Monda Esperanto-tago je la 26a de julio

Druckversion | Presebla versio

La 26a de julio estas celebrata mondvaste kiel Esperanto-tago, ĉar antaŭ 134 jaroj, la 26an de julio 1887, aperis en Varsovio la unua lernolibro por Esperanto, en rusa lingvo. Kelkajn monatojn poste sekvis eldonoj en la lingvoj pola, germana kaj franca.

La titolo de la Unua Libro estis „Internacia Lingvo“. Kiel aŭtoro estis indikita „d-ro Zamenhof“, la pseŭdonimo de la tiutempe 27-jara okulkuracisto d-ro Ludoviko Zamenhof. „Esperanto“ signifas: persono kiu esperas – tiel estiĝis la nomo de la lingvo.

Dum la jardekoj de sia ekzisto Esperanto evoluis al vivanta lingvo, kiu ĉiutage estas parolata kaj uzata de miloj da homoj en la tuta mondo. Lau taksoj proksimume du milionoj da homoj en pli ol 130 landoj parolas Esperanton kiel duan lingvon por konversacii kun homoj el multaj aliaj landoj kaj kulturoj – dum internaciaj renkontiĝoj, dum vojaĝoj au dum virtualaj kunvenoj en la reto. Esperanto vivas. Esperanto estas interpopola interkompreniĝo.