Interkultura Centro Herzberg (ICH)

Druckversion | Presebla versio
26.10.2010 - Semajnfina lingvokurso
12-14. novembro 2010: Nova intensa lingvokurso por komencantoj, daŭrigantoj kaj konversaciemuloj.
Pasigu semajnfinon en la Esperanto-urbo kaj lernu Esperanton en ĉiutagaj vivsituacioj! Lecionoj antaŭtagmeze, konversaciado, individua kaj grupa lingvoekzercado posttagmeze, amuzaj programeroj vespere. Ĉio en Esperanto!
Tranokteblo en la Esperanto-domo aŭ volonte ni peras favorprezajn hotelojn, feriodomojn. Bonvenon!
03.09.2010 - Intensa lingvokurso
Lingvokursoj en pluraj niveloj (A1-C1) okazas plurfoje jare en Interkultura Centro Herzberg (ICH). La sekva intensa lernado estos inter 17-19 septembro. La tre efika, speciale ellaborita paroliga metodo taŭgas por komencantoj, daŭrigantoj, konversaciemuloj. Lernado dum farado, ludado, en ĉiutagaj vivsituacioj. La kursojn gvidos Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy.
Ne mankos bonhumoro, interesaj programeroj. Uzu la aliĝilon de ICH. Venu kaj lernu kun ni!
10.08.2010 - TORPEDO-6 kun ILEI-seminario
TORPEDO-6, la Tradicia Oktobra Renkonto Pedagogia okazos inter 8-12 oktobro 2010 en Herzberg am Harz.
Ĝi estos samtempe ILEI-seminario, kun aparta temo: instru-projektoj, subvencioj kaj subvencipetado.
Ni atendas ĉiujn, kiuj ŝatus lerni pri sukcesaj instrumetodoj, internacia kunlaboro kaj interesiĝas pri akiro de mono por Esperanto-agado, ŝatus orientiĝi en la ĝangalo de subvenciebloj eŭropaj. Aparta sekcio por universitataj, lernejaj projektoj. Iom da financa helpo eblas por subteni vian partoprenon.
Por detaloj bv. klaki ĉi tien.
20.04.2010 - 45a Studsesio
Klerigsemajnfino 30.04-02.05.2010 en Herzberg pri varb-psikologio, Esperanto-movado, kursorganizado, instruado. Trejnantoj: Peter Zilvar, Zsófia Kóródy. Invititaj prelegantoj: Gabriella Óturai, Felix Zesch.
La detalan programon vidu ĉi tie.
12.02.2010 - Fakaj programoj en 2010
Alvoko: Fakprelegoj, movada klerigado / instrukapabligo en 2010

GEA-Filio por Klerigado kaj Kulturo (Interkultura Centro Herzberg) invitas al jam tradiciaj klerigsemajnfinoj.
Novaj KLERIGMODULOJ en 2010.
Ni zorgas ankaŭ pri via lingva perfektigo kaj preparo al la novtipaj UEA/KER-ekzamenoj (B2-C1 niveloj).
Elektu la plej taŭgajn sesiojn por vi kaj kolektu la kreditpoentojn por la opaj moduloj!
Ne estas aĝlimo por aliĝo.

Je la fino de la sukcesa studadprogramo vi povos ricevi oficialan atestilon, ekz. "Kursgvidanto / Esperanto-instruisto de GEA". Petu detalan priskribon de la modula trejnado, studprogramo.

18.01.2010 - Novjaraj planoj
Bonan, rezultodonan, feliĉan novan jaron ni deziras al ĉiuj! Nia Esperanto-Centro, kursejo kaj klerigejo estos je via dispono ankaŭ dum 2010. Ni ofertos lingvokursojn, studsesiojn kaj multajn interesajn kunvenojn. Pri la detala programplano ni baldaŭ dissendos informojn. Nia devizo restos la kutima: venu-vidu-spertu! Por novaĵoj vizitu ankaŭ la hejmpaĝon http://esperanto-urbo.de.
31.12.2009 - Decembra resumo
Kun multaj sukcesoj, gravaj atingaĵoj finiĝis la tutjara agado de ICH en 2009. En decembro ankoraŭ la sekvaj eventoj okazis:
9-10: pretigo de montrofenestra ekspozicio pri la agado de ICH, atingoj de Esperanto-aktiveco en la urbo, lernejaj kaj internaciaj projektoj
11-13: 43a Studsesio pri la vivo kaj verkoj de Zamenhof
14: kanto-vespero de la internacia kanto-grupo por maljunuloj en Villa Juesheide enkadre de la projekto "Vielfalt tut gut - Bunteco bonas"
15: inaŭguro de Zamenhof-monumento en centra parto de Herzberg, festprogramo kaj ekspozicio pri Zamenhof en la Kastelo
17-18: delegacio de la Esperanto-urbo gvidata de urbestro Gerhard Walter kun reprezentantoj de ICH vizitis la Esperanto-Domon en Berlin, prezentis la plurjaran ĝemelurban agadon de Herzberg kaj Góra kaj kunfestis la Zamenhof-feston de GEA kaj PEA
29-31: ekzamenantoj de ICH rajtigitaj por KER-ekzamenoj gvidis la UEA/ITK ekzamensesion dum Internacia Festivalo (IF) en Nördlingen.
06.12.2009 - 43a Studsesio
Inter 11-13 decembro aktualan temon, la vivon kaj multflankan agadon de Zamenhof traktos la 43a Studsesio. Heleno Fantom el Britio estos la ĉefrolanto en tiu sesio: literaturo, dramo kaj muziko rilate al Zamenhof - varia programo, al kiu aldoniĝos prelego de Peter Zilvar: Zamenhof en historiaj materialoj, arto kaj kolektaĵoj. Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy informos pri Zamenhof-monumentoj kaj pri la familio de Zamenhof.
Tiuj, kiuj restos ĝis la 15a de decembro, povos ĝui la specialan jubilean etoson en Herzberg - la Esperanto-urbo: ĉeesti la inaŭguran ceremonion de la unua Zamenhof-monumento en Germanio, partopreni la festprogramon en la Kavalira Salono, aŭskulti la festprelegon de Aleksander Korĵenkov okaze de la 150-a naskiĝtagdatreveno de la iniciatoro de Esperanto kaj viziti la Esperanto-angulon en la kastela muzeo kun ekspozicio dediĉita al Zamenhof.
La detala programo de la studsesio estas ĉi tie.
20.10.2009 - Trilanda Comenius-projekto
Infanoj el Britio (Bar Hill/Cambridge) kaj Germanio (Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo) vizitis dum 4 tagoj(inter 16-20.oktobro) la trian partneron en Hungario (Miskolc) enkadre de Comenius-projekto subvenciata de la Dumviva Lernado Programo de EU.

La renkontiĝo estis bela ekzemplo de interkultura edukado, internacia amikeco kaj ĝojigis ne nur la 7-11 jarajn gelernantojn, la kunveturantajn gepatrojn kaj instruistojn, sed ankaŭ la gastfamiliojn kaj ĉiujn kunhelpantojn, donante al ĉiuj neforgeseblajn travivaĵojn. Resumon, bildojn kaj televidan raporton vi trovas sur nia http://esperanto-urbo.de hejmpaĝo.

28.09.2009 - TORPEDO-5
Inter 9-12 oktobro TORPEDO-5, Tutlanda Oktobra Renkontiĝo Pedagogia okazos jam la 5-an fojon en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo.

Ĉeftemoj:
- Historio de instrumetodoj
- Renkontiĝo kun aŭtoroj de lernolibroj, instrumaterialoj
- KER-ekzamenoj: adaptado de naciaj Esperanto-ekzamenoj al la internacia
- Inaŭguro de pedagogia-metodika fakbiblioteko en Interkultura Centro Herzberg

Ĉefprelegantoj, fakaj gvidantoj:
- Stefan MacGill (prezidanto de ILEI)
- Zsófia Kóródy (estrarano de ILEI, prezidanto de AGEI)
- Katalin Kováts (http://edukado.net)
- Gerald Tucker (fakestro de GEI)

16.07.2009 - ICH-kunlaborantoj kaj infanoj en kongresoj
ICH-kunlaborantoj Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy partoprenos diversajn kongresajn programojn dum la somero kaj prelegos pri la klerigejo, rolo kaj servoj de la Centro, resp. pri Herzberg - la Esperanto-urbo dum IJK, ILEI-konferenco kaj UK. En la Internacia Infana Kongreseto partoprenos 3 lernejanoj el Herzberg, dank' al helpemaj samideanoj, subvencioj.
01.07.2009 - Erasmus-projekto: Litovaj studentoj en ICH
Laŭ interkonsento kun Vilnius Universitato (Litovio) enkadre de Erasmus-projekto kvar studentinoj plenumas sian 3-monatan praktik-devon en la Esperanto-urbo kun faka gvido de Zsófia Kóródy. Ili konatiĝas kun la laboro de nia Interkultura Centro, vizitos lokajn lernejojn, firmaojn, helpos ĉe la kastela muzeo kaj en la turisma informejo.
01.06.2009 - UEA KER-ekzamenoj en Herzberg
Interkultura Centro Herzberg organizis sesion de la novaj UEA-ekzamenoj dum la kongresoj en Herzberg. En C1 nivelo ekzameniĝis 10 personoj, en B2 nivelo 3.
Esperanto - de nivelo al nivelo: la libro kun modeltestoj por preparado al la novtipa UEA-ekzameno estas havebla de ICH. Bonvolu mendi de ni.
28.05.2009 - Du kongresoj en Herzberg
La 8a Eŭropa Esperanto-Kongreso kaj la 86a Germana Esperanto-Kongreso kune okazis en Herzberg inter 28.05-03.06. Venis ĉ. 400 partoprenantoj, okazis multaj prelegoj, kursoj, kunsidoj, kulturaj kaj distraj programeroj. Detalojn, raportojn, fotojn, gazetartikolojn, radioraportojn vi povas legi ĉe http://gek-eek.esperanto-urbo.de
03.05.2009 - Studsesio pri hispana kulturo
Altnivelan, ege interesan prelegserion prezentis dum la 41a Studsesio Uwe Joachim Moritz pri Hispanio el diversaj aspektoj. Geografio, kulturo, literaturo, arto, muziko, tradicioj kun historio kaj politiko, lingvaj, lingvistikaj novaĵoj, personaj travivaĵoj, anekdotoj malfermiĝis antaŭ la aŭskultantoj, kiuj povis travivi vasthorizontan ekskurson tra la jarcentoj.
Neforgesebla travivaĵo eĉ kun kulinaraj frandaĵoj!
19.03.2009 - UEA-ekzamenoj dum PSI
Dum la 25a Printempa Semajno Internacia (PSI, St. Andreasberg, Germanio, 10-17.04.2009) estos ofertataj la novaj UEA-ekzamenoj laŭ la niveloj B1-B2-C1 de la Komuna Eŭropa Referenckadro.

Detalojn pri tiuj ekzamenoj vi povas legi sur la paĝaro de http://edukado.net, vidu sub Novaj UEA-ekzamenoj aŭ rekte ĉe http://www.edukado.net/pagina/NOVAJ+UEA-EKZAMENOJ/22422/.

Tie vi trovas informojn pri la postularo, la temaron por la parola ekzameno kaj liston de gramatikaĵoj, kiujn vi devas regi por esti sukcesa.

Bonvolu indiki, al kiu nivelo vi aliĝas: B1 - B2 - C1
Vian aliĝdeziron sendu al Zsófia Kóródy klakante ĉi tien.

09.03.2009 - Kongresoj en Herzberg
Fine de marto finiĝos la sekva favorpreza aliĝperiodo al la Germana Esperanto-Kongreso kaj Eŭropa Esperanto-Kongreso http://gek-eek.esperanto-urbo.de.
Eluzu la rabatitan kotizon kaj aliĝu tuj.

Tre bona, bunta programo atendos vin dum la tuta semajno: fakprelegoj, kunsidoj, muziko, teatro, dancprezentado, ekskursoj. La koruso de la Hungara Nacia Parlamento, junularaj dancgrupoj el Pollando, koruso de la gimnazio, pupteatraĵo pri Münchhausen, urba festivalo, ktp. zorgos pri via bonfarto.

09.02.2009 - 40a Studsesio 20-22 februaro 2009
Ĉeftemoj: publikaj rilatoj, informado, varbado; gramatiko

Por tiuj, kiuj volas lerni ion novan, por tiuj, kiuj ŝatus kolekti kreditpoentojn por fariĝi kursestroj, instruantoj. Por iamaj kaj nunaj studemuloj, tiuj, kiuj ŝatus kunfesti la 40an sesion en amika atmosfero. Programo: fakprelegoj, laborgrupoj, diskutoj pri la ĉeftemoj, spertinterŝanĝo, individua lingva helpo. Gramatiko-specialaĵoj. Min. 16 studhoroj dum la semajnfino, ĉiu partoprenanto ricevos atestilon pri ĉeesto.

Jubilea festado de la 40a Studsesio! Societej ludoj. Urborigardado en la Esperanto-urbo. Por detaloj pri la kotizoj, rabatoj, loĝado, manĝado, aldonaj kulturaj programeroj kaj aliĝeblecoj/kondiĉoj bv. kontakti la organizantojn.

24.01.2009 - Jarraporto 2008
Jen resumo el la jaro 2008 kun kelkaj ekzemploj el nia konstanta taskaro, aldone bildraportoj, albumoj:

1) Regula informado en la gazetaro (dum 2008 aperis pli ol 50 gazetartikoloj ril. al Esperanto, plej ofte kun fotoj) http://esperantourbo.spaces.live.com, albumo: Gazetartikoloj 2008
2) Konstantaj projektoj, ekz. interŝanĝoj de gelernantoj kun nia pola ĝemelurbo Gora en Pollando http://esperantourbo.spaces.live.com, albumoj SALO-3 kaj Ĝemelurba jubileo
3) Esperanto-instruado en la lernejoj de Herzberg, lernejaj projektoj, ekz. Comenius, "Springboard" http://esperantourbo.spaces.live.com, albumoj Nicolai Comenius-grupo, de Bar Hill al Herzberg
4) Esperanto en la gastronomio (manĝokartoj, Esperanto-menuoj)
5) Elkonstruo de granda Fakbiblioteko kaj E-arkivo, ankaŭ por la defio "Esperanto-urbo"
6) GEA - Filio por Kulturo kaj Klerigado (kun oftaj seminarioj), specialseminarioj (klerigado por estontaj E-instruistoj kaj E-fakuloj), Esperanto-kursoj laŭ ĉiuj niveloj kaj individuaj bezonoj http://ic-herzberg.de
7) Ekzamenofertoj kaj preparseminarioj, ekz. laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER: B1, B2, C1)
8) Retpaĝoj, broŝuroj, tekstoj en Esperanto http://esperanto-urbo.de (ankoraŭ daŭre konstruata, ampleksigata)
9) Dulingvaj ŝildoj, ekz. ĉe la kajoj de la stacidomo, lignotabuloj, indikiloj kaj ŝildoj en la urbo inkluzive de la kvar urbopartoj (vilaĝoj) en Esperanto http://esperantourbo.spaces.live.com, albumoj: Stacidomaj ŝildoj, bonvenig-tabuloj
10) Organizado de Germana Esperanto-Kongreso kaj Eŭropa Esperanto-kongreso je Pentekosto 2009 en Herzberg http://gek-eek.esperanto-urbo.de
11) Konstanta kunorganizado kun la urboadministracio por konstrui Esperanto-urbon http://herzberg.de - multaj paĝoj en Esperanto sur la oficiala urba hejmpaĝo


28.12.2008 - Jarfina saluto
Agrablajn jarfinajn festotagojn kaj sukcesojn en la nova jaro 2009! Nian bondeziron vi vidas en nia nova retpaĝaro pri Herzberg - la Esperanto-urbo: http://esperanto-urbo.de

Ankaŭ la Esperanto-grupeto de Nicolai-lernejo, kiu gajnis Comenius-projekton (2008-2010) kun Springboard lernejo en Bar Hill (Cambridge) en Britio kaj bazlernejo en Miskolc, Hungario, sendas kristnaskajn kaj novjarajn bondezirojn al la partneroj kaj al ĉiuj Esperantistoj!
Feliĉan novan jaron, sukcesojn en 2009! La filmeton vi trovas ĉi tie.

11.12.2008 - 39a Studsesio kaj Zamenhof-festo
Inter 12-14 decembro okazos la 39a Studsesio, kies ĉeftemo estas la nova internacia ekzamensistemo de UEA bazita sur la Komuna Eŭropa Referenckadro. Dum la semajnfino okazos ankaŭ trejnado de ekzamenantoj por tiu ekzamentipo sub la faka gvido de altrangaj reprezentantoj de ITK (Hungara Ŝtata Lingvo-ekzamencentro en Budapest).
Krome okazos sesioj pri Esperanto-literaturo kaj historio. Sabate vespere ni festos la tradician Zamenhof-feston en Restoracio Artemis en Herzberg.
04.12.2008 - Comenius-projekto komencita
Bazlernejo Nicolai en Herzberg (DE) kun Springboard lernejo en Bar Hill (GB) kaj lernejo en Miskolc (HU) sukcese konkursis kaj gajnis Comenius-subvencion por 2-jara kunlaboro. En la programo estas paralela instruado de Esperanto en la partnerlernejoj, regula kontaktado per interreto, interŝanĝo de materialoj, fotoj, filmoj, reciproka vizito de infanoj kaj instruistoj. Inter la celoj estas komuna ellaborado, prezentado de muzikalo kaj produkto de dvd-filmo. Kelkajn fotojn vi vidas ĉi tie.
20.11.2008 - GEK-EEU-Kongreso
ATENTON: je la 30a de novembro finiĝhos la plej favora aliĝperiodo.
Eluzu la malaltajn kotizojn kaj aliĝu dum la venontaj 10 tagoj rete http://gek-eek.esperanto-urbo.de , poŝte aŭ per retmesaĝo esperanto-zentrum @ web.de
Jam nun 85 homoj aliĝis al la Eŭropa kaj Germana Esperanto-Kongreso (28.05.2009 - 03.06.2009) okazonta en Herzberg.
Certe estos grandioza kongreso kun multaj pozitivaj surprizoj en la atmosfero de la ankoraŭ nova Esperanto-urbo.
Surprizo: LKK premios la aliĝinton numero 100!
19.11.2008 - Muziko el Argentino
Granda sukceso estis la 15an de novembro en Herzberg la koncerto de la argentina muzikisto, Alejandro Cossavella. La muzikvespero allogis ne nur multajn esperantistojn sed ankaŭ plurajn urbanojn. Post koncertoj en aliaj urboj, Alejandro Cossavella revenos al Herzberg. Fotojn pri la koncerto vi povas vidi ĉi tie.
23.10.2008 - 15-jara jubileo de ĝemelurboj
Herzberg kaj Góra subskribis dokumenton pri ĝemelurba kunlaboro je la 23.10.1993. Okaze de la 15-jara jubileo en la urba biblioteko de Herzberg ni organizas ekspozicion pri la pasinteco, precipe pri la bona evoluo dum la lastaj jaroj - dank al la uzado de la pontlingvo Esperanto.
01.10.2008 - Torpedo-4 (Pedagogiaj Tagoj kun lingvokurso)
Lingvokurso por komencantoj kaj pluklerigado de instruantoj sub la sama tegmento.
Inter 2-5 septembro dum la Oktobraj Pedagogiaj Tagoj de AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj, landa sekcio de ILEI)
- Zlatko Tisljar gvidos kurson por komencantoj, kiun spektos gekolegoj kaj aliaj partoprenantoj por lerni la metodon kaj spertiĝi fake. Ankaŭ aliaj instrumetodoj estos prezentataj, okazos diskutoj pri taŭgaj metodoj por la 21-a jarcento,
- Sabine Trenner ofertos seminarion pri la Cseh-metodo,
- Stefan MacGill pri rolludoj,
- Rudolf Fischer gvidos laborgrupon por trarigardi lernolibrojn laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro,
- Petro Zilvar raportos pri la evolupaŝoj en Herzberg - la Esperanto-urbo
- Zsófia Kóródy prelegos kaj prezentos materialojn pri eduk- kaj ekzamencentroj, la novaj internaciaj ekzamenoj kaj pri lernejaj projektoj.
Detalan programon vi vidas ĉi tie.
12.08.2008 - Partopreno en UK en Rotterdam
Interkultura Centro Herzberg sukcese prezentis sin, sian agadon kaj la allogaĵojn de Herzberg - la Esperanto-urbo dum la Universala Kongreso en Rotterdam. Grava evento estis la ĉeesto kaj oficiala saluto de urbestro Gerhard Walter.
Ankaŭ en la Infana Kongreseto estis partoprenantoj el Herzberg: dank' al sponzoroj 2 gimnazianoj kaj juna instruisto povis ĝui la internacian etoson.
Fotojn ni metis al la retalbumo: http://esperantourbo.spaces.live.com
Sur la hejmpaĝo de Herzberg am Harz (www.herzberg.de) eblas trovi germanlingvan raporton kun fotoj.
29.07.2008 - GEK-EEU-Kongreso en Herzberg
Kongreso en 2009

Rabato por frualiĝantoj ĝis la 3-a de aŭgusto 2008: 15-55 €
8-a Eŭropa Esperanto-Kongreso
86-a Germana Esperanto-Kongreso
28.05-03.06.2009 Ĉeftemo: Esperanto por multkultura Eŭropo
La aliĝilo estas deŝutebla ĉi tie: aliĝilo (.pdf), provizora programo (.pdf).

16.07.2008 - Kultur-turisma semajno antaŭ UK
Pli ol 50 partoprenantoj el 17 landoj ĝuas la abundan programon, urborigardadon, ekskursojn, fakprelegojn, kulturajn kaj amuzajn prezentadojn dum la semajno antaŭ la UK. Ili havis la bonŝancon kunfesti la 2-an naskiĝtagon de la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, prezentis sin kun siaj naciaj flagoj kaj Esperanto-flagoj al la lokuloj dum la t.n. Festo en la Parko, estis oficiale akceptitaj en la urbodomo, kelkaj el ili eĉ intervjuitaj de regiona radio. La bonetosa renkontiĝo finiĝos sabate per komuna busveturado al Roterdamo. Bildprezentadon vi trovas ĉi tie.
03.07.2008 - Esperanta saluto ĉe la urborando
Novaj dulingvaj bonvenigtabuloj salutas la vizitantojn apud la ĉefaj aŭtovojoj kondukantaj al Herzberg. La bele skulptitaj lignaj tabuloj estis inaŭguritaj en la ĉeesto de urbestro Gerhard Walter kaj internacia grupo de esperantistoj. Fotojn vi povas vidi ĉi tie.
31.05.2008 - Bunta majo (resumo)
1) 01-04: Gastoj el Francio kaj Hungario, ekskurso en Harz-montaro, veturado per vaporlokomotiva trajno.
2) 06. NDR1/Hannover: ICH-kunlaborantino Zsófia Kóródy unu el la tri gastoj en populara radioprogramo "Plattenkiste". Aŭdebla ĉi tie.
3) Lerneja delegacio el Rybnik (Pollando): vizito al la Esperanto-Centro kaj al la du bazaj lernejoj en Herzberg. Ili prezentis sian urbon, lernejon kaj belan kulturprogramon en la Domo de la Renkontiĝo dum Interkultura Vespero. La Esperanto-grupon kun la instruistino Teresa Konsek akceptis urbestro Gerhard Walter en la urbodomo. Bildoj kaj filmetoj estas videblaj per: www.miastorybnik.pl/sp34
4) 09-12: Partopreno en la Germana Esperanto-Kongreso en Essen. ICH prezentis la lokon, ekskurscelojn de la GEK/EEU-kongreso (Herzberg, 2009)
5) 12-15: Mramba Simba, urbestro de Salama/Tanzanio vizitis nin kaj ege interese rakontis al la loka Esperanto-grupo pri sia vivo, pri Tanzanio kaj pri lokaj projektoj.
6) 25: Informtablo kaj ekspozicio pri Esperanto-urbo kaj evoluigprojektoj per Esperanto dum la Muzeo-Tago en Bad Sachsa.
7) 25-28: Delegacio de baza lernejo el Bar Hill (Britio). Enkadre de la Springboard (Lingvolanĉilo)-projekto ili serĉas kontaktojn al bazaj lernejoj en Herzberg - la Esperanto-urbo. Vizito al Nicolai-lernejo, al Herzberg kaj turismaj vidindaĵoj en la regiono.

Fotojn en la opaj albumoj, gazetartikolojn aperintajn en la loka resp. regiona gazetaro pri ĉiuj gravaj Esperanto-eventoj vi trovas ĉe: http://esperantourbo.spaces.live.com/

07.04.2008 - Intensaj lingvokursoj
Inter 11-17 aprilo okazos lingvokursoj por komencantoj, konversaciemuloj kaj progresintoj en ICH por ĉiuj, kiuj vere volas lerni kaj perfektigi siajn lingvajn kapablojn.
Metodo: tre varia, laŭ bezono ankaŭ rekta (Cseh)-metodo. Situacia-komunika metodo por praktika lingvouzo, paroligaj ekzercoj.
La kurso daŭros tutan semajnon, sed eblas aliĝi nur al la semajnfina intensa parto (11-13 aprilo). La kursoj enhavas 5 instruhorojn po tago (9:30-12:45) kaj posttagmezan lingvoekzercadon enkadre de variaj interesaj libertempaj programeroj.
16.03.2008 - 37a Studsesio - 4-6 aprilo 2008
D-ro sc. Detlev Blanke prelegos pri Interlingvistiko - parto II kun la tri sekvaj temoj:
- Tipologio de planlingvoj kaj la aktuala internacia stato
- Esperanto kiel faklingvo
- Problemoj de tradukado kaj interpretado
Kromaj temoj: Esperanto-literaturo kaj kulturo (Peter Zilvar). Instruteknikoj por ludema instruado (Zsófia Kóródy).
Detala programo ĉi tie.
11.03.2008 - Germana tv-kanalo ARD pri Esperanto
Tutlanda germana televidkanalo ARD (Kanalo 1) prezentis pozitive Esperanton, ĝian skizan historion kaj nuntempan vivantan karekteron en nova televidprogramo la 17an de februaro 2008.
La ĉ. 5-minuta filmeto (kun scenetoj de E-kurso far Zsófia Kóródy en München) estas videbla ĉi tie.
28.02.2008 - Esperanto en bazlernejo
Post sukcesa prezentado de Esperanto en la 3a kaj 4a klasoj en la loka bazlernejo Mahnte 22 infanoj eklernis Esperanton. Otto Kern instruas ilin uzante interesan metodon kun helpo de tamburoj.
15.02.2008 - 36a Studsesio 15-17.02.2008
La 16an de februaro 2008 prelegos Uwe Joachim Moritz el Oldenburg. Ĉefemo: Aspektoj de la problemoj de etnaj minoritatoj en Eŭropo. La fakprelego konsistas el jenaj kvin partoj:
a) La situacio de etnaj minoritatoj en Eŭropo - paraleloj kaj diferencoj;
b) Por eviti naciismon sen fali en la kaptilon de kosmopolitismo: etnismo,
c) Minoritatistoj kaj esperantistoj - ĉu harmoniigeblaj strebadoj?
d) Ĉu ankaŭ demokratio diskriminacias etnajn minoritatojn,
e) Konkreta ekzemplo: La platdiĉa lingvo.
Programo ĉi tie
27.01.2008 - Kunlaboro kun Springboard/Lingvolanĉilo projekto
Esperanto-instruistoj de bazlernejoj en Herzberg (Germanio) kaj Miskolc (Hungario) vizitis partnerlernejon en Bar Hill (Cambridge, Britio), kie 3 lernejaj klasoj lernas Esperanton enkadre de la t.n. Springboard (Lingvolanĉilo)-projekto. Fotojn vi povas vidi en la fotoalbumo de ICH: http://esperantourbo.spaces.live.com

29.12.2007 - Programkalendaro 2008
Programkalendaro kun la tutjara programo de ICH (lingvokursoj, studsesioj, pluklerigad-seminarioj, interesaj turismaj kaj kulturaj programoj, allogaj ekskursoj, vizito de Esperanto-urbo, ktp.) estas trovebla sub la menupunkto Programkalendaro aŭ klakante ĉi tien (.pdf).
14.12.2007 - Bondeziroj kaj invito por 2008
Agrablan Kristnaskon kaj feliĉan novan jaron! Ni invitas vin al Herzberg - la Esperanto-urbo, jen nia oferto antaŭ UK 2008: Internacia Kulturturisma Semajno inter 11-19.07.2008. Detaloj, programo ĉi tie.
24.11.2007 - 35a Studsesio
Inter 14-16.12. okazos la 35a Studsesio kun altnivelaj fakprelegoj.
Ĉeftemo: Interlingvistiko I. (Dr.sc. Detlev Blanke). Klerigadseminario por novaj kaj malnovaj partoprenantoj. Kolektu viajn studpoentojn kaj fariĝu kursgvidanto, E-instruisto.

15.12.2007, 19 h, hotelo "Goldener Hirsch", Kristnask- kaj Zamenhof-festo kun vespermanĝo.
Detala programo

23.11.2007 - Kursofertoj
30.11-02.12.2007 Esperanto-lingvokursoj en 3 niveloj, plilongigtagoj eblas. Rabato por gejunuloj kaj senlaboruloj.
12.11.2007 - Grava kunsido en Herzberg
Reprezentantoj de Landaj Ligoj kaj fakaj asocioj de GEA kunsidis kun estraranoj kaj kunlaborantoj de ICH en Herzberg inter 2-4 novembro. Dum la laborkunsidoj temis pri la kunordigo de estontaj agadoj, la partoprenantoj pritraktis gravajn Esperanto-movadajn demandojn, estis bona forumo por spertinterŝanĝo kaj eĉ konsultiĝo kun la urbestro de la Esperanto-urbo. Daŭrigo sekvos en 2008. Fotojn vi povas vidi en nia fotoalbumo.
20.10.2007 - Gazetartikoloj 2007
Gazetartikoloj aperintaj en 2007, kiuj montras la Esperanto-agadon en Herzberg - la Esperanto-urbo, estas videblaj ĉi tie.
19.10.2007 - Dulingva ŝildo
Lokaj esperantistoj en Herzberg donacis dulingvan ŝildon al la urba biblioteko. Ĝi montras la malfermhorojn en la lingvoj germana kaj Esperanto. Foton vi povas vidi en nia Fotoalbumo.
18.09.2007 - Pizza Esperanto
En Herzberg la Pizzeria Mamma Mia kreis kvinpintan "Esperanto-picon". Sur la novforma manĝaĵo troviĝas: tomatoj, fromaĝo kaj tavolo de amareta eruko. Tio garantias verdkoloran aspekton. Estas tradukita ankaŭ la ampleksa esperantlingva manĝokarto, kie tiu specialaĵo havas la konstantan numeron: 106.
Bonan apetiton!
Foton vidu en nia fotoalbumo.
16.09.2007 - TORPEDO-3
Trejnado, konsultiĝo de E-instruantoj, instruistoj. Internacie konataj kursgvidantoj, spertuloj: Gerald Tucker, Stefan MacGill, Chuck Smith, Carsten Mischke, Zsófia Kóródy, Peter Zilvar. Utilaj sciindaĵoj, informoj por pli bona, pli efika instruado de Esperanto. Klerigado, pluklerigado de ekzamenantoj. Bona ŝanco por spertinterŝanĝo. Trarigardo de instrumetodoj, instrumaterialoj, instruhelpiloj. E-kulturo: filmoj, muziko. Bierseminario kun Harald Schicke. Amuzaj vesperaj programeroj. Jen la detala programo.
10.09.2007 - Internacia reprezentiĝo kaj honorigo
Interkultura Centro Herzberg kaj Herzberg, la Esperanto-urbo estis reprezentataj dum la 92a UK kaj dum la ILEI-konferenco en Japanio. La prezentadmaterialoj, la prelegoj pri la ĝemelurba projekto kaj la instruado en la urbaj lernejoj vekis grandan interesiĝon.
Zsófia Kóródy transprenis la 'Diplomon de UEA al Interkultura Centro pro elstara agado por la Internacia Lingvo Esperanto'. Fotoj pri la kongreso kaj Japanio: http://esperantourbo.spaces.live.com.
09.09.2007 - Sukcesa somera Esperanto-lernejo
Granda sukceso estis la dusemajna 2a Somera Arbara Lernejo (SALO-2) kun infanoj de la ĝemelurboj Góra kaj Herzberg. Krom intensa lernado de Esperanto okazis multaj ekskursoj al la regiono, riĉa kulturprogramo, sportkonkursoj, ktp. Raportoj kaj bildoj estas troveblaj sur la oficialaj hejmpaĝoj de ambaŭ urboj: http://www.herzberg.de (Aktuelles, Pressemitteilungen 08.08.2007) kaj http://www.gora.com.pl (Esperanto).
01.08.2007 - Somera Arbara Lernejo (SALO-2)
Inter 27 julio - 11 aŭgusto 2007 okazas en la bela montarvilaĝo Sieber SALO 2 (Somera Arbara Lernejo) kun 22 gelernantoj el la ĝemelurboj Herzberg - la Esperanto-urbo kaj Góra. En la dusemajna programo estas diversaj sport-aktivecoj kaj ekskursoj. La infanoj el ambaŭ urboj uzas Esperanton kiel pontlingvon kaj lingvon de amikeco. Tio estas bona ekzemplo por moderna Eŭropo.
31.07.2007 - Regiona Esperanto-projekto
La 27an de julio 2007 Esperanto ludis gravan rolon en la projektfoiro en la najbara urbo Osterode.Temas pri kelkjaraj planoj por evoluigi la turismon, kulturon, klerigadon en la regiono.
La Esperanto-projektoj de Interkultura Centro/Germana Esperanto-Centro atingis grandan subtenon, kio povas esti bona bazo por la agadoj ekde 2008.
La Esperanto-informejon vizitis ministro kaj deputitino el Hanovro, kaj la subdistriktestro. La artikolo de la regiona gazeto pri la evento estas legebla ĉi tie.
12.07.2007 - Nova ZEO memore al Joachim Gieβner
Antaŭ la stacidomo staras nova memorobjekto honore al Joachim Gieβner. Dank' al la financa subteno de la internacia fervojistaro nun estas legebla dulingva tabulo pri lia biografio kaj staras tie ankaŭ ganda bonvenigtabulo: Bonvenon al Herzberg, la Esperanto-urbo. La inaŭguro okazis la 30an de junio 2007: ĝin ĉeestis la urbestro Gerhard Walter, GEFA-prezidanto Achim Meinel, BSW-komisiito s-ro Pätzold, fervojistoj, politikistoj kaj esperantistoj. Fotojn pri la inaŭguro kaj pri la samtaga mezepoka urbo-festo Spectaculum vi povas vidi en nia fotoalbumo.
12.06.2007 - Seminario kun edukado.net
Inter 29 junio-06 julio okazos fakseminario "Esperanto-metodiko" sub gvido de la famaj specialistoj d-rino Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge kun multaj praktikaj taskoj kaj intensa aktiva trejnado. Krome okazos ankaŭ vizito al E-lernejoj, kursoj kaj diversaj interesaj urbaj festoj. Parttempa partopreno, ekz. dum la semajnfino ankaŭ eblas.
La detalan programskizon vi povas legi ĉi tie.
03.05.2007 - 33a Studsesio
Interlingvistiko kaj leksikografio estos la du ĉeftemoj de la 33a Studsesio en Herzberg inter 11-13 majo. La invititaj prelegontoj estas profesoro Erich-Dieter Krause, aŭtoro de la nova, plej ampleksa Esperanto-vortaro por germanoj kaj d-ino Sabine Fiedler, kiu krom interlingvistikaj temoj prezentos ankaŭ frazeologion de Esperanto.
La detalan programon vidu ĉi tie.
30.04.2007 - Delegacio el la ĝemelurbo
Inter 13-15 aprilo Esperanto-delegacio el nia pola ĝemelurbo Góra vizitis Herzberg per buseto. La gastoj dum la urborigardado aparte atentis la novajn oficialajn esperantlingvajn ŝildojn en la urbo, ktp. kaj vizitis ankaŭ la lokojn de la somera arbara lernejo SALO-2.
Dum la priparoloj temis pri estonta kunlaboro kaj pri strategiaj planoj kiel disvastigi la uzadon de Esperanto en la ĝemelurbaj kontaktoj.
23.03.2007 - Interagado kun politikistoj kaj aktivaj civitanoj
1. Sukcesa vizito de UEA-prezidanto en Herzberg: inaŭguro de la nova 6-metra bonvenigtabulo sur la turisma oficejo de Herzberg, akcepto en la urbodomo, ekspozicio en la biblioteko pri Esperanto-literaturo kaj kulturo, urborigardado, vizito al la kastelo kun transdono de la nova E-lingva muzea broŝuro. Vespere la urbestro kaj la lokaj politikistoj vizitis ICH-n (komuna bufed-vespermanĝo kun plancelaj interparoloj).
2. La 21an de marto la vicurbestro kun alia granda delegacio vizitis nian centron por akordigi estontajn agadojn en la Esperanto-urbo.
3. La 22an de marto aktivuloj de Zukunftswerkstatt (futur-metiejo) vizitis nin por plani komunajn projektojn.
08.03.2007 - UEA-prezidanto en Esperanto-urbo
Estas ĝojo kaj honoro, ke UEA-prezidanto, d-ro Renato Corsetti vizitos la novan Esperanto-urbon Herzberg inter 12-14 marto 2007. Krom interparoloj kun lokaj politikistoj pri pluaj organizaj paŝoj okazos ekz. akcepto en la urbodomo ĉe urbestro Gerhard Walter.
24.02.2007 - Trejnseminario pri merkatiko
Dennis Keefe ellaboris detalan priskribon, temaron pri tiu unika merkatika (marketing) kurso kaj verkis propran retpaĝaron kun multaj gravaj informoj. Bv. rigardi por detaloj: www.bekkurso.info/merkatiko.htm.
Aliaj temoj: BEK-kursoj, Lingvaj Festivaloj
Datoj: 6-12 marto aŭ eblas partopreni nur semajnfine inter 9-11 marto: Ne maltrafu tiun ĉi specialan oferton! Certigu vian lokon en la trejnkurso laŭeble frue!
Pliajn informojn petu de ni: esperanto-zentrum @ web.de
25.01.2007 - 32a Studsesio
Inter 02-04.02.2007 okazos la 32a Studsesio kun la ĉeftemoj:
1. Esperanto-movado.
Ĉefprelegonto: Gian Carlo Fighiera el Italio (iama UK-organizanto).
2. Esperanto-kulturo: filmoj, muziko, stilistiko, ktp. helpe de la riĉa kolektaĵo en nia Esperanto-biblioteko, arkivo.
La detalan programon vidu ĉi tie.
22.01.2007 - Novjarsaluto 2007
Feliĉan novan jaron al ĉiuj niaj karaj vizitantoj! Kune kun la nova jaro alvenis novaj taskoj, planoj. Bv. rigardi nian novan Programkalendaron: specialaj ofertoj en marto, julio, septembro/oktobro! Aliĝu frue!
Nova ideo estas ekz. kursoj kun ekskursoj (v. Kursoj | Lingvokursoj) por vizitemuloj al Esperanto-urbo.
Nian laboron helpas du novaj kunlaborantoj el Hungario kaj Italio. Dankon pro ilia sindona helpo!
Venu-vidu-spertu - ankaŭ en 2007!

28.12.2006 - Adiaŭ 2006
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg finis tre sukcesan, evento- kaj rezultoplenan jaron. Dankon al ĉiuj, kiuj helpis nian laboron, kaj kore ni invitas Esperanto-geamikojn viziti nian Esperanto-Centron, subteni nian agadon ankaŭ en la nova jaro. Bonvenon al Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo ankaŭ en 2007! Por programoj, novaĵoj bv. rigardi nian hejmpaĝon kaj en Esperanto kaj en la germana.
Novaĵo: Esperantlingvaj informoj pri la urbo, la vidindaĵoj estas troveblaj sur la urba retpaĝaro: http://www.herzberg.de
25.12.2006 - Jarfina festo en ICH
La 10an de decembro okazis bela jarfina festo en la Esperanto-urbo. Grupeto de infanoj el la elementa lernejo kaj la konataj muzikistoj Ulrich Mattke kaj Alfons Hoffmann kantis belajn kristnaskajn kantojn en Esperanto al kvardeko da partoprenantoj. Al la tradicio de la decembra Zamenhof-festo apartenis ankaŭ disdono de donacetoj kaj aŭkcio de Esperanto-libroj.
29.11.2006 - 31a Studsesio kaj Zamenhof-festo
Inter 08-10.12.2006 okazos la 31a Studsesio. Ĉeftemo: Tradukado, tradukarto, prelegoj de aŭtoroj, prezentado kaj analizado de tekstoj, literaturaj verkoj. Prelegontoj: Rudolf Fischer, Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser (Cezaroj). Ĉiu partoprenanto ricevos atestilon pri ĉeesto, eblas kolekti studpoentojn por fariĝi E-fakulo, E-instruanto. Kotizo: 29-39 EUR depende de E-asocia membreco, senkotiza por gejunuloj ĝis 27 jaroj. La 10an, sabate je la 19a horo komenciĝos la tradicia Zamenhof-festo.
La programon vidu ĉi tie.
28.11.2006 - Lingvokursoj
Inter 01-03.12.2006 okazos intensa kurso por komencantoj, daŭrigantoj kaj konversaciemuloj: lernado per situacia uzado de Esperanto, paroligaj ekzercoj modernaj lernolibroj, multaj ĉefe memfaritaj instruhelpiloj, rektmetodaj materialoj Kotizo: 20-30 EUR depende de asocia membreco, rabato por gejunuloj.
Programo: intensa antaŭtagmeza lernado, posttagmeza ekzercado kun individua helpo. Urborigardado kun gvidado, vesperaj kulturprogrameroj, E-muziko, E-filmoj, tuttaga E-lingva medio!
15.11.2006 - ZEO-j en Herzberg, la Esperanto-urbo
La unua dulingva ŝildo sur publika urba konstruaĵo aperis ĉe la Domo de la Renkontiĝo, kie ofte okazas ankaŭ E-lingvaj programoj, kursoj, seminarioj. Ankaŭ sur la muro de la urbodomo estas nova vitra kesto por informi pri E-o ka pri la E-centro, sur kies muro bela ŝildo informas pri la funkcioj de la domo. (Fotoj en la fotoalbumo.) Per bonvolemaj subvencioj eblas baldaŭ pretigi pluajn ŝildojn. (Detalojn vi trovas ĉe menupunkto: Alvoko por helpo. Anticipan dankon!)
11.11.2006 - Radio Polonia intervjuis en la nova Esperanto-urbo
Barbara Pietrzak kaj Gabi Kosiarska je komisio de pola ministerio por eksterlandaj aferoj restadis komence de novembro 2006 dum du tagoj en Herzberg. Ili intervjuis ne nur Esperanto-aktivulojn sed same la urbestron Gerhard Walter kaj la rektoron de la regiona gimnazio H.-J. Bötel. Temis pri la plua progresigo de Esperanto per konstanta instruado vastskale. Ili ankaŭ vizitis la belan kastelon por rigardi la specialan Esperanto-ekspozicion okaze de la centjara jubileo de GEA. La loka gazeto raportis pri la speciala vizito.
Intervjuo kun la urbestro aŭdeblas ĉi tie (5,85 MB).
Intervjuo kun ICH-kunlaborantoj ĉi tie (4,92 MB).
02.11.2006 - FAME-premio
Germana Esperanto-Centro ricevis la 29an de oktobro la Esperanto-kulturpremion FAME de la urbo Aalen por longjaraj aktivecoj. Gerhard Walter, la urbestro de Esperanto-urbo Herzberg prezentis la laŭdadon antaŭ multnombra publiko en la E-biblioteko de Aalen. Por bildo klaku ĉi tien.
25.10.2006 - Sukcesaj oktobraj programoj
1) TORPEDO 2 (Pedagogiaj Tagoj): diversaj fakprelegoj, ekz. de d-ro Rudolf Fischer, Josef Schiffer, Stefan MacGill kaj aliaj.
1.1. ILEI-ekzamenoj: 10 kandidatoj (5 elementaj, 5 mezaj), ĉiuj sukcesis
1.2. GEI-ekzamenoj: 9 kandidatoj (4 elementaj, 5 mezaj), ĉiuj sukcesis
2) Vicurbestro Ulrich Schramke kaj GEA-prezidanto Andreas Emmerich transdonis la atestilojn pri la aŭgustaj kursfinaj ekzamenoj de GEA.
3) Aktivulinoj el la pola ĝemelurbo Gora denove en Herzberg por priparoli komunajn agadojn.
4) La 50a GEFA-kongreso: urborigardado, diversaj prelegoj, busekskurso, klasika muziko (la grupo TRIO: Alfons Hoffmann, Otto Kern, Ulrich Mattke), dancmuziko, lotumado, ktp. Gastoj ankaŭ el Danlando, Belgio kaj Rumanio.
5) Inaŭguro de la jubilea GEA-ekspozicio en la kavalira salono de la kastelo Herzberg.
La urbestro Gerhard Walter faris sian unuan prelegon en Esperanto. Bv. vidi kaj aŭskulti:
urbestra_parolo.avi (8MB).
6) Post la GEFA-kongreso: interesa kultursemajno kun migradoj kaj ekskursoj.
Fotoj estas videblaj en la nova fotoalbumo de ICH.
Fotoalbumo
21.09.2006 - GEFA-Kongreso en Herzberg
La 50a Jubilea kongreso de Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA) okazos en Herzberg inter 06-08.oktobro 2006. La programo, ekskurso en la Harz-montaro estas allogaj ankaŭ por ne-fervojistoj. Gastoj estas bonvenaj al la Esperanto-urbo!
Postkongresa kultur-semajno okazos inter 09-13 oktobro.
La detalan programon vidu ĉi tie.
14.08.2006 - Filmo pri Herzberg
Roman Dobrzynski, la fama pola televidĵurnalisto vizitis la novan Esperanto-urbon. Li filmis en la urbo kaj en la ĉirkaŭaĵo (Nacia Parko Harz), intervjuis la urbestron, la kunlaborantojn de ICH, la gelernantojn, kaj registris multajn epizodojn dum la E-instruado en la Somera Arbara Lernejo, kie bone montriĝis la rezulto de la ĝemelurba projekto: Esperanto kiel pontlingvo por internacia komunikado.
Fotojn vidu en nia retalbumo: http://fotoalbum.web.de/gast/esperanto-zentrum/Arbara_lernejo
04.08.2006 - Internacia Arbara Lernejo 31.07-14.08
Dum 2 semajnoj okazas apud Herzberg, en belega ĉirkaŭaĵo internacia E-instruado kun gejunuloj el la ĝemelurboj Góra (PL) kaj Herzberg (DE), kaj venos kelkaj infanoj ankaŭ el Tiszafüred (HU). La infanoj lernante, amikiĝante, ludante perfektiĝas en la nova pontlingvo.
Gastoj bonvenaj al la nova E-urbo!
18.07.2006 - HERZBERG - ESPERANTO-STADT/URBO
La urba konsilantaro de Herzberg voĉdonis la 11an de julio: la nova oficiala nomo de la urbo fariĝas:

Herzberg am Harz, die Esperanto-Stadt/la Esperanto-urbo!

La urbo en ĉiu kampo fiere subtenas kaj laŭ sia kapablo antaŭenigas la uzadon de Esperanto por neŭtrala internacia interkompreniĝo, kaj planas uzi la lingvon por montri al la mondo siajn homajn, turismajn, ktp. valorojn.
Kelkajn ĉi-rilatajn fotojn vi povas vidi ĉi tie.

28.06.2006 - Tutlandaj Pedagogiaj Tagoj 2
Inter 29 septembro - 04 oktobro 2006 okazos pedagogia, metodika seminario (Tutlanda Oktobra Renkontiĝo Pedagogia TORPEDo-2) en Herzberg por E-instruistoj, instruantoj, kursgvidantoj. Aparta trejnkurso por ekzamenaj komisaroj. Ekzamenoj de GEA/GEI kaj UEA/ILEI.
Ĉeftemo: lernolibroj, instruhelpiloj kaj adekvataj metodoj. Prelegontoj, kursgvidantoj i.a. Stefan MacGill, Josef Schiffer, Gerald Tucker.
Aliĝilo, detala informilo en .pdf formato troveblas ĉi tie.
14.06.2006 - 30a Studsesio
Inter 16-18 junio okazos la 30a Studsesio kun intensa traduk-kurso, analizo de tekstoj. Gastpreleganto: Alois Eder. Nova projekto por tradukado: kiel kunlabori por Vikipedio? La detalan programon vi trovas ĉi tie.
25.05.2006 - 83a GEK
Pri la jubilea kongreso de la 100-jara Germana Esperanto-Asocio vi trovas ĉiujn bezonatajn informojn sur la kongresa hejmpaĝo: http://jubileagek.ic-herzberg.de
Dum la kongreso Interkultura Centro Herzberg prezentos pri sia klerigagado kaj pri la ĝemelurba projekto inter Herzberg kaj Gora la 3an de junio sabate, 17:00-17:50.
18.05.2006 - Postkongreso en Herzberg am Harz
5-9 junio. Programo: bonvenigo en la Esperanto-biblioteko, gvidata migrado en apuda Nacia Parko Harz, E-lingva urborigardado en Herzberg, vizito de la kastelo kaj muzeo, ekskurso kaj urborigardado en Bad Lauterberg, Duderstadt.
8 junio 19:30: koncerto de la konata litova muzikgrupo Asorti en la kastelo de Herzberg. Vespere komunaj programoj kun lokaj esperantistoj.
La detalan programon vidu ĉi tie.
17.05.2006 - Ekspozicio pri 100-jara GEA
10 majo-06 junio: Interkultura Centro Herzberg pretigis 50 tabulojn (kelkaj estas videblaj en nia retalbumo http://fotos.web.de/interkultura-centro/GEA_ekspozicio), kiuj informas pri la fondo kaj historio de GEA, kaj pri la nuntempa utiligeblo de Esperanto. La ekspozicio estas videbla en la kulturinstituto de urbo Braunschweig "Die Brücke" (Steintorwall 3) ĝis la fino de la 83a GEK (pri la kongreso detalojn vidu ĉi tie.)
27.04.2006 - Fakseminario: arkivoj kaj bibliotekoj
Inter 29 aprilo - 1 majo okazos la dua renkontiĝo de kolektantoj, reprezentantoj de E-arkivoj, bibliotekoj por diskuti faktemojn, priparoli kunlaboron, interŝanĝi opinion. Marcus Sikosek gvidos la fakkunvenon kaj prelegos i.a. pri la Biblioteko Hodler de UEA.
La detalan programon (.pdf) vi povas vidi ĉi tie.
22.03.2006 - E-lingvaj vojmontriloj en Herzberg am Harz
8 oficialaj vojmontriloj estis fiksitaj en urbo Herzberg de la stacidomo tra la urbocentro ĝis Grubenhagen strato (sidejo de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg). La fotojn vi povas vidi ĉi tie.
08.03.2006 - 29a Studsesio kaj UEA/ILEI ekzamenoj
10-17 aprilo en St. Andreasberg dum PSI okazos la sekva Studsesio en du partoj, po 16 studhoroj. La fakprelegoj pri E-historio, literaturo, kulturo, movadaj konoj, E-instruado, ktp. estos libere viziteblaj. Prelegos i.a. Stefan MacGill, R. Fischer, W.B-Frank kaj gastprelegonto el Brazilo. La prelegoj kaj seminarioj servos ankaŭ la prepariĝon al la internaciaj UEA/ILEI ekzamenoj samloke inter 14-16 aprilo.
07.03.2006 - Intensa lingvokurso
Inter 7-10 aprilo okazos intensa lingvokurso en 3 niveloj: por komencantoj, daŭrigantoj kaj perfektiĝemuloj. Apartan lingvan trejnadon ni ofertas al tiuj, kiuj ŝatus partopreni la UEA/ILEI ekzamenojn dum PSI en St. Andreasberg.
12.02.2006 - 28a Studsesio
17-19 februaro 2006: Krom la kutimaj studfakoj kaj prelegoj pri literaturo, historio, aparta fokuso direktiĝos al tradukado, gramatiko, tekstanalizo, Esperanto-kulturo. Tiuj partoj bone servas ankaŭ la preparlaboron de tiuj, kiuj ŝatus trapasi UEA/ILEI ekzamenojn inter 14-16 aprilo.
01.02.2006 - GEA 100-jara
GEA fondiĝis en 1906 en Braunschweig. La 83-an kongreson en Braunschweig (2-5 junio 2006) kunorganizas la Germana Esperanto-Centro en Herzberg. Detalojn pri la kongreso vidu ĉi tie.
30.01.2006 - Lingvokursoj en 2006
Ni regule ofertas diversnivelajn lingvokursojn ankaŭ dum 2006. La detalaj informoj, partoprenkondiĉoj estas elŝuteblaj ankaŭ ĉi tie.
FELIĈAN NOVAN JARON!
Bonvolu rigardi nian refreŝigitan programkalendaron kun novaj ofertoj por 2006.

03.12.2005 - 27a Studsesio kaj tradicia Zamenhoffesto
9-11 decembro 2005: D-ro Rudolf Fischer estos la gastpreleganto dum la sekva studsesio. Temoj: interlingviko, komparo de planlingvoj, specifaĵoj de E-gramatiko. Aliaj temoj: E-historio, literatuo. Programo, aliĝilo troveblas ĉi tie.
10 decembro: Tradicia Zamenhoffesto en Herzberg: gastpreleganto Reinhard Burgmann pri UK en Litovio.
30.11.2005 - Novjara vintra sport- kaj migradsemajno
3-8 januaro 2006: Kurso kun ekskurso. Komencu la jaron korpe kaj mense freŝe! Migrado, ekskursoj, sportoj en la vintra Harz-montaro kun multe da lingva ekzercado, tuttaga konversaciado laŭ ĉiuj niveloj en Esperantlingva medio. Programon, aliĝilon vi trovas ĉi tie.
09.11.2005 - Intensaj lingvokursoj, prepariĝo al ekzamenoj
3-8 decembro 2005: Intensa lingvokurso en tri niveloj kun multe da ekzercado, paroltrejnado, individua gramatika helpo. Aparte ellaboritaj ekzercmaterialoj por prepariĝo, memtestado antaŭ ILEI aŭ GEA ekzamenoj. Laborigaj studhoroj kun spertaj E-instruistoj. Ebleco por tuttaga konversacio en "Verda Familio".
08.11.2005 - Sukcesa memorsemajno pri Joachim Giessner
Partoprenintoj el 4 landoj memoris pri la riĉa E-vivo kaj internacia agado de iama IFEF-prezidanto Joachim Giessner. Komenciĝis arkivado de liaj materialoj (fotoj, tradukaĵoj, prelegoj, ktp), por la Giessner arkivo en ICH. Anticipan dankon por plua helpo, alsendo de materialoj.
13.10.2005 - Urbestra vizito
La urbestro de Herzberg, Gerhard Walter vizitis kaj salutis la pli ol 40 partoprenantojn de la Unuaj Tutlandaj Pedagogiaj Tagoj kaj la GEA-estraron, kiuj kunsidis en Herzberg la 2an de oktobro 2005. Fotojn kaj gazetartikolon pri tiu bonsukcesa renkontiĝo vi povas vidi ĉi tie.
02.09.2005 - Katalogoj de ICH
Pretiĝis katalogoj de multaj kolektaĵoj, arkivmaterialoj de ICH (ekz. gazetoj, turismaj prospektoj, KD-oj, vidbendoj).
La katalogojn vidu sub menupunkto Biblioteko/Muzeo | Kolektaĵoj.
11.08.2005 - Favorpreza aliĝo al la Tutlandaj Pedagogiaj Tagoj
Legu la informilon-aliĝilon al la Tutlandaj Pedagogiaj Tagoj (1-5 oktobro). Aliĝu favorpreze ĝis la 31a de aŭgusto! (Por eblaj subvencioj ekz. por kontribuantoj, kandidatoj por ekzameno, ktp. skribu rekte al la organizantoj.)
10.08.2005 - ICH prezentis sin dum UK en Vilnius
Reprezentantoj de ICH prelegis kaj prezentis per komputila projekciado la ofertojn, funkciojn kaj celojn de la Interkultura Centro Herzberg dum la Kleriga Lundo, la Tago de la Lernejo kaj en la kunveno pri ĝemelurbaj kontaktoj.
La prezentadmaterialon vi trovas ĉi tie en .ppt-formato (2.93MB) kaj en .pdf-formato (2.17MB).
09.08.2005 - Someraj kursoj
Dum dusemajna intensa lingvokurso en julio estis trejnitaj en Herzberg la estontaj E-instruantoj el Góra, la pola ĝemelurbo, enkadre de la nova modelprojekto. Okazis ankaŭ akcepto en la urbodomo, vizito al 3 lernejoj, ekskursoj en la Nacia Parko Harz kaj bonetosaj renkontiĝoj kun lokaj esperantistoj.

La sukcesa feriotempa E-kurseto por gejunuloj instigis la grupeton por daŭrigi lingvolernadon de septembro. Ĝi vekis la intereson ankaŭ de la loka gazeto, kie aperis artikolo kun foto.

01.07.2005 - Ĝemelurbaj kontaktoj per Esperanto
Pilotprojekto por Eŭropo: la urbestroj de Herzberg am Harz kaj Góra (Pollando) decidis rekomendi Esperanton al la civitanoj de la partnerurboj por pli bona interkomunikado. Bv. rigardi nian prezentadmaterialon pri la ĝisnunaj paŝoj de tiu unika projekto. Ankaŭ videblas sur la oficiala hejmpaĝo de urbo Herzberg: www.herzberg.de (menupunktoj Staedtepartnerschaft kaj Aktuelles).
25.05.2005 - Gazetartikoloj pri ICH
Gazetartikoloj pri lastatempaj ICH-eventoj aperintaj en germanlingvaj lokaj gazetoj estas legeblaj ĉi tie.
24.05.2005 - Printempaj fotoj en ICH
Fotoj pri printempaj ICH-seminarioj kaj pri la Esperanto-tulipoj kreskantaj en nia ĝardeno estas videblaj en la fotoalbumo:
https://fotoalbum.web.de/gast/esperanto-zentrum/Tulipo_Esperanto
https://fotoalbum.web.de/gast/esperanto-zentrum/25a_Studsesio
23.05.2005 - ICH prezentis sin en Germana E-Kongreso
22.05.2005 - Aliĝo al INA seminario
19.05.2005 - Bibliaj Tagoj
31.03.2005 - La unuaj 10 semajnoj de ICH en 2005
09.03.2005 - Radio Polonia pri ICH
Ni ĝoje informas, ke la 4an de marto Radio Varsovio sub gvido de Barbara Pietrzak emisiis intervjuojn kun Otto Kern, Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar pri la taskoj kaj funkcioj de ICH, ekz. pri la klerigado de estontaj fakuloj, instruistaj seminarioj, diversspecaj fakseminarioj kaj interkultura agado.

Klaku ĉi tien por aŭskulti la intervjuon.
Ĝi aŭdeblas je ĉ. 9 minutoj 45 sekundoj post la komencaj lokaj ktp. novaĵoj.

24.02.2005 - Fakseminario: Esperanto-bibliotekoj kaj arkivoj
08.04.2005 - 10.04.2005
23.02.2005 - Aliĝu al la 24a Studsesio
22.02.2005 - Kurso pri sana vivmaniero
Lernu facilajn korpekzercojn, kuiradon de simplaj sed sanigaj manĝaĵoj, aŭtogenan trejnadon de profesiulino, aŭtorino de esperanta-angla-germana libreto.
10.02.2005 - Kosmologio de Martinus
09.02.2005 - Aliĝu al lingvokursoj
08.02.2005 - Aliĝu al komputilkurso
Ĉu vi jam ĉion scias pri via komputilo? Senkotizaj komputilaj kursoj en ICH: 19-21 februaro. (Gvidos talenta junulo: Sebastian Kirf)
07.02.2005 - Novaj fotoj
Bildojn pri la sukcesa 23a Studsesio vi povas vidi en nia fotoalbumo: www.fotos.web.de/esperanto-zentrum
01.02.2005 - Aliĝu al la 23a Studsesio
25.01.2005 - ICH en televidprogramo: Auβenseiter-Spitzenreiter
Prezentado de ICH okazos je 21:15 en 02.02.2005 (ripeto je 13:30 03.02) en la televidprogramo de MDR: H.-J. Wolfram faris intervjuon kun Peter Zilvar kaj ICH-teamo.
04.01.2005 - Altranga gasto ĉe ICH
Vicprezidantino de UEA, Claude Nourmont vizitis ICH.

01.12.2004 - Internacia Vintrosemajno
Aliĝu al la 1a Internacia Esperanto Vintrosemajno
26.11.2004 - 22a Studsesio
26.11.2004 - Tradicia Zamenhof-festo
17.11.2004 - Ni kore invitas vin al la

Ni kore invitas vin al la
Wir laden Sie herzlich ein zur

 

INAŬGURO DE ICH
Sabate la 20an de novembro 2004
je la 15a horo
EINWEIHUNG DES ICH
Samstag, den 20. November 2004
um 15 Uhr

Grubenhagenstr. 6, Herzberg am Harz

 

Programo:
- Akceptado
- Prezentado de la arkivo, biblioteko, ktp.
- Kaftrinkado
- Niaj aktivecoj kaj futuraj planoj
- Informinterŝanĝo, babilado

 

Programm:
- Empfang
- Vorstellung des Archivs, der Bibliothek
- Kaffee
- Aktivitäten und künftige Pläne
- Informationsaustausch, Unterhaltung

 

Kun koraj salutoj:
EGS estraro & teamo

Ni atendas vian respondon ĝis la 16a nov.

Mit herzlichen Grüβen:
EGS Vorstand & Team

Wir warten auf Ihre Antwort biz zum 16. Nov.