Libera Folio

Subscribe to Libera Folio Feed
These are the search results for the query, showing results 1 to 500.
Aktualisiert: vor 1 Stunde 22 Minuten

Libera Folio fermiĝos en mardo

Mo, 2016-12-12 08:45
La retejo de Libera Folio estos fermita en mardo. Tamen, male ol ĉe Ipernity, ne temos pri definitiva fermo, sed provizora malŝalto pro teknikaj kialoj. Espereble jam en merkredo la retejo funkcios denove.
Kategorien: Esperantujo

Internan ideon por tutmondistoj!

So, 2016-12-04 12:40

La jena artikolo de Guy Sorman aperis en la franca fine de novembro. Aperis ankaŭ hispanlingva versio. Kun permeso de la aŭtoro Libera Folio publikigas la tekston en Esperanto.

"Saluton"!(1) Saluton en Esperanto, lingvo universala. Ĉu vi ne parolas Esperanton? En la jaroj 1960-aj, en Pariza antaŭurbo, kie mi prepariĝis al la abiturienta ekzameno, simile al multaj samgeneracianoj mi sekvis kursojn pri Esperanto, aldone al la angla, la germana por la pli talentaj, kaj la hispana por la malpli talentaj. Stranga hierarkio de tiu tempo. La plej bonaj lernis Esperanton, kiu estas samtempe lingvo kaj universala projekto: postmilite, Eŭropa Unio kaj tutmondiĝo igis revi.

Ĉi tiu sinkinta epizodo resurfaciĝis ĉe mi dank’ al libro de Esther Schor, usona esperantistino (Bridge of Words, Novjorko), kaj ankaŭ pro la spertebla elreviĝo pri tutmondiĝo. Se ni konsideras historion je longa daŭro, ni vidas ke la homaro ĉiam hezitas inter la revo de unueco kaj identeca enfermiĝo, ekde Babelturo, kiu disigis la gentojn. En la jaroj 1870-aj, Babelo hantis la junan Lazaron Zamenhof, studenton el Bjalistoko, urbo nuntempe en Pollando. Tie Zamenhof parolis ruse kun la instancoj, pole surstrate, germane en la lernejo, jide en la familio. Li observis kiom da streĉoj ekestas pro la manko de komuna interpopola lingvo: liaj spertoj Bjalistokaj validis por la tuta mondo. Zamenhof tiam ekhavis la ambicion ne anstataŭigi la ekzistantajn lingvojn, sed proponi duan lingvon universalan, kiu utilu por komerco kaj scienco. Ĉar tiu lingvo ne ekzistis, li ĝin kreis: li nomis ĝin Linguo internacie, lingvo internacia. Sian vortaron, kiu aperis en 1887 en Varsovio, li subskribis per plumnomo, Doktoro Esperanto. Liaj sekvantoj fulme disvastiĝis en Mezeŭropo, en Francio iĝonta la centro de la nova lingvo, en Hispanio, Brazilo, Usono, sed ankaŭ en Ĉinio kaj Japanio: ili donis al la nova lingvo la nomon Esperanto.

Kiel iu kuraĝas krei lingvon? Zamenhof havis simplan metodon por plifaciligi la lernadon: li taksis ke por regado de Esperanto necesas tri monatoj. En mia kazo tio montriĝis optimisma, ĉar mi lerrnis malmulton kaj ĉion forgesis. La vorttrezoro de Zamenhof proponas naŭcent radikojn el latinidaj lingvoj, kiuj deklinaciiĝas laŭ slava gramatiko. Post alproprigo de tiuj iloj, la esperantistoj estas bonvenaj evoluigi la lingvon kaj enkonduki la necesajn neologismojn. Komputilo, kiu ne ekzistis en la tempo de Zamenhof, nun nomiĝas komputilo. Esther Schor memorigas ke la utopio de Zamenhof, lia Malbabelo, ne estis soleca iniciato. En 1879, en Germanio, katolika pastro, Johann Martin Schleyer, inventis Volapukon pro simila celado. Francoj de mia generacio memoros vortatakon de generalo de Gaulle kontraŭ la „integrado” de Eŭropo. Televide, la 15an de majo 1962, li diris: „Danto, Goeto, Chateaubriand apartenas al la tuta Eŭropo per tio ke ili estis italo, germano kaj franco. Ili ne utilus al Eŭropo se ili estus pensintaj, verkintaj en iu Esperanto aŭ Volapuko!”(2)

De Gaulle apartenis al generacio kiu komprenis Esperanton kaj Volapukon troige kiel „minacojn”; Zamenhof ja proponis nur duan lingvon. Ĉi tiu dua lingvo fariĝis la angla, kio malesperigas la esperantistojn. Ne ĉar ili malŝatus la anglan, sed ĉar Esperanto estas neŭtrala lingvo, kiu privilegias neniun nacion. Tiun neŭtralecon oni sufiĉe bone komprenis por ke en 1922, en Ĝenevo, la Ligo de Nacioj pripensu alpreni Esperanton kiel laborlingvon; la franca delegacio kontraŭis, timante ke Esperanto malutilus al la supozata universaleco de la franca lingvo. En la sama epoko ankaŭ la estroj de la nova Sovetio konsideris alpreni Esperanton kiel komunan lingvon de la imperio – ĝis Stalino decidis ke tiu estos la rusa kaj ekstermis esperantistojn. Nu, hodiaŭ la franca lingvo ne estas universala, kaj Esperanto ne mortis.

Al la demando "Kiom da homoj parolas Esperanton"?, esperantistoj respondas Sufîĉe (3), sufiĉe por ke la lingvo restu viva. Probable inter unu kaj du milionoj tutmonde, kaj daŭre pli dank’ al Interreto, kiu plifaciligas la lernadon. Interreto krome ebligas al esperantistoj komuniki inter si; la reto iĝis anstataŭa nacio por ĉi tiuj sennaciaj parolantoj. Manke de teritorio, la esperantistoj havas flagon, kvinpintan verdan stelon sur blanka fono. Kaj ĉiujare ili kuniĝas en Kongreso kie nur Esperanto estas parolata, ekde la unua en Bulonjo-sur-Maro en 1905. Ke Esperanto vivas plu, tio okazas ĉar, trans la lingvo mem, ĝi esprimas esperon kiun Zamenhof nomis la interna ideo (4). Ĉi tiun universalan kredon li pruntis de rabeno Hilel (1. jc. antaŭ nia epoko), por kiu ĉiuj religioj estis resumeblaj en unu frazo: „Traktu ĉiujn tiel, kiel vi ŝatus esti traktata.”

Kara leganto, ne temas pri insista invito fariĝi esperantisto, nek pri persona kredo je elaĉeto fare de Zamenhof kaj Hilel. Sed ja ŝajnas al mi ke la fido de Zamenhof je la meritoj de interŝanĝo lingva, komerca, scienca, kultura, estas sendifekta valoro, kiun oni devus revigligi. La nuntempa rekresko de identec-ideologioj kaj abruptaj naciismoj sekvas parte el la nekapablo de "tutmondistoj" formuli sian projekton per vortumo spirita. La porantoj de la "fermita socio", la nov-tribistoj, posedas sian internan ideon, bazitan sur etna koncepto de identeco. Kontraste, la tutmondistoj aperas materiismaj kaj mutaj. Mankas al ili la interna ideo.

Tradukis el la franca István Ertl

Notoj:

1. Esperantlingve en la originalo.

2. "Dante, Goethe, Chateaubriand appartiennent à toute l’Europe dans la mesure où ils étaient respectivement et éminemment italien, allemand et français. Ils n’auraient pas beaucoup servi l’Europe s’ils avaient été des apatrides et s’ils avaient pensé, écrit en quelque esperanto ou volapük intégrés.” (Danto, Goeto, Chateaubriand apartenas al la tuta Eŭropo per tio ke ili estis respektive kaj elstare italo, germano kaj franco. Ili ne multe utilus al Eŭropo se ili estus estintaj sennaciuloj kaj se ili estus pensintaj, verkintaj en iu Esperanto aŭ Volapuko integritaj.” – La vorto integritaj aperas pro la komparo inter Eŭropo integrita kaj ties apartaj nacioj. (La tradukinto.)

3. Esperantlingve en la originalo.

4. Esperantlingve en la originalo.
Kategorien: Esperantujo

La retejo Ipernity fermiĝos en januaro

Sa, 2016-12-03 11:04

Ipernity estas multlingva retejo, kie eblas afiŝi kaj komenti interalie fotojn kaj blogaĵojn. Eblas ankaŭ krei grupojn de uzantoj por diskuti diversajn temojn.

Kiam Ipernity estis fondita antaŭ dek jaroj la reta pejzaĝo aspektis tute alia ol nun. La nun popularaj retservoj Facebook kaj Twitter iĝis alireblaj por la ĝenerala publiko en la sama jaro kiel Ipernity, 2006, kaj ankoraŭ ne klaris, kiaspecaj retejoj gajnos la favoron de la uzantaro.

En 2007 multaj uzantoj proteste forlasis la popularegan fotoservo Flickr, ĉar ĝia posedanto Yahoo donadis al la ĉinaj aŭtoritatoj personajn informojn pri kritikantoj de la reĝimo, kiuj havis retpoŝtan konton ĉe Yahoo. Inter la forlasintoj estis ankaŭ Paul Peeraerts, la kreinto kaj administranto de unu el la esperantlingvaj foto-grupoj ĉe Flickr.

- Mi ne volas, ke mia mono servu por enkarcerigi senkulpajn personojn, li klarigis tiam.

Li transiris al la franca servo Ipernity, kiu tiam estis nur dulingva - franca kaj angla. Poste li verkis pri ĝi artikolon por Monato, kaj baldaŭ iĝis la kunordiganto de volontula grupo, kiu laŭ propono de la gvidantoj de Ipernity tradukis la fasadon de la retejo al Esperanto.

La versio en Esperanto ekfunkciis en oktobro 2007, kaj tiel Esperanto estis inter la unuaj lingvoj de Ipernity. La servo allogis multajn esperantistajn uzantojn pro sia lingva politiko, sed ankaŭ pro tio, ke elektinte Esperanton kiel sian lingvon la uzantoj facile povis trovi fotojn kaj aliajn enhavojn afiŝitajn ĝuste de esperantistoj.

En 2008 Ipernity estis premiita en konkurso de Mashable.com kiel "la plej bona filmkunhaviga retejo", kaj dum la postaj jaroj ĝi ricevis investojn kiuj ebligis evoluigi la retejon. Tamen post kelkaj jaroj ekaperis problemoj.

Laŭ la komerca modelo de Ipernity eblas aliĝi al la retejo senpage kaj afiŝi limigitan kvanton da enhavo, sed por liberiĝi de la limigoj necesas pagi jaran abonpagon. Tamen montriĝis ke la retuzantoj unuavice elektas senpagajn servojn, kaj ne sufiĉe multaj pretas pagi. Tial jam en 2014 la firmao devis fari drastajn reduktojn.

En januaro 2016 la teamo de Ipernity avertis pri la risko, ke la servo povos esti fermita, se la ekonomia situacio ne pliboniĝos. La 1-an de decembro venis la teamo anoncis ke la strebadoj trovi partneron kiu pretus investi en la servon ne sukcesis, kaj ke la servo tial plej verŝajne estos malŝaltita en la fino de januaro 2017.

"Kiel vi povas imagi, tio tre malĝojigas nin, precipe ĉar ni scias, ke multaj el vi sentas tre proksiman ligon al Ipernity. Ni sentas nin tre senhelpaj pensante, ke ĉi tiu spaco, kiun ni ĉiuj helpis konstrui dum dek jaroj, baldaŭ malaperos. Kiel ni promesis, ni strebos helpi vin konservi ĉiujn viajn publikaĵojn", la teamo skribas en sia afiŝo.

Multaj esperantistoj havas centojn da fotoj, blogaĵoj kaj aliaj enhaveroj en Ipernity. Ankoraŭ ne klaras, en kia maniero oni povos facile elŝuti kaj konservi la enhavojn.
Kategorien: Esperantujo

TEJO kolektas donacojn por afrika IJK

Do, 2016-12-01 13:35

Łukasz Żebrowski estis prezidanto de TEJO de 2011 ĝis 2015, kiam lin postsekvis Michael Boris Mandirola. En septembro 2016 Łukasz Żebrowski kaj pluraj aliaj personoj estis urĝe dungitaj de TEJO, kiam montriĝis ke administra subvencio pagata de EU estis kontraŭregule elspezita por salajri oficistojn ekster EU. Por ne devi repagi la tutan sumon TEJO decidis rapide elspezi ĝin por salajroj de urĝe dungitaj oficistoj loĝantaj en Eŭropa Unio.

Inter tiuj oficistoj estas Łukasz Żebrowski, nun salajrata per EU-subvencio por havigi al TEJO la monon por la "propra kontribuo" kiun postulas la reguloj de alia EU-subvencio. Laŭ li la mono estos tamen uzata ne nur por la "propra kontribuo", sed ankaŭ por partoprenigi pliajn afrikanojn – se ja oni sukcesos kolekti sufiĉan sumon.

Libera Folio: Kial la monkolekta kampanjo estis lanĉita nur post la ĉi-jara IJK, sed ne dum ĝi?

Łukasz Żebrowski: – La estraro de TEJO engaĝis min al ĉi tiu tasko ekde septembro 2016, do mi ne povas respondi pro tio kio okazis pli frue. Laŭ la aktuala strategia plano la kampanjo devus komenciĝi en decembro 2015. En tiom vasta skalo tio okazas nur nun, sed tamen oni kolektis monon kun tiu celo en la ĉi-jara Universala Kongreso, do ne estas tiel, ke ĝis nun okazis nenio.

Komence la celo ŝajne estis financi la kontribuon de TEJO al la EU-projekto. Kiam oni aldonis la celon partoprenigi afrikanojn?

– Tute male. La celo pri partoprenigo de afrikanoj estis multege pli frua ol la projekto mem. Jam en 2009, kiam TEJO decidis, ke IJK en Afriko estu ĝia strategia celo, oni skribis en koncerna dokumento, ke necesos "grandskala subvenciado de en-afrikaj vojaĝoj kaj partoprenoj". En la aktuala Strategia Plano estas eksplicite skribite: "En decembro 2015 lanĉo de la kampanjo por financi venigon de Afrikanoj al Afrika IJK kaj por sukcese okazigi la kongreson.". Tio estas evidenta, ke por ke la afrika IJK estu vere afrika, devas partopreni ĝin junaj aktivuloj de ĉi tiu kontinento. La nuna kampanjo estas do realigo de ĉi tiu delonge havata ideo kaj sekvas la gvidliniojn de la komitato.

Kion oni nun esperas atingi per la kampanjo?

– La ĉefaj celoj estas du. Necesas kolekti monon por venigi junajn afrikajn aktivulojn el landoj, kiuj ne partoprenas la projekton, ĉar ja, por ke ili povu konstrui pli fortan kaj grandan Esperanto-movadon, ili bezonas renkontiĝi, interŝanĝi spertojn kaj vere senti Esperantujon. Tio praktike eblos por ili nur en IJK en Afriko. Por tiu celo, laŭ nia pritakso, ni bezonos pli ol 11.000 eŭrojn. La dua celo estas kolekti monon por propra kontribuo al la projekto AEJK – "Afrika-Eŭropa junulara kapabligo". Propra kontribuo estas deviga afero en tiaspecaj eŭropuniaj projektoj kaj ĉar la projekto estas tre granda, propra financado estas ankaŭ nebagatela. Temas pri pli ol 13.000 eŭroj. Sume, ni celas kolekti 25.000 eŭrojn.

Kiom da mono oni ĝis nun sukcesis kolekti?

– En la momento, kiam mi estas respondanta ĉi tiun demandon ni havas kolektitajn preskaŭ 5.500 eŭrojn. La plej aktualaj informoj pri tio kiom ni sukcesis kolekti per ĉiuj kanaloj troveblas en la retejo de TEJO.

De kiuj venis la ĝisnunaj donacoj? Ĉu de individuoj aŭ organizaĵoj?

– Ĝis nun la donacoj venis nur de individuoj, sed klare ankaŭ organizaĵoj estas bonvenaj iĝi sponsoroj de la kampanjo.

Kiel okazas la donackampanjo, kaj kiel longe ĝi daŭros?

– La kampanjo estis oficiale inaŭgurita dum la ĵus okazinta Malferma Tago en la Centra Oficejo, tamen, kiel mi menciis, por tiu ŝi celo oni jam komencis kolekti monon pli frue. Nuntempe la kampanjo okazas ĉefe rete, per retejo generosity.com kaj per la retpaĝo de TEJO, ni estas aktivaj en sociaj retoj, ni kontaktos esperantistojn ankaŭ persone. Kompreneble, ni certe uzos okazojn por kampanji ne nur rete, sed ankaŭ ĉeeste en Zamenhoftagaj renkontiĝoj aŭ dum novjaraj festoj. Ni planas fini monkolektadon en la unuaj tagoj de januaro.

Kial ĝi finiĝos tiel rapide?

– Dum ĉi tiu iom pli ol monato ni celas atingi la publikon prezentante nian projekton kaj petante kontibuojn. Post fino de la kampanjo venos tempo por finkalkuli ĝin kaj ekrealigi sekvajn paŝojn, do ekzemple konkurson por afrikaj aktivuloj kiuj povus ricevi subvencion. Klare, se iu ne povus kontribui dum la daŭro de la kampanjo kaj povus fari tion nur post ĝi, tio ankaŭ estus tre bonvena kaj certe helpus al la kongreso. Tamen por povi taŭgatempe realigi sekvajn paŝojn plej oportunas ĝuste tiu tempo de la kampanjo.

Kiel oni donacu?

– Manieroj tre multas. La retejo generosity.com akceptas pagojn per kartoj. En la retpaĝo de TEJO tiuj ebloj pli multas – krom kartoj eblas pagi ankaŭ per PayPal. Troveblas tie informoj pri ebloj fari bankajn ĝirojn, kiuj tamen iom pli komplikas ol pagoj per kartoj aŭ PayPal. Fine, kompreneble eblas ankaŭ per internaj ĝiroj de UEA. Kaze de problemoj oni ĉiam povas demandi ĉe la Oficejo de TEJO.

Kial oni donacu?

– Ni donacu por helpi al junaj aktivuloj, kiuj laboras por Esperanto en siaj lokaj medioj en Afriko kaj normale ne havas ŝancon por partopreni ajnan internacian renkontiĝon. Por ili tiu ŝanco estas vere unika. Ili povos renkontiĝi kun aktivuloj de la tuta mondo – trejniĝi, inspiriĝi, interŝanĝi spertojn, senti vere internacian etoson kaj fine reveni al siaj lokoj kun novaj ideoj, novaj kompetentoj, nova motiviĝo. Tio estas vere nemaltrafebla oportuno por la junulara Esperanto-movado en Afriko.

Ĉu donacantoj ricevas ian rekonon aŭ avantaĝon?

– Jes. Ni publikigos liston de ĉiuj subtenantoj kaj sponsoroj, kiuj ne petis esti anonimaj. Ni preparis ankaŭ diversajn donacojn kaj premiojn, kiuj dependas de la kontribuo. Subteni nin povas ĉiu laŭ sia povo. La donacoj komenciĝas de specialaj retaj raportoj, sendate ekskluzive al la subtenantoj. Ne mankas donacoj, kiujn ni liveros per tradicia poŝto. Temas interalie pri poŝtkartoj de IJK, etaj donacoj de Togolando aŭ fotoj de la kongreso. Al oficialaj sponsoroj ni donas eblecon transdoni sian mesaĝon – al la kongreso, ekzemple laŭtlegante iliajn vortojn dum la malfermo, aŭ pli vaste al Esperantujo, ekzemple disponigante tutan paĝon en la revuo Kontakto. Mi esperas, ke ĉiu trovos por si interesan manieron kontribui kaj ankaŭ tiel sperti la kongreson - aŭ per ricevotaj donacoj aŭ eĉ pli bone, mem ĉeestante ĉi tiun eventon.

Kategorien: Esperantujo

Novaj malklaraĵoj ĉirkaŭ la afrika IJK

Do, 2016-12-01 13:33

De tempo al tempo en TEJO leviĝis la demando pri Internacia Junulara Kongreso en Afriko. Longe oni konsideris la kondiĉojn ne maturaj por tia entrepreno, sed kiam TEJO sukcesis gajni grandan EU-subvencion por sia afrika projekto, la tuja organizado de IJK en Afriko iĝis nepra prioritato por ne perdi la monon.

Cetere, por ricevi subvencion, TEJO devas mem investi en la projekton pli ol 13.000 eŭrojn. Dum la ĉi-jara IJK la estraro de TEJO ne informis sian propran komitaton pri tiu deviga elspezo, sed jam unu semajnon poste ĝi lanĉis monkolekton dum la UK por havigi la necesan monon.

Kadre de la projekto Afrika Eŭropa Junulara Kapabligo (AEJK), TEJO laŭ la oficiala projektopriskribo intencas kunlabori kun tri aliaj junularaj organizaĵoj en Eŭropo (Pollando, Italio, Slovakio) kaj kvar junularaj organizaĵoj en Afriko (DR Kongo, Togolando, Benino kaj Burundo). La oficiala celo de la programo estas trejnado de junularaj aktivuloj, kaj ĝi inkluzivas kvar renkontiĝojn de eŭropaj kaj afrikaj junuloj, inter kiuj unu okazu dum IJK en Afriko en 2017.

Neniu el la "afrikaj junularaj organizaĵoj" indikitaj en la projektaj dokumentoj efektive estas junulara – temas simple pri la landaj asocioj de UEA en la koncernaj landoj. Sed eĉ pli mirinde estas, ke la gvidorganoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE), la landa asocio de UEA en la lando kie devus okazi la venontjara IJK, neniam estis informitaj, ke UTE estas "partnera organizaĵo" en projekto kiun EU subvencias per 130.000 eŭroj.

Gbeglo Koffi, komitatano de UTE kaj unu el la korifeoj de la togolanda Esperanto-movado, ekscias pri la asertata rolo de UTE en la EU-financata projekto de TEJO nur kiam Libera Folio demandas al li pri ĝiaj detaloj.

– UTE tute ne estas tia partnero de la projekto. Se io tia estus, mi scius, kaj tion dirus ĉiuj aliaj komitatanoj.

En la projektaj dokumentoj kiujn TEJO sendis al la EU-instanco kiu administras la projekt-subvencion, oni oficiale indikis ke UTE estas partnera organizaĵo. Tamen, anstataŭ kontaktinformoj de UTE en la dokumentoj estas ligo al la retejo de tute alia organizaĵo, Agado por progresigo de Esperanto en Togolando (APETO).

Pro la diversaj malklaraĵoj ĉirkaŭ la afero UTE intertempe faris ŝajne definitivan decidon ne partopreni en la organizado de la planata venontjara IJK en Togolando. Krome la komitato de UTE laŭ Gbeglo Koffi nun diskutos, ĉu necesas oficiale informi la koncernajn EU-instancojn, ke UTE neniam konsentis esti partnero en la koncerna projekto.

Laŭ Michael Boris Mandirola, la prezidanto de TEJO, la retiriĝo de UTE ne malhelpos la projekton:

– La IJK okazos en Aného kiel planite kaj la AEJK (la EU-Afrika projekto) bone disvolviĝos, ĉu kun UTE, ĉu kun alia togolanda partnero se ĝi preferas rezigni je ĉi tiu ŝanco.

Libera Folio: Sed kiel povas esti, ke UTE en la projektaj dokumentoj estas indikita kiel partnero, dum la gvidorganoj de UTE tute ne estis informitaj pri tio?

Michael Boris Mandirola: – La eŭropa agentejo EACEA postulis diversajn dokumentojn pri UTE kaj ni ilin ĉiam ricevis tute enorde de Adjévi kun lia subskribo kiel laŭleĝa reprezentanto. Mi do apenaŭ komprenus kiel eblas ke UTE ĵus eksciintus pri la afero; cetere /temas pri/ projekto pri kiu TEJO abunde komunikas ekde la aprobo antaŭ 6 monatoj.

Adjévi Adjé, kun kiu TEJO komunikis pri la partnereco de UTE, ĉesis esti la prezidanto de la organizaĵo jam antaŭ du jaroj. Kiam Libera Folio demandas lin pri lia rolo, li tamen ŝajnas plu opinii sin prezidanto:

– Nun mi ne scias kial Gbeglo decidis manipuli la situacion favore al lia dekomenca starpunkto kontraŭstari kaj ĉiujn agadojn de UEA/TEJO kaj tiujn, kiuj proksimas al tiuj agadoj en la kontinento. Se vere finiĝis mia prezidanta ofico ĉe UTE kial oni do ne informis la landan instancon kiu rekonas UTE kaj ĝisdatigis la retejon de UTE?

Gbeglo Koffi estas antaŭa estrarano de UEA, sed konfliktas kun la asocio ekde 2005, kiam la estraro de UEA ne volis daŭrigi la Afrikan Oficejon de UEA sub lia gvido, sed movis ĝin el Togolando al Benino.

Gbeglo Koffi nun diras, ke Adjévi Adjé, dum kies prezidperiodo UTE estis oficiale registrita kiel asocio, senrajte konservas ĉe si la registriĝan dokumenton de UTE, kaj tial ne eblas ĝisdatigi la informojn ĉe la oficialaj instancoj.

– La komitato de UTE/JOTE decidis pacienci ĝis la 19-a de decembro 2016, kaj se ĝis tiam li ne estos redoninta la kvitancon, la afero iros al la justico, diras Gbeglo Koffi.

En nefermita letero al la prezidanto de UEA la estraro de UTE nun krome minacas, ke la tuta asocio eliros el UEA, se ne ĉesos "surtretadoj" kontraŭ UTE fare de UEA. Kiel ekzemplon de la problemoj la letero mencias, ke la ĝenerala direktoro de UEA ĵus vizitis Togolandon, sed ne kontaktis la prezidanton de UTE. Tiu vizito krome okazis kadre de la EU-subvencio, kiel parto de la preparoj por la IJK.

Sendepende de tio, kio rezultos el la diversaj enmovadaj konfliktoj, la perspektivoj de TEJO ĉe la eŭropaj subvenciaj instancoj apenaŭ pliboniĝos, se UTE oficiale protestos kontraŭ la fakto, ke persono, kiu jam de du jaroj ne prezidas la organizaĵon, tamen agas ĝianome en finance signifa rolo.

Kategorien: Esperantujo

UEA ekmalfermas voĉdonilojn

Mi, 2016-11-16 13:40

La nun okazanta ĝenerala voĉdono estas la unua post 1979, kiam la statuto de UEA pasintfoje estis ŝanĝita. Unu el la proponataj ŝanĝoj rilatas al la statuso de TEJO, sed temas ankaŭ ekzemple pri la ebligo de reta voĉdonado. Por ke la ŝanĝoj estu aprobitaj, ĉiu unuopa ŝanĝo devas esti aprobita de minimume du trionoj el ĉiuj donitaj voĉoj, kaj krome ricevi minimume duonon de ĉiuj eblaj voĉoj.

La striktaj postuloj siatempe estis starigitaj, por ke ne eblu facilanime kaj rapide ŝanĝi la bazan dokumenton de la asocio. Ĝis nun la Centra Oficejo nenion konkretan raportis pri la progreso de la voĉdonado. La 15-an de novembro, unu monaton antaŭ ĝia fino, prezidanto Mark Fettes en reta mesaĝo sendita al ĉiuj membroj de la asocio ankoraŭfoje admonis ĉiujn voĉdoni por ke la proponitaj ŝanĝoj en la statuto povu esti aprobitaj.

Mirinde, en la freŝa letero Mark Fettes subite asertas, ke la proponataj ŝanĝoj "ne esence tuŝas la rilatojn inter UEA kaj TEJO, nia junulara sekcio". La aserto estas misgvida, ĉar unu el la esencaj celoj de la voĉdonado estas ĝuste ŝanĝi la oficialan rilaton inter UEA kaj TEJO, igante la junularan sekcion jure sendependa de UEA. La demando eĉ staras en la unua loko sur la voĉdonilo, kaj sen la proponata ŝanĝo de la statuto la tiucelaj decidoj de la komitatoj de UEA kaj TEJO ne povas ekvalidi.

Ĝuste tion Mark Fettes mem akcentis en pli frua respondo al demandoj de Libera Folio pri la ĝenerala voĉdonado. Laŭ li unu "signifa evoluo" kiu okazis en UEA de post la aprobo de la nuna statuto en 1979 estis "la plifortiĝo de TEJO", kiu nun devas jure memstariĝi.

Libera Folio: Kio laŭ vi indikas plifortiĝon de TEJO? La evoluo de la membronombro ja ŝajnus indiki la malon.

Mark Fettes: – TEJO havas pli da oficistoj, pli da volontuloj, kaj pli da agadoj ekster Eŭropo ol iam antaue. Ĝi ankaŭ ludas vere signifan rolon en internaciaj organizoj por la junularo. Kompreneble ne ĉio iras en la sama direkto, mi konsentas.

Kiom da membroj havas UEA kaj TEJO en la nuna momento Mark Fettes ne volis rakonti. Male ol en antaŭaj jaroj, ĉi-jare entute aperis neniu informo pri la membronombro de la asocio. Tamen laŭ gazetara komuniko pri la ĝenerala voĉdonado estis dissenditaj "pli ol 4.000 voĉdoniloj". Ĉar pasintjare UEA havis 5.501 individuajn membrojn, tio ŝajnas indiki perdon de pli ol mil membroj ĉi-jare.

Dum la nunaj gvidantoj de TEJO kaj UEA, inkluzive de la nova ĝenerala direktoro, insiste argumentas por la sendependiĝo de TEJO, la eksa ĝenerala direktoro, Osmo Buller, publike argumentis kontraŭ ĝi en reta diskutejo de UEA:

– La sperto montras, ke TEJO estas tro fragila organizo por vere ĉiam esti kapabla zorgi pri siaj devoj kiel sendependa organizo, eĉ se en la nuna momento tiel ŝajnus esti. Mi estas konvinkita, ke sendependiĝo estus erara paŝo por TEJO. Estas kurioze, ke ju pli forta TEJO fariĝis en la pasinteco, des pli firme ligita al UEA ĝi volis esti, sed nun, kiam ĝi estas ege pli malforta, ĝiaj gvidantoj volas sendpendigi ĝin.

Buller do ŝajnas havi malan opinion ol Mark Fettes ankaŭ pri la asertata "fortiĝo" de TEJO. Li tamen ne pretis respondi al kompletigaj demandoj de Libera Folio pri la temo.

Iom da miro kaŭzis la publika raporto de la TEJO-volontulo Jérémie Bert, laŭ kiu oni en la Centra Oficejo jam en oktobro komencis malfermadi kovertojn kun voĉdoniloj. Responde al demando de Libera Folio Mark Fettes klarigis, ke temas nur pri kovertoj, sur kiuj ne estas indikite, ke ili enhavas voĉdonilojn.

– Estas tiel, ke en la poŝto al la Oficejo alvenadas kovertoj kun indiko “Ĝenerala Voĉdono”. Tiujn oni ne malfermas, sed simple aldonas al la granda kolekto por malfermo kaj kontrolo post la limdato. Samtempe kompreneble alvenadas multaj aliaj poŝtaĵoj sen tia ekstera indiko, kiuj tamen povas enhavi ankau voĉdonilojn. Tiujn kovertojn oni malfermas triope, por eviti ajnan eblecon de eraroj aŭ netravidebleco. Kiam enestas voĉdoniloj, oni aldonas ilin al la kolekto.

Jérémie Bert aliflanke responde al demando de Libera Folio skribis, ke en lia ĉeesto estis malfermitaj ankaŭ kovertoj sur kiuj ja estis indikite, ke ili enhavas voĉdonilojn. Laŭ Veronika Poór, la nuna ĝenerala direktoro de UEA, tio tamen okazis erare:

– Estas tiel, ke se estas sur la koverto ie legebla "ĝenerala voĉdono", oni principe ne malfermas ĝin, krom kaze de eraroj. Mi ne kalkulis kiom da eraroj ĝis nun estis, sed certe malpli ol deko. Cetere, la malfermitajn kovertojn (kiuj ofte estas nur iom malfermitaj, ĉar jam eta truo estis sufiĉa por kontroli ke temas nur pri la voĉdonilo) oni kolektas aparte, la voĉdonilojn kune kun la kovertoj, do se la kontrolantoj emas, ili povas kontroli, kiom da eraroj entute estis.

Malfermante voĉdonilojn dum la voĉdonado la oficistoj en la Centra Oficejo ŝajnas riski malvalidiĝon de la voĉdonado. Laŭ la statuto de UEA la ĝustecon de la voĉdonado devas kontroli speciala komisiono, kiu ĝis nun eĉ ne estas elektita.

Meze de decembro ĉiuj kovertoj devos esti malfermitaj en la ĉeesto de tiu komisiono el tri individuaj membroj por kalkulo de la voĉoj. La komisionanoj laŭ la statuto de UEA poste devos skribe certigi la korektecon de la tuta procedo.

Sed sendepende de la nuna rezulto ene de du jaroj okazos nova ĝenerala voĉdonado pri aldonaj ŝanĝoj en la statuto de la asocio, rakontis Mark Fettes al Libera Folio:

– Ni lanĉos diskuton pri pliaj ŝangoj en la januara numero de la revuo. Mi antaŭvidas ke tiu fazo daŭros ĝis la UK en Lisbono.

Libera Folio: Kial ne ne eblis findiskuti kaj poste aranĝi unu voĉdonadon pri ĉiuj necesaj ŝanĝoj? Ja temas pri granda, laboriga kaj kosta procedo.

– Mi unue imagis povi fari ĉiujn ŝanĝojn en unu bato, sed ili montriĝis simple tro multaj kaj komplikaj. Per ĉi tiu vojo ni povas espereble fintrakti amason da aferoj kiuj vere ne postulas grandan debaton. Alie ni devos atendi verŝajne du pliajn jarojn kaj estus malfacile teni klaran fokuson en la diskutoj. Jes, ĉiu voĉdono kostas iom, sed la posta espereble povos okazi rete, kio ŝparos multe da tempo kaj mono.
Kategorien: Esperantujo

Ponto el vortoj donas novan bildon de Esperantujo

Mo, 2016-11-14 08:10

La libron Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language ("Ponto el vortoj: Esperanto kaj la revo pri universala lingvo") fare de Esther Schor, oni priskribas kiel "historion de Esperanto" kaj "biografion de ideo". Sed ĝi estas pli ol tio: ankaŭ vojaĝo de unu certa homo tra aparta aro de la nuna Esperantaj kulturo kaj tra okazoj por pritrakti la historion kiu fundamentas la Esperanto-komunumon.

Je unu flanko, la libro donas tre konatan senton al mi. La libro ŝajnas al mi nenio alia ol kolekto de hajbunoj. Hajbuno estas japana stilo kiu proponas miksaĵon de prozo kaj poezio. Ofte temas pri poezia vojaĝlibro, kie la aŭtoro uzas la vojaĝon kiel kuntekston por esplori lokon, historion kaj kulturon — kaj ankaŭ por sin reflekti. La plej konata hajbuno estas Oku no Hosomichi, en kiu la titolo estas vortludo legebla kiel aŭ vojaĝo en Japanion aŭ vojaĝo en sin mem. Estas formo de verkaĵo tre kara al mi.

Je dua flanko, la libro enkorpigas unu el miaj kernaj kredoj pri Esperanto. Antaŭ kelkaj jaroj, mi verkis la eseon Esperanto Estas por pritrakti la temon ke Esperanto ne estas historia fenomeno el fora pasinteco. Tro ofte, mi kredas, esperantistoj rigardas kaj eĉ vivas nur en la pasintecon. Tro ofte, niaj artikoloj kaj publikaj rilatoj montras Esperanton kiel arkaikaĵon. Ni malofte parolas pri la nuna komunumo kaj la realo de niaj disvolviĝantaj atingoj. Tio estas unu el la eksplicite diritaj celoj de la libro:

Mi verkis ĉi tiun libron ne por elegii pri forpasinta espero, por portreti strangan kulton, aŭ esplori forgesitan vojon de l' moderneco. Mi verkis ĝin por eltrovi kial Esperanto, nekredeble, superis ĉiun hazardon: konkurencon de aliaj lingvo-projektoj, du mondmilitojn, aŭtoritatajn reĝimojn, genocidajn mort-fabrikojn, la nuklean vetarmadon, kaj la aperon de sekta fundamentismo -- sen ion diri pri la minacego de la tergloba angla-lingvo. La lingva movado de Esperanto ekzistas ĉar ĝi celas aparte modernan problemon: la bezonon peri inter la konkursantaj postuloj de liberaj homoj je unu flanko kaj, je la alia, inter komunumoj ligitaj per valoroj kaj tradicioj. Esperantistoj kunigas liberalismon kaj komunumismon per libera elekto de tradicio de idealoj.

En aliaj manieroj, tamen, la libro montras al mi ion tute nekonatan. Estas preskaŭ kiel rigardi la mondon tra cirka spegulo: aferoj estas streĉitaj kaj torditaj. Schor kaj mi ambaŭ estas fakultatanoj, sed ŝi estas profesoro pri humanisma kampo dum mi estas docento en scienc-teknika kampo. Ŝi estas ĉe privata dum mi estas ĉe publika universitato. Ŝi estas ina dum mi estas vira. Sed estas du diferencoj kiuj eble plej gravas. Unue, ŝi estas judo kaj vidas la mondon tra juda lenso.

Schor aliras la mondon de juda/juddevena starpunkto. Mi naskiĝis en ne-religia hejmo kaj eĉ ne renkontis judon ĝis mi ekstudis universitate. Ŝi respondas al demandoj kiuj neniam aperus ĉe mi kaj emfazas epizodojn kiuj estis antaŭe tute misteraj al mi, kaj pri Zamenhof kaj pri Esperanto. Mi do lernas multe.

Mi unue renkontis Esther Schor proksime al la tempo kiam ŝi ekverkis la libron kaj mi spektis kelkajn prelegojn kiujn ŝi faris pri sia projekto. Ĝi komenciĝis kiel biografio de Zamenhof kiel judo kaj liaj disvolviĝantaj celoj por Esperanto en la mondo. Mi atendis ŝian libron kun nur fakula intereso, do mi tute surpriziĝis kiam mi eltrovis ke la libro estis tute malsama ol mi supozis. La libro fakte estas plenvoĉa laŭdo de Esperanto. Tiel ĝi aliĝas al la lastatempaj libroj de Robert Phillipson kaj Arika Okrent, kiuj alportis surprizajn subtenojn al Esperanto.

En ĉiuj kazoj, la aŭtoroj ŝajne komencis simple per priskribo de Esperanto, kaj nur post kiam ili ekkonis ĝin, malgraŭ ke temis pri nur unu ĉapitro en la kazoj de Phillipson kaj Okrent, ili sentis la bezonon agnoski la unike pozitivajn ecojn kiujn ili eltrovis. Simile oni povus eble diri pri Sam Green, kiu pritraktis Esperanton kiel forpasintaĵo en Utopio en Kvar Movimentoj, sed poste decidis produkti duan filmon por aldoni pluajn nuancojn pri Esperanto.

Sed por mi la plej stranga afero pri la libro de Schor estas kiel nekonata Esperanto mem aspektas tra ŝia spegulo: ŝi partoprenis Nord-Amerikan Someran Kursaron (NASK) por lerni Esperanton — mi lernis per libro kaj neniam partoprenis NASKon. La spertoj kiujn ŝi priskribas pri Esperanto (precipe en Vjetnamio kaj Turkio) estas preskaŭ tute internaciaj. Mi malofte havis aŭ tempon aŭ monon partopreni internaciajn okazojn kaj la plejmulto de mia sperto estis ĉe loka, regiona kaj nacia niveloj. Mi tamen renkontis ŝin en Vaŝingtono kaj ĉe la Aŭtuna Renkontiĝo, sed tiujn spertojn ŝi ne pritraktas en la libro.

Eble la plej grava distingo inter ni estas ke ŝia sperto temas la esploron de la jam ekzistantaj padoj de Esperanto (kiel lingvo kaj popolo) dum mi, multajn jarojn laboris en la Esperanto-movado por konstrui novan padon antaŭen por Esperanto. Ŝi neniam organizis lokan grupon nek instruis en Esperanto-kurso nek partoprenis la estraron de Esperanto-organizaĵo. Ŝi ĉeestis kongresojn, sed neniam provis influi aŭ regi la disvolviĝon de Esperanto mem. Por diri klare, tute ne temas pri kritiko — estas simple agnosko de niaj malsamaj starpunktoj.

Sume, ŝi proponas tri aŭ kvar historiojn tra la libro: sian propran historion kiel lernanto, la historion de Esperanto, la historion de Zamenhof, kaj la historion de la Esperanto-movado. Ĉiuj estas interplektitaj en komplikaj aranĝoj kaj faskoj — kaj foje la historio ŝajne saltas antaŭen aŭ malantaŭen. Tio verŝajne estas neevitebla, ĉar la fadenoj estas tiel forte interligitaj.

La unua parto donas resumon de la juda/kristana kultura fono kaj de la okcidenta pensado pri lingvo-diverseco. Komence per la rakonto de Babelo, Schor sekve resumas filozofan pensadon pri la supozitaj aliroj inter lingvo kaj realeco aŭ lingvo kaj la homa menso.

Poste, ŝi priskribas NASKon dum ĝi ankoraŭ okazadis en San-Diego. Mi neniam partoprenis NASKon, tamen mi estis invitita al kunsido pri la estonteco de NASK tuj poste en San-Diego kaj mi de multaj jaroj konas ĉiujn el la organizantoj. Ial, ŝi decidis uzi pseŭdonimojn en tiu ĉi parto de la libro (kaj eble aliloke). Ŝi uzas verajn nomojn alie en la libro (ŝi mencias min pernome en la indekso kaj ŝi citas min sur p. 277), sed estis tre strange ke ŝi priskribis homojn tuj rekoneble al mi, sed kvazaŭ ili estas konfidencaj informantoj. Kutime aŭtoroj klarigas kiam ili ŝanĝas la nomojn de homoj kaj kial.

Ŝi faris grandegan laboron por kuntiri la grandan historion de la Esperanto-movado. Multe da ĉio ĉi estas konata, sed la plejmulto antaŭe estis havebla nur en Esperanto — aŭ en diversaj disaj fontoj. La Esperanto-movado, precipe en la jaroj post la dua mondmilito — kiam la movado ŝrumpis kaj estis apartigita pro la malvarma milito — allogis malmultan intereson de historiistoj ĝis nun. Mi konis multon, sed multaj detaloj estis novaj eĉ por mi.

Ŝi ankaŭ aldonis dimensiojn al mia kompreno de Zamenhof kaj liaj motivoj. Zamenhof, en siaj plej fruaj jaroj, bazis sian celaron je la juda popolo. Li verkis eble la plej fruan gramatikon de la jida lingvo. Li estis frua cionisto kaj, almenaŭ iam, kredis ke Esperanto povus servi kiel lingvo por nova juda popolo. Tio ne estas parto de la kutima historio de Esperanto kiun la esperantistaro rakontas al si. En posta fazo de sia vivo, Zamenhof konstatis la ĝisfunde dividitan karateron de tio ke unu popolo vidu sin kiel speciale elektitan de Dio. Ekde tiam li rifuzis altigi servon al la juda popolo super servon al la tuta homaro.

La interna ideo de Esperanto ricevas similan esploron en la libro. La originala alvoko de Zamenhof eble estis rebato kontraŭ tiuj, kiuj malpermesis lin legi la Preĝon sub Verda Standardo ĉe la unua kongreso. Poste malsamaj homoj alprenis ĝin kaj ekuzis ĝin por malsamaj aferoj dum la historio de Esperanto: de Lapenna, kiu uzis ĝin kun la signifo de kontraŭfaŝismo, al Corsetti, kiu difinis ĝin kiel egalecon de la popoloj, kaj al Silfer, kiu traktis ĝin kiel propraĵon de la individuo. La interna ideo estas eĉ plia cirka spegulo, kiu reflektas malsaman movadon depende de kiu ĝin enrigardas.

La lasta parto de la libro pritraktas la dumvivan laboron de gesinjoroj Grattapaglia ĉe Bona Espero en Brazilo, sed denove tra la vivokazaĵoj de Schor. En tiu ĉi kazo, tuj antaŭe, ŝi apartiĝis de sia edzo, kaj la okazaĵojn oni denove vidas tra plia cirka spegulo, kiu streĉas kaj distordas ĉion. Ŝia vivo malplektiĝas samtempe kiam ŝi provas malligi la komplikan nodon de Esperanto.

Fine de la libro, ŝi refoje vizitas diversajn mitojn pri Esperanto — kaj tiujn de eksteruloj kaj tiujn de la esperantistaro mem: la mitojn ke Esperanto malsukcesis, ke ĝi subfosas diversecon, ke ĝi ne sukcesos ĝis la fina venko, kaj ke ĝi funde estas politike neŭtrala. Ŝi montras kiel la vivanta Esperanto-komunumo jam kaj daŭre sukcesas kaj donas al la parolantoj la politikajn ilojn, por ne nur preterparoli diferencojn, sed por rekte paroli pri ili. Kaj tio estas eble la plej grava heredaĵo de Esperanto.

Finfine, mi restas kun unu demando. Mi scivolas kiom el ĉio, kio reflektiĝas de Esperanto tra la cirka spegulo de Ponto el Vortoj temas pri Esperanto, pri Esther — aŭ pri mi, kaj mia propra cirka spegulo. Alia libro, kiu rivelus malpli pri la aŭtoro kaj ŝajnigus plian objektivecon, finfine ne estus malpli partia.

Steven Brewer
Kategorien: Esperantujo

Amikumu helpos trovi proksimajn esperantistojn

Di, 2016-10-18 09:50

Antonio Codazzi: Saluton, Chuck kaj Richard. Ambaŭ estas tre konataj en Esperantujo, precipe kiel vulkanaj elpensantoj... do, pro tio ke ambaŭ vi estas ĉi tie por la intervjuo, la sekva demando tute nature naskiĝas: ĉu io nova aperos baldaŭ en Esperantujo?

Richard Delamore: – Saluton! Ni ja havas freŝan novaĵon! Antaŭ kvar monatoj, Chuck Smith (la nuna Esperantisto de la jaro) kaj mi komencis entrepreni nian plej ambician projekton ĝis nun. Ni programas telefon-aplikaĵon (apon) por iOS kaj Android, kiu nomiĝas Amikumu. Ĉi tiu aplikaĵo celas helpi trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn. Esence, la aplikaĵo montras ĉiujn proksimajn esperantistojn ordigitajn laŭ distanco. Do, se vi estus en la superbazaro kaj havus iom da libera tempo, vi povus elpreni vian poŝtelefonon kaj tuj kontroli ĉu estas esperantistoj proksime. Se estas alia esperantisto, tiam vi povas sendi al tiu mesaĝon kaj organizi kunvenon.

Chuck Smith: – Dum IJK ĉi-jare, mi vidis, ke Robin van der Vliet ludas Pokémon GO kaj pensis, ke anstataŭ kapti poŝmonstrojn, oni povas “kapti” esperantistojn! Do, tiel Richard kaj mi vidis la furoraĵon kaj havis la saman ideon samtempe. Post kiam ni havis la saman ideon, estis nur logike, ke ni kunlaboru. Mi simple ne povas atendi ĝis la apo ekfunkcios!

Ambaŭ vi havas malsamajn spertojn, trajtojn kaj esperantan personecon... do kiel vi partoprenas la projekton? Kaj kiel aliaj povas, siavice, helpi?

Richard: Tio estas du apartaj demandoj, do mi dividas ilin. Rilate nian kunlaborecon, Chuck Smith kaj mi havas multajn komunajn spertojn kaj kredojn pri la plej bona vojo antaŭen por Esperantujo. Ni ofte filozofiumas pri manieroj plibonigi nian ujon. Do, ni havas tre similajn pensojn kaj opiniojn kaj baraktas pri malmultaj aferoj.

– Due, mi volas aparte atentigi, ke estas preskaŭ neeble trovi kunfondantojn, kiuj vere pretas tutkore dediĉi sin al komunaj projektoj. Do, liaj diligenteco kaj spertoj en Vikipedio kaj Duolingo estas beno por mi. Mi povas dormi bone sciante, ke ĉion, kion ni povas fari, ni jam faris por sukcesigi la aferon. Tamen, la sukceso de Amikumu dependas ne nur de ni, sed de ĉiuj esperantistoj. Por sukcesigi tiom ampleksan kaj grandskalan projekton, ni devas akiri financan subtenon. Ni decidis starigi monkolekton per la retejo Kickstarter. Ni faris tion pro tri ĉefaj kialoj:

– Unue, se projekto sukcesas en Kickstarter, tio signifas, ke pli ol la kreantoj mem volas realigi ĝin. Do, se vi kredas samkiel ni, ke Esperantujo bezonas poŝtelefonan aplikaĵon por trovi aliajn proksimajn esperantistojn, tiam kompreneble montru vian sintenon per eta donaco ĉe nia Kickstarter-paĝo.

– Due, la uzo de Kickstarter garantias, ke ni plutenas la regon de nia projekto. Mi persone ne havas 8.500 liberajn eŭrojn en mia banka konto, tial ni devas elserĉi kapitalon. Se ni decidus ne uzi monkolekton, tio signifas, ke ni devus konvinki homojn investi kontraŭ iom da posedo. Tio povas riskigi la aferon, precipe se la investantoj ne bone komprenas la internajn celojn de la projekto. Ili povas devojigi nin se ili posedas grandan porcion de la firmao.

– Laste, se nia projekto sukcesegas en Kickstarter, tio signifas, ke aliaj novaĵservoj pli emas atenti nin ĉar ni aspektas pli seriozaj. Kaj tio bonegus por kaj ni kaj Esperantujo. Krome, multaj homoj demandas ĉu ni havos sufiĉe da uzantoj, kaj ĝuste per tia kampanjo ni povos certigi, ke la plejparto de Esperantujo scios pri ni kaj pretos aliĝi. La monkolekto jam malfermiĝis ĉe Kickstarter, do iru tien kaj subtenu nin!

Chuck: – Fakte en antaŭaj projektoj mi rimarkis, ke mi ne havas sufiĉe da komerca sperto por endanĝerigi min, do mi ĝojegas, ke Richard plenigas tiun truon. Mi plej spertas pri teknikaĵoj kaj krome multe esploris pri la industrio de “socia malkovrado”. Tial mi ĉiam miras kiam esperantistoj proponas apojn alternativajn al Amikumu, ĉar ili neniam eĉ parte plenumas miajn postulojn. Do, mi ĝojas, ke kun Richard mi povas pli koncentriĝi pri la teknikaj flankoj de la projekto dum li okupiĝas pri la komercaj.

Jes, la retejo. Mi rimarkis, tamen, ke ĝi estas preskaŭ tute en la angla, kvankam mi rimarkas sciigon en Esperanto por mondoni. Ĉu tio ne ŝajnas iomete kontraŭefika en nia medio? Ĉu vi kalkulas ankaŭ kun mon-helpo kiu povus veni el ekster Esperantujo?

Chuck: – Fakte, ni kredas, ke nia apo estas plej interesa por tri celgrupoj: esperantistoj, poliglotoj kaj surduloj. Vi jam bone scias pri esperantistoj, do mi klarigu la aliajn. Poliglotoj: estas reta komunumo de poliglotoj, kaj ili ofte lernas lingvojn simple ĉar tio estas amuza hobio kaj ne ĉefe por praktika uzo. En nia Polyglot Gathering, kiun ni okazigas ĉiujare en Berlino, niaj partoprenantoj parolas averaĝe 6 lingvojn. Tio havas kroman efikon, ke kiam poliglotoj aliĝos al la servo, ili interesiĝos pri pluraj lingvoj, kaj tio pli rapide pliutiligos nian reton. Surduloj: same kiel esperantistoj, surduloj loĝas dise tra la mondo. Povas esti alia surdulo en via strato, sed vi simple ne konas tiun. Se ili indikas, ke ili parolas la lokan signolingvon, ekzemple la usonan signolingvon en Usono, ili povas trovi aliajn surdulojn, kiuj parolas la saman signolingvon kaj poste povas renkontiĝi. Ambaŭ tiuj grupoj kutimas vidi informojn ĉefe en la angla. Esperantistoj pretas premi por trovi la esperantan tekston kaj tial la informoj devas bedaŭrinde tiel esti organizitaj.

Richard: – La retejo, fakte, nun jam estas dulingva, kvankam unue aperis la anglalingva versio. La Esperanta versio troviĝas ĉe amikumu.com/eo/ kaj la angla versio ĉe amikumu.com/en/.

Kion pri bezonata tempo kaj tempolimoj?

Chuck: – Ni ekhavis la ideon meze de julio kaj preparis la monkolektan kampanjon ekde tiam. Ni kolektos monon ĝis la 16-a de novembro. Mi vere esperas, ke poste ni havos plej komencan version jam preta por JES, sed oni neniam scias kiom da teknikaj malfacilaĵoj aŭ problemoj oni povas trovi. Ni kredas, ke ni havos version por la Kickstarter-subtenantoj ekde februaro kaj poste por la ĝenerala esperantista publiko en marto. Poste ni volos certigi, ke ĉio funkcias antaŭ ol aldoni novajn lingvojn al la sistemo. Vi povas vidi nian planon pli grafike en la apuda bildo.

Esperanto forte reviglas danke al Interreto kaj danke al elpensuloj kiel vi... tamen ĉu tiu "informadika" maniero ne estas tro "likva" (malsolida) laŭ la difino de Zygmunt Bauman? Ĉu eble Esperanto riskas iĝi ludo anstataŭ persona engaĝo?

Richard: Mi kredas, ke la malo okazos se ni ne pretas teknologie evoluigi. Kvankam nia kara lingvo estas malnova, la interna ideo ankoraŭ estas tre progresema. Do, se ni volas, ke la cetero de la mondo traktu Esperanton pli serioze ol ian ŝatokupon por frenezuloj, ni devas ĉiam adopti kaj utiligi la plej novajn teknologiojn kaj pli rapide ol la ĝenerala publiko. Amikumu celas esti pli ol aplikaĵo por trovi Esperantistojn. Ni volas krei la unuan veran firmaon en Esperanto. Tamen, ni ne estas revemuloj, ni scias, ke Esperantujo ne sufiĉe grandas por memstare subteni firmaon. Jen kial ni celas aliajn lingvajn komunumojn, ni volas uzi la grandan uzantaron de ne-Esperantujo por finance subteni nian firmaon kaj reciproke Esperantujon.

Intervjuis Antonio Codazzi
Kategorien: Esperantujo

Esperanto ekvideblas en granda usona retejo

Mo, 2016-10-03 21:25

Se oni estas scivolema pri io, serĉi en la reto ĉiam estas solvo. Sed oni ne ĉiam facile trovas la plej ĝustan respondon. Ĉiu povas skribi ion ajn kaj oni ne scias ĉu fakte estas spertulo aŭ novulo kiu respondas.

Por solvi tiujn problemojn, Stack Exchange estis kreita. Ĝi estas tre populara retejo por fari demandojn kaj ricevi respondojn de la komunumo, kiu per voĉdono montras kiuj respondoj estas la plej taŭgaj. Ĝi komenciĝis por programistoj sub la nomo Stack Overflow sed ĝi kreskis por inkluzivi aliajn komunumojn. Nun finfine ankaŭ Esperanton.

Ne temas pri simpla klako de butono por malfermi paĝon ĉe la retejo. Stack Exchange havas longan procedon por akcepti novajn komunumojn. Unue oni devas proponi la grupon, kaj poste oni devas kolekti almenaŭ 200 homojn kiuj promesas uzi la retejon, kaj 100 el ili devas jam havi sufiĉe bonan reputacion en alia komunumo de Stack Exchange

La originala propono por Esperanto komenciĝis antaŭ 7 monatoj, kaj lastatempe estis multe da laboro kunordigita ĉe Telegram por trovi la bezonatajn homojn. Oni sukcese atingis tion kaj poste estis 20 tagoj da privata beta-versio en kiu nur la promesintaj homoj povis partopreni por kolekti bazon demandaron.

Finfine antaŭ du semajnoj la publika beta-versio komenciĝis kaj nun ĉiu ajn povas legi la demandojn kaj respondojn sen registriĝo.

Kompreneble jam estas pluraj aliaj retejoj kie oni povas starigi demandojn pri Esperanto; ekzemple la Lingva Konsultejo de Facebook aŭ la forumoj de Lernu kaj Duolingo. Tamen la demandoj tie ofte devojiĝas en diskuto kaj la utila informo de la konkludo estas perdita en la profundo.

Kun Stack Exchange la diskuto kaj la rezulto estas apartigitaj kaj la plej utila informo estas ĉiam ĉe la supro en publika paĝo kiu estas facile trovebla por la serĉantaj robotoj de Google.

Ĝis nun estas jam 301 demandoj ĉe la beta-versio pri ĉia ajn temo, de demando pri la origino de la Bambo ĝis duboj pri la plej detalaj punktoj de la gramatiko. La nivelo estas larĝa - komencantoj povas demandi en la angla kion signifas la n-finaĵo aŭ spertuloj konkuras pri la plej ĝusta traduko de “sunburn”.

Ankaŭ demandoj pri teknikaj aferoj, ekzemple kiu klavaro estas la plej taŭga por skribi la ĉapelajn literojn, estas bonvenaj. La nivelo de la respondoj ĝis nun estas tre kontentiga kaj eĉ estas kelkaj akademianoj kiuj donas informplenajn respondojn al lingvaj demandoj.

Stack Exchange estas kreita de usona entrepreno kaj tial la ĉefa lingvo de la retejo estas la angla. Tamen en la esperanta komunumo oni ankaŭ bonvenigas demandojn kaj respondojn en Esperanto. Tiel la retejo estas utila kaj por anglalingvaj komencantaj kaj por progresintoj kiuj sentas sin pli komfortaj demandante en Esperanto mem.

La retejo ankoraŭ estas en sia infana fazo kaj ĝia estonta direkto estos gvidata de la uzantoj mem. Se vi volas esti parto de ĉi tiu nova kreskanta esperantaĵo la retejo troviĝas ĉi tie.

Charlotte Scherping, Neil Roberts

Kategorien: Esperantujo

Novaj detaloj pri persekuto de esperantistoj trovitaj

Mo, 2016-09-26 08:00

Libera Folio: Ĵus aperis nova eldono de via jam klasika verko ”La danĝera lingvo”. Laŭ la eldonejo, UEA, la nova versio estas plene reviziita. Kion tio signifas? De kiam vi okupiĝas pri tiu reviziado?

Ulrich Lins: – Ĉiam, kiam estis preparata nova nacilingva eldono, mi faris korektojn kaj aldonojn. Sed fundan reviziadon mi komencis en 2011.

Vi rakontas en la antaŭparolo, ke post la apero de la unua eldono iĝis alireblaj diversaj arkivaj materialoj en eksa Sovetio, sed ankaŭ en Germanio. Pri kiaj materialoj temas? Ĉu vi povas doni ekzemplon pri novaj informoj kiuj aldoniĝis aŭ malnovaj kiuj montriĝis malĝustaj kaj estis forigitaj en la nuna eldono?

– Mi utiligis pliajn aktojn de Gestapo/SS, kiuj nun troviĝas en la Federacia Arkivo en Berlino. Ili montras, kiom serioze la nazia reĝimo prenis la supozatan ligitecon de la Esperanto-movado kun la mondkonkeraj planoj de judoj kaj ke ĝi dum la milito intervenis por malhelpi, ke iliaj aliancanoj, ekzemple la hungaroj kaj italoj, plue subtenu la movadon. Eksa esperantisto helpis la persekutantojn per tradukoj el ekzemple Heroldo. Pri Soveta Unio, dank' al Nikolaj Stepanov, kiu vizitis arkivojn, kaj per la utiligo de studoj aperintaj ekde 1988 mi povis aldoni detalojn pri la indidvidua sorto de Ernest Drezen kaj multaj sovetiaj esperantistoj. Stepanov mortis komence de 2015, sed li jam ĉesigis sian esplorlaboron antaŭe, ankaŭ ĉar la sovetiaj arkivoj iĝis malpli facile alireblaj.

– Ĝenerale, dum la pasintaj jardekoj mi povis multe pli libere kontakti esperantistojn en landoj, kiujn trafis persekutoj. Mi celas unuavice la iaman sovetian "blokon". Inter la homoj, kiujn mi intervjuis, estis ankaŭ la antaŭa kardinalo de Prago, Miloslav Vlk, kiu en tezo verkita por la abiturienta ekzameno kaŝe kritikis Stalin pro lia kontraŭesperanta pozicio. Aliflanke, mi forigis kelkajn partojn de la unua eldono, ne ĉar ili entenis malĝustaĵojn, sed ĉar mi volis pliklarigi la diferencon inter persekutoj direktitaj kontraŭ Esperanto kaj subpremo celanta politikan (plej ofte porrevolucian) uzon de la lingvo. Ekzemple, ne plu aperas aparta ĉapitro pri la orienta Azio, ĉar tie preskaŭ ne okazis rekta kontraŭesperanta agado. Mi krome koncizigis la ĉapitron "Socialismo kaj lingvo internacia", ĉar post la disfalo de Soveta Unio malaperis la bezono pravigi politikon per sinapogo al teorioj.

Pli ĝenerale, kiu laŭ vi estas la ĉefa kialo pro kiu esperantistoj estis persekutataj en la plej multaj nedemokratiaj socioj?

– La diktatoraj reĝimoj timis, ke Esperanto peras nekontroleblajn pensojn kaj kontribuas al malfirmigo de la nacia lojaleco. Precipe en Soveta Unio, Esperanto iĝis "danĝera", ĉar ĝi ebligis al korespondemaj civitanoj rigardi eksterlimen kaj iom kompari inter la enlanda propagando kaj la kondiĉoj en aliaj landoj.

Precipe inter la du mondmilitoj la Esperanto-movado estis sufiĉe rimarkinda socia movado, kiu altiris la ofte malfavoran atenton de regantoj. Ĉu vi trovas, ke en nia epoko daŭre iuj regantoj prenas Esperanton sufiĉe serioze por persekuti ĝin?

– Verŝajne pasis la epoko de persekutoj. La plej multaj registaroj, diference de la antaŭmilita periodo, nun almenaŭ buŝe deklaras sian subtenon al internacia kompreniĝo. Sed vidu, ekzemple, Nordan Koreion: Esperanto tie ne povas disvolviĝi, ĉar la reĝimo ne permesas, same kiel la evoluinta stalinismo, eĉ la nuran korespondan kontakton kun eksterlandanoj. Aliflanke, la malgrandiĝinta risko esti persekutata pro Esperanto, ne multe kreskigis tutmonde ĝian popularecon. Tial nia ĝojo pri tio, ke la malamikaj ideologioj kolapsis kaj ke Esperanto transvivis la naziismon kaj stalinismon, estas limigita.

Kial laŭ vi gravas esplori la historion de la persekutado de esperantistoj?

– Ĉar ĝi montras, ke, ofte kontraŭ la atendo de esperantistoj, el kiuj ne malmultaj emis esti politike naivaj, registaroj ligis kun Esperanto pli da potenco, ol ĝi efektive havis. Kiel mi formulis en la konkludo de mia libro, la sorto de la Esperanto-movado kvazaŭ servas kiel barometro, kiu ebligas mezuri la rekonon, kiun en la mondo trovas "desuba" internaciismo. Sed, plej grave, la historio de subpremaj agoj kontraŭ Esperanto lumigas la neestingeblan entuziasmon de ĝiaj adeptoj disvastigi sian lingvon kaj spiti la malfavoron de aŭtoritatoj.

Via libro aperis en pluraj lingvoj, sed ĝis nun ne en la angla. Ĉu ne gravus angla eldono por pli vasta diskonigo de la temo?

– Angla eldono, en traduko de Humphrey Tonkin, estas jam preta. Ĝia apero estas anoncita por tiu ĉi jaro.
Kategorien: Esperantujo

Ne klaras kiu invitis IJK-n al Afriko

Di, 2016-09-06 07:40

Responde al demandoj de Libera Folio, la estrarano de TEJO pri kongresoj, Arina Osipova, rakontas ke la rapida okazigo de Internacia Junulara Kongreso en Afriko iĝis inda post kiam TEJO sukcesis gajni grandan subvencion de EU por eŭropa-afrika kunlaboro.

– Burundo estis ĉefa kandidato por sekvontjara IJK, tamen la Estraro decidis ne okazigi la Kongreson tie pro sekurecaj kialoj. La proponitaj kondiĉoj de Kongo Kinŝasa ne kontentigis la Estraron, tial la kandidatiĝo ne estis elektita. Restis Togolando kaj Benino, klarigas Arina Osipova.

Togolando laŭ ŝi estis elektita, ĉar en Benino jam estis okazonta alia renkontiĝo kadre de la sama subvenciata projekto.

– Dum IJK 2016 en Vroclavo la TEJO-Estraro kunsidis kun Adjévi Adjé, kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, li proponis kongresi en Togolando al ni kaj al JOTE. Cetere en januaro JOTE jam esprimis sian fortan deziron al la Estraro organizi la kongreson, sed tiam ne finvenis la kandidatiĝo. Post la IJK, ni denove komunikiĝis kun junaj togolandanoj kaj la reago estis entuziasma.

Kiu estas la invitinto de la IJK en Togolando?

– La invitinto de IJK 2017 estas JOTE (Junulara Organiza de Togolandaj Esperantistoj) kun la Afrika Komisiono de UEA. BOJE (Benina Organizo de Juan Esperantistoj) esprimas sian deziron kunlabori pri la Kongreso.

Laŭ Gbeglo Koffi, unu el la ĉefaj korifeoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto kaj komitatano de la asocio, tia invito de JOTE tamen tute ne ekzistas.

– JOTE estas integra parto de UTE. Ĝi tute ne havas propran komitaton. Ĝiaj estraranoj estas komitatonoj de UTE. Pri ĉiu agado en UTE decidas JOTE kaj UTE komune dum komitatkunsido. La financojn de JOTE donas UTE. Neniam aperis en la komitato de UTE diskuto pri IJK en Togolando. Tion diras ankaŭ la aliaj komitatanoj de UTE. La raportoj pri ĉiuj komitataj kunsidoj estas publikigitaj. Ĉiuj povas konntroli kion mi nun diras Do, JOTE tute ne invitis.  Mi tute ne scias, ĉu iu estrarano de JOTE parolis nome de JOTE. Pri tio oni esploru. Kion ni sciu, tio estas, ke nek JOTE, nek UTE respondecas pri tiu invito.

En la nunaj kondiĉoj Gbeglo Koffi opinias maltaŭga la okazigon de IJK, Univerala Kongreso aŭ ajna alia internacia renkontiĝo en Afriko, ĉar laŭ li la organizantoj ne sufiĉe interkonsiliĝas kun afrikanoj kaj la aranĝoj tial ne utilos por Esperanto en Afriko.

– Kion oni tuj sciu, tio estas ke  IJK tute ne povas en tiu ĉi kacho okazi en Togolando, ĉar la movado en Togolando tute ne povas plu akcepti, ke agado de UEA en Afriko detruu tiun ĉi harmonion, kiun togolandaj esperantisdtoj ege sinceraj kaj honestaj konstruis kaj ĉiutage flegas malgraŭ la konduto de tiuj togolandaj esperantistoj, kiujn siamaniere ribeligas UEA-gvidaantoj preskaŭ nur por sia gloro  kaj tegementeca pozicio en Esperantujo.

Responde al Gbeglo Koffi, Arina Osipova plu insistas, ke invito ja venis de JOTE. Ŝi tamen ne diras, kiu subskribis ĝin nome de la asocio:

– La unuan version de la IJK-formularo ni ricevis komence de aŭgusto, tuj post fino de UK. Tiam la formularon sendis komitatano A de TEJO por JOTE nome de la Afrika Komisiono de UEA. Poste la formularo estis prilaborita kaj aldoniĝis novaj informoj. La invitinto de IJK 2017 en la urbo Aneho estas Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj.

La komitatano A de TEJO por JOTE estas Koffitchè Kofinou, kaj en la retpoŝta diskutejo de TEJO estis disvastigita invitilo kun interalie lia nomo – sed sen indiko pri JOTE. Laŭ Gbeglo Koffi li ankaŭ ne estis rajtigita fari inviton nome de JOTE. Arina Osipova ne volas komenti la temon.

– Mi kredas, ke pri rilatoj inter JOTE kaj UTE vi povas rekte paroli kun JOTE-anoj, ĉar mi ne povas paroli pri la situacio de ilia nomo. Samkiel Gbeglo Koffi, kiu delonge ne plu estas junulo kaj certe ne povas paroli nome de la junularo.
Kategorien: Esperantujo

Reinhard Selten: Ne nur por vidi la venkon

Sa, 2016-09-03 10:55

Intervjuo kun Reinhard Selten:

Ne nur por vidi la venkon

Se ĵurnalisto volas intervjui t.n. “gravulon”, li kutime devas persiste petadi, longe atendi, kontentiĝi per malabunda tempero el la strikta agendo de sia intervjuato. Ne tiel okazis kun la germana e-isto Reinhard Selten, ĵus ricevinta la ekonomikan Nobel-premion pro siaj ludo-teoriaj atingoj (nov., p. 182): malgraŭ sia prema tempomanko li volonte akceptis movadajn ĵurnalistojn, i.a. UEA-vicprezidanton Ulrich Lins kaj redaktoron István Ertl, kun kiuj li babilis en flua Esperanto, la 10-an de novembro [1994] en Bonn.

Vi estas almenaŭ la kvara esperantista distingito en la historio de la Nobel-premio. Ŝajnas ke esperantistoj Nobel-premiiĝas relative ofte, proporcie al la kvanto de la esperantistaro. Ĉu do, por ricevi Nobel-premion, la ludo-teorio konsilus lerni Esperanton?

RS: Lerni Esperanton eble ne helpas al Nobel-premio, sed ĝenerale evoluigas la intelektan vivon de persono. Junaĝe lernita Esperanto donas grandan avantaĝon por alproprigi aliajn lingvojn.

La ludo-teorio estas matematika teorio pri konflikto kaj kunlaboro, pri situacioj en kiuj oni povas kunagadi, aŭ kontraŭi unu la alian, aŭ samtempe ambaŭ. Ĝi apenaŭ povas doni rektajn rekomendojn; nur provizi nin per ia fona scio. Tamen, la ludo-teorio donas pli bonan komprenon pri komplikaj situacioj. Ĝi ankaŭ helpas kompreni pli rapide novajn situaciojn de simila tipo. Kaj kiu havas pli bonan komprenon, tiu povas agi pli bone.

En la traktaĵo Ĉu mi lernu Esperanton? (1982), kiun vi publikigis kun Jonathan Pool, vi donis kuraĝigan ludo-teorian respondon al la titola demando, sed nur en la kadro de tre limigita modelo, ne sufiĉe simila al la realo.

RS: Pool kaj mi ĝeneraligis tiun modelon de lingvolernaj decidoj al laŭplaĉa lingvo, ne nur Esperanto, en la anglalingva artikolo “La distribuiĝo de fremdlingvaj kapabloj kiel lud-ekvilibro” (1991). Se ni posedus sufiĉe da statistikoj pri la parolantaro de diversaj lingvoj, ni povus plu perfektigi nian modelon. Ĝi ankaŭ devus konsideri la diversajn gradojn de lingvorego, anstataŭ kalkuli nur kun “jesa” kaj “nea” lingvokono. Sed ĉiam mankis tempo por tiu perfektigo.

Cetere, la ludo-teoriaj modeloj ne povas ne esti limigitaj, ĉar la veraj situacioj, kiujn ni volas kompreni, estas tiel kompleksaj ke ni ne povas eĉ revi analizi ilin.

Ĉu aliaj lud-teoriistoj okupiĝis pri strategioj de lingvolernado?

RS: Ne, neniu krom ni, malgraŭ ke ekzistas sennombraj aplikoj de la ludo-teorio al plej diversaj temoj. Ekzemple al bio-logia evoluo, kiu havas facile kvantigeblan faktoron. Nome, la natura selektado puŝas la vivaĵojn al konduto kiu opti-mumigas ilian reproduktan sukceson; nombrante la idarojn, oni povas mezuri tiun sukceson per ciferoj.

Oni povus simile kvantigi faktorojn lingvohistoriajn, ekzemple tion kiel la ŝanĝiĝanta prestiĝo aŭ utilo de iu lingvo influas ties “reproduktan sukceson”.

RS: Jes. Ekzemple la sociolingvisto William Labov trovis ke kelkfoje dialektoj evoluas tre rapide, sub la influo de sociaj faktoroj. Sur insulo antaŭ la orienta marbordo de Usono, Marthaʼs Vineyard, la loĝantoj evoluigis specialan dialekton, kiam ili volis diferencigi sin de la ĵus venintaj monhavuloj, kiuj aĉetis somerdomojn. Dialektoj estas utilaj por signali ke oni apartenas aŭ ne apartenas al iu grupo.

Ĉu ankaŭ tiun faktoron de aparteno vi povus meti en vian modelon? Tiu modelo ja premisas ke la homoj volas komuniki kun kiel eble plej multaj aliaj — dum ĉi tie temas pri la volo ne komuniki kun iuj.

RS: La lingvo havas ne nur komunikan funkcion, sed ankaŭ tiun de socia distingado. Ankaŭ ĉi lasta povas utili al la pa-rolanto: se vi komunikas per dialekto kun samdialektanoj, vi estas proksima al ili, do ili pli emas helpi vin ol personojn kiuj ne parolas la dialekton.

Ŝajnas ke la ludo-teorio trovis sian plej bonan aplikon ĝis nun en ekonomio.

RS: Jes, sed ankaŭ tie ĝi pli helpas por plibonigi la komprenon ol por doni rektajn rekomendojn. Rekomendi oni povas se oni mem ellaboris la strukturon al kiu la rekomendo aplikiĝos. Ekzemple nun okazas aŭkcioj de radio- kaj televid-frekvencoj en Usono kies regulojn ellaboris ludo-teoriistoj — kaj tie ankaŭ la aĉetantoj serĉas konsilojn de ludo-teoriistoj.

Ĉu tiel oni riĉiĝas el la ludo-teorio?

RS: Ne, oni ne riĉiĝas … Mia celo neniam estis tio. Mi volas kompreni kiel la ekonomio funkcias — ne por ricevi riĉaĵon, sed por la kompreno mem.

En alia intervjuo vi aludis ke via scienca prioritato fakte ne plu estas la ludo-teorio.

RS: Mi ankoraŭ okupiĝas pri ĝi, sed mi plej interesiĝas pri la kampo nomata “limigita racieco”, kiu gravas ankaŭ por la ludo-teorio. Nome, la ludo-teorio ĝenerale supozas ke ĉiu homo kapablas agi plej racie en sia propra intereso. Sed la homa pens- kaj kalkulkapablo en la realo estas tre limigita. Malgraŭ tiu limigiteco, ni ĉiuj devas agi en mondo ekstreme kompleksa. Do, la problemo estas: per kia teorio eblus priskribi la agadon de homoj kun limigitaj kapabloj kiuj decidas en tre kompleksaj situacioj ekonomiaj? Jam de multaj jardekoj mi kredas ke oni devas evoluigi teorion pri tio. Mi komencis por tiu celo fari eksperimentojn jam fine de la 50-aj jaroj.

Mi povas doni ekzemplon pri limigita racieco rilate Esperanton. Ĉiu scias ke estas tre bone postuli monon por Esperan-to-kurso, ĉar se iu kursano pagis, estas pli verŝajne ke li restos ĝis la kursofino. Tio ke li pagis fakte ne devus influi lian decidon resti, ĉar lia mono ĉiukaze estas for. La utilo por la kursano daŭrigi resp. ne daŭrigi la kurson tute ne dependas de la fakto ĉu li jam pagis aŭ ne.

Limigita racieco certe rolas en decidoj pri lingvolernado! Umberto Eco en intervjuo diris ke se oni decidus je ŝtata nivelo tute racie pri lingvolernado, tiam ekzemple en Francio 2% de la homoj devus lerni la bulgaran, proporcie al ties graveco por la francoj.

RS: Sed oni ne lasu ekster konsidero ke per la angla lingvo vi tamen atingas tiujn bulgarojn kiuj parolas la anglan. Kaj ĝuste tiujn vi pli volas atingi, ĉar ili verŝajne havas pli multe da dolaroj (ridas)! Ĉar la angla rolas internacie, tre multaj elektas ĝin kiel unuan fremdan lingvon.

Vi mem ŝajne pli verkis angle ol germane.

RS: En juna aĝo mi verkis multe ankaŭ germane — sed hodiaŭ eĉ por eldonaĵo en Germanio estas pli bone skribi en la angla. Alie la germanoj pensus ke vi ne havas ion gravan por diri! Tio certe ne povas plaĉi al esperantisto kiel mi, sed mi pensas ke eĉ tiu tipo de internacieco estas pli bona ol nenia internacieco. Mi vere preferus ke ĉiuj sciencaj verkoj estu en Esperanto, sed tion ni ne povas atingi de unu tago al alia.

Ĉu la internaciiĝo de la angla jam atingis la punkton de ne-returnebleco, la kritikan mason?

RS: Ne, kaj la esperantistoj certe havas unu esperon: ŝajnas ke lernado de Esperanto plifaciligas la postan lernadon de fremdaj lingvoj. Esperanto devus sukcesi eĉ pro tiu sola kaŭzo. Sed por realigi tion necesas sufiĉe da personoj kiuj jam konas Esperanton …

...kaj kapablas instrui.

Por reveni al la kursano de via ekzemplo: ĉu la homoj kiuj jam enestas en la Esperanto-movado ne kondutas simile al li? Ili pensas: “Mi multe investis en Esperanton, estus domaĝe forlasi ĝin, eĉ se ĝi ne fariĝos disvastiĝinta dua lingvo”.

RS: Laŭ mia sinteno oni estu esperantisto ne nur por vidi la venkon de sia ideo; gravas subteni ankaŭ tiajn ideojn kies facilan venkon oni ne povas atendi. Se io estas morale bona, ĝi restas tia ankaŭ se ĝi ne sukcesas. Tio ke la “fina venko” ne videblas, ne estas kaŭzo por malfideli al la idealo.

Krome, la Esperanta komunumo ankaŭ per si mem havas multajn allogajn ecojn.

RS: Certe! Bedaŭrinde, ju pli mi maljuniĝas, des pli malfacile mi povas ĝui tiun allogon, pro tempomanko. En mia juneco mi pli facile povis aktivi.

Mi ne povas ne demandi pri via esperantistiĝo...

RS: Mi komencis lerni Esperanton kiel 17-jarulo, en 1946-47, aŭtodidakte. Fakte, mi vidis kaj legetis E-libron jam pli frue en Breslau [hodiaŭ Wrocław, Pollando], kie mi vivis ĝis februaro 1945. Mia patro estis esperantisto, sufiĉe aktiva en la blindula E-movado. Tamen, la lingvon mi eklernis ne sub lia rekta instigo, nur sufiĉe longe post lia morto.

Ĉirkaŭ 1960 en Frankfurto mi estis vicprezidanto de la klubo. Mi eĉ ekzameniĝis kiel kursgvidanto, eĉ se vi nun povus pensi ke mia lingvonivelo ne indas tian distingon (ridas). En la fruaj 60-aj jaroj mi fakte gvidis kurson, kaj rondo de kurs-finintoj renkontiĝis ĉiun ĵaŭdon en mia hejmo. Mi konatiĝis kun mia edzino dankʼ al Esperanto. Kiam mia pli juna frato aĝis 14 jarojn, mi instigis lin partopreni iun kongreson en Frankfurto, kaj instruis lin per la lernolibro Petro de SAT.

Ĉu viaj kolegoj — kaj nun la ĵurnalistoj — scias pri via esperantisteco? Kiel ili reagas?

RS: Mi ne intencas fariĝi publika figuro. Mi volas vivi mian vivon pli-malpli kiel antaŭe. Sed mian esperantistecon mi neniam kaŝis kaj ne kaŝos; mi eĉ serĉas la okazon paroli pri Esperanto en intervjuoj. Ekzemple en televida babil-programo oni petis min diri ion en Esperanto, kaj mi salutis ĉiujn esperantistajn spektantojn. Mi jam skribis al la germana ambasadoro en Svedio, kiu donos lunĉon je mia honoro, ke li invitu certajn esperantistojn. Tiel mi havos iomete okazon paroli Esperante. Oni rimarkos tion, ĉar mi estos la centro de la atento (ridas).

Dankon pro la interparolo. Mi neniam esperis intervjui Nobel-premiiton por la revuo Esperanto!

RS: Kaj mi tute ne pensis ke iam Esperanto faros kun mi intervjuon.

Reinhard Selten en 1994 kun John Harsanyi kaj John Nash ricevis la premion pri ekonomiko de la Sveda Nacia Banko memore al Alfred Nobel. Ĝi ne estas unu el la premioj fonditaj de Alfred Nobel mem, sed ĝi estas transdonata dum la sama ceremonio en Stokholmo kaj estas ofte nomata Nobel-premio pri ekonomiko.

La intervjuo origine aperis el la revuo Esperanto en decembro 1994. Libera Folio republikigas ĝin kun la permeso de la intervjuintoj – István Ertl kaj Ulrich Lins. Republikigo aliloke eblas nur kun la permeso de la intervjuintoj.
Kategorien: Esperantujo

Paralela universo okazis en 25 lokoj samtempe

Mi, 2016-08-24 20:50

Multaj el la partoprenantoj estis relative novaj, kaj en pluraj eventoj la plejmulto de la ĉeestantaro renkontis aliajn esperantistojn la unuan fojon en la vivo! Tiu ĉi eventaro estis organizita sufiĉe subite, kun nur naŭ semajnoj inter la unua enreta mencio kaj la eventaro mem. Dum la tago, partoprenantoj de diversaj eventoj interkomunikis kaj kunhavigis fotojn kaj videojn de sia agado.

Nu, nun vi scias, kio estis Paralela Universo. Mi volas ĉi tie rakonti al vi, kiel kaj kial la afero efektiviĝis.

Nord-Ameriko povas esti malfacila loĝloko por Esperantisto. Ni rigardas envie al la bunteco de Esperantaj aranĝoj en Eŭropo, kie la multlingveco levas la lingvan problemon pli alte en la socian konscion. Tie ĉi la distancoj estas longaj kaj, se ne ekzistas forta loka klubo, multaj esperantistoj tre malofte havas la oportunon ĝui la etoson de Esperanta aranĝo, aŭ eĉ paroli la lingvon vizaĝ-al-vizaĝe.

Aparte lamentinda estas tiu stato, kiam en nia kontinento aperas nova ondo de lernantoj dank’ al la furora programaro Duolingo. Preskaŭ 500 000 homoj nun registris sin kiel lernantojn de Esperanto ĉe tiu programaro, kaj 30 homoj finas la bazan kurson ĉiutage. Ĉar la kurso uzas la anglan lingvon, tre granda proporcio de tiuj lernantoj loĝas en Nord-Ameriko.

Do kiel kapti tiun ondon, kaj enkonduki la novulojn en nian komunumon antaŭ ol ili perdos intereson? Tio estis la defio, kiun mi rigardis, kiam oni petis min fariĝi la kunordiganto de junula agado de KEA. La instigo al la kreo de tiu posteno estis mia propono, ke Toronto gastigu IJK-on en 2019, se Montrealo gastigos la UKon. Por fari tion ni devos unue revigligi nian junularan sekcion – la Junularo Esperantista Kanada (JEK)!

Mi akceptis la ŝarĝon hezite, ĉar mi ne plu estas junulo, sed ne estis memevidenta kandidato de la ĝusta aĝo, do mi akceptis kun la penso, ke mia unua tasko estus trovi mian posteulon! Do, kiel allogi agemajn junulojn? Aŭ agemigi la jam allogitajn? Ĉar tro malfacilas junigi la jam agemajn allogitajn, tiuj restis la solaj ebloj. Ĉe MeKaRo en Majo 2016 mi multe diskutis la aferon kun miaj geamikoj.

Nu, junuloj lastatempe tre ŝatas teknologion, saĝtelefonojn, sociajn retojn kaj tiel plu. Tiuj iloj vere kunportis Esperanton al nova generacio, sed multaj el tiu generacio tute maltrafis la spertojn, kiujn ni maljunuloj ĝuis dum niaj fruaj jaroj de Esperanta agado. La raraj kaj karaj renkontiĝoj! Multaj el ni memoras konduki horojn por ĉeesti renkontiĝon, aŭ flugi al alia lando, aŭ eĉ telefoni al nekonatulo, simple ĉar tiu enlistiĝas en la membrolisto de nia landa asocio kaj loĝas ne tro for.

Kiel rekapti tiun sperton por la aktuala junularo? Ĉu vere estas fendo inter la malnova versio de Esperantujo kaj la nova interreta versio? Aŭ ĉu povas ekzisti ponto inter la du mondoj? Dum MeKaRo ni pasigis kelkajn horojn piedirante tra la urbo Granbio serĉante “portalojn” por la ludo Ingress, pri kiu unu amikino estas entuziasmulo. (Ĝi similas al Pokémon Go, kiu tiam ankoraŭ ne estis aperinta). Ŝi parolis multe pri kiel la saĝtelefona teknologio havis la efikon instigi homojn iri eksteren kaj vidi la veran mondon, kaj renkonti homojn vizaĝ-al-vizaĝe. Mi miris pri kiom multe ni malkovris pri la urbo Granbio kaj pri la fizika mondo ĉirkaŭ ni, helpate de tiuj iloj, ne flankdistrite de ili, kiel mi antaŭsupozis.

Tiel ekflamis la ideo. Ni povus uzi la povon de la nova teknologio por instigi homojn renkonti aliajn homojn en la vera mondo. La ideo pli kaj pli firmiĝis. Ni havos plurajn eventojn la saman tagon. Ĉiun eventon organizos lokano, kaj ni klopodos provizii simplan ŝablonon por la eventoj. Ni decidis, ke kvar horoj estus la ideala maksimuma vojaĝ-distanco. Tiel oni povus vojaĝi matene, komenci je tagmezo, kaj fini je 20.00 kaj ankoraŭ reiri hejmen sen bezono tranokti. Ni sugestis, ke evento inkluzivu tagmanĝon kaj vespermanĝon, kun aliaj agadoj intertempe.

Ni emfazis, ke fakte estas tre facile organizi eventon – nur sugestu restoraciojn por la du manĝoj, kaj agadon inter la du. La agadoj estis kutimaj por Esperanto-aranĝoj – muzeoj, natur-promenadoj, keglo-ludado, serĉludoj, k.t.p. Kelkaj eventoj estis tre detale organizitaj, kaj kelkaj estis neformalaj kaj malpli longaj ol la sugestita 8 horoj. Do ŝajne la ŝablono estas sufiĉe fleksebla por taŭgi por la diversaj bezonoj de eventoj en diversaj lokoj.

Komencite, la afero rapide kreskis. Ni volis uzi jam pretan teknologion, ĉar mankis tempo kaj sperto krei novajn ilojn. Do ni ĉefe uzis Google-grupon kaj Facebook-on. Plej grava estis la mapo farita per Google Maps, per kiu ni povis montri la lokojn de la proponitaj eventoj kun ligiloj al la diskutfadenoj. Por komuniki dum la eventoj mem, ni elektis la programon Telegram – rapida mesaĝilo, kiu funkcias per saĝtelefonoj kaj komputiloj, kaj per kiu oni povas facile kunhavigi fotojn, videojn, geografiajn lokojn, k.t.p.

Kompreneble, ne ĉio iris perfekte. Okazis problemoj de trafiko, pluvo, varmeco, kiuj malhelpis kelkajn partoprenantojn. Sed finfine la eventaro estis pli sukcesa ol ni atendis. El 28 anoncitaj eventoj, 25 vere okazis, kaj kelkaj el la eventoj estis mirige grandaj, inkluzive de novaj vizaĝoj kaj malnovaj ne vidataj dumlonge. Spertuloj multe komentis pri la surprize alta parolkapablo de la novuloj, kiu evidentigas kaj la facilecon de nia lingvo kaj la efikecon de novaj lern-rimedoj.

Mi aparte ŝatas la rakonton pri la plej malgranda evento, kiu estis por la organizanto la unua fojo paroli Esperanton kun alia homo – kaj tiu alia homo eklernis ĝin antaŭ 51 jaroj. Tio estas precize la sperto, kiun ni celis krei per Paralela Universo. Ni esperas, ke tiu ĉi eventaro povos esti unu plia ilo en nia il-skatolo por vigligi la Esperantan movadon en Nord-Ameriko kaj pretere. Venontjare ni klopodos kreskigi la eventon ankaŭ en Sud-Ameriko, kaj eventuale en aliaj kontinentoj, se estas intereso. Mi esperas vidi vin ĉe Paralela Universo 2017!

Jed Meltzer

 

Partoprenintoj laŭ lando kaj grando:

  • Kanado: Toronto ON (11), Montréal QC (8), Victoria BC (5), Saguenay QC (4), London ON (4)
  • Usono: San Francisco CA (28), Washington DC (21), Austin TX (15), Mount Laurel NJ (15), New York NY (13), Watkins Glen NY (12), Kansas City MO (8), Seattle WA (8), Boston MA (8), San Diego CA (7), Atlanta GA (6), Chicago IL (5), Raleigh NC (4), Phoenix AZ (4), Pompano Beach FL (3), Cincinnati OH (2)
  • Kubo: La Habana (19), Viñales, Pinar del Río (3)
  • Meksiko: Santiago de Querétaro (14)
  • Kaj surmare sur la krozŝipo Celebrity Solstice (3, Esperantista familio)

Sume: 231


Fotoj, videoj, kaj komentoj pri la eventaro troviĝas en la Facebook- kaj la Telegram-grupoj. Ĉiuj ligiloj troviĝas ĉe paralelauniverso.com.

Kategorien: Esperantujo

Forpasis Detlev Blanke

Mo, 2016-08-22 19:50

Detlev Blanke naskiĝis la 30-an de majo 1941 en Neumünster en Germanio. La plej grandan parton de sia vivo li pasigis en la tiama GDR, kaj li havis gravan rolon en la fortigo kaj prestiĝigo de la Esperanto-movado en la lando.

Li lernis Esperanton memstare en 1957. Tiam ankoraŭ ne ekzistis registrita landnivela Esperanto-organizaĵo en GDR. En 1965 fine estis fondita la tiel nomata Centra Laborrondo Esperanto de Kulturligo de GDR, kies sekretario Detlev Blanke iĝis en 1968.

En 1981 la "centra laborrondo" iĝis Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR, internacie pli konata sub la neoficiala nomo Esperanto-Asocio de GDR. Detlev Blanke estis ankaŭ ĝia sekretario, kaj li krome redaktis la revuon de la organizaĵoj, der esperantist.

Li doktoriĝis pri komparo de vortfarado en la germana kaj en Esperanto ĉe Humbodt-Universitato en orienta Berlino, poste verkis duan disertaĵon pri planlingvoj, kaj en 1988 li iĝis la prezidanto de la interlingvistika societo Gesellschaft für Interlinguistik same en Berlino, kies fondinto li estis. Li restis honora prezidanto de GIL ĝis sia forpaso.

Detlev Blanke verkis grandan kvanton da artikoloj kaj libroj pri interlingvistikaj kaj esperantologiaj temoj. Kune kun sia edzino Wera Blanke li laboris ankaŭ en la kampo de terminologio, kun speciala atento al la verkoj de Eugen Wüster, la esperantista fondinto de la tuta terminologia fako.

Kategorien: Esperantujo

TEJO devas repagi milojn da eŭroj al EU

Do, 2016-08-18 15:25

Jam de multaj jaroj TEJO regule ricevadas administran subvencion de EU, kiun oni uzas parte por dungi proprajn oficistojn, parte por formale pagi por TEJO-rilataj servoj de la Centra Oficejo. En 2015 TEJO ricevis tiucele 19.499 eŭrojn de la EU-instanco EACEA, kaj en 2016 eĉ pli, 27.558 eŭrojn.

Ĉiujare TEJO devas raporti al EACEA pri la laŭregula uzo de la subvencio por ricevi finan aprobon. La raporto kaj la aprobo ĝis lastatempe estis rutinaj aferoj, sed ĉi-jare TEJO pro fuŝa interna administrado tute neglektis fari la raporton, kiu devis esti sendita ĝis la fino de februaro.

Tio vekis la atenton de la kontrolistoj en Bruselo, kiuj fine en majo postulis, ke la mankanta raporto fine estu liverita. La postulo de EACEA kaŭzis panikon ĉe TEJO, ĉar daŭre mankis eĉ la internaj financaj dokumentoj de TEJO pri la jaro 2014, kiuj eĉ al la komitato de TEJO ne estis senditaj ĝustatempe.

La raporto estis rapide kunmetita kaj sendita al Bruselo, sed verŝajne la granda malfruo jam vekis la suspektojn de la kontrolistoj, kiuj pli atente ol kutime observis la detalojn, kaj konstatis ke TEJO devos repagi parton de la subvencio, ĉar ĝiaj kondiĉoj ne estis plenumitaj.

La ĉefa afero kiun EACEA ne povis akcepti estis, ke TEJO dungis oficiston el ekster EU, kvankam estis kompetentaj kandidatoj ankaŭ ene de EU, interalie la antaŭa prezidanto de TEJO Łukasz Żebrowski.

Kompreneble oni povas argumenti, ke TEJO rajtu dungi oficistojn el ajna lando, sed se oni pagas la salajron per EU-subvencio, necesas observi la regulojn de EU.

TEJO tamen elektis ĉirkaŭiri la regulojn: ĉar formala dungo ne eblis pro EU-reguloj, oni anstataŭ salajro pagis al la oficisto rekompencon kontraŭ fakturoj. Tiun proceduron EACEA ne aprobis, kaj sekve TEJO devos repagi al EACEA la dumonatan salajron de la tuttempa oficisto kiu estis dungita komence de novembro 2015.

La administra subvencio estis donita por tutjara plentempa dungo de oficisto, sed la oficisto laboris nur dum la lastaj du monatoj de 2015. Por tamen povi uzi la tutan salajron, TEJO kiel kutime aldone prezentis en sia raporto al EACEA fakturon de UEA pri la TEJO-rilata laboro de kelkaj oficistoj de la Centra Oficejo. Se tiu fakturo estos aprobita en la detala kontrolo de EACEA, TEJO rajtos teni la ĉefan parton de la administra subvencio de 2015. Alikaze necesos repagi plian, tre grandan monsumon.

– Povas esti problemo pri unu el la oficistoj de UEA kiuj laboris por TEJO, sed ni estas en kontakto kun la agentejo pri tio kaj ni ankoraŭ esperas savi tiun parton, diras la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, al Libera Folio.

Por 2016 TEJO ricevis pli grandan administran subvencion kaj ekde la komenco de ĉi tiu jaro la asocio sekve dungis plian, duontempan oficiston. Denove kandidatis interalie la eksa prezidanto Łukasz Żebrowski, kiu tamen ne estis akceptita. Anstataŭe oni elektis plian kandidaton el ekster EU. Ekde la komenco de 2016 TEJO sekve havas du oficistojn kiuj ne estas formale dungitaj, kaj kies salajrojn oni ne povos pagi per la tiucela EU-subvencio.

Kiam la stato de la aferoj evidentiĝis post vizito de kontrolisto de EACEA, TEJO decidis urĝe dungi kvin pliajn oficistojn por la lastaj kvar monatoj de la jaro. Tiuj oficistoj estos formale dungitaj laŭ la reguloj de EU, kaj sekve TEJO ne riskas perdi ion el la ĉi-jara administra subvencio, diras Michael Boris Mandirola:

– Ni scias kiel agi por ke TEJO rajtu teni la tuton kaj ni intencas tion fari.

Rilate la pasintjaran subvencion ankoraŭ ne klaras, kiam EACEA donos sian finan verdikton, kaj sekve ne eblas scii, kiom da mono TEJO perdis, Mandirola diras.

– Mi certas ke ni povos gardi la plejparton de la subvencio sed mi preferas ne diri konkretan ciferon ĝis kiam ni havos klaran respondon.

Laŭ Mandirola la reguloj de EACEA pri la permesitaj dungoformoj ne estas tute klaraj, kaj oni kredis, ke eblus dungi personon ekster EU, eĉ se tiu ne ricevas laborvizon.

– Nun ni havas bonan informfluon kun EACEA tiel ke ne plu eblas ke ni fuŝu pro manko de informiĝo aŭ pro misinformiĝo.

Libera Folio: Sed kial la raporto pri la subvencio ne estis farita ĝustatempe?

– EACEA daŭre havis la antaŭan kasiston kiel kontaktopersono kaj nur maje ni ricevis mesaĝon pri la raportendo al kio estis tuja reago. Ne estis memaktiva antaŭzorgado ĉar temis pri la unua raporto por nia nova kasisto kaj nia nova oficisto en momento kiam la Ĝenerala Direktoro estis jam ekster la CO pro sanproblemoj.

Pri la du nunaj oficistoj – ĉu TEJO planas daŭrigi kunlaboron kun ili kaj se jes, el kiuj monfontoj oni planas kovri tiun elspezon? Ja por ili ne eblas uzi la subvencion?

– La celo estas ke per ilia laboro pri subvencioj, ni sukcesu akiri (petado), ŝpari (plenumo) kaj gardi (mastrumado kaj raportado) sufiĉan monon kiu kompensas ilian koston. Ni tamen provos negoci kun ili alternativajn pagkondiĉojn konsidere al tio ke ni ne plu ricevas subvencion por pagi ilian "nederlandan" salajron.

Ĉu ne estas tre riske por la asocio esti tiom dependa de subvencioj?

– Mi vidas neniun alian manieron akiri similajn sumojn por nia agado, fakte apenaŭ estas internaciaj junularaj organizoj kiuj kapablas funkcii sen subvencioj. Nia kapitalo ebligas travivi kelkajn jarojn sen subvencioj kaze je problemo, sed dum tiu tempo necesus reakiri subvenciojn. Aldonindas tamen ke la subvencioj por projektoj donas rimedojn por agadoj kiuj en si mem fruktodonaj kaj donas bonajn rezultojn al Esperantujo.

Pli specife, ĉu ne estus tre riske aranĝi kostan afrikan kongreson kalkulante je subvencio, kiun oni eble devos poste repagi, ĉar oni ne sukcesas plenumi la kondiĉojn de la subvencidonanto?

– Unue indas reklarigi ke la Eūropa-Afrika projekto celas plivigigli la junularan movadon en Afriko kaj kapabligi aktivulojn. La subvencio estas por projekto kiu havas kvar etapojn kaj la IJK en Afriko estas nur unu inter ili, eĉ se la ĉefa. Aranĝi IJK-n en Afriko sen subvencio signifus preskaŭ certe malgrandan kongreson kun granda malprofito. La subvencio ne estas repagota ĉar ni realigu la projekton almenaŭ tiel kiel ĝi estas priskribita, ni interkonsentos eventualajn ŝanĝojn (kiel la kongreslando) kun EACEA kaj atente sekvos ĉiujn regulojn. La nova ĝenerala direktoro mem sekvos la disvolviĝon de la projekto por certiĝi je senriska administrado kaj nia stabo da oficistoj kaj volontuloj plejprofesie prizorgos ĝin.

Kategorien: Esperantujo

La paralela universo troviĝas en Nord-Ameriko

Fr, 2016-08-12 15:45

Ne estas sekreto, ke en la plejmulto de nordamerikaj landoj Esperanto ne estas tiel forta, kiel en multaj aliaj landoj. La ĝenerala grandeco de Usono, Kanado, kaj Meksiko kompreneble malhelpas movadan organizadon. Krom tiu malhelpo, ja estas vere konvinkitaj Esperantistoj en niaj landoj, kiuj subtenas la movadon kiel eble plej forte. Mi persone konas homojn, kiuj veturas pli ol tri horojn ĉiumonate por atingi la kunvenojn de mia urbega klubeto.

Sed la nombro de tiuj homoj estas malgranda, kaj ili ofte ne volas veturi tiom multe da horoj nur por duhora kunsido. Ja estas defio por la Esperanto-movado en Nordameriko, ke multaj Esperantistoj ne povas partopreni en ia Esperanto-kunveno. Estas eĉ pli grava problemo, ke ili povus malinteresiĝi pro la manko de komunumo.

Multaj esperantistoj diris, ke ni arigu la disvastigitajn esperantistojn de Nordameriko iel, sed ofte mankis al ni la forto aŭ la organizado por fari ion sufiĉe videbla al la celataj esperantistoj. Antaŭ unu jaro, tiu problemo aktualiĝis pro la furora anglalingva kurso de Duolingo, kiu dissemis novajn verdulojn tra Nordameriko, precipe en anglalingvaj regionoj. Jed Meltzer unue proponis solvon al la aktivuloj de Nordameriko: eventaro, kiu okazos paralele samtage tra Nordameriko.

Du el iliaj solvoj meritas apartan citadon. Unue, la eventoj okazos samtempe. Tiel, oni povas dividi la informon kiel eble plej fruktodone. Reklamado per ĉiu metodo estas pli efika tiam, kiam estos multlanda kunvenaro kun evento proksime al multaj legantoj. Due, la evento longe daŭros. En tiuj grandaj landoj indas starigi kunvenojn pli longajn ol la normalaj duhoraj kunsidoj de tradicia Esperanta klubo—precize, duontagaj. Tiel, la longeco de la kunveno valoros la longajn vojaĝojn bezonataj en tiuj grandaj landoj.

Se oni vere volos partopreni, oni povos uzi la ceterajn horojn de tiu sabato por veturi. Oni ne bezonas hotelon, multe da mono, aŭ tiom multe da tempo. La evento konsilas, ke oni povus vojaĝi kvar horojn kunvenen, ĉar la evento komenciĝos kun tagmanĝo kaj finiĝos je la 20-a horo.

La sukceso de tiuj strategioj jam montriĝis. La ideo grandiĝis rapide inter la aktivuloj. Je la verkado de tiu artikolo, la evento okazos en 20 nordamerikaj urboj de 4 landoj: Kubo, Meksiko, Kanado, kaj Usono. Sed tiu evento ne celas nur konatajn vizaĝojn, kiuj loĝas for de la kutimaj klubejoj.

Fakte, la evento estos por la tuta esperantistaro, kiu, pro Duolingo, estas nun multe pli granda en Nordameriko. Ŝajnas al la organizantoj, ke la plejmulto de la partoprenontoj ja estas novuloj. Rete, ili ofte esprimas siajn ĝojojn pri la evento, la unua de ilia esperantista vivo.

Kio okazos en tiu paralela universo? Unue, la partoprenantoj tagmanĝos en loka restoracio je la 12:00. Multaj organizantoj elektis malmultekostajn restoraciojn de etnaj aŭ lokaj specialaĵoj. Poste, estos sufiĉe da tempo por viziti muzeojn, ludi ludojn, kaj babili profunde. Certe, la babilado kaj amikiĝo estos la plej grava okazaĵo de la tago.

Por faciligi kontaktojn inter la 20 renkontiĝoj, la organizantoj elektis la mesaĝilon Telegramo kiel la oficialan komunikilon de la tago. Tiel, la partoprenantoj povos dividi fotojn, mesaĝojn, kaj spertojn kun aliaj esperantistoj de Norda Ameriko. La evento finos kun vespermanĝo en alia restoracio. Espereble, la partoprenantoj parolos pri alia baldaŭa renkontiĝo antaŭ la ĝisado.

Se vi volas ekscii pli pri la eventaro, vizitu la oficialan grupon aŭ rigardu la mapon kun ligiloj al ĉiu evento.

Verkis: Hanso BECKLIN (Ĉikago, Usono)

Provlegis: Chuck SMITH (Berlino, Germanio)

Kategorien: Esperantujo

Forpasis Paul Gubbins, la ĉefredaktoro de Monato

Mi, 2016-08-10 21:40

La 6-an de aŭgusto 2016, neatendite dum li dormis, forpasis Paul Gubbins en la aĝo de 66 jaroj. Li estis talentoriĉa verkisto, ĉefredaktoro de Monato, membro de la Akademio de Esperanto, kaj prezidinto de la Esperanto-Asocio de Britio.

Paul Phillip Gubbins naskiĝis la 8an de novembro 1949 en Southport, nord-okcidenta Anglio, la sola infano de Ron kaj Nelta Gubbins. Li edukiĝis ĉe la Universitato de Manchester, kie li studis lingvojn, precipe la germanan. En 1977 li ekstudis ĉe Queen’s University, Kanado, kie li la postan jaron doktoriĝis kun disertacio pri la 19-jarcenta germana verkisto E.T.A. Hoffmann.

Li renkontis Anne Duffell en 1976, kiam ŝi estis en amrilato kun lia amiko, Robert. Post la finiĝo de la amrilato, Anne kaj Paul restis en kontakto. En 1977 Anne flugis al Kanado por pasigi tempon kun Paul dum li studis tie kaj je la 7a vespere de la antaŭtago de la nova jaro, li surgenuiĝis por proponi geedziĝon. Li poste klarigis, ke la horon li intence elektis, ĉar en la hejmlando ĝuste tiam novjariĝas. La paro geedziĝis en 1978 kaj transloĝiĝis al Leek, Staffordshire, ĉar Paul ekhavis laborpostenon en Buxton, instruante la germanan en lernejo.

Aperis en 1980 la unua infano, Richard George. Lin sekvis en 1982 Jill Nelta. Ambaŭ infanoj ŝuldas siajn nomojn al operoj de Gilbert and Sullivan – Paul estis dumvive ŝatanto kaj promesigis Anne, ke la eventualaj infanoj nomiĝos laŭ roluloj en la verkoj. Kun Jill li ĉeestis ĉiun ĉiujaran festivalon de Gilbert and Sullivan, kaj la duopo patra-filina intencis partopreni la ĉi-jaran por konservi la tradicion.

Profesie li laboris kiel lingvo-instruisto (en lernejo en Buxton kaj poste ĉe la Universitato de Salford), ĵurnalisto, kaj lektoro pri ĵurnalismo, ĉe Staffordshire University ekde 2005 ĝis somero 2016.

Paul esperantistiĝis en 1984, jam plenkreskulo. Li ofte al mi esprimis bedaŭron, ke li ne havis la okazon sperti la junulan vivon esperantujan. Tiel li estis tre kontenta, kiam Jill proprainiciate interesiĝis pri la aventuroj de la patro en foraj landoj, kaj decidis eklerni Esperanton por povi kun li vojaĝi al kongresoj. Ili kune vojaĝis al infankongresetoj in Tampere (1995) kaj Prago (1996), kaj al la plenaj Universalaj Kongresoj en Montpeliero (1998), Berlino (1999), Zagrebo (2001), Pekino (2004), Florenco (2006), Jokohamo (2007), kaj Roterdamo (2008). Paul, kompreneble, ĉeestis plurajn aliajn senfiline.

Ne longe post sia esperantistiĝo Paul komencis verki, kio fariĝis poste vivdaŭra okupiĝo. Li verkis teatraĵojn (ekzemple, la vidbendserion Pasporto al la tuta mondo) kaj lernolibrojn, inkluzive de Kunvojaĝu!, pro kiu li ricevis la premion OSIEK. Premiojn Liro li ricevis en 2002 pro la rakonto Finsezone, kaj en 2005 pro Amikaro. Plurfoje li premiiĝis en la belartaj konkursoj de UEA, ne nur en la branĉo teatro, sed ankaŭ pro siaj kontribuaĵoj vidbendaj kaj prozaj. En la branĉo teatro li estis ĝismorte unu el la juĝantoj.

Sian kernan kontribuon, laŭ mia takso, li faris en 2012, per la publikigo de la antologio Star in a Night Sky. Per tiu anglalingva libro li prezentis la esperantan kulturan heredaĵon al la ĝenerala publiko. La eldonistoj Francis Boutle kontaktis lin por esplori pri la ebleco aldoni libron pri Esperanto al ĝia serio "Lesser Used Languages in Europe" kaj Paul tuj "faligis ĉion" (t.e. flankenmetis la aliajn verkataĵojn) por kompili kaj aranĝi tiun sian majstroverkon. En ĝi li elektis poemojn, prozon, eĉ traktaton kaj recepton, kaj prezentis ilin kun tradukoj en la angla (fare de pluraj kontribuintoj) kaj redaktorajn komentojn por prezenti la verkojn.

Paul ekkontribuis al Monato jam en 1986, kaj ekrespondecis pri pluraj ĝiaj rubrikoj en la sekvaj jaroj, inkluzive de moderna vivo (ekde 1992) kaj politiko (ekde 1993). En 2011 li atingis la postenon ĉefredaktoro, post la emeritiĝo de Stefan Maul.

La kontribuoj de Paul al Esperanto ne limiĝis al perplumaĵoj. En la klaŝĉambro li instruadis – ekde 1993 li gvidis la ĉiujaran kvintagan Somerlernejon de EAB, kiun starigis jam en 1961 lia plej amata esperantisto, Marjorie Boulton. Tiaĵojn li ne ebligis nur por siaj samlandanoj – li instruis ĉe NASK en 2003, 2005 kaj 2007, kaj okazigis staĝojn pri Esperanto-teatraĵoj en Kvinpetalo dufoje.

Dum jardekoj Paul estis lojala membro de la Universala Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Asocio de Britio. Por tiu lasta li transprenis en 2001 la redaktoran postenon de La Brita Esperantisto de la malsana William Auld, kiu antaŭe la postenon dum kvarona jarcento okupadis. Li celis faciligi la studadon pri Esperanto en Britio al estontecaj historiistoj, kaj tiel starigis la rubrikon "Kiu Kiuas" kaj aldonis biografietajn notojn al ĉiu artikolo. Sian lastan eldonon li redaktis en printempo 2016, decidinte transdoni la respondecon en novajn manojn.

Dum kelkaj jaroj li ne aparte ŝatis la laboron – li havis la senton post esplora demandado ĉe regiona evento, ke homoj ne legis ĝin. Kontribuoj estis magraj, venintaj kutime nur el manpleno da fidelaj kolegoj, tiel ke li devis en unu eldono verki mem, ĉu vernome, ĉu kaŝnome, ĉu sennome 31 paĝojn de la 37-paĝa enhavo. En sia unua kuratora kunveno en 2013 li eĉ proponis publikigi nur unu eldonon jare anstataŭ la ĝistiaman du – li estis multe tro okupata por tiel daŭrigi, aparte pro la peza ŝarĝo de dek-unu eldonoj de Monato ĉiun jaron.

Li fariĝis en majo 2013 prezidanto de la Esperanto-Asocio de Britio, iom malgraŭ sia unuamomenta malvolemo. Okaze de semajnfina kunveno de la kuratoroj de EAB en junio 2012, ni eksciis per Facebook ke la prezidanto, John Wells, tiun tagon enhospitaliĝis post kiam trafis lin en la strato apopleksio. Ne evidentis tiam kiel fartos John, kaj do mi tuj pensis pri renoma anstataŭulo, kaj sendis al John mesaĝon en kiu mi indikis, ke li ne devigu sin resti en prema kuratora posteno, se lia sano suferos proe.

Paul estis la unua sur mia listo kaj hazarde mi ricevis dumkunvene de li mesaĝon por montri la proponitan kovrilon de Star in a Night Sky, do mi sciis, ke li estas ĉe-komputile. (Baldaŭ la kunlabora sperto sciigis al mi, ke li neniam estas for de komputilo, precipe post kiam li havigis al si iPad.) Do dum la kunveno mi klarigis al li la situacion, kaj demandis pri lia preteco kandidatiĝi pri prezidanteco en 2013, kaze ke John preferos retiriĝi. Paul unue sentis sin kontraŭ, citante aparte sian maltrankvilon, ke li estus tiel samtempe redaktoro kaj prezidanto. Sed ankaŭ en tiu respondo troviĝis esperigaj vortoj, ke li plue pripensos. Kaj iom post iom, li adaptiĝis al la ideo, ĝis finfine, post konfirmo de John Wells, ke li preferus ne kandidatiĝi denove, Paul elektiĝis.

En 2007 Paul elektiĝis al la Akademio de Esperanto, kaj reelektiĝis en 2016.  Li estis ĝia direktoro de la sekcio pri literaturo kaj laboris ankaŭ en la sekcioj konsultejo kaj kontrolado de lerniloj. Li intencis povi emeritiĝi kaj tuj poste dediĉi sin kun nova elano al la laboro. Li ankaŭ partoprenis en la reviziado de la ĉereta kurso Duolingo, do paŝon post paŝo pli adaptiĝis al la virtuala mondo, kiu estis por li ĝis antaŭ kelkaj jaroj nova tereno.

Malofte en la vivo oni renkontas homojn tiel babilemajn kiel Paul. Ĉiam en la plej flua lingvaĵo li parolis. Sed ne nur. En siaj freŝbakitaj tagoj li pasigis tempon kun eminentuloj de antaŭaj epokoj, ekzemple William Auld kaj Marjorie Boulton, kaj lernis de la majstroj. Kun Bill Auld li trinkis kaj ricevis la kuraĝigon, ke treege plaĉe estis por la spertulo povi paroli en Esperanto kun iu tiel kapabla. Kie Bill estis la onklo fariĝis la onklino Marjorie. Ĝis sia morto Paul plurfoje en la jaro, foje kun amiko Graham Blakey, vojaĝis al Oxford por viziti Marjorie. Fiere kaj ame li parolis pri ŝi okaze de aranĝo por festi ŝian naŭdekan datrevenon. Kaj fiere li staris la tiama prezidento de EAB apud la tri antaŭaj.

Mi havis la plezuron mem revivi tiujn tagojn kun Paul, sed ĉi-foje kun li en la veterana rolo. Ni estis amikoj kaj egale ŝatantoj de bona biero, do foje ni kunvenis nur ni du en taverno. En unu el la lastaj okazoj kiam ni diskutis ĉirkaŭ la biertablo, li deklaris kun kontenta mieno, ke antaŭ ne longe li pasigis tempon kun lernejaj amikoj, kaj ke vere ili estas bonŝancaj esti naskiĝintaj tie kaj tiam. "Senpaga universitato, dumvivaj laborpostenoj, aĉeteblaj domoj ..." Mi aldonis "post-militaj manĝo-limigoj" por povi eksplodigi liajn balonojn, sed kun la rideto fiksita li neis per la kapo kaj diris "ne mi".

Li vere estis kontenta pri la vivo, sed konstatis, ke ne ĉiuj havis tiun bonŝancon. Tiel li estis dum kelkaj jaroj kuratoro de karitato kiu konstruas humanismajn lernejojn en Ugando. Paul mem vizitis la landon por konstati kiel fartis la projekton. Humanismo estis, kiel esperantismo, proksima al la koro. (Laŭlitere rilate Esperanton – li ĉiam portis sian verdan stelon sur la brusto.) Paul estis membro de la Brita Humanista Asocio kaj tute ne posedis religian fidon. Li estis politike maldekstrema, kaj kandidatiĝis por la Sociala-Demokrata Alianco en naciaj balotoj en 1983. Li ne venkis – Staffordshire Moorlands apartenas al la konservativa partio, sed li ricevis 12.000 voĉojn, nur 1.000 malpli ol la kandidato de la laborpartio. Li restis progresema kaj la referenduma decido, ke Britio forlasu la Eŭropan Union estis por li malĝojiga.

Adoris lin liaj "pacientoj" (lia etikedo por liaj studentoj, "ĉar mi operacias iliajn cerbojn"), ĝis la grado, ke pluraj el ili starigis paĝon ĉe Facebook dediĉatan al la "vivanta legendulo". Aliaj, kompreneble, devis informi Paul pri ĝi kaj en tiuj tagoj li havis neniun ideon pri kio estas Facebook. Tio devis ŝanĝi kiam eldonisto petis lin starigi propran konton por varbi siajn verkojn. Kaj do tiuj, kiuj konas Paul pere de Facebook nun scias kiel ili troviĝis en la ĉirkaŭaĵo.

Paul ankaŭ estis talenta muzikisto. Li ludis klarneton, saksofonon, bekfluton kaj akordion. Kaj foje li ankaŭ batis tamburon. Li ludis en pluraj grupoj, inkluzive de la ĵaz-grupo Jazzworks.

Plurrilate Paul ne tute plenkreskis. La vivo ne povas esti nur laboro. Kio plaĉis al la knabo plaĉis daŭre al la viro. Tiel lia pasio por fervojoj rezultiĝis ne nur en lia iama malapero okaze de aranĝo ĉe Shallowford House, kiam nia grupo ekskursis en la kamparon kaj Paul ekvidis fervojon, sed ankaŭ en la ĉeesto de granda modela fervojo en la ĝardeno, kaj unu plia grandioza en la subtegmento! Li eĉ starigis kun najbaro retejon pri la "Mossley Light Railway" kaj aldonis videojn pri ĝi ĉe YouTube.

Simile rakonteblas pri la angla Laga Distrikto, kie li pasigis multe da tempo infanaĝe kaj tiom multe ĝuis adulte. Tutvive restis kun li la pasio, kiel ankaŭ por aŭtoj de la marko Mini. (Kompreneble la lasta ja estis verdkolora kaj havis grandan glumarkon "Esperanto" sur la malantaŭa vitro. Kiel li sukcesis transiĝi en kaj el ĝin mi ne scias. Nek tion sciis li, kiam mi demandis.) Kaj katojn li amis. Ĉiam mi kaj aliaj ricevis fotojn de Woody, Pepsi kaj Shirlie. Viskio ankaŭ donis al li plezuron – sed ĉi-foje ne temas pri io de la infanaj jaroj!

Kiel infano antaŭ Kristnasko, foje li ne povis ĝisatendi. Tio montriĝis, ekzemple, kiam Jill fianĉiniĝis. Li tre bone sciis, ke ŝi ankoraŭ ne disdonis la informojn (tion li ja agnoskis kiam li mem faris la taskon per Facebook), sed ŝajne li aniĝis al la skolo "pli bone peti pardonon ol permeson". Kaj same kiam Jill estis graveda – eksciis tutunue ne la amikoj de la filino, sed de la patro! Tiel li ankaŭ estis tuj antaŭ la nasko. La tago mem okazis kuratora kunveno de EAB kaj supozeble Paul gvidis la sesion.

Nu, komence jes, ĉio iris glate. Sed posttagmeze li decidis, ke sendube salutos baldaŭ la novulo, kaj ĉiam refreŝigadis sian iPad por ekscii, ĉu estis novaĵoj. Ĉiun kvinan minuton interrompis la parolanton ies voĉo per "Sorry, chaps" kaj levo de la iPad, kvazaŭ ĝi kulpis. Sed li estis la plej feliĉa viro en la mondo, kiam finfine alvenis la knabo, kiun Jill nomis, je grandega patra plezuro, Edward Paul Gubbins Mason. Altiĝis la plezuro kiam li unuafoje tenis la etulon ... kiu tuj vomis sur la avon. Sed al Paul tio ne ĝenis, kaj li montris al la nepo la apudan fervojon kaj audigis al li la poemon de Stanley Holloway "The Lion and Albert", kun la deziro, ke la nove naskiĝinta bebo audu "veran poezion"! Dum personaj momentoj kun Edward Paul babilis al la infano en Esperanto: “Birdo! Arbo! Ĉu vi vidas? La birdo estas en la arbo!” Li eĉ komencis rakonti historietojn al li en ilia sekreta lingvo.

Intertempe Paul suferis pri absoluta manko de libertempo. Kaj li plendis dum alemenaŭ du jaroj pri lacego. Dum kelkaj jaroj li provis maldungiĝi de la universitato, kiam pro financaj premoj oni devis malpliigi la nombron de dungitoj. Ĉiam li esperis, sed ĉiam rezultiĝis, ke la universitato preferis konservi la popularajn kaj kapablajn instruistojn.

Monato donis al li grandan ŝarĝon, lia muziko regule postulis iom da tempo, kaj li daŭre verkadis, unue du librojn en la angla (Laddies and Generalmen, kaj Westminster Blues), kaj lastatempe grandiozan kaj detalan historion pri la esperanta dramo. Tiun lastan li celis esti lia pinta kontribuo super ĉio alia.

Sed trovi la tempon profundiĝi en la taskon estis al li neeble. Li raportis bezoni "unu plian vintron" en la lastaj du jaroj. Je sia morto li atingis la jaron 1940, do restis daŭre antaŭ li la plejmulto, tamen. Kaj la plirangiĝo al avo donis al li plian tempo-premon, tiom li volis pasigi tempon kun Edward. Tial li devis elpreni sin de ie, liberiĝi kaj havigi al si iom da libereco. Estis logike, ke el EAB li retiriĝu. Li ja estis la motoro de Monato, kaj estis la sola homo, kiu povus verki la pri-draman verkegon. Sed EAB estus tute bone, ĉar jam ĝi havis aliajn motorojn, kaj la perdo ne estus katastrofa, kiel por la aliaj projektoj. Tial li demisiis de siaj roloj en EAB, kvankam sen tute malaperi. Li estis instruonta ĉe la EAB-aranĝo Somerlernejo la semajnfinon post sia morto.

En somero 2016 li daŭre ne sukcesis aranĝi la sopiritan maldungon kun la universitato, do li mem faris la decidon emeritiĝi por pasigi pli da tempo kun Edward kaj dediĉi sin al la verkata libro. Tragike, li forpasis daŭre relative juna, ne longe poste.

Paul estis multflankulo. Esperantisto, kompreneble,kaj humanisto. Talenta verkisto. Babilema bonkorulo. Eŭropano, eĉ mondcivitano. Sindonema, eĉ tro. Sed ĉefe li estis edzo, patro, ka j– plej nove – avo. Kaj ankaŭ mia kaj nia amiko. Kaj, finfine, granda perdo. Dankon, Paul.

Tim Owen

Notoj:

1) Por sendi kondolencan mesaĝon al la familianoj, plenigu ĉi tiun formularon.

2) La funebra ceremonio okazos vendredon, la 19 de aŭgusto ĉe Mossley Village Hall, Congleton, CW12 3LJ je la 14:30. Se vi intencas ĉeesti, bonvolu plenumi ĉi tiun formularon por ke la familio havu ideon pri nombroj.

3) Bonvolu ne demandi pri la verkata historio de esperanta dramo. Mi parolos pri ĝi kun la familio en taŭga momento, sed tio ne estas nun.

Kategorien: Esperantujo

EU-komisionano faris paroladon en Esperanto

Mi, 2016-08-03 14:40

La internacia lingvopolitika konferenco okazis en la Universitato de Konstanteno la Filozofo en Nitro la 28-an kaj 29-an de julio, kaj ĝin ĉeestis 120 personoj, inter ili lingvistoj, politikistoj, diplomatoj kaj reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj.

La konferenco okazis en la slovaka, la angla kaj en Esperanto. Iniciatis la aranĝon la esperantistaj diplomatoj kaj aktivuloj de Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain kaj Jozef Reinvart.

Aparte signifa estis la ĉeesto de la litovia EU-komisionano Andriukaitis, kiu junaĝe lernis Esperanton kaj daŭre simpatias kun ĝi, kvankam li pro aliaj taskoj dum multaj jaroj ne plu aktivas en la movado.

– Mi renkontis la Komisionanon Andriukaitis en lia oficejo en Bruselo julie 2015, kaj invitis lin.  Lia partopreno, la fakto ke li tiom pozitive parolis pri Esperanto, kaj ke li prelegis en Esperanto, estas tre grava, ŝajnas al mi, komentas Seán Ó Riain responde al demando de Libera Folio.

Vytenis Andriukaitis naskiĝis en 1951 en Siberio, kien liaj gepatroj estis deportita en 1941, post la sovetia anekso de Litovio. La familio povis reveni al Litovio fine de la 1950-aj jaroj. Post sia diplomiĝo ĉe la medicina instituto en Kaŭno meze de la 1970-aj jaroj li sekrete ekaktivis en la malpermesita socialdemokratia movado de Litovio. Proksimume samtempe li memstare lernis Esperanton.

Andriukaitis estis elektita al la parlamento de Litovio en 1990 kaj estas unu el la kunsubskribintoj de la dokumento pri la restarigo de la sendependeco de Litovio samjare. En 2012 li iĝis ministro pri sano, kaj en 2014 EU-komisionano kun respondeco pri sano kaj manĝaĵa sekureco.

En sia parolado, farita en bona Esperanto, Andriukaitis interalie rakontis pri sia propra sinteno al la lingvo:

– Por mi persone Esperanto havas klaran ligon kun la lukto kontraŭ devigo. En la sovetia tempo la uzo de Esperanto estis protesto kontraŭ la reganta rusa lingvo, kiun oni devigis al ni uzi. En la disidenta movado mi proponis paroli Esperanton anstataŭe - kiel simbolo de humanismo kaj demokratio.

Laŭ li, Esperanto povus havi rolon ankaŭ ene de Eŭropa Unio, kaj ĝi havas gravan avantaĝon kompare kun la angla.

– La angla estas tre utila kaj disvastigita en la hodiaŭa mondo, sed ĝi neniam povas doni la egalecon en komunikado kiun donas Esperanto - kie ĉiuj akceptas  lerni facilan, neŭtralan lingvon, kaj tiel evitas la imperiismon de unu nacia lingvo, kiu donas dumvivajn, nemeritatajn privilegiojn al denaskuloj, kaj maljuste metas la plimulton de la homaro en konstantan malavantaĝon.

La tuta parolado de Andriukaitis legeblas en Esperanto en la retejo de la eŭropa komisiono.

Dum la konferenco en Nitro okazis pluraj podiaj diskutoj kaj prelegoj de spertuloj pri diversaj kampoj de lingva politiko, interalie pri lingvolernado en EU, pri la influo de lingvaj problemoj al la civitana partopreno en EU kaj pri la signifo de lingvaj diferencoj en la integriĝo de membroŝtatoj en EU.

Seán Ó Riain esperas, ke la konferenco kaj aparte la ĉeesto de Andriukaitis povos gvidi al pliaj, konkretaj paŝoj.

– Ni laboras pri tio, sed estas tro frue por anonci ilin.
Kategorien: Esperantujo

Monkolekto anstataŭis kongresan rezolucion

Sa, 2016-07-30 21:55

La 101-a Universala Kongreso en Nitro finiĝis sabate antaŭtagmeze per la tradicia fermo, kiu ial ne estis spektebla rete, malgraŭ la plano. Sur la podio la konsisto de la nova estraro tre similis tiun de la antaŭa, tamen mankis Barbara Pietrzak kaj José Antonio Vergara. Ilian lokon prenis Sara Spanò.

Ĉeestis la urbestro de Nitro, kiu ricevis grandan aplaŭdon, kaj ankaŭ korea vicambasadoro.

Mark Fettes, la prezidanto de UEA, diris, ke la inaŭguro de Universala Kongreso celas esti manifestacio antaŭ la ekstera mondo, dum la fermo ĉiam estas pli intima. Per minuto de silento oni rememoris la forpasintojn, inter kiuj estis tri honoraj membroj: Ignat Bociort, Lucija Borčić kaj Roland Lindblom.

Pri la kongresaj sukcesoj raportis interalie Sara Spanò, laŭ kiu la kongreso estis ekstreme bone videbligita ĉe la loka publiko, kaj Stefan MacGill, kiu aparte kontentis pri Kleriga Lundo.

– Kleriga Lundo tenis la nivelon, okazis 18 prelegoj. Novaĵo estis ke du el ili traktis strategian planadon. Post la fermo du busoj iros rekte al la ILEI-konferenco en Hungario, tio estas duono de ĝiaj partoprenantoj, li atentigis.

– Ni havis senton de kuneco. La kongresejo proponis al ni taugajn ejojn, ne nur por prelegoj, sed por sidi, babili, drinki, pikniki kaj esti kune, tiel estas malofte. En la matĉo ni malgajnis, sed ni gajnis en la spirito de la homoj, diris Mark Fettes.

Parolante pri la statutaj ŝanĝoj kaj sendependiĝo de TEJO, aprobitaj de la komitato, Martin Schäffer menciis la altigon de la aĝolimo de TEJO de 30 al 35 jaroj.

– Mi bedaŭras ke la aĝolimo ne altiĝis ĝis 55, li ŝercis.

Antaŭ kelkaj jardekoj la aĝolimo de TEJO cetere estis 26 jaroj.

Pri la junulara programo raportis la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola.

– Aparte interesa por mi estis la trink-manĝa nokto. Slovakia Esperanta Federacio faris grandegan laboron por ĉi tiu kongreso, gratulon! Ĉi tiu semajno estas historia por TEJO, kiu sendependiĝis. Ni nun havas antaŭ ni vojon, kiun ni devos plu iri. Sed ni ne iros sole, ĉar ni daure iros kun UEA. Nun la ĝenerala direktoro de UEA estos ankaŭ membro de TEJO. La venontjara IJK post plurjara strebado okazos en Afriko kaj por tio ne sufiĉas espero kaj bonvolo, necesas rimedoj. TEJO ricevis subvencion de 142.000 eŭroj. La sola kondiĉo estas ke ni mem devas trovi 13.000 eurojn. Mi petas donacojn.

Efektive tamen la jura sendependiĝo de TEJO ne estos fakto antaŭ ol la modifoj de la statuto, aprobitaj de la komitato de UEA, estos aprobitaj ankaŭ en ĝenerala voĉdonado.

Same, la planata Internacia Junulara Kongreso en Afriko ŝajnas ne tute certa. Pro la nesekura politika situacio en la lando TEJO ŝajne jam pli-malpli rezignis pri la progresintaj planoj aranĝi la kongreson en Burundo, kaj lastatempe oni parolas pri eventuala kongreso en Benino aŭ Togolando.

La rezultojn de la Belartaj Konkursoj de UEA prezentis Sara Spanò. Tamen malklaras, kiun finrezulton UEA konsideras valida, ĉar cirkulas diversaj variaĵoj, kun aŭ sen la nomo de Jesus Moinhos Pardavila. Li gajnis la trian premion kaj honoran mencion en la branĉo eseo, sed poste proteste rezignis pri ili.

Tion li faris, ĉar la duan premion oni aljuĝis al Jorge Camacho Cordón, kiu laŭ ĝenerale akceptita interpreto de la regularo ne devis rajti partopreni en la konkurso ĉi-jare, ĉar li gajnis la unuan premion en la sama branĉo antaŭ tri jaroj. La administrantoj de la konkurso opiniis ke li tamen rajtis, ĉar lia unua premio en 2013 estis dividita kun Lena Karpunina.

En la kongresa kuriero aperis listo de premiitoj kun la nomo de Jesus Moinhos Pardavila, sed en la gazetara komuniko, kiun UEA poste dissendis, lia nomo mankas. Same ĝi unue mankis en la retejo de UEA, kie ĝi tamen mistere reaperis iam dum sabato.

En la oratora konkurso gajnis Jan Kozousek el Aŭstrio. La 2-an lokon ricevis Ana Ribeiro el Brazilo, la 3-an Ariadna Gutiérrez el Kubo kaj specialan mencion de TEJO Lucas Barbosa el Brazilo.

La premiojn de la Fondaĵo Grabowski prezentis István Ertl: 3-a premio al Jean Codjo el Benino/Kanado, 2-a al Bitoteko el Hispanio kaj la 1-a al “Historio de la esperanta literaturo”.

La ĉi-jaran Premion Deguĉi ricevis Mireille Grosjean el Svislando el la manoj de Lee Jungkee.

Mark Fettes transdonis Diplomojn pro Elstara Agado kaj Elstara Arta Agado al 12 aktivuloj, interalie Ĵomart kaj Nataŝa, Jean Codjo, Adjevi Adje, Judith Mayer, Włodzimierz Opoka kaj Jan Vajs.

En sia ferma parolado Mark Fettes diris, ke la Universala Kongreso adaptiĝas al la nuna mondo, interalie tiel, ke pluraj programeroj nun estas rekte elsendataj en la reto.

– Tio estas valora evoluo, tre signifohava. Ni laboros en la venontaj jaroj por realigi tiun revon, ke en UK povu partopreni ĉiuj esperantistoj, se ne ĉeeste, almenaŭ spirite. Sed tio estas nur unu flanko de la renoviga procezo, li diris.

Li menciis ankaŭ, ke la komitato multe laboris pri la statuto de UEA, kaj asertis ke por la renovigo de la asocio estas necesa ankaŭ renovigo de la statuto.

– La nuna estis akceptita en 1980, kiam la vorto interreto apenaŭ ekzistis. Nia statuta renovigo estas parto de tiu procezo. Mi antaŭvidas du ŝtupojn de la statutaj ŝanĝoj. Vi jam aŭdis ke nia junulara sekcio iĝos jure memstara, TEJO estas preta por akcepti nun tiun defion. Por efektivigi tiun memstariĝon, ĉiuj membroj de UEA ricevos proponon de nova statuto. Tiuj ŝanĝoj rilatos ne nur al la sendependigo de TEJO, sed ankaŭ aktualigo de niaj nunaj labormetodoj. En la dua paŝo ni proponos al vi diskuton pri pliaj ŝanĝoj, en la kongresoj, en la interreto; eble eĉ venos novaj ideoj. Mi esperas ke vi ĉiuj kontribuos en tiuj diskutoj. Parto de la ŝanĝo venas de nia junularo. TEJO venontjare kongresos en Afriko kaj ankaŭ en UEA ni revas okazigi la kongreson Afriko. Kaj tio venos, eble eĉ pli frue ol ni supozas.

La fina nombro de la aliĝintoj laŭ la kongresa kuriero iĝis 1.252, do fakte eĉ malpli ol en Ateno 1976, kiam estis 1.266 aliĝintoj. Sekve la kongreso en Nitro estis la plej malgranda Universala Kongreso en kontinenta Eŭropo post tiu en Kopenhago 1975, la jaron post la demisio de Ivo Lapenna en Hamburgo 1974.

Eĉ se por ordinaraj kongresanoj malgrandaj kongresoj povas esti eĉ pli etosaj kaj agrablaj ol grandegaj, por financi la malprofitajn neeŭropajn kongresojn, UEA nepre bezonas, ke la eŭropaj kongresoj estu relative grandaj. Ĝuste por havi grandan kaj profitan kongreson la estraro siatempe elektis Nitron, kies malaltaj prezoj devis logi aparte multajn partoprenantojn.

La fakuloj en la Centra Oficejo tiam insistis, ke la turisme pli alloga Lisbono estus pli populara inter la kongresemuloj, sed la estraro faris alian elekton. Nun la estraro tamen decidis, ke en 2018 la kongreso okazu en Lisbono. La decido estis anoncita de Mark Fettes jam dum la vendreda programero pri venontaj kongresoj, sed pli vaste ĝi estis diskonigita dum la solena fermo.

La fermo finiĝis kun pli ol 20-minuta malfruo, sed multe pli malfruas la junia numero de la revuo Esperanto. Komence de la kongreso Mark Fettes promesis ke almenaŭ la reta versio fine aperos dum la kongreso, sed kiam li deklaris la kongreson fermita, la revuo daŭre ne troveblis en la retejo de UEA. Tute mankis ĉi-jare kongresa rezolucio. Aliflanke fine de la solena fermo okazis monkolektado favore al la afrika IJK kiun planas TEJO.
Kategorien: Esperantujo

UEA sen buĝeto sed kun eble sendependa TEJO

Fr, 2016-07-29 22:05

La plej grava revenanta tasko de la komitato de UEA estas ĉiujare aprobi la buĝeton de la asocio, kiu difinas la direkton de la agado dum la venonta jaro. Ĉi-jare la komitato tamen tute ne havis tempon diskuti tiun gravan tagorderon. Ankaŭ alia grava punkto, la proponata reformo de la statuto, ne povis esti findiskutita. Laŭ la origina plano tiu temo devis esti fintraktita jam komence de la semajno, sed tio pro diversaj kialoj ne sukcesis.

Tial oni decidis esceptokaze aranĝi kroman kunsidon en la ekskursa tago, merkredo, nur por diskuti la proponatajn statutŝanĝojn, kiuj interalie necesas por la plena jura sendependiĝo de TEJO. La merkreda kunsido tamen estis neformala kaj ne povis fari decidojn, do efektive la komitatanoj kiuj ĉeestis simple partoprenis en diskutrondo.

En la komenco de la vendreda komitata kunsido oni revenis al la diskuto pri statutŝanĝoj. Tiu tagordero forrabis la tutan tempon de la kunsido, tiel ke eĉ fine de la 30-minuta plilongigo oni ankoraŭ ne ektraktis la tagordon origine celitan por la vendreda, tria kunsido. Kiam la kunsido estis plilongigita je pliaj 15 minutoj, la komitato povis nur noti ricevon de la raportoj pri la komitataj forumoj – sen ilia efektiva tralego. Entute ne eblis trakti la buĝeton. – Estas neniu jura devigo por aprobi la buĝeton en ĉi tiu kunsido – diris Mark Fettes.

En vendredo la komitato aprobis la proponojn pri statutaj ŝanĝoj nur tiom, kiom ili rilatis al la sendependigo de TEJO kaj al la aprobo de reta traktado de aferoj. Oni aldonis en la statuto difinon de la vortoj “skriba” kaj “skribe”, tiel ke ili signifu ĉiun eblan korespondrimedon, kiu ebligas sufiĉe certan identigon de la sendinto.

La sendependigo de TEJO ĝuis grandan subtenon de la komitatanoj. Iuj prezentis rezervojn pri la plialtigo de la aĝlimo ĝis 35 jaroj. Michael Boris Mandirola, prezidanto de TEJO kaj ĝia reprezentanto en la komitato de UEA, malgraŭ la granda malfruo uzis kvaronhoron por argumenti por tiu plialtigo. – Jam nun multaj homoj en tiu aĝo estas aktivuloj de TEJO, tiu decido estos nur agnosko de la situacio – li pledis.

Aldone li prezentis rezultojn de enketo inter la individuaj membroj de UEA en la aĝo 30 ĝis 35 jaroj, en kiu pli multaj sin esprimis favore al la plialtigo de la aĝlimo.

Kvankam la komitato ankoraŭ ne aprobis la novan, senpagan membrokategorion “Amikoj de Esperanto”, ĝi jam aperas en la statuto de TEJO. Ili estos membroj de TEJO, sed ne de UEA. Tio eventuale povas kaŭzi problemojn en la estonteco por la membroadministrado, pri kiu – laŭ la ĵus akceptita regularo pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO – plene respondecos la Centra Oficejo. CO devos liveri ankaŭ plurajn aliajn servojn al TEJO kontraŭ kiuj, laŭ la regularo, ĝi ne povos postuli pagon de la sendependa TEJO.

Kelkaj komitatanoj prezentis dubojn pri la tuta procezo de la ŝanĝoj. Maritza Gutiérrez kaj Orlando Raola plendis pri la neakceptebla labormaniero kaj netaŭga livero de la dokumentoj por traktado. Raola proponis aprobi la dokumentojn provizore kaj definitive decidi pri ili nur post unu jaro.

– Tio ne eblas, ĉar por ĉiuj ŝanĝoj estas bezonata aprobo de ambaŭ komitatoj, ankaŭ de la TEJO-komitato. Aktivuloj de TEJO kaj UEA investis multe da tempo kaj atento por pretigi ĉi tiujn dokumentojn. Mi ne vidas kialon por prokrasti la decidon, respondis Mark Fettes, kaj kuraĝigis tujan aprobon.

– Ĉu tio signifas, ke la komitato de UEA ne rajtos mem fari amendojn en ĉi tiu regularo pri kunlaboro? Kio, se UEA ekzemple ŝatus ĉesigi la eldonadon de “Kontakto”? Ĉu tio ne eblos sen aprobo de TEJO? demandis Renato Corsetti.

– La regularo laŭtitole estas pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO, sed ĝi parolas plejparte pri tio, kion UEA devos fari por TEJO, rimarkigis Loes Demmendaal.

Respondis Mandirola, ke temos pri aranĝo inter UEA kaj TEJO simila al tiu, kiu funkcias ankaŭ nun.

La statuto de TEJO estis akceptita per 25 voĉoj, kun 5 kontraŭoj kaj 4 sindetenoj. La regularon pri kunlaboro, kiu devigas UEA liveri senpagajn servojn al TEJO, subtenis eĉ pli multaj: 28 komitatanoj poris, 5 kontraŭis kaj 3 sindetenis.

– Mi dankas pro la kunlaboro al la estraro, al la komitato kaj al la ĝenerala direktoro – diris post la decido Mandirola, la prezidanto de TEJO. – Tiu historia kaj gravega momento por TEJO estu firma bazo por la onta kunlaboro inter UEA kaj TEJO.

Por efektivigi la ŝanĝojn necesos ankoraŭ aprobo de la ĝenerala voĉdono, en kiu rajtos sin esprimi ĉiuj individuaj membroj, aliĝintaj fakaj asocioj (po 100 voĉoj) kaj landaj asocioj (nombro de voĉoj egala al la nombro de la membroj). Ĝi devus okazi ankoraŭ en 2016.

Pri la aliaj ŝanĝoj, kiuj ne rilatas al la sendependiĝo – interalie enkonduko de la senpaga membrokategorio “Amiko de Esperanto”, enkonduko de misio kaj vizio, ŝanĝo de la celoj k.a. – la komitato diskutos rete. – Ni kreos retejon en kiu la komitatanoj povos komenti la diversajn proponojn – klarigis la planon Mark Fettes. – Aperos ankaŭ serio de artikoloj en la revuo “Esperanto”, kiuj klarigos la esencon de la proponoj. Tion ni komencos tamen nur en la venonta jaro, por ne miksi la proponojn kun la ĝenerala voĉdono.

La komitato eĉ ne komencis diskuton pri la propono reformi la ĝeneralan regularon. Fettes mem proponis ŝovi ĝin por traktado per la interreto. Tion subtenis 28 komitatanoj, 4 estis kontraŭ kaj 2 detenis sin. Rete estos traktata ankaŭ la buĝeto por 2017, por kio la komitata regularo donas kiel limdaton la 31-an de decembro.

En la fino oni elektis pliajn tri komitatanojn C: emeritiĝintan ĝeneralan direktoron Osmo Buller (23 voĉoj), eksan kasiston de TEJO Nico Huurman (21 voĉoj) kaj alian TEJO-aktivulon Fernando Maia Jr. (28 voĉoj). Ili tri kaj Trezoro Huang Yinbao estis  krome elektitaj por konsistigi la komisionon pri financo de UEA.

Eroj de la nova strategia plano dum la kongreso estis nur lumbilde prezentitaj en la komitataj forumoj, okazis neniu formala decido pri ili. La nuna strategia laborplano validas ankoraŭ dum unu jaro, pri la posta la komitato decidos en Seulo.

Ne okazis elekto de la nova konsilio de UEA, kiu estis starigita antaŭ tri jaroj en Rejkjaviko. Tiu punkto eĉ ne troviĝis en la tagordo kaj Mark Fettes pledis, ke la konsilion, kiel grupon de helpantoj de la estraro, la komitato lasu plene al la estrara decido. – Ni devas lerni el la ĝisnunaj spertoj kiel pli bone funkciigi ĝin – diris Fettes.

Kiel en ĉiu elektojaro, ankaŭ en Nitro estis pledoj por la renovigo de la elekta regularo.

– Ĝi bezonas revizion. Mi esperas, ke ni povos trakti ĝin jam en la venonta jaro, diris la prezidanto.

Kategorien: Esperantujo

Seiten