Alveno

Druckversion | Presebla versio

Hameleno (Hameln) situas ĉ. 50 km sudokcidente de Hanovro (Hannover), la landa ĉefurbo de la federacia lando Malsupra Saksio, en la norda parto de Germanio. 

 

Alveno per aŭto

Vi atingas Hamelenon de la ...

okcidento el la direkto "Dortmund / Ruhrgebiet" pere de la aŭtostrato A2:
Venante de la okcidento vi prenu la elveturejon "Bad Eilsen" kaj tiam veturu sur la B83 en la direkton "Hameln".

oriento el la direkto "Magdeburg" kaj "Berlin" pere de la aŭtostrato A2:
Venante de la oriento veturu ĝis "Hannover" kaj tiam sur la A7 en la direkton "Kassel". Prenu tiam la elveturejon "Hildesheim" kaj veturu sur la B1 en la direkton "Hameln".
Aŭ veturu sur la A2 en la direkton "Dortmund". Tiam prenu la elveturejon "Bad Eilsen" kaj veturu sur la B83 en la direkton "Hameln"

nordo el al direkto "Hamburg" pere de la aŭtostrato A7:
Venante de la nordo veturu sur la A352 al la A2 en la direkton "Dortmund". Tiam prenu la elveturejon "Bad Eilsen" kaj veturu sur la B83 en la direkton "Hameln"

sudo el al direkto "Kassel" kaj "Würzburg" pere de la aŭtostrato A7:
Venante de la sudo prenu la elveturejon "Northeim-Nord" kaj tiam veturu sur la B1 ĝis "Elze". Tie vi veturu sur la B1 en la direkton "Hameln".

 

Alveno per trajno

Hameleno estas kruciĝejo de du kruciĝantaj fervojaj lineoj:
en nord-suda direkto: Hannover-Hameln-Altenbeken-Paderborn
en okcident-orienta direkto: (Bielefeld-Herford)-Löhne-Hameln-Elze-Hildesheim

De Hanovro ĉ. ĉiujn 30 minutojn trajno de la urba trajnlinio S5 veturas al Hameleno. Informojn pri la trajnkonektoj vi trovas en la horaro de la Bahn .

 

Alveno per aviadilo

Vi atingas Hamelenon per aviadilo el Germanio aŭ Eŭropo pere de la flughaveno Hannover-Langenhagen. De tie vi bezonas nur ĉ. 1 horon ĝis Hameleno per aŭto aŭ per trajno. Ĉirkaŭ ĉiujn 30 minutojn trajno de la urba trajnlinio S5 rekte veturas de la stacidomo Flughafen Hannover-Langenhagen al Hameleno.

 

Alveno per buso

Intertempe ankaŭ kelkaj longdistancaj buslineoj rekte alveturas Hamelenon. 

La haltejo de la Publika Kurtdistanca Trafiko rekte antaŭ la kongresejo nomiĝas "Münster". Sed ankaŭ de la haltejoj "Papenstraße" kaj "City" ne estas malproksime ĝis la kongresejo. Tie preskaŭ ĉiuj buslineoj de la publika trafiko en la urbo kaj distrikto haltas.

De la stacidomo ĝis la haltejo "Münster" rekte antaŭ la kongresejo veturas la buslinioj 1, 2, 5, 40, 91, 92 kaj 520. 

                  

Kongresejo:

Kongresejo estas la Elisabeth-Selbert-lernejo ĉe la loko "Münsterkirchhof 6". Ĝi situas rekte rande de la malnova urbocentro de Hameleno, rekte najbare de la Münster-preĝejo.

De la stacidomo ĝis la haltejo "Münster" rekte antaŭ la kongresejo veturas la buslinioj 1, 2, 5, 40 kaj 520. 

La vojo de la stacidomo al la kongresejo estas ĉ. 1,6 km longa kaj daŭras ĉ. 20 min. piede.

Iru de la stacidoma placo "Bahnhofsvorplatz" rekte al la strato "Kaiserstraße" kaj sekvu ĝin ĝis la fino, tiam sekvu la straton "Hafenstraße" kaj en la kurbiĝo dekstren sekvu la straton "Mühlenstraße". Je la fino vi jam vidas oblikve maldekstre antaŭ vi sur la alia stratflanko la Elisabeth-Selbert-lernejon. Iru tra la subpasejon kaj je la fino maldekstren, kaj jam vi estas alveninta.

 

Parkejo:

La parkejoj en la malnova urbocentro kaj la ĉirkaŭaĵo ĉiuj estas pagendaj. 

Rekte ĉe la kongresejo ne ekzistas daŭraj parkeblecoj. Estas nur ebleco veturi de la strato "Münsterkirchhof" sur la korton de la lernejo por mallonge halti tie pro el- aŭ enpakado de kofroj aŭ aliaj pezaj objektoj. 

Senpage vi povas parki ekz. ĉe la pontofino "Brückenkopf" sub la alta strato kaj en lla stratoj de la Klüt-kvartalo en la okcidenta flanko de la Vezeraj pontoj.

Ekde sabato 14a horo kaj dimanĉon kaj lundon ankaŭ la parklokoj en la strato "Mühlenstraße" estas senkostaj. 

Rekte trans la kongresejo troviĝas la Parkdomo sub la Ratkaptista Halo (Rattenfängerhalle). Prezoj: ĝis la 19a horo maksimume 6,00 €, ekde la 19a horo ĝis malfermo maksimume 1,00 €.

Plej favore estas la „Parkejo ĉe la Vezero“, Ruthenstraße 2, apud la kulturcentro "Sumpfblume". Tie parkado kostas nur 2,00 € tage. 
Piedvojo de tie ĝis la kongresejo: ĉ. 600 m, ĉ. 8 min. Iru de la parkejo laŭlonge de la strato „Am Stockhof“ (maldekstre troviĝas la kulturcentro "Sumpfblume", dekstre la lernejo "Handelslehranstalt") ĝis la busejo. Iru plu rekten transla herbejon kaj maldekstre preterpasu la Ratkaptistan Halon ĝis la Eŭropa Placo "Europaplatz". De tie iru tra la subpasejon kaj sur la alia stratflanko maldekstre troviĝas la Elisabeth-Selbert-lernejo. 

 
Esperanto