnamion per la unuaj libroj kaj kursoj.
Nia respektata Onklo Ho estis iam la unua esperantisto en Vjetnamio. Li venis al Esperanto en la jaroj 1913–1917, kiam li vivis kaj agadis en Britio. Esperanton li uzis en siaj revolucio-agadoj kaj tutkore kuraĝigis la fondiĝon de Vjetnama Pacdefenda Esperanto-Asocio, kiu estas la antaŭulo de nuna Vjetnama Esperanto-Asocio. Pro tio la gastigado de la 97-a UK estas samtempe granda honoro kaj bona okazo, por ke ni esprimu nian dankemon al niaj internaciaj amikoj, kiuj elkore subtenis Vjetnamion, kaj prezentu al vi pacaman Vjetnamion survoje al disvolviĝo kaj integriĝo.
Estimataj gesinjoroj! Esperanto estas la Internacia Lingvo konata kiel lingvo bonvola kaj egala. Uzante ĝin ĉiuj homoj kaj popoloj estas egalaj danke al la komuna lingvo kaj ne estas influataj de la diferenco de iu ajn kulturo.
Mi konfirmas al vi la apogon de la Partio kaj Ŝtato de Vjetnamio al la disvolviĝo de la enlanda kaj monda Esperanto-movado, kaj esperas, ke Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kaj la generacioj de amantoj de Esperanto de pli ol unu jarcento povas fieri pri la lingva heredaĵo, kiu estas konservata kaj disvolvata de la nuna generacio.
Mi estas certa, ke Esperanto daŭre fariĝas la Internacia Lingvo, kiu alligas la popolojn de diversaj landoj en la mondo por paco, disvolviĝo kaj kooperado. Kun la spirito Vjetnamio estas fidinda amiko kaj partnero, respondeca membro de la monda komunumo, ni kredas, ke paco, amikeco kaj kooperado alportos al vi ĉiuj komfortan kaj feliĉan vivon.
Mi esperas, ke nia bela lando, kiu havas heroan historion, gastamecon kaj amon por paco, provizos vin per belaj sentoj kaj impresoj okaze de via partopreno en ĉi tiu kongreso.
Al la 97-a UK, mi deziras belajn sukcesojn kaj al niaj internaciaj amikoj utilan, interesan kaj signifoplenan restadon en nia lando.
Universala Kongreso en Hanojo inaŭgurita
Dimanĉe matene okazis la solena inaŭguro de la Universala Kongreso en Hanojo. Salono Zamenhof ĉi-foje troviĝis ne en la ĉefa kongresejo, la hotelo Melia, sed en la Universitato de Scienco kaj Teknologio, kien la kongresanojn portis specialaj busoj.
Super la scenejo en la universitata salono dum la inaŭgura ceremonio, kiel ĉiam, pendis la grandlitera vjetnamlingva slogano "Vivu la glora Komunisma Partio de Vjetnamio".
La inaŭguran ceremonion partoprenis Nguyễn Thị Doan, vic-prezidento de Vjetnamio kaj alta protektanto de la kongreso. Ŝi allogis plurajn fotistojn kaj ĵurnalistojn, kiuj dum ŝia parolado hermetike ŝin ŝirmis, malebligante al la publiko vidi ion ajn. Vicprezidanto Doan nomis la Universalan Kongreson granda honoro por Vjetnamio, kaj diris ke ĝi aldone estas ŝanco por Vjetnamio esprimi sian dankon al internaciaj amikoj, kiuj tutkore subtenas la popolon de Vjetnamio.
Ŝi ankaŭ nomis "la respektatan onklon Ho" (la revolucian estron Hồ Chí Minh) "la unua esperantisto de Vjetnamio". Efektive, laŭ informoj de Ĉina Radio Internacia, li ne nur interesiĝis pri Esperanto, sed eĉ sciis paroli ĝin.
Poste la vicprezidanto enmanigis al la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, la ŝtatan ordenon de amikeco, asignitan al UEA de la prezidento de Vjetnamio.
En sia inaŭgura parolado Probal Dasgupta referencis al sia junaĝo kaj la unua revuo Esperanto kiun li ricevis en la komenco de sia UEA-membreco en januaro 1968 kaj pri la signifo de la milito en Vjetnamio por la ŝanĝigo de UEA al asocio kiu volas transformi la mondon. Ni aliloke publikigas la kompletan tekston de la parolado.
Dum la inaŭgura ceremonio estis diskonigitaj la nomoj de la du novaj honoraj membroj de UEA, elektitaj de la komitato dum la sabata kunsido. Temas pri Hori Yasuo el Japanio, iama estrarano de UEA, kaj György Nanovfszky el Hungario, diplomato kaj iama ambasadoro en Moskvo.
La unuan fojon dum pluraj jaroj oni ne vidis la ĝeneralan direktoron de UEA, Osmo Buller, sur la podio. Mankis al li taŭgaj vestaĵoj por la solena okazaĵo. Pro malfruo de flugoj kaj maltrafo de konektaj flugoj, lia valizo kun festaj vestaĵoj alvenis al Hanojo nur post la inaŭguro.
Kiam fine de la solenaĵo oni kantis "La Esperon", inter la dua kaj tria strofoj tute paneis la muziko, sed la ĉeestantoj senhezite kaj tute senkonfuze daŭrigis la kantadon.
Post la solena inaŭguro dum la dimanĉo okazis kunsidoj de tri subkomitatoj: tiuj pri eksteraj rilatoj, pri junularo, kaj pri financo kaj administrado. La kunsidon pri eksteraj rilatoj ne povis ĉeesti la respondeca estrarano, Stefano Keller, ĉar li entute ne venis al Hanojo pro sanproblemo. La subkomitato pri junularo rekomendas al la Komitato de UEA akcepti ŝanĝojn en la regularo pri TEJO, laŭ la sugestoj kiujn faris la komitato de TEJO. La financa subkomitato rekomendis ne ŝanĝi la bazan membrokotizon por la jaro 2013.
La lasta dimanĉa programero estis la Nacia vespero, kiu samkiel la solena inaŭguro okazis en la Universitato de Scienco kaj Teknologio. Ankaŭ por tiu ĉi programero la kongresanojn veturigis speciala senpaga buso. Lunde en la programo estos interalie la jam tradicia Kleriga lundo, kaj vespere la kongresa balo.
La vetero en Hanojo estas varma kaj humida kun ripetaj pluvoj.
Inaŭgura parolado de Probal Dasgupta en Hanojo
Ni ĉiuj niamaniere klopodas inde festi ĉi-jare la 125-jaran jubileon de Esperanto. Sed Zamenhof mem, kiam li iniciatis la lingvon, estis nur 28-jara junulo. Ni tial estas ege kontentaj povi kongresi en la jubilea jaro en lando, kiun karakterizas plejparte gejunula movado. Multaj el vi scias, ke TEJO jam okazigis ĉi tie sukcesan IJK. Parolante antaŭ tiom juna movadanaro, mi sendube aspektas arkaikule, ĉar mi komencas mian paroladon per cito el la revuo Esperanto de januaro 1968! Tamen komprenu, mi aparte klare memoras mian UEA-membreco-inaŭguran numeron, kaj do indulgu min, mi petas. Aperis en tiu revunumero oficiala komunikaĵo de la Akademio de Esperanto. El ĝia teksto mi citos nur unu gramatikan ekzemplofrazon, pri kiu mi petas vin pensi. La frazo tekstis “La domoj detruitaj dum la milito estos rekonstruataj en 1970”.
Pensu, mi petas. En la jaro 1968, miaj antaŭuloj en la Akademio de Esperanto konstruis gramatikan ekzemplofrazon ĉirkaŭ la esprimo “la milito” kun la unika kompreno, ke pri la dua mondmilito temus. Ĉu la membroj de la Vjetnama Pacdefenda Esperanto-Asocio pretis en 1968 diri “la milito” por signi alian militon ol tiun, kiu brulis ĉirkaŭ ili en Vjetnamujo kaj ĝiaj apudlandoj? Ĉu ili pretis revi, ke la domoj detruitaj dum tiu katastrofa milito estos rekonstruataj jam post du jaroj? Ĉu io doma aŭ homa efektive estis rekonstruata en la Vjetnamujo de 1970?
La gvidantoj de la Akademio de Esperanto en novembro 1967, definitivigante tiun oficialan komunikaĵon, neniel povus rimarki, ke la supozo pri la unika atentindeco de ilia eŭrope lanĉita militego jam cedas antaŭ novaj atentadoj en nova mondo. Eĉ la gejunuloj en Esperantujo neniel konsciis en 1967, ke jam en 1969 ili subskribos Deklaracion de Tyresö, kaj ke el ĝi sekvos drasta remuldo de Universala Esperanto-Asocio mem. Tamen, ĝuste la 30an de januaro 1968 – senrilate al la akademia teksto en la revuo Esperanto – la respektivaj gravecoj de la diversaj militoj de la dudeka jarcento estis draste reviziataj.
Mi aludas al tiu turnopunkta kampanjo en la vjetnama milito, kiu miakomprene portas la oficialan nomon Cuộc Tổng tiến công và nổi dậy, ‘ĝenerala ofensivo kaj sturmo’, bonvolu pardoni mian fremdulan elparolon. La okcidenta gazetaro baptis ĝin la Ofensivo de Tet, ĉar ĝi komenciĝis dum la novjara festo, dum Tet. Se mi bone komprenas, ankaŭ la vjetnama toleras la neformalan priskribon Tết Mậu Thân, ‘Tet en la jaro de la simio’, apud la oficiala nomo de tiu kampanjo. Ekde Tết Mậu Thân, ne nur evidentiĝis, ke la eksterlandaj agresantoj ne povos triumfi. Okazis io pli grava: la vjetnama popolo sinofere batalanta por sia libereco trafis la tutmondan atenton.
La tiutempa atentemo en la mondo estis juna; la gejunuloj plej angore kaj energie atentis la brulantajn temojn de tiu epoko. Iuj el tiuj atentaj gejunuloj, ekde la Deklaracio de Tyresö en 1969, transformis UEA en asocion konscian interalie pri la bezonoj kaj aspiroj de la longe ekspluatataj homoj en la sudaj landoj. Sen la ekzemplo de Vjetnamujo por veki la konsciencon de la monda junularo, eble UEA ne sukcesus jam ekde 1969 remobiliziĝi kiel asocio celanta ŝanĝi la mondon.
Ĉu mi volas lasi la impreson, ke nur per la milito mem, markita per mejloŝtonoj kiel la kampanjo Tết Mậu Thân en 1968 – aŭ la pli frua decida venko kontraŭ la franca armeo en Điện Biên Phủ en 1954 – la vjetnamoj gravuris sian memorindecon en la homa historio? En la historio de la nacioj, eventuale jes. Sed la Esperanto-kongresoj ne kunvenigas naciojn; en niaj kongresoj renkontiĝas “homoj kun homoj”.
Por tion tute klare ilustri, mi nun legos por vi teksteron pri unu vjetnamino, kies kuraĝo kaptis la atenton de la korifea inisto Dorothy Dinnerstein kaj estas menciita en la verko The Mermaid and the Minotaur (La marvirineto kaj la minotaŭro) de Dinnerstein. En tiu klasikaĵo de tutmonde konata usona inisto, ni legas sur p 164 jenan teksteron – kaj mi citas:
Vidu la memorindan scenon en la verko La vilaĝo Ben Suc de Jonathan Schell. [Temas pri vilaĝo, kiun la usona armeo detruis en januaro 1967 dum la operaco Cedar Falls.] Laŭ Schell, unu malgranda, tute senhelpa dommastrino de kamparana familio en Ben Suc sukcesis timigi, hontigi kaj dum momento tute haltigi la altan soldaton, kiu kun vira aplombo, reprezentante arogantan nacion certan pri sia historia rolo, venis por neniigi ŝian hejmon. Tio, kio teruris lin, estis ŝia kolera diraĵo ‘Kion diable vi faraĉas en mia kuirejo!’ – diraĵo klare komprenita malgraŭ la lingva baro. La leganto de Schell kaptas, ke tiu arketipa asertego de la sankteco de la hejma kuirforno portis por la soldato tonon de neignorebla virina aŭtoritato. Ĝi draste efikis sur lin kvankam li estis armita kaj senkompare pli forta, kaj kvankam tiu kuirejo estis laŭ liaj normoj nekredeble, patose senrimeda, eĉ forblovebla.
Mi finas la citon el Dorothy Dinnerstein.
Mi reliefigas tiun mencion de vjetnama kamparanina kuraĝo ĉar ĝi revizitas kun vi tiujn sesdekajn jarojn, kiam la tuta mondo ekatentis Vjetnamujon. Sed la heroino de la rakonto de Jonathan Schell rerakontita de Dorothy Dinnerstein ne estas la sola vjetnamino, kiun ni atentu en tiu ĉi renkontiĝo de “homoj kun homoj”. Mi altiru vian rigardon sur virinon prezentitan de Nguyễn Du en sia epopeo Truyện Kiều (La Rakonto pri Kjeŭ). Kvankam tiu ĉefrolulino Vương Thúy Kiều estis figuro pekina unue prikantita en la ĉina literaturo, tamen ĝuste la vjetnama rebildigo de ŝia tragedia sed heroa vivo delonge inspiras tutan nacion – kulture dirite, Kjeŭ fariĝis adopta vjetnamino. La epopeo nun, en esperantigita vesto, eniris la libro-serion Oriento-Okcidento kaj fariĝas tutmonde disponebla ekde ĉi tiu kongreso en Hanojo. Al la grandioza tradukinto Lê Cao Phan kaj al la diligenta kolegaro, kiu kunlaboris kun li por inde aperigi tiun amatan vjetnaman klasikaĵon en Esperanta redono, mian aplaŭdon – kaj ankaŭ la vian, mi petas!
Post epopea suferado kaj heroa kontraŭstarado kontraŭ la agreso kaj la maljustoj, fine tamen necesas rekonstrui la domojn detruitajn dum la milito. Kaj ankaŭ se ni konsentos ignori la nerealisman jarindikon 1970, nia Akademio prave decidis jam en 1967 emfazi, ke ili estos rekonstruataj. La rekonstruado de bona, sana, feliĉa vivo estas senfina tasko; oni neniam finas ĝin. Kaj ĉiam restas atentinda en tiu vojaĝo al la vera paco la rolo de la virinoj, kiuj, vole-nevole, restas niaj ĉefaj gvidantoj, kiuj “en laboro paca ne laciĝos”. Ege gravas la fakto, ke la ĉefrolulo en La Rakonto pri Kjeŭ estas virino.
En Vjetnamujo, ni povas esti certaj, ekzemple, ke la virinoj, kiuj transvivis la elpelon de la tuta loĝantaro el la vilaĝo Ben Suc, ludis kaj plue ludas ĉefan rolon en la rekonstruado de kolektiva vivo. Sed, sinjorinoj kaj sinjoroj, ne nur soldatoj en militoj detruas la normalan vivon kaj neniigas vilaĝojn. Ankaŭ la malsaĝa konstruado de grandaj digoj en mia respubliko okazigis tiun katastrofon al sennombraj komunumoj; ankaŭ tie la gvidan rolon en la rekonstruado de homa vivo post tia homfarita katastrofo transprenis la virinoj.
Mi nun petas vian permeson reveni de la virina temo al tiu gejunula temo, ĉe kiu mi komencis ĉi tiun paroladon. Ĉar ankaŭ de la juna generacio ni prave atendas konsilojn kaj eĉ gvidadon.
Ni ĉiuj rimarkis, ke la vjetnamoj brile ekzemplis la arton konstrui pontojn kun eksaj malamikoj por povi efike kunlabori en “laboro paca”. Praktiki tiun arton eble ne prezentas emociajn malfacilegojn por la juna generacio, kiu ne mem spertis la militon. Eble. Neniu el ni kuraĝu juĝi la spertojn kaj sentojn de aliaj. Ni ĉiam devadas multon lerni unu de la alia. Jen la ĉefa leciono de la Esperanta pedagogio.
Nun mi kaj vi lernos de la aliaj prelegantoj sur tiu ĉi kongresa podio. Koran dankon pro via atento!
Komitato decidis pri nova elekta regularo
Al la Hanoja kongreso laŭ la lastaj informoj aliĝis 848 personoj el 62 landoj, kaj tiel ĝi kredeble estos la plej malgranda kongreso post tiu en Vankuvero en 1984, kiam la kvanto de aliĝintoj estis 802. En Havano en 2010 estis 1.002 aliĝintoj, kaj en Kopenhago pasintjare 1.458 aliĝintoj - nekutime malmulte por eŭropa kongreso. Ĝenerale la kvanto de kongresanoj dum la lastaj jardekoj malkreskas. Ankoraŭ en Vieno 1992 kaj en Montpeliero 1998 estis pli ol tri mil aliĝintoj, sed post Florenco en 2006 neniu kongreso sukcesis atingi eĉ du milojn.
La ĉefa kongresejo estas la luksa hotelo Melia en la centro de Hanojo, sed la dimanĉa inaŭguro okazos en universitata salonego, kien la kongresanoj estos veturigitaj per aŭtobusoj. En la universitata ejo okazos ankaŭ la dimanĉa nacia vespero, teatraj prezentadoj kaj la vendreda Internacia Arta Vespero.
En sabato la pordoj de la kongresejo estis malfermitaj por akcepti kaj registri la kongresanojn je la 9-a horo matene. La unua programero estis la fermita preparkunsido pri la kongresa temo je la 13-a horo. Je la 14-a horo en la programo estis la unua kunsido de la supera decida organo de Universala Esperanto-Asocio, ĝia komitato. La komitata kunsido, kiel kutime, estis malfermita por la publiko.
UEA havas sume 68 komitatanojn. Por ke komitata kunsido estu decidorajta, necesas ke ĉeestu minimume duono el ili. Jam en la komenco de la kunsido ĉeestis 35 komitatanoj, do la komitato tuj estis decidorajta spite la malgrandecon de la kongreso.
La plej grava decido de la sabata komitata kunsido estis tiu pri la ŝanĝoj en la elekta regularo, iniciatitaj jam en Kopenhago. Tiam komitatanoj Amri Wandel kaj Stefan MacGill proponis modifojn en la regularo, argumentante ke la ĝisnuna proceduro estas nedemokratia, ĉar kandidatoj ne proponitaj de la elekta komisiono havas ŝancon nur, se la komitato unue malakceptas la tutan teamon proponitan de la komisiono.
Tiam forte kontraŭargumentis interalie Renato Corsetti, tiama ano de la elekta komisiono, laŭ kiu la estraro nepre devas esti elektita kiel unueca teamo, por povi bone kunlabori. En Kopenhago klara majoritato subtenis la proponitajn ŝanĝojn, sed la fina decido pro tempomanko estis ŝovita ĝis Hanojo.
Nun, post unujara paŭzo, komitatano Brian Moon kiel reprezentanto de la koncerna komitata laborgrupo, prezentis la finan formon, kiun la elektoregularo ekhavis.
- Lastjare en kopenhago oni alprenis simplan ŝanĝon al unu subparagrafo de la elekta regularo, por ebligi ke en elekto de la estraro oni povu voĉdoni pri ĉiuj proponitaj personoj. Tio estis vaste aprobita ŝanĝo, sed montriĝis ke ĝi ne estas aplikebla sen plia ŝanĝado de la tuta elektoregularo. Vi havas nun antaŭ vi tiun proponatan, amenditan elektoregularon. Nia propono estas parte konservativa kaj parte radikala. Ĝi estas konservativa tiusence, ke ni volis konservi la esencon de la elektoproceduro, sed radikala tiasence, ke laŭ ni necesis tute forigi la koncepton de "elekta propono" en la antaŭa regularo.
Laŭ la malnova regularo, la tasko de la elekta komisiono estis prezenti al la komitato "elektan proponon", pretan pakaĵon kun tuta estraro, prezidanto kaj taskodivido por la ĉefaj postenoj. Tiun pakaĵon la komitato povis akcepti aŭ malakcepti. La kritikantoj de tia proceduro argumentis, ke en la praktiko la komitato tiam en la praktiko ne povis fari ion alian ol akcepti la proponatan pakaĵon, ĉar la alternativo estus tro malcerta.
En la nova propono por elekta regularo oni forstrekis la tutan malnovan artikolon 7 pri "elekta propono". Anstataŭe la elekta komisono prezentu al la komitato finan raporton kun siaj rekomendoj, kaj la komitato unue decidu, kiom da membroj havu la sekva estraro.
Poste la elekto de la estraranoj okazu per sinsekva voĉdonado pri ĉiu unuopa valida kandidato, ĉu rekomendita de la elekta komisiono aŭ ne. La estraron eniros tiuj kandidatoj, kiuj ricevos la plej multajn voĉojn. Nur en la sekva paŝo, eventuale post diversaj konsultadoj, la komitato faros la finan decidon pri tio, kiu el la elektitaj kandidatoj estos prezidanto, kaj kiel estos dividitaj la aliaj postenoj en la estraro.
Kelkaj komitatanoj esprimis dubon, ĉu la proceduro bone funkcios por kunmeti funkcikapablan teamon. Aparte oni demandis, ĉu ne ekzistas la risko, ke la sola disponebla kandidato por ŝlosila funkcio estos malaprobita de la komitato, kio kondukus al lama estraro.
Laŭ Brian Moon, la komitato simple devas preni sian respondecon kaj aŭskulti la konkludojn kaj rekomendojn de la elekta komisiono, antaŭ ol voĉdoni pri la kandidatoj.
- Ne estas tiel ke oni blinde voĉdonos unue pri tio, kiuj estos en la kvinopo aŭ naŭopo. Oni faros tion kun antaŭa scio pri tio, kiu sin proponas por kiu funkcio, almenaŭ se temas pri ĉefaj funkcioj. Ni proponas disigon de la elekto en du partoj, por ke estu ebleco de eventualaj modifoj en la sinproponoj, depende de la unua decido. Tiu timo ke povus forfali la sola kandidato pri ekzemple financaj aferoj estas tute teoria, des pli ĉar dum lastaj jaroj ni apenaŭ havis pli da kandidatoj ol postenoj. Tiu ĉi estas aranĝo kiu povas funkcii en ĉiuj eblaj situacioj.
Post nelonga diskuto la ŝanĝo de la elekta regularo estis aprobita preskaŭ unuanime, kun tri sindetenoj. Tio signifas, ke en la venontjara kongreso en Rejkaviko la komitato elektos la novan prezidanton kaj estraron de UEA voĉdonante pri ĉiuj validaj kandidatoj, ĉu rekomendataj de la elekta komisiono aŭ ne.
Alia nerutina temo levita dum la komitata kunsido estis la pasintjara rekomendo de la koncerna subkomitato, ke la estraro trovu financajn rimedojn kaj entreprenu decidajn paŝojn por rapide modernigi la retejon de la asocio.
Komitatano Francesco Maurelli tuj komence de la kunsido demandis la estraron, kial la komitata rekomendo ne estis realigita dum la pasinta jaro. Respondis la ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak:
- Pri tiu ĉi rekomendo ni kelkfoje levis la demandon kadre de la komisiono pri informado, sen praktika rezulto. Unue simple ne reagis la membroj de la komisiono. Ĉiuj scias ke la laboroj dependas de la eblecoj de la unuopaj personoj. En tiu momento ni aldone sciis, ke finance ne eblus ekpensi pri profesia laboro rilata la koncernan aferon. Nur en la nuna jaro montriĝis, ke ekzistas financaj eblecoj, ni kvazaŭ ricevis verdan lumon. La premiso en Kopenhago estis, ke bezonatas monrimedoj. Fine de la financa jaro ni sciis, ke estas neniuj rimedoj. Kiam nun aperis tiu ĉi ebleco, ke estas kelkaj rimedoj, estis tro malfrue ion konkretan entrepreni antaŭ la kongreso.
Komitatano Mark Fettes rekomendis, ke la estraro zorgu pri pli bona informado rilate la aktualan staton pri realigo de diversaj projektoj kaj decidoj, por ke oni facile vidu kiu respondecas kaj kio okazas:
- Ĉu ne eblus post la kongreso krei en la retpaĝo de UEA liston de decidoj kaj rekomendoj kaj raporti pri la progreso ĉiumonate, aŭ dumonate, al la komitato. Due, la subkomitatoj faras diversajn rekomendojn ke oni faru tion, ke la estraro okupiĝu… Ĉu ne eblus enkonduki regulon, ke subkomitato kiu akceptas iun rekomendon ankaŭ proponas konkretajn homojn kiuj kunlaboros kun la koncerna estrarano por tiun fari, ĉar ne ŝajnas juste meti la respondecon sur la ŝultrojn de unu sola estrarano.
Barbara Pietrzak trovis la rekomendon aprobinda.
- Kiam oni diras ke oni faru, tio signifas ke neniu faros. Ni povus iom pli ofte konkretan taskon ligi kun ies konkreta nomo. Koran dankon, viaj proponoj estis tre konstruaj.
Dum la komitata kunsido Lee Jung-kee prezentis la raporton de la elekta komisiono:
- Kiel vi scias, en la nuna momento estas unusola kandidato, profesoro Mark Fettes, por prezidonto. Pri ceteraj estraranoj la elektokomisionanoj daŭre studas kaj serĉas kompetentajn personojn, kiuj renovigos nian asocion. Multaj ja atendas revolucian renovigon de nia asocio, en konkordo kun la drastaj en la cetera mondo… Pro tio la elekto estas tre serioza por nia asocio.
La komitato en sia kunsido ankaŭ elektis du novajn honorajn membrojn, kies nomoj estos diskonigitaj dum la solena malfermo.
Post la komitata kunsido en apuda ejo de la hotelo okazis la jam tradicia Movada foiro, dum kiu sin prezentis eĉ kvar Universalaj Kongresoj. La vjetnamanoj kompreneble havis sian budon kun multaj vendataj suveniroj - poŝtkartoj kaj glumarkoj. Apude estis budo de la venontjara Rejkavika kongreso, kaj tuj sekve sin reklamis argentinanoj, la aranĝontoj de la Universala Kongreso en 2014, kun amasego da flugfolioj, krajonoj kaj sakoj. Ili ankaŭ regalis preterpasantojn per argentina dolĉaĵo. En alia loko francoj kolektis subtenon por organizi Universalan Kongreson en Lille en la jaro 2015.
Ekstere la unua varma kongresa tago finiĝis per tempesto kaj pluvego.
Eŭropa Esperanto-Unio kongresis Irlande
Laŭenhave temis pri tre riĉa kongreso, kies ĉefa parto estis 11 prelegoj rilataj al la kongresa ĉeftemo "Lingvolernado en EU – Lerni pli, kosti malpli". La prelegtemoj rilatis al la lingva situacio kaj lingvolernado en Irlando kaj al la propedeŭtika rolo de Esperanto en lingvolernado
Inter la prelegantoj estis tri neesperantistoj: fakuloj pri la irlanda lingva situacio. Kaj ĝuste pro tiu ĉi temaro ankaŭ la finkonkludoj de la kongreso estis turnitaj al la irlanda registaro.
La kongreso interalie decidis rekomendi, ke Irlando dum sia prezidado de EU en 2013 aldonu multlingvismon al siaj prioritatoj. La kongreso ankaŭ proponis, ke la EU-Konferenco pri multlingvismo, okazonta en Kipro en septembro, diskutu kiel praktike progresigi la rekomendon de la Civilsocia Platformo en la sekcio pri edukado, nome esplori, kiu unua fremda lingvo en la lernejo pleje kuraĝigas la lernadon de plia fremda lingvo.
Krome la programo abundis per aliaj programeroj: literaturaj prelegoj, pri historio de Irlando, irlanda eksprese, pri TEJO, pri Tibor Sekelj pri la romaa lingvo, pri progreso de Esperanto en Pollando, kaj tiel plu.
Okazis kunsidoj de la asembleo de EEU kaj ronda tablo pri la popoliniciato pri eŭropa himno kaj pri la agado en multlingva Platformo de Eŭropa Komisiono. La estraro de EEU decidis ke la sekva 10-a kongreso okazos en julio 2014 en slovaka urbo Nitra.
Siajn kunvenoj havis fakaj asocioj: juristoj kaj ĵurnalistoj. Ankaŭ la kultura programo abundis: Nacia vespero kun kantoj kaj dancoj irlandaj, du teatraj vesperoj („Kabarenbo pri Universalaj kongresoj“ plenumita de Saša Pilipović kaj Georgo Handzlik kaj „Ludoviko Lazaro“ plenumita de Georgo Handzlik). Handzlik partoprenis enkaŭ en kantzonkoncerto kune kun JOMO.
Okazis 3-taga antaŭkongreso en Dublino kaj dutaga postkongreso al insuloj Aran kaj dumkongresaj ekskrursoj al Galivo kaj al sudgaliva provinco kun famaj klifoj.
La kondiĉoj en la luksa hotelo Ardilaun kiel la ĉefkongresejo estis tre bonaj. Eblis vidi plurajn prezentojn de la aktivadoj de E@I kaj konsulti kaj aĉeti en libroservo.
La ĉefan dankon necesas transdoni al la prezidanto de EEU, Sean O Riain kaj al Maja Tišljar, kiuj portis la ŝarĝon de la organizo preskaŭ de la tuta kongreso kaj faris tion ekscelente. Kunlaboris ankaŭ escepte multaj irlandaj esperantistoj, ĉefe kiel helpantoj kaj tradukistoj.
Mi mem multe lernis. Fine mi komprenis la kaŭzojn de la granda tragedio de la irlanda popolo: la perdon de la propra lingvo kaj komprenis ke lerni el tio ege gravas ĉar survoje al la sama rezulto estas nuntempe multaj malpli grandaj lingvoj en Eŭrop kaj pli vaste pro la identa kaŭzo. Sed pri tio en iu alia artikolo.
Zlatko Tišljar
OSIEK-premio al Ertl por traduko de ”Sensorteco”
Kiel kutime, ĉiu membro de OSIEK rajtis dum jaro fari du proponojn pri premiota verko. La kvin plej oftaj proponoj estis: Dek tagoj de Kapitano Postnikov, de Mikaelo Bronŝtejn; Sensorteco, en traduko de István Ertl; Gramatiko de Esperanto, de Miroslav Malovec; Ordeno de verda plumo de Josip Pleadin kaj Nu, kaj do? de Sen Rodin.
Komence de la OSIEK-konferenco en Svitavy, Ĉeĥio, okazis prezento de tiuj kvin verkoj, farita de Anne Jausions, prezidanto de OSIEK. Dum la konferenca semajno ĉiu povis konsulti la kvin verkojn en la konferenca salono. Fine, dum la ĝenerala asembleo la 20-an de julio, la ĉeestantaj membroj de OSIEK voĉdonis sekrete por elekti la premiotan aŭtoron. Okazis du balotoj, la dua inter Ordeno de verda plumo kaj Sensorteco.
Libera Folio: Kiu estis via unua reago, kiam vi pere de Libera Folio eksciis pri la premio?
István Ertl: — Pro la fidinda fonto, mi supozis ke mi povas kredi la informon, eĉ se ankoraŭ ne oficialan...
— Kvankam mi kompreneble sciis ke jam de kelkaj jaroj mia traduko de Sensorteco aperadis en la listo de OSIEK-premieblaĵoj, mi estis sufiĉe surprizita ke oni konsideris mian laborrezulton premiinda. Ĝi ja konkursis konkurence kun imponaj intelektaj plenumoj.
Kiel longe vi laboris pri la traduko? Kiajn malfacilaĵojn vi spertis, kaj ĉu vi kontentas pri la rezulto?
— Temis ja pri defia tasko, pro la aparta stilo de la romano. Iom tikle estis trovi la ĝustan tonon de la mio rakontanta, juna adoleskulo parolanta nemature, malcerte, sub influo de multo lernita, aŭdita, akumuliĝinta el eksteraj influoj. Mi tradukadis dum postlaborejaj kaj semajnfinaj horoj, ene de kelkaj monatoj. Feliĉe, la verko ampleksas nur ducenton da paĝoj. Mi profite uzis konsilojn kaj konsultiĝon de amikoj kiel Eldad Salzmann, la karmemora Josi Ŝemer kaj aliaj, ekzemple por jidaj kaj hebreaj vortoj en la verko.
— Pri ajna traduko oni ĉiam povas diri ke ĝi neniam pretas, ĉiam eblus re-trakti kaj plibonigi. Sed post la apero de la verko mi neniam relegis la tekston, kaj do mi povas aserti nur ke en 2003 mi kontentis pri ĝi.
Ĉu vi komparis tradukojn de la verko en aliaj lingvoj? Ĉu vi trovis en ili inspiron por via laboro, aŭ male trovis ilin nekontentigaj?
— Jes, preparante min al la tasko mi legis la tradukojn francan, germanan kaj nederlandan. Ĉi-lasta estas malsukcesa, ĉar la tradukinto kvazaŭ korektas la neperfektan stilon de la protagonisto. La franca kaj germana tradukoj estas, male, tre bonaj. Tamen, neniu traduko povis doni rektan helpon, ĉar necesis ja trovi senperan ligon inter la hungara kaj Esperanto. Fakte, mi timis ke la legantoj ne komprenos kial la Esperanta teksto de la traduko sonas ofte malglate, mallerte - ĉu klaros por ili ke temas pri klopodo speguli la originalon? Sed mi fakte subtaksis la verdan publikon, kiel poste montris recenzoj kaj aliaj eĥoj.
— Anekdote, mi persone konas la mongoliginton de Sensorteco, kiu rakontis al mi ke lia lektoro/cenzoro havis du obĵetojn al lia traduko: la titolo devus esti duvorta, kiel en la rusa(!), kaj la fino devus esti ŝanĝita, pli optimismen. Mi, bonŝance, ne frontis tiajn problemojn.
Ĉu vi uzos la premian monon por doni al la esperantistoj ion novan ĝuindan, ekzemple daŭrigon de La Postdomo?
— Por verki aŭ traduki ion mi bezonus ne monon, sed tempon, kaj tion eĉ OSIEK ne povas donaci.
— Dirindas ke mi faris la tradukon siatempe pro eksplicita invito, fakte mendo, fare de la mecenatino Lin Nagy, kiu pagis min bone por la tasko. Estas, do, iasence malmorale ricevi monon duan fojon post unufoja laboro, kaj des pli mi intencas investi la plej grandan parton de la premio en ion indan - eble simple en reeldonon de Sensorteco, ĉar laŭ mia scio ĝi elĉerpiĝis en la libroservoj. Tamen, se iu leganto de ĉi tiu intervjuo dementos tion, mi ĝojos.
Ĉu ekster Esperantujo oni rimarkis la aperon de la traduko?
— Siatempe, ĝi, kaj la traduko al la romaa lingvo, ricevis sufiĉe da publikeco en Hungario, mi eĉ aperis kun Lin Nagy en televida intervjuo, akompane al televida reklamo pagita de ŝi, kaj la libro estis aĉetebla ankaŭ en iuj "normalaj" librovendejoj.
Ĉerpaĵo el la traduko legeblas en la retejo de la Ondo de Esperanto. Samloke aperas ankaŭ artikolo de Alen Kris pri la verko.
ILEI-konferenco en Ĉinio kun altranguloj
La solena malfermo de la 45a Konferenco de ILEI estis sendube la plej impona en la liga historio, kun la plej altrangaj akceptantoj. Podie sidis naŭ solenuloj, ses personoj alparolis la 300-kapan publikon – temis do pri komplete plena salono. Eĉ kun dulingva prezentado, la tuta ceremonio restis ĝis unuminuta precizeco ene de la planita unu horo.
La unua preleganto estis la antaŭa vic-estro de la provinco Yunnan, s-ro Liang Gongqing, kiu fermis siajn salutojn priskribante la provincon: ‘Ĉi tie estas okulfrapaj belaj artoj de diversaj nacioj, buntaj popolaj bildoj de diversaj nacimalplimultoj, kun briloj de longa historia kulturo.’
Responde, la Prezidanto de ILEI, Stefan MacGill, unue dankis al s-ro Liang pro la bonvenigo kaj la provinca apogo por la konferenco. Plia danko direktiĝis al s-ro Duan Yongxing, longtempa esperantisto kaj Prezidanto de la gastiganta Profesia Artkolegio de Kunmingo, pro la signifa materia kaj arta helpo de la kolegio por nia aranĝo. Li plie skizis la historion de ILEI-konferencoj – ĝis 2006 obstine eŭropaj kun nur tri esceptoj. Ekde 2007 okazis tutmondiga eksplodo, kulminanta en la Kunminga konferenco. La saluto venis al fino per kelkaj observoj pri arto kaj komunikado: la konferenca temo.
La tria parolanto estis la prezidanto de la kolegio, kiu parolis en Esperanto kaj ricevis ĉinan tradukon. Li diris interalie: ‘Lingvo, kiel ilo de amasa komunikado, karakteriziĝas ofte per kunfandiĝo de pensoj kaj karamboloj de saĝofajreroj. Esperanto, kiel ponto inter lingvoj, dissemas ideojn de espero, paco, amikeco kaj amo.’
Venis la vico de la organiza komitato, nome de LKK parolis s-ino Gong Xiaofeng (Arko), kiu aldonis sian bonvenigon al la partoprenantoj el 19 landoj.
La landajn salutojn prezentis du personoj: Bharat Kumar el Nepalo, reprezentante la aziajn sekciojn, kaj Aurora Bute el Rumanio, nome de la ne-aziaj.
Antaŭ la solena malfermo, en akcepto por la alvenantaj ĉinaj gastoj, ni tuŝis la deziron de la provinco kaj la kolegio vastigi siajn artajn kontaktojn pere de Esperanto al landoj, kie tiaj kontaktoj ĝis nun ne ekzistas. Tio povus eĉ inkluzivi reciprokajn studvizitojn aŭ liveron de art-instruistoj. Klare en ĉi tiu regiono, ni havas malferman sintenon al Esperanto kaj eblojn demonstri ĝiajn praktikajn eblojn.
De post tiam okazis la unua komitatkunsido, kaj spir-haltige mirinda arta koncerto kun eroj el plej diversaj regionoj de Ĉinio.
Raportis: Stefan MacGill, prezidanto de ILEI
UEA en UN-kunsido pri indiĝenaj popoloj
La tutsemajna sesio, kun la ĉefa temo "Lingvoj kaj kulturoj", estis por la teamo de UEA bona okazo por krei plurajn novajn kontaktojn, ĉar praktike en ĉiu interveno estis menciita la lingva situacio de la popolo de la alparolanto. Tio ebligis alparoli la intervenintojn rekte pri la temoj de UEA: lingvaj rajtoj kaj la uzo de neŭtrala internacia komunikilo.
Stefano Keller, estrarano de UEA kaj ĉefreprezentanto en Ĝenevo, alparolis la kunsidon dum kvin minutoj. Li substrekis la malavantaĝan situacion de indiĝenaj popoloj interalie el lingva vidpunkto kaj atentigis pri sciencaj studoj koncerne la neceson povi uzi sian gepatran lingvon, citante starpunkton de lingvistoj k.a. fakuloj, kaj deklaraciojn kaj konvenciojn de Unesko. Li atentigis pri la rapida malriĉiĝo de la lingva kaj kultura diversecoj en la mondo, memorigante pri la agado de UEA por defendi la lingvajn rajtojn kaj pri ĝia strebado por atingo de reciproka interkompreniĝo kaj kunlaboro inter la popoloj, per uzo de interetna, neŭtrala kaj facile lernebla lingvo Esperanto, komunikilo reale internacia.
Fine de sia alparolo Keller informis pri la projekto Indiĝenaj Dialogoj, kiu instruis komputil-uzadon kaj Esperanton kiel komunikilojn al reprezentantoj de indiĝenaj popoloj el 27 etnoj kun la celo ebligi al indiĝenoj el diversaj kontinentoj diskuti inter si pri la komunaj problemoj surbaze de lingva egaleco. Post lia interveno reprezentantoj de NRO-oj kaj de indiĝenaj popoloj venis al li por interŝanĝi dokumentojn kaj ektrakti pri kunlaboro.
Partopreno en paralelaj dumtagmezaj eventoj kaj ĉirkaŭaj konversacioj ebligis al la reprezentantoj de UEA krei eĉ pli da kontaktoj. El tiuj verŝajne la plej signifaj estas la renkontoj kun partoprenintoj de la projekto Indiĝenaj Dialogoj, kiuj estas hodiaŭ gravaj membroj de EMRIP, kaj unu el kiuj anoncis sian deziron pri rekreo de porindiĝena projekto Esperanta kaj restas en kontakto kun UEA pri tiu eblo.
Gazetara komuniko de UEA
Stelo en nokta ĉielo briletos angle
Tim Owen: Pro tio, ke Star in a Night Sky ne plu estas nura projekto, sed realo, kiel vi sentas vin?
Paul Gubbins: — Elĉerpita. Kaj senzorgigita. Sed super ĉio kontenta, ke ĝi enmondiĝis ... mia naskiĝdatrevena donaco, kaj tiu de la verkintoj kaj tradukintoj reprezentataj en la antologio, al Esperanto okaze de ties jubileo 125-jara.
De kie vi ĉerpis la ideon krei la antologion?
— La ideo ne estas mia. Antaŭ du jaroj Clive Boutle, kiu eldonis serion pri malpli uzataj lingvoj en Eŭropo, kontaktis Esperanto-Asocion de Britio por ekscii, ĉu ni kontribuu al la serio. La fakto, ke ne-esperanta eldonisto venis al ni estas laŭ mi signifoplena. Tio indikas, ke Esperanto ne plu konsideratas lingvo paria, ia bizaraĵo, neniel serioze traktota. La kandidatigo de William Auld, kaj aliaj, por la Nobelpremio pri literaturo, same kiel la nelacigebla poresperanta publico entreprenata de Brian Barker kaj aliaj, helpis nin lingvistike surmapigi. Aldonendas, evidente, la disvastiĝo de interreto, per kiu multaj gejunuloj nun venas al Esperanto. Mencio pri Auld, cetere, memorigas min, ke li dum jaroj vane klopodis varbi eldoniston por ĝuste projekto tia. La tempoj, feliĉe, ŝanĝiĝis, kaj homoj multe pli emas nin akcepti.
Kredeble la antologio eĉ pli altigos la profilon de Esperanto.
— Sendube. Finfine ni posedas ion por montri al niaj ne-esperantistaj amikoj, kiam ni babiladas pri la riĉo de Esperanto kaj ties vasta, mondskala kulturo. Antaŭe ili povis nin nur fidi. Nun tamen eblas diri: "Bone. Se min vi ne kredas, jen selektitaj Esperanto-tekstoj en anglalingvaj tradukoj. Tio helpos al vi nin kompreni." Flanke, mia pli modesta antologio certagrade aldonas al la majstra Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto de Geoffrey Sutton. En la verko de Geoffrey eblas legi pri la verkistoj; ĉi tie, en la antologio, gustumi tion, kion tiuj ja verkis.
Do kiaj aferoj troveblas en la antologio?
— Kie komenci? Esence mi volis, ke Esperanto rakontu pri si mem. Por tion atingi, la antologio estas dividita en sekcioj… historio pri la lingvo, Esperanto kaj milito, urbo kaj kamparo, novel-arto, kaj simile. Ĉiu ĉapitro, parenteze, portas titolon ĉerpitan el traduko de Zamenhof-parolado aŭ alia Esperanto-verko. Krome la eltiraĵoj ne aperas kronologie, tamen mi kredas, ke ĉiu jardeko estas almenaǔ unufoje reprezentita, kaj intermiksiĝas poezio, prozo kaj dramo. Alivorte esperanta vidpunkto, ĉu enen, al si, ĉu elen, al sia engaĝo kun socio ĝenerale.
Kiamaniere vi elektis la erojn en la antologio?
— Almozpetantoj iasence ĉion akceptu. Por ekruli la pilkon mi konsideris jam ekzistantajn tradukojn en la angla, el kiuj kelkaj jam aperis en presita formo sed ĝenerale dise. Helpis min, evidente, la elstaraj poezio-tradukoj aperigitaj en La Brita Esperantisto, aparte dum la 1990aj jaroj, multaj el la plumo de Auld. Kelkaj aperas en la antologio. Bonŝancon mi havis, parolante kun Kate Hall, kiu "hazarde" posedis tirkeston plenan je nepublikigitaj poezio-tradukoj, kiujn ŝi permesis al mi uzi - kelkaj tiaj tradukoj venas unuafoje al la lumo (krome kelkaj originalaj tekstoj novos al legantoj). Multaj aliaj tradukoj estas novaj ... kaj mi volas danki la tradukintojn, al kiuj mi sendis prozaĵon, aŭ poemon, petante, ke tiuj ĝin revenigu en la angla. Klare, kelkaj tradukitaj pecoj spegulas miajn proprajn interesojn kaj ŝatatajn tekstojn. Eltiraĵo el Jean Forge nepre estu inkluzivita, same kiel el Raymond Schwartz, Louis Beaucaire kaj Jean Ribillard.
Do kiu elcentaĵo de la tradukoj novas?
— Bela demando. Eble duon-duone. Matematikisto mi ne estas kaj do mi lasos al aliaj kalkuli.
Ĉu pri iuj el la tradukoj vi aparte fieras?
— Mi kredas, ke mi povas honeste diri, ke la nivelo de la traduko ja altas. Tamen, se vi volas, ke mi menciu apartajn tradukojn, do nepras diri, ke mi ĝojas pri la ĉeesto de teatraĵoj. Mi kredas, ke mi pravas, se mi diras, ke neniu substanca originala Esperanto-dramo aperis en angla traduko, kaj jen en la antologio ni havas monologon, unuaktaĵon kaj scenojn el plenlonga dramo. Fakte, pro tio, ke aperas granda gamo de materialo, mi esperas, ke ne-angleparolantaj esperanstistoj ĝuos la antologion kiel ĝeneralan legolibron.
Tamen, evidente, ĉiuj notoj estas en la angla. Kaj mi kredas, ke vi inkluzivas etbiografiojn pri la verkistoj, same en la angla. Do enestas pli da angla lingvo ol Esperanto?
— Nepre. Memoru, ke la antologio apartenas al serio kaj la eldonisto, evidente, volis, ke Star in a Night Sky akordiĝu kun aliaj volumoj. Estas li, parenteze, kiu proponis, ke mi enmetu pli pri historiaj/politikaj aspektoj, do vi trovos legaĵojn pri la hispana enlanda milito kaj pri la dana laborista movado. Li proponis krome, ke mi enmetu esperantajn tradukojn de konataj verkoj en la angla, do inverse. Cetere mi diru, ke ie tie mi iom kritikis esperantistojn kaj la movadon ...
Ej! La antologio, ĉu ne, nepre prezentu Esperanton kiel eble plej pozitive al angleparolantoj?
— La antologio nepre prezentu Esperanton ĉu bona, ĉu malbona, kiel eble plej fidinde kaj senantaŭjuĝe kaj, kiel mi diris antaŭ kelkaj minutoj, permesu al Esperanto rakonti pri si. Tamen ni ne helpas nin, se ni ĉiame ĉiele Esperanton laŭdadas. Nur hodiaŭ mi legis en periodaĵo pri kunveno senescepte "belega" kaj "bonega". Nu, eble, sed ne tielas la vivo. Post 125 jaroj nepras, ke ni alfrontu niajn mankojn kaj, se io misas, ke ni diru.
Do kiajn mankojn vi sublupeigas?
— Ho, ve. Vi volas min pentri kiel subfosanton. Mi certigas, ke la antologio je 99,9% plene pozitivas. Ni diru, ke, se vi volas trovi la malpozitivan 0,1%, vi legu la libron.
Mi jam antaŭĝuas. Dankon pro la intervjuo.
La intervjuo origine aperis en la blogo de la projekto, kaj estas republikigita ĉi tie kun la permeso de la intervjuinto kaj intervjuito. Republikigo aliloke nur kun la permeso de Tim Owen.
Plia instruisto de Esperanto subvenciota de EU
Antaŭ kelkaj semajnoj venis la informo, ke Eŭropa Unio aprobis subvencion al esperantisto el Belgio por loĝi en Mazara del Vallo dum tri monatoj por instrui Esperanton. Ĝenerale la kunlaboro kun Mazara del Vallo lastatempe montras novajn gravajn sukceson, skribas Aldo Grassini, prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, en komuniko:
- Ni ĵus ricevis informon ke lernejo en Mazara del Vallo partoprenos en esperantista Comenius-partnerado, financita de EU. Plie, du instruistoj estos pagitaj de EU por helpi nin en nia agado en tiu urbeto, per la programoj Grundtvig-Asistantado kaj Grundtvig - Vizitoj kaj Interŝanĝoj. La verda vojo de IEF bone kuniras kun la blua Eŭropa vojo.
En Mazara del Vallo okazos la ĉi-jara landa kongreso de IEF, kiu gastigos seminarion subtenotan de EU.
Pri la havigo de la subvencioj okupiĝis la entrepreno Kosmo. Francesco Maurelli, unu el la direktoroj, esprimis sian kontenton en rete dissendita komuniko:
- Ni tre feliĉas pro tiu ĉi sukceso, kiu venas ĝuste kelkajn tagojn post la sciigo de akcepto de Kosmo en Grundtvig por partnera projekto financita de EU. La kosmo-skipo pli kaj pli spertiĝas.
Unika ekspozicio en Bavara Ŝtata Biblioteko
Libera Folio: Kia estis via persona rolo en la starigo de la nun aktuala ekspozicio?
Reinhard Haupenthal: — Jam antaŭ kelkaj jaroj mia edzino kaj mi subskribis kontrakton kun la Ĝenerala Direktoro de Bavara Ŝtata Biblioteko pri la transdono de nia planlingva kolekto (arkivo kaj biblioteko). Tiu transdono efektiviĝas en etapoj.
— Mi proponis al BSB, ke en 2012, okaze de la 100-a morto-tago de prelato Schleyer, la aŭtoro de Volapük, kaj la 125-jara ekzisto de Esperanto, la biblioteko aranĝu ekspozicion kaj sciencan simpozion pri interlingvistikaj temoj. La propono estis akceptita, kaj de oktobro 2010 ĝis junio 2012 profesiuloj de la biblioteko preparis ĉion.
— Mia rolo estis limigita: mi donis konsilojn kaj disponigis ekspozician materialon. La tuta helpantaro listiĝas en la retejo de BSB.
Kial vi decidis okupiĝi pri la ekspozicio? Kiujn erojn de la ekspozicio kaj la ĉirkaŭa programo vi trovas plej gravaj, kaj kial?
— Nia kontrakto kompreneble estis morala devo kunhelpi en la sukcesigo de la ekspozicio kaj de la simpozio. La ekspoziciaj objektoj estis zorge elektitaj de fakuloj de BSB: D-rino Kölbl, la kuratorino de la ekspozicio, eĉ vojaĝis al Vieno por konsiliĝi kun Mag. Mayer, la direktoro de la tiea Esperanto-Muzeo. Mi mem tre ĝuis la prelegojn de Prof. Eichner, D-ro Lins, Mag. Mayer kaj Prof. Strasser: ili ĉiuj nun estas legeblaj en la akompana volumo de la ekspozicio.
Kion, laŭ via espero, la ekspozicio kaj la aktivaĵoj cirkaŭ ĝi sukcesos atingi?
— Necesas atendi septembron por scii pri la nombro de la vizitantoj. La malferma solenaĵo, en kiu la koruso de BSB kantis en Esperanto kaj en Volapük, kaj ankaŭ la simpozio estis surprize bone vizitataj. Kredeble ĉiuj konsciis, ke aranĝoj tiaspecaj en unu el la plej grandaj bibliotekoj de la mondo, okazas malofte. Unuafoje la biblioteko okazigas virtualan ekspozicion, tiel ke tutmonde oni povas viziti ĝin.
— En mia enkonduka referato mi esprimis la esperon, ke la aranĝo trovu imiton aliloke por konsciigi pri la temkompleksoj esperantologio kaj interlingvistiko.
Lige kun la malfermiĝo de la ekspozicio vi dissendis germanlingvan nefermitan leteron al la prezidanto de Germana Esperanto-Asocio. Ĉu vi volus klarigi, ekzakte kio kuŝas malantaŭ la letero kaj kion vi esperas atingi per ĝi?
— Mi sendos Esperantan tradukon de mia letero al la prezidanto de GEA. Mi kredas, ke ĝi eksplikas sin mem.
Laŭ la Esperanta teksto de la publika letero, disponigita al Libera Folio, la prezidanto de GEA dum la malferma ceremonio de la ekspozicio insistis en postulema maniero ĉe la organizantoj pri ia-speca suplementa aranĝo kiu adekvate konsiderus la nunan publikan manifestiĝon de la Esperanto-movado. Oni povas konkludi, ke la ekspozicio laŭ la prezidanto de GEA tro koncentriĝas al la historio de Esperanto kaj Volapuko.
Responde al la kritiko, Reinhard Haupenthal en sia letero atentigas, ke la historia ekspozicio estas rezulto de longa, zorgoplena kaj kompetenta laboro, kaj ke ne apartenas al la taskoj de Bavara Ŝtata Biblioteko propagandi por Esperanto. Tio male laŭ li apartenas al la taskoj de Esperanto-organizaĵoj kiel GEA.
Lige kun tio li demandas, kial GEA ne transdonu al Berlina Ŝtata Biblioteko sian grandan bibliotekon, por poste kiel donacinto sugesti, ke Berlina Ŝtata Biblioteko faru la postulatan prezentadon pri la aktuala Esperanto-movado. Kaj li aldonas:
Sed tio inkluzivas, ke necesus pentri bildon kiu elmontras eĉ ĉiujn malperfektaĵojn (malkresko de membroj, dissolviĝo de tradiciaj strukturoj, la malapero de Esperanto el la publika konscio, la disŝiriteco de la Esperantomovado mem). Ĉe tio vi riskas fari al vi ursan servon.
Libera Folio kontaktiĝis kun la prezidanto de GEA, Rudolf Fischer, sed li ne volis komenti la publikajn kritikojn de Reinhard Haupenthal.Akademio de Esperanto trovas frua decidi
La Sekcio pri Gramatiko ekkonsideris la demandon pri "resti kun leono estas danĝera" en februaro, ricevinte demandon de Volker Schultheiß. La demandanto en sia letero citas du frazojn de Zamenhof, unu kun la vortoj "trovas necesa", alian kun la vortoj "trovis utile".
Li restas konfuzita ankaŭ leginte la klarigojn pri la demando en Plena Analiza Gramatiko kaj Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, ĉar la dua laŭ lia kompreno preskribas, ke resti kun leono ĉiam estas danĝere, dum la unua konsideras danĝera resti kun leono. Tial li petas la Akademion klarigi la situacion kaj doni rekomendon pri ĝusta lingvouzo.
La ampleksan sed senkonkludan respondon de la Akademio subskribis kaj supozeble do verkis Otto Prytz, Direktoro de la Sekcio pri Gramatiko. Evidente tamen estis konsultitaj ankaŭ aliaj membroj de la Sekcio pri Gramatiko, ĉar la teksto klarigas, ke temas pri atribuo de relativa graveco de diversaj principoj, kaj ke ambaŭ alternativoj havas siajn subtenantojn en la Sekcio.
Tial la Sekcio pri Gramatiko konkludas, ke la lingvouzo ankoraŭ ne solvis la demandon, kaj ke ambaŭ alternativoj estas pravigeblaj. La Akademio sekve ne volas doni rekomendon pri ĝenerala lingvouzo, sed tamen provas iom helpi la verkantojn de lernolibroj:
Pro la ankoraŭ ne stabila lingvouzo kaj pro la marĝeneco de la problemo, la Sekcio pri Gramatiko ne trovas la tempon matura por decide rekomendi unu uzon kaj malrekomendi la alian. Tamen, al verkistoj de lernolibroj la Sekcio rekomendas, ke oni uzu adjektivon por predikativoj rilatantaj al substantivoj kaj substantivecaj vortoj kiaj pronomoj, kaj ke oni uzu adverbon por predikativoj - subjektaj kaj objektaj - rilatantaj al infinitivoj kaj "ke"-propozicioj.
Ĝuste lingvaj demandoj plej facile gvidas al akraj kaj senkompromisaj debatoj en Esperantujo. Tiel ankaŭ ĉi-foje: jam la tagon post la publikigo de la Oficiala Informo, la bloganto Bernardo publikigis en Ipernity kritikan analizon de la (ne)decido, plendante ke la Akademio en sia rezonado ne distingis inter Fundamentaj kaj neFundamentaj Zamenhofaj ekzemploj, ne citis ĉion citeblan, erare citis, kaj krome tute ne esploras la aktualan lingvouzon.
Li konkludas:
La studeto de la Akademio konvinkas nek formale, nek metode. Ĝi montras evidentan nekonon kaj de la Fundamento kaj de la koncerna faka literaturo. La de ĝi prezentita fakto-materialo estas mallarĝa kaj nekontrolebla kaj ne pravigas la faritajn konkludojn. Ĝi fake apenaŭ havas valoron kaj ne estas taŭga konvinke doni gvidon.
Eble do necesos atendi pliajn 125 jarojn por ricevi definitivan respondon pri tio, ĉu ni konsideru, ke resti kun leono estas danĝera - aŭ ne.
Fettes ebla sekva prezidanto de UEA
Laŭ la statuto de UEA, prezidanto de la asocio ne rajtas ofici dum pli ol du sinsekvaj mandatperiodoj. Sekve Probal Dasgupta, kiu gvidas la asocion ekde aŭgusto 2007 kaj estis reelektita en 2010, ne rajtos rekandidati por nova periodo en 2013. La elekton de la sekva prezidanto kaj estraro preparas la triopo Ulrich Lins, Lee Jung-kee kaj Nico Huurman. Ili konsistigas la aktualan elektan komisionon de UEA, starigitan en la pasintjara komitata kunsido en Kopenhago. La komisiono raportas al la komitato de UEA, kiu faras la definitivajn decidojn pri prezidanto kaj estraranoj.
Ne multo aŭdiĝis pri la laboro de la elekta komisiono post la kongreso en Kopenhago, sed la 15-an de julio Ulrich Lins dissendis al la komitato la unuan raporton de la komisiono. La sola eventuala kandidato nomita en la raporto estas Mark Fettes, kiun la elekta komisiono evidente opinias taŭga persono por la posteno de prezidanto.
Jam kvar tagojn antaŭ la dissendo de la raporto, en La Ondo de Esperanto estis publikigita pseŭdonima artikolo de Komitatano Z kun la titolo Survoje al la Fettes-erao. La anonima aŭtoro evidente estas bone informita pri la laboro de la elekta komisiono. La artikolo listigas meritojn de Mark Fettes, kaj finiĝas per la admono: "Plej saĝe estas jam nun konsenti pri lia elekto kiel la sekva prezidanto de UEA kaj survoje al Rejkjaviko lasi al li la eblecon kunmeti sian estraron."
Post la apero de la artikolo de Komitatano Z, la redakcio de Libera Folio turnis sin al Mark Fettes por peti komentojn. Fettes rakontis, ke li efektive estis kontaktita de la elekta komisiono, kaj donis al ni ekskluzivan intervjuon, kun la kondiĉo ke ĝi estu publikigita nur post la apero de la raporto de la elektokomisiono.
Libera Folio: La elekta komisiono do kontaktis vin rilate la prezidantecon. Kion vi respondis? Ĉu vi estas la sekva prezidanto?
Mark Fettes: — La prezidanton elektas la Komitato, do mi ne povas antaŭdiri la rezultojn de la venontjara elekto. Sed mi indikis al la elekta komisiono ke mi verŝajne estos kandidato. Tamen por mi la prezidanto estas unuavice gvidanto de teamo, kaj do mia kandidateco dependos de mia sukceso varbi kunlaborantojn, kiuj konsentas pri la ĝenerala direkto kiun mi proponas.
Se vi estos prezidanto, kian teamon vi volus kunmeti, kun kiaj estraranoj vi volus labori? Ĉu vi entute povas influi la konsiston de la estraro?
— Mi serĉas homojn, kiuj montris sian kapablon kunlabori "kun longa spiro," kaj kiuj kredas je la neceso kaj ebleco de fundamentaj ŝanĝoj en UEA, tamen kun respekto al ĝiaj karaktero kaj tradicioj. La asocio estas kiel granda duondorma besto, kiun ni volas veki, nutri, brosi, dresi - sed ĉiam traktante ĝin kun amo.
— Kvankam mi preferas ne nun mencii nomojn, mi dirus, ke la elekta komisiono montras sin tre helpema kaj nia komunikado ĝis nun estis nur pozitiva.
Kion vi volus pluporti el la laboro de antaŭaj estraroj, kaj kion vi volus ŝanĝi?
— Mi havis la bonŝancon observi plurajn estrarojn, unue kiel redaktoro de la revuo Esperanto en la jaroj 1986-1992 kaj poste kiel estrarano de 1992 ĝis 1998. Mi do bone konas la komplikecon de la estraraj tagordoj kaj la malfacilecon realigi novajn planojn. Mi estas ankaŭ profunde konvinkita pri la ŝlosila rolo de la prezidanto, kiu alportas proprajn tonon kaj stilon al la estrara laboro.
— Ĝenerale okazis tiel, ke nova estraro elektiĝis kaj nur poste komencis formuli siajn planojn. Mi volas unue ŝanĝi tion. Mi esperas veni al Rejkjaviko kun sufiĉe konkreta laborplano kiu havas la apogon de ĉiuj kandidatoj - aŭ almenaŭ de tiuj, kiujn mi mem kontaktis. Kompreneble nenio malhelpas, ke kandidatiĝu aliaj homoj kun aliaj prioritatoj - tio estus normala demokratio, kaj tre sana afero por la asocio. La tendenco al pasiveco en la lastaj jaroj tamen igas min dubi, ke tio okazos...
— Dua gravaĵo por mi estas tio, ke la estraro ne laboru izolite. Bona komunikado kaj konstanta invitado kaj instigado al kunlaboro estas esencaj. Fakte UEA dependas de la kunlaboro de multegaj homoj, ne nur komitatanoj, sed ankaŭ ĉefdelegitoj, estraranoj de la landaj kaj fakaj asocioj, redaktoroj, instruistoj, informaktivuloj, literaturistoj kaj muziikistoj, kaj tiel plu kaj tiel plu. La estraro devas labori en la servo de tiu granda "diligenta kolegaro", kaj trovi novajn rimedojn por subteni, disvolvi, kaj rekoni ĝian agadon.
Kiuj estus viaj ĉefaj prioritatoj kiel prezidanto? Kio plej gravas por la pluvivo kaj evoluo de UEA? Por sukcesoj de Esperanto ĝenerale? Ĉu estas diferenco?
— UEA laŭ mi ludas fundamentan, nemalhaveblan rolon en la ekologio de Esperanto. Kompreneble tio neniel signifas, ke la movado ne povas kreski kaj progresi sen ĝi - multaj bonaj aferoj okazas sen rekta ligo al UEA. Sed kun vere vigle funkcianta monda asocio, tiuj aferoj estus ankoraŭ pli bonaj, kaj pli multaj, kaj pli sukcesaj. UEA estas kiel la humo en ĝardeno. Ju pli dika kaj riĉa estas tiu fekunda tertavolo, des pli variaj, abundaj kaj grandaj estos la plantoj, kiuj kreskas tie.
— De la komenco, UEA plej multe prosperis, kiam ĝi emfazis konkretajn, praktikajn rimedojn por interkonekti la esperantistojn kaj subteni ilian plukleriĝadon. Nuntempe la reto proponas multegajn novajn eblojn sur tiuj kampoj. Sen tro fokusiĝi al la reto, mi tamen vidas ĝian pli vastan utiligon tre alta prioritato por la evoluigo de UEA.
— Mi diru ankaŭ, ke por mi tre gravas la tutmondeco de UEA. Mi pensas ke ni ankoraŭ ne vere malkovris, kion signifas esti tutmonda asocio - ne nur eŭropa asocio kun tutmonda membraro. Mi ŝatus doni pli da pezo al la regionaj komisionoj en la decid- kaj agad-strukturo de la asocio.
Kiel vi vidas la rolon de la komitato kaj membraro en UEA? Ĉu eblus iel aktivigi kaj enplekti ilin en la laboron?
— Ideale, ĉiuj komitatanoj estus aktivaj kaj engaĝitaj diversmaniere. Kvankam tion ne eblas atingi tuj, mi esperas komence krei grupon de aktivaj komitatanoj ĉirkaŭ la Estraro kiuj partoprenas en la strategiaj diskutoj kaj decidoj. Se temas pri la membraro, tiu estas tre vasta kaj diverseca grupo, pri kiu malfacilas ĝeneraligi. Tamen vi eble jam kaptis, ke mi sopiras al asocio, kiu proponas al siaj membroj multajn konkretajn ŝancojn kaj instigojn aktiviĝi.
Kiel vi volus evoluigi la revuon kaj la retejon de UEA? Kiel gravaj ili estas por la funkciado de la asocio?
— Gravegaj. Ne eblas supertaksi la valoron de bona, klara, kvalita komunikado. Mi pensas ke UEA devas fari grandan investon en siaj retaj rimedoj, pensante pri ili kiel infrastrukturo same esenca kaj prizorgenda kiel la Centra Oficejo. Kunlige kun tio, necesas tute repensi la komunikan kaj eldonan strategion de la asocio, por ke la retaj kaj presaj eldonaĵoj kompletigu unu la alian.
Vi havis gravan rolon en la ellaborado de la granda strategia dokumento, prezentita en Kopenhago. Multaj partoprenantoj en la diskuto tie opiniis la tekston tre abstrakta kaj tro distanca de la ĉiutaga laboro de UEA. Kion vi respondas al ili? Kiel vi resumus la dokumenton en tri frazoj?
— Nu, en Kopenhago temis nur pri la unua provo formuli kernan mision por UEA, en maniero kiu estus komprenebla por ekstera publiko. Intertempe la Komisiono pri Strategiaj Demandoj, kiun mi gvidas, produktis multe pli ellaboritan vizion kiun oni povus konsideri paŝo al konkreteco. Mi rekomendas tralegon de tiu raporto, kiu haveblas en la retejo de UEA.
— Mi agnoskas, ke foje mi kulpas pro troa abstrakteco. Mi povas diri nur, ke mi strebas bridi tiun emon! Tamen ne eblas resumi tiel longan raporton en tri frazoj kaj resti ĉe konkretaĵoj. Simple, ĝi prezentas analizon de la agado de UEA kiu dividas ĝin en kvar kampojn kaj proponas kelkajn prioritatojn kaj organizajn rimedojn sur ĉiu kampo. Kiel la dokumento mem klarigas, ĝi ne estas jam strategia laborplano, sed prezentas kadron por la detala ellaboro de tia plano. Mi esperas, ke miaj kunkandidatoj por la estraro helpos en tiu ellaboro. Komentoj kaj proponoj de ĉiuj interesitoj estas bonvenaj.
La retejo de UEA renoviĝas malrapide kaj sen plano
La retpaĝaro de UEA estis kreita en la fino de la 1990-aj jaroj. La baza strukturo de la enirpaĝo plu sekvas la strategion de la tempo kiam la plej multaj retuzantoj havis malrapidan modeman ligon, kaj multaj devis pagi laŭ la kvanto de elŝutitaj kilobajtoj. Tial la paĝo enhavas preskaŭ neniujn grafikajn elementojn kaj nur malmulte da teksto – ĉefe ligilojn al diversaj sekcioj de la hierarkia paĝaro.
La ĉefa ŝanĝo okazis en aprilo 2003. Tiam malaperis la verda fono, la jubileaj melonoj, la portreto de Hector Hodler kaj la du verdaj steloj kiuj markis la ligilojn al la librokatalogo kaj la kotiz-paĝo. Anstataŭe la paĝo ekhavis sian nunan bluan aspekton, kaj aperis la kesto "Aktuale", kun titoloj de la lastaj gazetaraj komunikoj. De tiam nenio ŝanĝiĝis sur la enirpaĝo.
Interne de la retejo kompreneble okazis evoluo, kaj Universala Esperanto-Asocio nun havigas multajn retajn servojn, kiuj ne ekzistis en 2003. Tamen multaj el la servoj estas malfacile troveblaj, ĉar novaj servoj estis aldonitaj sen fundamentaj ŝanĝoj en la statika strukturo de la retejo, ĉiam pli simila al labirinto kun amaso da sakstratoj.
Tiel, por trovi la lastan numeron de la revuo Esperanto, oni nepre ne eniru sub "Revuo". Tie sub "jarkolektoj de la lastaj jaroj" plej aktualas "Jarkolekto 2005". Anstataŭe necesas reiri al la enirpaĝo, kaj tie - iom surprize - alklaki la ligilon "Jarlibro". Poste oni ensalutu, kaj pluiru al la sekcio "Teko", kie eblas elŝuti pli freŝajn numerojn de la revuo en formato pdf. Formato pli taŭga por ekrana legado ne haveblas.
Tute mankas en la retejo manieroj por diskuti aŭ kontribui per enhavo. Sub la menuero "retlistoj" eblas aboni gazetarajn komunikojn, sed por trovi ligilojn al la eksteraj retaj grupoj, en kiuj okazas diskutado pri la agado de la asocio, oni navigu al "UEA interne", klaku la ligilon "ligiloj", kaj poste rulu la paĝon suben ĝis "Retgrupoj por UEA-membroj kaj aktivuloj".
Steven Brewer, kiu dum multaj jaroj prizorgis la retejon de Esperanto-USA, opinias ke multo en la retejo de UEA jam estas eksmoda.
- Ĝi malhelpas ke la organizaĵo aspektu vigla kaj viva. Estas tre malfacile trovi aferojn kaj vidi kiam io estas aldonita aŭ ŝanĝiĝas. La retejo estas fakte kelkaj apartaj retpaĝaroj: la publika parto, la reta jarlibro, la katalogo, ktp., kun apartaj ecoj. Aldone UEA uzas Yahoogroups por diversaj retaj diskutservoj (por la komitato, indviduaj membroj, ktp). Estas demandinde ĉu UEA ne povus starigi la proprajn servojn por rekte subteni tiajn funkciojn.
La oportuneco de uzo kaj navigado devus esti la unuaj prioritatoj en renovigo de la paĝaro, opinias Andrej Grigorjevskij, kiu de jaroj volontule prizorgas la retejon de UEA. Lia tempo tamen ĉefe estas okupata de rutinaj ĝisdatigoj, kaj ĝis nun nur malgranda parto de la retejo estis renovigita. Provversio ĉe ttt.uea.org montras paĝaron kun pli alloga grafika formo kaj pli oportuna navigado - sed kun baze la sama strukturo kiel en 2003.
La neceso renovigi la retejon de tempo al tempo estas diskutata ekzemple en la komitata listo de UEA, kaj pasintjare la estraro provis starigi limdatojn por rapidigi la laboron. La estraro tamen ne starigis klarajn prioritatojn pri la direkto de la dezirata renovigo, nek havigis financajn rimedojn por profesia tralaboro de la retejo, kaj la afero baldaŭ estis forgesita, kiam la komitato silentiĝis.
Iom da gvidado pri la dezirata direkto de renovigo povus doni la dokumento pri komunika strategio de UEA, produktita de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj en julio 2011. Laŭ tiu teksto, la retejo estu tute restrukturita kaj koncentriĝu al "landa, regiona, kaj faka agado; al rilatoj kun la membroj; kaj al prezentado de la propraj servoj". La dokumento konstatas ankaŭ: "Ĉiu servo, ĉu revuo, libroservo, jarlibro, delegita reto aŭ kongreso, bezonas propran retan komunikan strategion enkadre de la plano por la tuta paĝaro. Tiuj povas en si mem esti sufiĉe kompleksaj, do ni nur notas tiun bezonon nun."
- La strategia dokumento estas tre komplika kaj abstrakta, do estas malfacile taksi precize kiel la strategion oni efektivigus en formo de konkretaj decidoj. Oni parolas pri "datumbazoj" kaj "reta vendejo kaj komunumo de uzantoj", do tio en si mem estas sufiĉe kuraĝiga. Sed detaloj mankas. Nepre oni devos starigi teamon por efektivigi ĉion, kiam la vizio estas klara. Kaj oni devas esti preta subteni la aferon kun sufiĉaj rimedoj por fari la necesan laboron, opinias Steven Brewer.
Laŭ Andrej Grigorjevskij, ĝuste tie estas la ĉefa problemo.
- Ne estas manko pri deziroj, ideoj, proponoj, eĉ planoj. Kio ja mankas, estas la efektivigantoj. Ekzemple mi mem neniam planis labori sola. Kaj oni promesis trovi por mi helpantojn - sed ĝis nun ne sukcesis. Tiuj, kiujn oni sugestis, estis aŭ aktivuloj, kiuj havis ideojn, sed ne sciis programi/aspektigi kaj simile, aŭ fakuloj, kies laborkvalifikoj ne koincidis kun la bezonataj.
Dum la jaro kiu pasis post la publikigo de la strategia dokumento ŝajne okazis nenia plia diskuto pri la konkretaj paŝoj bezonataj por modernigi la retejon. En komuniko pri sia kunsido fine de aprilo la estraro de UEA anoncis, ke ĝi "kun zorgo sekvas la laborojn pri la renovigo de la retejo", kaj anoncis, ke kiel dato por prezenti al la komitato la ĝis nun faritajn laborojn estis fiksita la fino de junio.
La 2-an de julio la estraro fine konstatis, ke la renovigo ne povas progresi sufiĉe rapide per la volontula laboro de unusola persono, kaj anoncis, ke oni serĉos novan solvon, komisiante partojn de la laboro al aliaj kunlaborantoj, volontulaj aŭ pagataj.
Ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak en la komitata listo skribis:
- Pro manko de financaj rimedoj la laboro pri la retejo estis dekomence farata kiel volontula servo. Tamen la sperto montras, ke tio ne estas sufiĉe solida kaj fidinda bazo por tiel granda kaj fundamente grava laboro. Pli monpostula solvo ŝajnas do neevitebla, sed ne eblas jam diri, ĉu oni povos rapide trovi la necesajn rimedojn, precipe se oni volas eviti deficiton.
Tamen daŭre mankas klara indiko pri tio, en kiu direkto kaj kun kiaj celoj la retejo estu evoluigata.
Responde al la anonco de Barbara Pietrzak, Francesco Maurelli en la komitata listo atentigis, ke la komitato jam antaŭlonge petis la estraron prioritatigi la laboron pri la retejo, uzante tiucele monon el la informada buĝetero. Laŭ li, la faritaj decidoj daŭre estas ignorataj aŭ forgesataj.
- Reta voĉdonado, pri kiu la komitato jam sin esprimis en Havano, se mi bone komprenas, estas ekzemplo. La renovigo de la retejo estas alia ekzemplo. Oni sentas sin nur ridindigita se oni aŭdas en Kopenhago kaj la estraron kaj la komitaton deklari, ke ĝi estu ĉefa prioritato, kaj poste legas la enhavon de tiu lasta ĝisdatigo, kiu povintus esti sendita senŝanĝe antaŭ pluraj monatoj, kaj kiu enhavas neniun planon por la estonteco.
Laŭ Steven Brewer, lige kun modernigo de la retejo oni devus elekti iun el la ekzistantaj retadministraj sistemoj por faciligi la laboron.
- Tiaj sistemoj faciligas por teamo de homoj prilabori la retejon, por ke la tuta laboro ne falu sur nur unu homo. En ideala mondo, ni uzus unu el la plej disvastiĝintaj sistemoj (ekzemple Drupal) por certigi ke ĝi estas sekura kaj ke ni facile povu dungi teknikistojn kiuj povas subteni kaj ĝisdatigi la sistemon laŭbezone.
EU financos instruadon de Esperanto en Sicilio
Kiam Brunetto Casini en 2010 kontaktis la urban registaron de Mazara del Vallo en Sicilio por informiĝi, ĉu eblus tie organizi la italan Esperanto-kongreson en 2012, la urbestro Nicola Cristaldi tuj entuziasme respondis, ke li ne nur tre bonvenigus la kongreson, sed ankaŭ ŝatus igi la urbon centro de Esperanto en Italio aŭ eĉ en la tuta Mediteranea regiono.
Eĉ se Mazara del Vallo eble ankoraŭ ne estas la ĉefurbo de Esperantujo, la unua kontakto gvidis al fruktodona kunlaboro sojle al la baldaŭa kongreso. La urbo disponigas sidejon por esperantistaj volontuloj en konstruaĵo konfiskita al la mafio, kaj jam en dek lernejoj de la urbo okazis kursoj de Esperanto, kiujn partoprenis 597 infanoj.
- La kursoj okazis en tri el la kvar elementaj lernejoj (aĝo 6-10) de la urbo, en du el la kvar mezgradaj lernejoj (aĝo 11-13) kaj en du el la kvar superaj lernejoj (aĝo 14-19). Krome, estis du kursoj por plenkreskuloj: en unu el la mezgradaj lernejoj dekkvino da instruistoj, inkluzive de la lerneja direktorino, sekvis apartan kurson, kaj alia kurso estis organizata por la laboristoj de la urbodomo, rakontas Francesco Maurelli, unu el la aktivuloj de la projekto.
Laŭ la originala plano la Esperanto-projektoj en Mazara del Vallo devis esti almenaŭ parte financitaj helpe de EU-subvencioj, kaj per helpo de la firmao Kosmo, kiun gvidas Maurelli kaj Casini, oni efektive sukcesis sekurigi EU-subvencion por dana instruisto de Esperanto, kiu devis labori en la lernejo de Mazara del Vallo dum pluraj monatoj.
Tamen la akceptita kandidato poste estis devigita rezigni pri la tasko pro personaj kialoj, kaj la laboro de la kvar instruistoj (Márta Kovács, Svetlana Smetanina, Szabi Szilva kaj Konstantin Tiĥomirov), kiuj de januaro ĝis la somera ferio instruis en la urbo, estis financita per la rimedoj de Itala Esperanto-Federacio.
Ankaŭ por la aŭtuna semestro por ricevo de EU-subvencio per la helpo de la firmao Kosmo kandidatiĝis pluraj instruistoj. Denove estis akceptita unu kandidato, ĉi-foje el Belgio. Laŭ la nuna plano, la nova instruisto eklaboros en septembro, unue instruante Esperanton al lokaj instruistoj, poste al infanoj en la lernejo.
La agentejo Kosmo estis multe kritikata pro la alta provizio kiun ĝi postulas, nome 30 procentoj el la sumo de la subvencio. Tamen almenaŭ kaze de la projekto en Mazara del Vallo tia kritiko estas senbaza, ĉar Kosmo tie nenion gajnis nek planas gajni, klarigas Francesco Maurelli.
- La fakto, ke en tiu kazo IEF ricevas homfortojn kaj ne monon igas neaplikebla la interkonsenton pri procentaĵo, kiel jam brile klarigis Ŝekspiro en sia Venecia Komercisto. La rilatoj inter IEF kaj Kosmo estas longdaŭraj kaj ĉiam aparte pozitivaj ambaŭflanke. Sekve Kosmo estas feliĉa meti siajn spertojn je la servo de la movado, eĉ sen garantio finance profiti. Ni devas rigardi la tutan bildon, kaj ne nur la unuopan kazon.
Ĝis nun Itala Esperanto-Federacio pagis la loĝadon de la instruistoj kaj donis al ili poŝmonon. Laŭplane, subvencio de EU devos financi almenaŭ la laboron de unu instruisto dum periodo de 17 semajnoj.
- IEF plej verŝaje devos pagi por aldona persono por la sama periodo, kaj per la helpo de Kosmo nun ĝi provas trovi aliajn homojn pagotajn el EU, espereble sukcese, ĉar IEF ne povus longe elteni finance tiom grandan kaj ambician projekton, rakontas Francesco Maurelli.
Plej regulajn kontaktojn kun Mazara del Vallo havas Brunetto Casini, estrarano de Itala Esperanto-Federacio kaj la dua posedanto de la agentejo Kosmo. Laŭ li, la ŝlosilo de la rapida progreso tie grandparte ŝuldiĝas al la pozitiva sinteno de la urbestro, Nicola Cristaldi.
- Li estas politikisto kiu jam atingis plurajn signifajn karierajn rezultojn: li estis prezidanto de la regiona parlamento, urbestro de Calatafimi-Segesta kaj elektita al la itala parlamento dum du periodoj. Li naskiĝis en Mazaradelvalo kaj li estas urbestro de sia naskiĝurbo de 2009. Tiam la mezepoka urbocentro, kie grandparte loĝas enmigrintoj el la magrebaj landoj, estis en tre malbona stato. La nova urbestro zorgis tuj por plibonigo inter alie de tiu situacio, kaj nun la urbocentro aspektas unu el la plej puraj kaj prizorgataj de la tuta lando. Multkultureco estas unu el la karaktarizaj faktoj de Mazaradelvalo. Mi kredas ke tio, krom la idealisma politika rigardo de Cristaldi, favoris la tre pozitivan akcepton al ni en tiu urbo.
Márta Kovács, la unua el la kvar instruistoj de Esperanto kiuj gastis en Mazara del Vallo, rakontas ke la laboro jam donis klarajn rezultojn:
- Ni ne povis promeni en la urbo sen esti laŭte salutataj kaj alparolataj en Esperanto far niaj lernantoj. Nun estas planata aktiva partopreno de la lernantoj dum la baldaŭa itala Esperanto-kongreso. Estas ankaŭ serĉata maniero kiel kunligi la lernejan instruadon kaj la agadojn en la centro pri interkulturo de la urbo. Krome unu el la mezlernejoj atendas la rezulton pri kandidatiĝo per projekto Comenius. Kaze de akcepto okazos dujara kunlaboro inter germana, kroata, hungara kaj itala lernejoj.
Laŭ la promeso de la urbestro, unu oficeja ĉambro en domo konfiskita al la mafio estas disponigata al la Esperanto-projekto, sub la nomo CEI - Centro por Esperanto kaj Interkulturo, rakontas Francesco Maurelli:
- Verdire la oficejo mem ne estis multe uzata, simple ĉar la tutan tempon de niaj volontuloj okupis la instruado. Ja estus tre bone, krom instrui, plani alispecajn agadojn, kaj pri tio IEF kaj Kosmo iom jam laboras. Sed ĉefe ni bezonus entuziasmajn volontulojn kiuj vivigu ĝin. IEF, eĉ kun la helpo de Kosmo, ne estas finance sufiĉe forta por pagi profesiulojn kaj por daŭrigi la projekton sen la helpo de sindonemaj homoj.