Sammlung von Newsfeeds

Wer sich wundert, dass wir…

Neues von unserer Facebook-Seite - Sa, 2016-01-23 22:52
Wer sich wundert, dass wir uns momentan kaum auf Facebook melden: Derzeit wird fleissig an der Mitgliederverwaltung und Buchhaltung gearbeitet. Für alle, die am Lastschriftverfahren teilnehmen und im Januar einen Zahlungstermin haben: Wir ziehen den Beitrag am 27.01. ein. Voraussichtlich am 23./24.02. wird es auch die neuen Mitgliedskarten für 2016 geben, zusammen mit einer Übersicht der aktuell gespeicherten persönlichen Daten und ggf. den Zuwendungsbescheinigungen ("Spendenquittungen") für 2015. Allen, die Ihren Beitrag für 2016 bereits überwiesen haben: Vielen Dank! Für diejenigen, die noch überweisen: Bitte beachtet unsere im letzten Jahr geänderte Bankverbindung: www.esperanto.de/konto Kore salutas Sebastian :-)

Wer sich wundert, dass wir…

Neues von unserer Facebook-Seite - Sa, 2016-01-23 22:52
Wer sich wundert, dass wir uns momentan kaum auf Facebook melden: Derzeit wird fleissig an der Mitgliederverwaltung und Buchhaltung gearbeitet. Für alle, die am Lastschriftverfahren teilnehmen und im Januar einen Zahlungstermin haben: Wir ziehen den Beitrag am 27.01. ein. Voraussichtlich am 23./24.02. wird es auch die neuen Mitgliedskarten für 2016 geben, zusammen mit einer Übersicht der aktuell gespeicherten persönlichen Daten und ggf. den Zuwendungsbescheinigungen ("Spendenquittungen") für 2015. Allen, die Ihren Beitrag für 2016 bereits überwiesen haben: Vielen Dank! Für diejenigen, die noch überweisen: Bitte beachtet unsere im letzten Jahr geänderte Bankverbindung: www.esperanto.de/konto Kore salutas Sebastian :-)

Heute endet die günstigste Anmeldekategorie…

Neues von unserer Facebook-Seite - So, 2016-01-17 18:23
Heute endet die günstigste Anmeldekategorie für den Deutschen Esperanto-Kongress 2016 in München (13.-16.5.2016). Über 120 Anmeldungen sind bereits eingegangen. Weitere Infos und Anmeldemöglichkeit auf www.kongreso.de

Heute endet die günstigste Anmeldekategorie…

Neues von unserer Facebook-Seite - So, 2016-01-17 18:23
Heute endet die günstigste Anmeldekategorie für den Deutschen Esperanto-Kongress 2016 in München (13.-16.5.2016). Über 120 Anmeldungen sind bereits eingegangen. Weitere Infos und Anmeldemöglichkeit auf www.kongreso.de

Heute endet die günstigste Anmeldekategorie…

Neues von unserer Facebook-Seite - So, 2016-01-17 18:20
Heute endet die günstigste Anmeldekategorie für den Deutschen Esperanto-Kongress 2016 in München (13.-16.5.2016). Über 120 Anmeldungen sind bereits eingegangen. Weitere Infos und Anmeldemöglichkeit auf www.kongreso.de

Heute endet die günstigste Anmeldekategorie…

Neues von unserer Facebook-Seite - So, 2016-01-17 18:20
Heute endet die günstigste Anmeldekategorie für den Deutschen Esperanto-Kongress 2016 in München (13.-16.5.2016). Über 120 Anmeldungen sind bereits eingegangen. Weitere Infos und Anmeldemöglichkeit auf www.kongreso.de

Feliĉan novan jaron! Ni esperas,…

Neues von unserer Facebook-Seite - Fr, 2016-01-01 17:39
Feliĉan novan jaron! Ni esperas, ke vi spertis belan jarŝanĝon kaj ni antaŭĝojas bonan jaron 2016 kune kun vi!

Feliĉan novan jaron! Ni esperas,…

Neues von unserer Facebook-Seite - Fr, 2016-01-01 17:39
Feliĉan novan jaron! Ni esperas, ke vi spertis belan jarŝanĝon kaj ni antaŭĝojas bonan jaron 2016 kune kun vi!

Kiselman demisias pro kazo, okazo kaj kaoso

Libera Folio - Mo, 2015-12-14 22:30

En mesaĝo dissendita al la membroj de la Akademio kaj al diversaj aliaj personoj Christer Kiselman anoncis, ke li forlasos kaj la prezidantecon kaj la membrecon de la Akademio fine de la Zamenhof-tago. Provizore anstatŭos lin la vicprezidanto de la Akademio, Probal Dasgupta.

En demisia letero, kiun Christer Kiselman publikigis en sia persona retejo, li skribas: Se Akademio de Esperanto entute povos ion fari, ĝi povos tion fari nur sen mi. Se mi entute povos ion fari por la lingvo esperanto kaj la kulturo portata de tiu ĉi, mi povos tion fari nur ekster la akademio.

Poste li reiras al temo, kiu jam estis amplekse traktita en la jaro 2014, menciante ke dum malpli ol ses monatoj tiujare en la Akademia diskutlisto estis dissenditaj minimume sepcent mesaĝoj pri la du radikoj kaz' kaj okaz', kaj ke preskaŭ ĉiuj tiuj mesaĝoj estis senditaj de kelkaj malmultaj anoj de la Akademio. La inundo de mesaĝoj siavice tute paralizis la retajn diskutojn, ĉar multaj anoj ĉesis entute atenti pri la diskutlisto.

En sia letero Kiselman skribas: Mi estus devinta diktatorece ordoni portempan fermon de tiu dissenda servo, kompreneble riskante akuzojn pri atenco al la rajto esprimi opiniojn, sed eble savante kelkajn membrojn de malapero el la reta informinterŝanĝo.

Iom mirinde, en la retejo de la Akademio – evidente ne plu ĝisdatigata jam dum tuta jaro – Christer Kiselman anoncis en nedatita teksto afiŝita ŝajne iam en 2014, ke la estraro de la Akademio decidis tute fermi la liston AdE-diskuto. Tamen evidente tiu decido tiam ne estis realigita, ĉar mesaĝoj en la listo plu aperadis ĝis septembro 2015, tamen kun malpli granda intenseco. Dum la jaro 2014 aperis entute 756 mesaĝoj en la listo, sed ĉi-jare estis sume nur 130 mesaĝoj, kaj post septembro neniu.

En alia dokumento publikigita en la persona retejo de Christer Kiselman, la demisianta prezidanto mencias, ke la estro de la retejo ĉesis respondi al mesaĝoj. Fine estis trovita nova retestro, kiu eĉ vizitis la prezidanton en septembro 2015, sed poste malaperis senspure.

En sia adiaŭa letero Kiselman parte kulpigas sin pri la nefunkciado de la retejo: Kiam la antaŭa retejestro ne respondis al miaj leteroj, mi estus devinta mem tuj konstrui retejon kun la plej gravaj informoj pri AdE. Mi ne estas ege sperta pri komputiko, sed tamen povas fari simplan retpaĝaron. Tiel la akademio estus posedanta oficialan retejon.

La antaŭa retestro estis Bertilo Wennergren, kiu konfirmas ke li forlasis la taskon:

– Mi iom lamis pri Akademiaj aferoj, kaj ankaŭ pri la TTT-ejo lastatempe. La kaŭzo estas mia familia kaj labora situacio. Kiselman ne kontentis pri mia reagotempo, kaj pro lia kritiko mi decidis forlasi tiun postenon (kaj ankaŭ la postenon kiel direktoro de la gramatika sekcio, ĉar ankaŭ tiun taskon mi apenaŭ sukcesas plenumi). Mi transdonis la dosierojn kaj datumbazojn de la TTT-ejo al tiu persono, kiun la estraro elektis kiel novan prizorganton.

Aparta ĉapitro en la problemaro de la Akademio ŝajnas esti la diskuto pri la propono de nova statuto, dissendita al la anoj fine de septembro 2015. La propono interalie enhavis ŝanĝon al dumviva membreco, por ke la Akademio de Esperanto estu pli simila al aliaj lingvaj akademioj, kiel ekzemple la Franca Akademio.

Ne ĉiuj aprobis tiun proponon. Laŭ komentoj de Kiselman, publikigitaj en lia retejo, la vidpunktoj de akademianoj tamen temis pli pri lingvaj detaloj de la teksto ol la efektiva enhavo. Aparte multajn protestojn ŝajne vekis la maniero de la prezidanto skribi datojn.

"Eble la protestoj pri datskribo celis nur ke mi sentu devon verki la sekcion 6, kiu tamen ne konvinkos la personojn kiuj asertas ke la akademio neniam skribis en la ordo jaro-monato-tago. Nenio malebligas la interpreton ke [la kritiko] signifas ke mi malaperu el AdE", Kiselman skribas en sia retejo.

Krome li konkludas, ke ĉar malmultaj akademianoj entute partoprenis en reta opinisondado farita en oktobro kaj novembro, malverŝajnas ke entute eblos ricevi la necesan kvanton da voĉoj por ion ajn ŝanĝi en la statuto, ŝanĝi ajnan antaŭan decidon, aŭ decidi pri lingva novaĵo.

Se la konkludo validas, efektive la Akademio ne estas funkcikapabla. Tiukaze eblas kompreni, kial la prezidanto decidis demisii.
Kategorien: Esperantujo

Valle: ”La redaktoro devus labori en la Centra Oficejo”

Libera Folio - So, 2015-12-13 09:45

Libera Folio: Ĉu vi povas iel komenti la ĉesigon de via redaktora kontrakto?

Fabrício Valle: – La estraro donis al mi plenan liberecon agi kaj mi do faris tion, kio laŭ mi povus plibonigi la revuon. Kompreneble, mi funde diskutis kelkaj aferojn kun la estraro kaj ĝenerale ĝi estis ĉiam malfermita al miaj ideoj. Mi devas konfesi, ke mi multe eraris, ekzemple per kreo de tro multe da konstantaj rubrikoj, kiuj rapide montriĝis neteneblaj; ankaŭ per ne taũgaj laborprocedoj. Aliflanke, mi estas kontenta, ke mi povis labori tute libere - kun iuj limoj, kompreneble - , sed vere ne ĉio bone funkciis, parte pro tio, ke tiu libereco  venis akompanata de soleco.

– Tuj post mia unua numero, Mark Fettes longe komentis la revuon, sed post tiu unua numero mi neniam plu ricevis objektivajn taksojn de la estraro. Surprizis min ekscii per artikolo en Libera Folio, ke "la estraro de UEA ne kontentas pri la revuo". Mankis ĝuste tiu konstanta taksado kaj klara kanalo de komunikado pri la direkto de mia laboro.

– Bedaŭrinde, mian tre fruan proponon (de antaŭ mia unua numero) krei revuan konsilion la estraro ne akceptis. Antaŭ nelonge mi sukcesis krei ĝin kaj kvankam ĝi ankoraũ ne plene funkcias, ĝi montriĝis utila. Mi esperas, ke anstataũ malfondi tiun konsilion, la nova redaktoro instigu ĝiajn membrojn al aktiva laboro. El la 6 membroj, du aktivas, unu pro specifa pasema vivsituacio anoncis, ke liaj kontribuoj venos nur poste kaj tri tute silentas ĝis nun. Mi ne komprenas, kial homoj akceptas inviton por aktiva posteno kaj poste restas malaktivaj.

Ĉu via eksiĝo antaŭtempe pro decido de la estraro de UEA, aŭ laŭ via propra deziro?

– Vere, mia plano estis plu redakti la revuon ĝis la lasta numero de la jarkolekto 2016, samtempe al la gvidado de E-entrepreno, kiun mi kaj samideano el mia urbo (temas pri Paulo Lima, intervjuito de la novembra numero) planis krei ĝis fino de marto 2016. Tamen, ĉefe embarasa situacio okaze de la lasta novembra numero de Esperanto igis min meti sub la disponon de la estraro mian postenon.

– Mark Fettes kun sia estraro diskutis, konsultis la nunan kaj la estontan Ĝeneralan Direktoron de UEA kaj decidis, ke venis la tempo serĉi novan redaktoron. Li tre bone klarigis tion en la dissedolisto "uea-membroj" kaj mi opinias, ke liaj argumentoj estas tute akcepteblaj. Laste, por ke ne restu duboj: Mark Fettes ĉiam kun granda respekto, amikeco, kaj profesieco traktis min. Se inter kaj mi kaj UEA  tensio kaj malfacilaĵoj foje viglis, tion ni konsideru kiel absolute normalan rezulton de la graveco de la rolo de la revuo en la UEA-strategio. Mi tre estimas la planojn kaj ideojn de Mark Fettes kaj la gigantan strebadon de lia estraro doni al UEA novan vizaĝon. Ne estas facila misio!

Kion vi volus konsili al via posteulo?

– Kiam mi estis enpostenigita, mi kun granda miro vidis, ke la pli ol centjara revuo havis neniun redakcian gvidilon por orienti la laboron de la redaktoro. Do, mi planis dum mia redaktoreco redakti gvidlibron por lasi al mia posteulo, sed la afero ne progresis. Nun mi certe streĉe laboros por postlasi tiun bezonatan redakcian gvidilon. Miaj konsiloj kaj informoj al mia posteulo estos tie. Sed mi trovas, ke la ideo en la anonco serĉanta novan redaktoron, ke li pasigu kelkan tempon en la CO de UEA, estas treege brila. Mia specifa konsilo al la estonta redaktoro estas, ke li akceptu ĉi tiun ideon. Se li estos ne eŭropano aŭ malriĉa eŭropano, UEA pagu la vojaĝkostojn! Pri kelkaj aferoj, organizaĵo tiel granda kiel UEA ne povas ŝpari monon, eĉ en krizaj momentoj.

– Cetere, mi opinias, ke la redaktoro devas labori en la CO. Mi scias, ke eblas labori hejme, kiel mi kaj la antaŭa redaktoro, Stano Marček, laboris la tutan tempon, sed tio plene validas nur por la asistantoj, helpantoj, ne pri okupanto de ŝlosila posteno. Ĉu la Ĝenerala Direktoro laboru hejme? Ĉu la libroservisto, la sekretario? Ĉu mia samlandano Clay Magalhães laboru hejme aŭ sen konstantaj personaj kontaktoj kun la homoj en la CO kaj sen partopreni almenaŭ parton de la estraraj kunsidoj? Bone, se UEA vere ne povas financi la restadon de la redaktoro en Roterdamo, almenaŭ ĝi financu la viziton de la redaktoro al la Centra Oficejo, minimume ĉiun kvaran monaton. Mi konfesas, ke kelkafoje mi sentis min kvazaŭ strangulo en la nesto.

Ĉu dum via redaktorado vi atentis la ciferojn kiuj atestas pluan malkreskon de la abonantaro – kaj al kio vi atribuus ke vi ne sukcesis returni la tajdon?

– Jes, kompreneble mi atentis ilin. La situacio de UEA estas vere zorgiga sed, ĉu mi sola respondecu pri returno de la tajdo? Nu, UEA estas organizaĵo kun estraro,  membraro, komitato, konsilio, aliĝintaj landaj asocioj, salajrataj oficistoj, inkluzive de Ĝenerala Direktoro... kaj la redaktoro de la revuo Esperanto  respondecu pri la kresko de la membraro?

– La problemo de UEA ne kuŝas sur la afero "revuo" aŭ en la manko de pli moderna retejo. La problemo de UEA estas UEA mem. Mi opinias, ke la nuna estraro laboras en la ĝusta direkto, se konsideri la "antikvan reĝimon". Estas ja aprobinda strebado la klopodo renogivi la "sistemon UEA" per kreado de strategia plano, konstruo de nova retejo, trejnado de aktivuloj, sed tiu renovigo okazas ene de la tradiciaj idearo kaj vizio.

– Por returni la tajdon, UEA bezonas pli fundan kaj radikalan ennovigon, sed ne multe efikos, se nur ĝi sekvos tiun vojon. La tuta movado bezonas kuraĝe renovigi siajn labormetodojn, ideojn kaj ĉefe la celaron, sed ĉar por nia movado ne estas facile fari radikalajn paŝojn, mi kredas, ke renovigo venos kiel cunamo, spite la tradiciemon de la E-centroj, kies celoj, labormaniero kaj strukturo estas malĝisdatigitaj.
Kategorien: Esperantujo

Esperanto ist so einfach zu…

Neues von unserer Facebook-Seite - Mo, 2015-12-07 09:47
Esperanto ist so einfach zu lernen, dass die 16 Grundregeln der Sprache sogar auf einen Bierdeckel passen. Wer das nachprüfen möchte, dem schickt das Bahn-Sozialwerk gerne einen Bierdeckel zu. (Mail an: socialmedia@bsw24.de)

Esperanto ist so einfach zu…

Neues von unserer Facebook-Seite - Mo, 2015-12-07 09:47
Esperanto ist so einfach zu lernen, dass die 16 Grundregeln der Sprache sogar auf einen Bierdeckel passen. Wer das nachprüfen möchte, dem schickt das Bahn-Sozialwerk gerne einen Bierdeckel zu. (Mail an: socialmedia@bsw24.de)

La sendependiĝo de TEJO malcertas

Libera Folio - Do, 2015-11-26 19:35

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) iĝos jure sendependa organizaĵo, kaj sekve formale ne plu estos junulara sekcio de UEA. Tiu estis la plej grava decido farita dum la komitata kunsido de UEA en Lillo en aŭgusto 2015. Jam tiam kritikantoj atentigis, ke la sendependiĝon malhelpas la statuto de UEA, laŭ kiu TEJO tute ne estas sendependa, sed male "integra parto de UEA".

La komitato de UEA tiam ignoris la kontraŭargumenton, kaj aprobis proponatan novan statuton de TEJO, kiu igu la asocion sendependa, kvankam tute mankis klareco de tio, kiel aspektu la kontraktaj rilatoj inter la du asocioj post la sendependeco. La komitato de TEJO tamen estis iom pli pripensema, kaj rifuzis akcepti la proponatan statuton antaŭ ol vidi la finan tekston de la kontrakto kiu poste reguligu la rilatojn de UEA kaj TEJO.

Laŭ la decido de la komitato de TEJO la finaj tekstoj de la kontrakto kaj statuto devis esti pretigitaj de la estraro de TEJO antaŭ la fino de oktobro 2015 kaj poste aprobitaj per reta voĉdonado. Kiam nenio aŭdiĝis pri la afero ĝis la mezo de novembro, Libera Folio turnis sin al la prezidantoj de UEA kaj TEJO por klarigoj.

La prezidanto de UEA, Mark Fettes, respondis, ke li ne volas diri ion antaŭ ol li raportos pri la progreso de la afero al la komitato. La prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, same nenion volis diri pri la afero, sed nur respondis, ke li baldaŭ informos la komitaton de TEJO.

Fine la 19-an de novembro en la diskutejo de la komitato de UEA kaj la 25-an de novembro ankaŭ en la diskutejo de la komitato de TEJO aperis mesaĝoj de la du prezidantoj, kiuj klarigas la longan silenton: la nederlanda notario kiu esploris la nun validan statuton de UEA kaj la proponatan statuton de sendependa TEJO konstatis, ke la nuna statuto ne permesas tian aranĝon. Por jura sendependiĝo de TEJO sekve necesas ŝanĝi la statuton de UEA, kio ne nepre estas tute simpla afero.

Laŭ la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, la estraroj de UEA kaj TEJO konsentis "jam trakti novan statuton kaj la kontrakton inter TEJO kaj UEA… sed atendi por la registrado ĉe notario". Ne tute klaras kion signifas "trakti" ĉi-rilate, sed evidente la ajna nova statuto estos jure valida nur post la registrado.

Tiu registrado povus laŭ Mandirola okazi post kiam la komitato de UEA estos aprobinta la necesajn ŝanĝojn en la statuto de UEA dum la Universala Kongreso en Nitro.

Tamen efektive eventuala ŝanĝo de statuto farita en Nitro ne ekvalidos aŭtomate – por statutoŝanĝo krom decido de la komitato estas bezonata ankaŭ aprobo de la tuta membraro de UEA, donita en ĝenerala voĉdonado. Aldone por statutoŝanĝo ne sufiĉas simpla majoritato en ĝenerala poŝta voĉdonado, sed bezonatas du trionoj de la donitaj voĉoj.

Eĉ pli grave, bezonatas minimume duono de ĉiuj eblaj voĉoj. Laŭ la statuto de UEA, en ĝenerala voĉdono ĉiu individua membro havas unu voĉon, fakaj asocioj po cent voĉojn, kaj landaj asocioj unu voĉon por ĉiu membro, por kiu la landa asocio pagis kotizon al UEA.

Do, la matematiko estas iom komplika, sed ne estas memklare, ke oni efektive sukcesos kolekti la necesajn voĉojn, eĉ se neniu voĉdonos kontraŭ la sendependiĝo de TEJO. Krome sufiĉos kontraŭstaro de du-tri grandaj landaj asocioj de UEA por malakcepti la statutŝanĝon.

Kategorien: Esperantujo

12 minutoj pri Esperanto (en…

Neues von unserer Facebook-Seite - So, 2015-11-22 16:24
12 minutoj pri Esperanto (en iom facila germana)

12 minutoj pri Esperanto (en…

Neues von unserer Facebook-Seite - So, 2015-11-22 16:24
12 minutoj pri Esperanto (en iom facila germana)

Esperanto für Ausländer und Flüchtlinge…

Neues von unserer Facebook-Seite - Do, 2015-11-19 07:45
Esperanto für Ausländer und Flüchtlinge Stimmt ab für Esperanto!

Esperanto für Ausländer und Flüchtlinge…

Neues von unserer Facebook-Seite - Do, 2015-11-19 07:45
Esperanto für Ausländer und Flüchtlinge Stimmt ab für Esperanto!

La revuo de UEA ekhavos novan redaktoron

Libera Folio - Mi, 2015-11-18 23:05

Jam antaŭ pli ol unu jaro, en septembro 2014, la estraro de UEA esprimis malkontenton pri la enhavo de la revuo Esperanto, kaj tial decidis ne longigi la kontrakton de la redaktoro por plena jaro, sed doni al li duonjaran provperiodon por vidi, ĉu li sukcesos plibonigi la ĵurnalisman traktadon de movade gravaj temoj. La decido pri la daŭrigo devis esti anoncita ĝis la fino de marto 2015, sed neniam aperis.

Responde al demando de Libera Folio la prezidanto de UEA, Mark Fettes, tiam fine konfirmis, ke la estraro decidis longigi la kontrakton de Fabricio Valle je iom pli ol jaro, ĝis la julia-aŭgusta numero de 2016.

– En tiu tempo ni havos novan ĝeneralan direktoron kaj reekzamenos multajn flankojn de la organizo de UEA, inkluzive de la rolo de la revuo en la nuntempa rete kunligita mondo, Mark Fettes tiam klarigis.

La 18-an de novembro 2015 Mark Fettes tamen surprize anoncis al la komitato de UEA, ke Fabricio Valle forlasos sian postenon jam post la finpreparo de la aprila numero 2016, do praktike en marto. Sekve UEA nun ekserĉas novan redaktoron, kiu devos ekofici post kvar monatoj.

En la anonco pri la posteno la estraro de UEA mencias, ke la nova redaktoro havos respondecon ankaŭ pri renovigo de retejoj de UEA:

La Estraro serĉas personon, kiu aktive kontribuos al la efektivigo de la Strategia Laborplano de UEA, kiu estas iniciatema kaj kreema, kaj kiu interesiĝas pri plej diversaj aspektoj de la movado. La redaktopolitiko de la revuo estas proksime ligita al la mastrumado de informoj en la retejoj de UEA, kaj la redaktoro do samtempe estos ano de teamo por la renovigo de tiuj retejoj.

La sinproponoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la fino de januaro 2016. Poste taŭgaj kandidatoj estos intervjuataj telefone.

Kategorien: Esperantujo

Im Blog des Bahnsozialwerkes gibt…

Neues von unserer Facebook-Seite - Fr, 2015-10-30 20:29
Im Blog des Bahnsozialwerkes gibt es ein Interview mit mir als Präsidenten des Deutschen Esperanto-Bundes zu Esperanto. Übrigens bietet das BSW einen Bierdeckel mit den 16 Regeln des Esperanto an. Sieht gut aus und gibt es einfach per Mailanforderung! http://www.bsw-blog.de/artikel/2015/saluton-kiel-vi-fartas

Im Blog des Bahnsozialwerkes gibt…

Neues von unserer Facebook-Seite - Fr, 2015-10-30 20:29
Im Blog des Bahnsozialwerkes gibt es ein Interview mit mir als Präsidenten des Deutschen Esperanto-Bundes zu Esperanto. Übrigens bietet das BSW einen Bierdeckel mit den 16 Regeln des Esperanto an. Sieht gut aus und gibt es einfach per Mailanforderung! http://www.bsw-blog.de/artikel/2015/saluton-kiel-vi-fartas

Seiten

Subscribe to Esperanto in Deutschland Aggregator