Sammlung von Newsfeeds

Hier kurz gefasst die wichtigsten…

Neues von unserer Facebook-Seite - So, 2016-05-15 00:23
Hier kurz gefasst die wichtigsten Begebenheiten vom heutigen Kongresstag, speziell die Mitgliederversammlung betreffend. Mallongaj informoj germanlingvaj pri la pasinta kongrestago, precipe rilate al la membrokunveno.

Korajn salutojn el la 93a…

Neues von unserer Facebook-Seite - Sa, 2016-05-14 00:05
Korajn salutojn el la 93a Germana Esperanto-Kongreso el Munkeno... Kaj bonan nokton! :-)

Korajn salutojn el la 93a…

Neues von unserer Facebook-Seite - Sa, 2016-05-14 00:05
Korajn salutojn el la 93a Germana Esperanto-Kongreso el Munkeno... Kaj bonan nokton! :-)

Sprechen Sie Esperanto?…

Neues von unserer Facebook-Seite - Fr, 2016-04-29 13:52
Sprechen Sie Esperanto? Ĉu vi parolas Esperanton? (Sprachen-Quiz, Übersetzung kurzer Sätze, Multiple Choice)

Sprechen Sie Esperanto?…

Neues von unserer Facebook-Seite - Fr, 2016-04-29 13:52
Sprechen Sie Esperanto? Ĉu vi parolas Esperanton? (Sprachen-Quiz, Übersetzung kurzer Sätze, Multiple Choice)

Demisio de Keller neatendita por Fettes

Libera Folio - So, 2016-04-24 20:50

La 22-an de aprilo en mesaĝo sendita al la komitato de UEA Stefano Keller anoncis sian antaŭtempan demision kiel estrarano pri eksteraj rilatoj. En la publika mesaĝo li mencias neniun kialon de sia demisio.

Ankaŭ al la estraro li ŝajne ne klarigis la kialon de sia foriro. La prezidanto de UEA, Mark Fettes, responde al demando de Libera Folio diras, ke li ne konas la kialon:

– Vi devas demandi Stefanon pri la kialo - lia decido venis kiel plena surprizo.

Laŭ Fettes la "surpriza" foriro de Stefano Keller tamen ne kaŭzos tujajn problemojn.

– Jam sufiĉe multaj homoj kunlaboras pri eksteraj rilatoj, do mi ne antaŭvidas grandajn problemojn sur tiu kampo. Kaj la kongreso venos post tri monatoj, kiam okazos novaj elektoj.

Stefano Keller mem ĝis nun ne respondis al demandoj senditaj de Libera Folio, sed laŭ onidiroj la demisio povas rilati al la marĝeniĝo de la ceteraj estraranoj krom tiuj de la "mastruma teamo" (prezidanto Mark Fettes, vicprezidanto Stefan MacGill kaj ĝenerala sekretario Martin Schäffer), kiu laŭdire triope faras la plej multajn decidojn.

Kategorien: Esperantujo

Esperanto in 12 Tagen…

Neues von unserer Facebook-Seite - Mo, 2016-04-11 23:28
Esperanto in 12 Tagen Neue Internet-Version des Zagreba kurso Auf deutsch (und auch auf Englisch)

Esperanto in 12 Tagen…

Neues von unserer Facebook-Seite - Mo, 2016-04-11 23:28
Esperanto in 12 Tagen Neue Internet-Version des Zagreba kurso Auf deutsch (und auch auf Englisch)

Das ist doch eine nette…

Neues von unserer Facebook-Seite - Di, 2016-04-05 02:06
Das ist doch eine nette Meldung im neuen Infobrief des VDS :) (Hier die Meldung der Vorwoche, die uns nicht ganz so glücklich machte, http://vds-ev.de/infobriefe2016/1597-vds-infobrief-12-2016#esperanto )

Diskussion über den Antrag zur…

Neues von unserer Facebook-Seite - Mo, 2016-04-04 21:24
Diskussion über den Antrag zur Hauptversammlung, dass der DEB der Europäischen Bewegung beitreten soll.

Diskussion über den Antrag zur…

Neues von unserer Facebook-Seite - Mo, 2016-04-04 21:24
Diskussion über den Antrag zur Hauptversammlung, dass der DEB der Europäischen Bewegung beitreten soll.

Libera Folio vendita al UEA

Libera Folio - Fr, 2016-04-01 08:55

Kiel fidelaj legintoj de Libera Folio certe rimarkis, Universala Esperanto-Asocio jam de kelka tempo pagas regulan salajreton al la redaktinto de Libera Folio, por ke li ne plu aperigu artikolojn pri la Asocio, krom la gazetarajn komunikojn de UEA, kaj prefere pri nenio entute.

Dum sia ĵusa kunsido la Estraro de la Asocio decidis fari plian paŝon al plena posedo, kaj efike uzi la monon rezervitan por nova retejo, aĉetante la tutan Liberan Folion.

Ekde hodiaŭ Folio tial konsekvence sekvos la ortografiajn regulojn de UEA, majuskligante gravajn vortojn kiel Estraro, Direktoro, Asocio, Komitato kaj Kafo Pretas.

La Estraro de la Asocio decidis ne publikigi la precizan sumon de la investo, sed atentigas, ke ĝi ne multe superas la 100.000 eŭrojn, kiujn la nova Estraro en la jaro 2013 decidis preni el la kapitalo por la rapida renovigo de la Retejo.

La aĉeto de Libera Folio tamen signifas, ke la Estraro nun devas peti la Membraron urĝe kontribui pli da rimedoj al la speciala Konto malfermita por aĉeto de nova Domo por la Volontuloj de la Asocio en Roterdamo. La rimedoj ĝis nun kolektitaj bedaŭrinde ankoraŭ ne sufiĉas por pagi la verdan Pordotapiŝon kun la vorto "Bonvenon", kiun oni jam mendis ĉe esperantista teksisto en Nepalo.

Kiel novan redaktoron de Folio la Estraro de UEA elektis la eksan Ĝeneralan Direktoron de la Asocio, sinjoron Ismo Buller, kiu entuziasmas pri la nova tasko:

– Pri tiu ĉi promocio mi eĉ revi ne kuraĝis. Vere, fajron sentas mi interne kaj ĝi igas ideojn pri lojalaĵoj al la Estraro ŝaŭmi en mia kapo.

Kategorien: Esperantujo

Probal Dasgupta prezidos la Akademion

Libera Folio - Di, 2016-03-29 10:50

La antaŭa prezidanto de la Akademio, Christer Kiselman, en decembro anoncis pri sia antaŭtempa demisio. La demision kaŭzis interalie disputoj pri nova statuto por la Akademio kaj malkontento de Kiselman pri la funkciado de la retaj diskutoj kaj la retejo de la Akademio. Tiu estis la unua demisio de sidanta prezidanto dum la tuta historio de la Akademio.

Laŭ oficiala komuniko, en la nun elektita nova estraro krom prezidanto Probal Dasgupta membras la du vicprezidantoj Brian Moon kaj Otto Prytz, kaj la sekretario Renato Corsetti.

Probal Dasgupta estas ankaŭ direktoro pri prononco. Kiel aliaj direktoroj estis elektitaj Orlando Raola (faka lingvo), Sergio Pokrovskij (gramatiko), Markos Kramer (ĝenerala vortaro), Anna Lowenstein (kontrolado de lerniloj), Alexander Shlafer (lingva konsultejo), Paul Gubbins (literaturo) Carlo Minnaja (historio de la Akademio), Nguyen Xuan Thu (homaj nomoj).

En la retejo de la Akademio mankas informo pri la nova estraro kaj prezidanto. La plej lasta aktualigo ŝajne okazis antaŭ pli ol jaro.

Kategorien: Esperantujo

Die dpa in Fulda hat…

Neues von unserer Facebook-Seite - Mi, 2016-03-23 12:43
Die dpa in Fulda hat eine Meldung anlässlich der Frühlingswoche (PSI) des Deutschen Esperanto-Bundes in Bad Hersfeld versandt. Hier sind ein paar Veröffentlichungen. (Für die Frühlingswoche sind übrigens vermutlich noch ein paar Plätze frei...)

Tridek homoj diplomiĝas ĉiutage per Duolingo

Libera Folio - Mo, 2016-03-14 09:35

Antaŭ kelkaj monatoj Esperantujo havis ĝojigan surprizon: kreiĝis nova Esperanto-kurso por angleparolantoj ĉe duolingo.com. Ĉar Duolingo nuntempe ŝajne estas la plej furora reta lingvolernejo, ankaŭ la Esperanto-kurso ekhavis furorajn aliĝonombrojn. Rapide registriĝis dekmilo da lernantoj. Ekde tiam kaj fakte ĝis hodiaŭ ĉiutage aldoniĝas plia milo. Ni demandis al Chuck Smith, la gvidanto de la Esperanto-teamo por la Duolingo-kurso pri la aktuala stato. Fakte nuntempe la kurso ankoraŭ troviĝas en la tiel nomata beta-fazo, kutima testa periodo por komputilaj programoj kaj retejoj, dum kiu la publiko samtempe jam uzas kaj testas.

– Ni pretas fini la beta-fazon, sed nun ni estas blokitaj pro teknikaj problemoj flanke de Duolingo. Post kiam ili solvos ilin, nia kurso estos konsiderata stabila. Ni nun havas proksimume 325.000 lernantojn kaj 5.000 homoj aktive lernas ĉiutage; 30 homoj diplomiĝas ĉiutage, Chuck Smith rakontas.

Laŭ li, la strukturo de la kurso nun estas ŝanĝata.

– Ekzemple ni pli frue instruos, kiel oni prezentas sin, kaj kontraste la akuzativo kaj diferencoj de "da" kaj "de" venos malpli frue. Ankaŭ ekzemple nia lecionaro pri prepozicioj estas vere tro malfacila, do ni dispecigas la prepoziciojn tra la tuta kurso anstataŭ havi ĉiujn en unu leciono kiel nun estas.

La Esperanto-komunumo observas la kurson kun granda intereso kaj certe ĉiu regiono de Esperantujo ŝatus havi subtenon el la kurso.

Ĝuste nun 40 % el la lernantoj loĝas en Usono. Se oni kalkulas kelkajn pliajn procentojn por la ceteraj angla-lingvaj landoj kiel Britujo aŭ Aŭstralio, supozeble duono de la lernantoj venas el ĉiuj aliaj landoj de la mondo; la efiko do ne estas tro facile konstatebla. Ja estas la barilo de la angla lingvo – se oni volas trairi la nunan kurson, oni devas kapabli traduki el Esperanto al la angla.

Libera Folio: Survojas ĉe Duolingo ekde kelkaj monatoj hispanlingva kurso, kiu pretas nun je 70 procentoj kaj por kiu jam antaŭaliĝis 7.000 homoj. Oni atendas, ke ĝi pretos iam inter julio kaj oktobro. Ĉu ĝi havos same grandan partoprenantaron?

– Estas malfacile diveni, sed verŝajne simile. Mi kredas, ke hispanlingvanoj estas ne tiom regule informitaj pri Esperanto per la oficiala Duolingo-forumo. Aliflanke pli da hispanlingvanoj (nun 63,3 milionoj) lernas la anglan ol inverse (52,7 milionoj da anglalingvanoj lernas la hispanan ĉe Duolingo). Mi kredas, ke la movado ĝenerale pli fortas en anglalingvaj landoj por disvastigi la kurson. Tamen tiu kurso multege helpos internaciigi nian movadon, speciale en Sudameriko, kie ĝi kutime estas iom malforta (krom Brazilo).

Post la lanĉo de la hispanlingva kurso, Chuck Smith esperas, ke la teamo sukcesos aldoni novan Esperanto-kurson ĉiujare.

– Laŭ la nuna plano la venontaj E-kursoj estos por lingvanoj de la rusa, portugala, ĉina, franca kaj germana. Kompreneble pro strategiaj kialoj aŭ influo de Duolingo mem ni ĉiam povos ŝanĝi nian sinsekvon. Poste ni vidos, kiuj lingvoj havas homforton kaj homojn, kiuj interesiĝas lerni Esperanton.

El Esperantujo venis ankaŭ skeptikaj voĉoj pri la Duolingo-kurso (tio certe ne estas vera surprizo por multjaraj Esperanto-parolantoj). Ĉu la kurso vere estas tiel grandioza, kiel ĝi ŝajnas? Kion ĝi alportos?

Oni neniam havu tro altajn esperojn pri la nombro de finaj Esperanto-parolantoj el Esperanto-kursoj. Multaj spertaj instruistoj eliras de eble unu aŭ du procentoj de tiuj, kiuj komencis. Do ne atendeblas rapida kaj kompleta revolucio de Esperantujo. Tamen indas konstati, ke ĉirkaŭ 1980 Zlatko Tiŝljar raportis pri tutmonda enketo, laŭ kiu tiam Esperanton eklernis jare 50.000 ĝis 100.000 homoj.

Verŝajne ĉe Duolingo jare komencos la Esperanto-lernadon proks. 400.000 homoj; oni povas konstati, ke el ĉiuj homoj, kiuj eklernas ĉe Duolingo alian lingvon ol la anglan, proks. 0,5 % lernas Esperanton. Al la nombro de jaraj lernantoj necesas aldoni tiujn de diversaj pliaj kursoj. Povas do esti, ke kompare kun la okdekaj jaroj la nombro de Esperanto-eklernantoj pli ol kvinobliĝis.

– Mi scias, ke tri lernantoj en Duolingo venis al la IJK pasintjare, kiam la kurso ekzistis nur dum 3 monatoj. Mi ankaŭ aŭdas pri aliaj grupoj, ke ekzemple la grupo en Portlando reaktiviĝis kaj la grupo en Vaŝingtono kvazaŭ duobliĝis pro Duolingo! La efikon oni ĉefe vidas en anglalingvaj landoj. Mi antaŭĝojas vidi similan efikon en hispanlingvaj landoj kiam ni lanĉos la Esperanto-kurson por hispanlingvanoj, diras Chuck Smith.

Chuck aldone rakontas pri nederlandano, kiu post trimonata lernado per Duolingo venis al Esperanto-renkontiĝo kaj tie fariĝis estrarano de la Nederlanda Esperanto-Junularo. La skeptikuloj supozeble demandos sin, ĉu tiu informo temas pli pri la utilo de Duolingo aŭ pri la stato de Esperanto-asocioj.

Ĉiukaze la tempo montros, ĉu vere la "estonteco estas nia", laŭ la malnova Esperanto-slogano.

Lu Wunsch-Rolshoven
Kategorien: Esperantujo

Eble vi miris jam, kial…

Neues von unserer Facebook-Seite - Sa, 2016-03-12 19:36
Eble vi miris jam, kial vi dum sufiĉe longa periodo ne legis ion novan ĉi tie rilate al GEA. La kialo estas, ĉar ni ankoraŭ multe laboras en la malantaŭo kaj aŭ tio aŭ la rezultoj ne ĉiam tuj videblas: Post tutnokta laboro kune kun Christoph (nia kasisto) mi nun ĝojas, ke ni sukcese ekfunkciigis en nia membrumadsistemo la eblecon, aŭtomate (per butonpremo) krei la donackvitancojn. Tio estis en la pasinteco sufiĉe teda kaj temporaba afero, kio nun tre elegante funkcias. Ni ankaŭ povas ĉiam facile vidi, kiujn mondonacojn ni jam kvitancis. Tio estas grava pro leĝaj kondiĉoj. Ni pardonpetas, se vi ĉi-jare devis iom atendi la deziratan kvitancon, sed venontjare ni povas vere rikolti la fruktojn de nia laboro. Nia celo estas, ke ĉiu membro kune kun la membrokarto kaj la jarkomenca informletero (kiujn mi ĉi jare ŝatus pretigi ĝis pasko) ricevas aŭtomate ankaŭ donackvitancon - sen eksplicite peti ĝin. Ni jam provos enmeti ĝin en la ĉi-jara - ankoraŭ sendenda - letero, sed ankoraŭ estas sufiĉe da interna laboro farenda antaŭe. Tamen mi ĝojas, ke ni paŝo post paŝo antaŭeniras. Aliaj aferoj, pri kiu mi ŝatas mallonge (antaŭ)informi vin: - Mi ankaŭ tre ĝojas, ke nun haveblas ĉiam aŭtomate aktualigita listo de aliĝintoj por la GEK2016 en Munkeno. Vi trovos ĝin ĉe http://www.kongreso.de - Dum la lasta semajnfino estis estrara kunsido en Blieskastel. Inter alie ni diskutis nian financan situacion kaj ankaŭ la situacion pri la membroevoluo. Rilate al la financoj mi esperas, ke ni povos jam doni superrigardon al vi en la venonta Esperanto aktuell. Rilate al la membroevoluo mi volas jam malkaŝi, ke ni havas bonan rezulton: Dum la lastaj du jaroj la nombro de la novaj ordinaraj membroj de GEA (eĉ sen GEJ) kreskis de 9 en 2013 kaj 13 en 2014 al 32 en 2015 (kune kun novaj ordinaraj GEJ-membroj estas 46). Tio estas pli ol la perdoj en 2015 pro morto aŭ malmembriĝo. Se la kalkuloj estas ĝustaj, estas pozitiva rezulto je 7 por GEA en 2015. Kaj por 2016 ni havas ĝis nun ankaŭ jam 7 novaj membroj. Tiuj nombroj tre ĝojigas min, kompreneble, ĉar pli ol 30 novaj membroj en unu jaro ni lastfoje ŝajne havis en 1991 kun 34 novaj membroj. Tamen mi volas atentigi vin, ke ni ankoraŭ plurfoje kontrolos niajn datenojn por esti vere certa pri tiu evoluo. Dum la Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno vi ekscios pli da detaloj! :-) Ĉiukaze mi volas danki vin pro via subteno de nia laboro kaj via pacienco precipe en tiu ĉi malfacila tempo, kiam ankoraŭ ne ĉio glate funkcias kaj kiam estas ankoraŭ multaj farendaĵoj. La sekva tre granda kaj grava paŝo estas la enhava kaj struktura renovigado de nia retejo, kiu baziĝas ankoraŭ multe sur niaj malnovaj enhavoj (kvankam teĥnike ni jam multon renovigis). La novan kaj pli facilan strukturon ni (Julia Noe, Julia Berndt kaj mi) jam dum semajnfina laborrenkontiĝo en novembro kaj februaro preparis - la rezultoj devas nun esti teĥnike realigataj kaj testataj. Kiel enkonduke jam dirite mi vere bedaŭras, ke vi ne tuj vidas la rezultojn de nia laboro kaj esperas, ke vi nun havas almenaŭ iun imagon, ke fakte multe okazas rilate al la modernigado kaj renovigado de GEA kaj de nia laboro.... :-) Mi kore deziras belan dimanĉon al vi (dum mem mi estas survoje al la Esperanto-urbo Herzberg por morgaŭ partopreni kuratoriuman kunsidon de la fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg am Harz) kaj esperas vidi vin dum la Kongreso en Munkeno kun jam pli ol 165 aliĝintoj! Zebastjan' (Prezidanto GEA)

Seiten

Subscribe to Esperanto in Deutschland Aggregator