Kostoj

Druckversion | Presebla versio

Kongreskotizo

(sur la maldekstra flanko de ĉiu kolono staras la prezo por la plena kongreskotizo, resp. la rabato por la plena kongreskotzizo, je la dekstra flanko staras la prezo por la reduktita kongreskotzizo, resp. la rabato por la reduktita kongreskotzizo)

Prezoj en eŭro € ĝis 15.01.2015 ĝis 31.03.
30.04.2015
ekde 01.04.
01.05.2015
Kongreskotizo / reduktita kongreskotizo 85 / 55 95 / 60 105 / 65
Junuloj 50 / 25 50 / 25 50 / 25
Rabato: 1a loĝloko eksterlande  aŭ ord. membro DEB aŭ DEJ   -40 / -20   -40 / -20   -40 / -20
Rabatt: Patrona membro GEA aŭ GEJ  -80 / -40  -80 / -40  -80 / -40
Taga bileto sabato aŭ dimanĉo     30 / 20
Taga bileto vendredo aŭ lundo      20 / 10
     

Pri la kongreskotizo:

  • La kotizoj varias depende de la loĝlando de la aliĝanto, laŭ la jena grupigo (laŭ UEA-tabelo):

    A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B.

    B: Iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko.

  • Plena kongreskotizo por plenkreska (t.e. naskita antaŭ 1988-01-01) A-landano (inkluzive Germanojn).

  • Reduktita kongreskotizo por plenkreska  B-landano, samadresano de la aliĝanto, handikapito (atestilo), senenspezulo. Atentu, ke pensiulo havas enspezojn; reduktita kotizo eblas nur esceptkaze.

  • Junulo (naskiĝdato inter 1988-01-01 kaj 1999-12-31) pagas speciale reduktitan kongreskotizon.

  • KEKSO-partoprenantoj ne pagas apartan GEK-kotizon, sed ĉiuj kostoj por la KEKSO estas pagendaj rekte pere de la KEKSO-aliĝilo. (Loko por la sporthalo (amasloĝejo) kaj partopreno dum la komunaj tagmanĝoj nepre devas esti anoncitaj.) 

  • Infano (naskiĝdato post 2000-01-01) ne pagas kongreskotizon, sed bv. aligu vian fil(in)on. 

  • Rabatoj: Se unuavide la kongreskotizoj ŝajnas altaj, tiam atentu, ke la plej multaj kongresanoj ricevas rimarkeblan rabaton. Nur homoj, kiuj havas sian ĉefan loĝlokon en Germanujo kaj ne estas ordinaraj (t.e. pagantaj) membroj de Germana Esperanto-Asocio aŭ Germana Esperanto-Junularo, devas rezigni la rabaton, kiu estas parta rekomenpenco por la membrokotizo. Atentu, ke tio ĉio validas ankaŭ por kunulo kaj junulo. 
    Kiu devas pagi reduktitan kotizon, ricevas kompreneble ankaŭ nur reduktitan rabaton.

  • Partopreno nur dum unu tago: 
    Eblas aĉeti tagan kongrespartoprenon. 
    Gastoj, novaj interesatoj, kiu nur volas "flari la etoson", ne pagas (sed tiam neniu aliro al salonoj). 
    Membroj de asocioj kaj ligoj, kiuj havas kadre de la kongreso sian kunvenon, rajtas senpage aliri la ĝin.

 

Tranoktado

Loko en la sporta halo (amasloĝejo) kostas por unu ĝis tri tagoj nur 10 eŭrojn kaj estas pagenda jam dum la aliĝo. 

Pri alia tranoktejo ĉiu partoprenantoj mem devas zorgi. Proponojn pri ĉambroj en hoteloj kaj pensionoj vi trovas sub la punkto tranoktado

 

Komuna tagmanĝo

Sabaton, dimanĉon kaj lundon ni ofertas komunan tagmanĝon en la kongresejo. Ĉiu menuo kostas 10 eŭrojn kaj estas pagenda jam dum la aliĝo. La deziratajn menuojn (vegetaran aŭ fiŝo/viando) vi jam devas elekti dum la aliĝo. 

 

Ekskursoj

La ekskurso dimanĉon posttagmeze de la 14a 30 ĝis ĉ. 17a 30 kostas 12 eŭrojn. Vi povas elekti inter ses alternativoj. 

La ekskurso lundon posttagmeze de la 14a 30 ĝis ĉ. 17a kostas 10 eŭrojn.

La ekskursoj estas pagendaj jam dum la aliĝo.

Esperanto