Historia
promenado tra la malnova urbocentro
La historio de la urbo Hameln komenciĝis
ĉirkaŭ la 800-a jaro, kiam monaĥoj el Fulda fondis monaĥejon
apud la malnova vilaĝo Hamala ĉe la rivero Weser (Vezero). La
preĝejo de tiu ĉi monaĥejo estis la antaŭa konstruaĵo
de la hodiaŭa Münster (ĉefpreĝejo).
En la proksimeco de tiu ĉi monaĥejo
evoluiĝis la urbo. Ĉirkaŭ la 1200-a jaro la urbanoj
konstruis ĉirkaŭ 500 metrojn for de la Münster
sian propran preĝejon: la Marktkirche (foira preĝejo). Hodiaŭ oni povas iri de unu preĝejo al la alia tra la Bäckerstraße.
En la Bäckerstraße (strato de la bakistoj)
staras ankoraŭ hodiaŭ domoj el diversaj epokoj: malnovaj ŝtondomoj
el la gotika tempo, trabfakdomoj el ĉirkaŭ la 16-a jarcento kaj
ankaŭ domo de la Vezer-Renesanco (Weserrenaissance): la Rattenkrug
(rata gastejo). Malantaŭ ĝia arte ornamita fasado kaŝiĝas
kiel ĉe multaj domoj de la Vezer-Renesanco pli malnova domo, kiu
adaptiĝis en la 16-a jarcento per la nova konstrustilo. Gotika ŝtondomo,
la hodiaŭa Löwenapotheke (apoteko de leonoj), estas ornamita
en la gablo per David-stelo, indiko, ke ĉi-tie dum la mezaĝo loĝis
judoj. La strato apud la domo ankoraŭ antaŭ 100 jaroj nomiĝis
Judengasse (juda strateto).
La centro de la urbo ankoraŭ hodiaŭ estas
la Markt (foirejo) kun la Marktkirche kaj impona
Vezer-Renesanca konstruaĵo, la Hochzeitshaus (geedziĝdomo
/ domo de alta tempo). Ĝi estis finkonstruita mallonge antaŭ la
komenco de la 30-jara milito kaj estis planita por grandaj festoj de la
burĝoj, ekz. por geedziĝfestoj. Alia rimarkinda konstruaĵo
estas la malnova baroka Kommandantenhaus (domo de la komantanto),
hodiaŭ Kreissparkasse (subdistrikta ŝparkaso), en kiu loĝis
la komandanto de la fortikaĵo. Hameln dum 200 jaroj estis fortikaĵ-urbo
(„Ĝibraltaro de la nordo“). La fortikaĵo kun siaj fosaĵoj,
zigzagaj linioj kaj kreneloj ĉefe estis konstruita de malliberuloj de
la pundomo (“ĉara malliberejo” / “Karrengefängnis”),
hodiaŭ hotelo “Stadt Hameln”. Ili dum la laboradoj estis
katenitaj al ĉaroj kaj estis laŭ malnovaj raportoj parto de la
stratbildo. 1807 Napoleono malkonstruigis la fortikaĵon. Ĉe tio
ankaŭ la mezaĝa urbomuro estis detruita; de ĝiaj multaj
urboturoj hodiaŭ nur du restis konservitaj. Pli frue sur la foirejo ankaŭ staris la baroka
urbodomo. Same kiel la Marktkirche ĝi estis detruita dum la 2-a
mondmilito, sed kontraŭe al tiu ne plu rekonstruita.
Ankaŭ en la Osterstraße (orienta
strato) hotelo estis detruita dum la lasta milito. Hodiaŭ en tiu loko situas la Karstadt-magazeno.
Je la alia flanko troviĝas du perloj de la Vezer-Renesanco: la Leisthaus
(domo de Leist), nun muzeo, kun la friso de la virtoj kaj la Lukretia
en la gablo de la „Utlucht“ (antaŭkonstruaĵo), apude
la iom pli maljuna trabfaka konstruaĵo, la Stiftsherrenhaus
(domo de la konventomajstroj), kiu estas ornamita plenplene per figuroj de
la antika mitologio kaj la biblio. Preskaŭ je la orienta fino de la Osterstraße staras alia pompa domo,
la Rattenfängerhaus (ratkaptista domo) el 1603, sur kies flanka
fasado enskribaĵo raportas pri la eliro de la Hameln-aj infanoj en la
jaro 1284. Hodiaŭ en tiu ĉi domo troviĝas gastejo, en kiu
oni ekzemple povas mendi “rat-vostojn”. La hodiaŭa Stadtsparkasse
(urba ŝparkaso) je la kontraŭa flanko pli frue estis garnizona
preĝejo, kiu post malfondo de la garnizono en 1842 ne plu estis
bezonata. La malnova Heiliggeist-Spital (hospitalo de la sankta
spirito) malantaŭe hodiaŭ ankaŭ apartenas al la Stadtsparkasse.
La Osterstaße kondukas al la iama remparo,
nun ĉirkaŭa strato de la malnova urbocentro. Irante dekstren oni
trovas en la Alte Marktstraße (malnova foira strato) la lastan
konservitan sidejon de la iama urba nobelaro, la iom senornaman “Redenhof”
de 1558. La Alte Marktstraße kondukas reen al la Bäckerstraße
kaj al la Müsterkirche ĉe la Vezero. La strato mem estas
ekzemplo de la renovigado de la trabfakaĵoj en la 1970-aj jaroj. Unu
de la unuaj renovigitaj trabfakdomoj estis la “Kurie Jerusalem”,
malnova deponejo konstruita ĉirkaŭ 1500, hodiaŭ junulara
kulturcentro (dezegna lernejo, muzika lernejo).
Ĉe la Vezero (Sudetenstraße) staras
granda klinkera konstruaĵo, la iama Wesermühle (vezera
muelejo). En ĝi hodiaŭ estas i.a. la urba biblioteko kaj la urba
arkivo. Hameln ekde malnovaj tempoj estas la urbo de la muelejoj kaj ankaŭ
en la blazono havas muelan ŝtonon. Iam staris granda tritika muelejo
sur la vezera insulo. Ĝi estis detruita dum la lasta milito kaj
kontraŭflue pli grande novkonstruita. Ĝi ankoraŭ hodiaŭ
estas uzata (Kampffmeyer-Mühlen GmbH).
|
Mallonga historio de la
preĝejo de la sankta Bonifaco
|
812
|
Grafo Bernhardo ordonas la preĝejon,
kiun li fondis, kiel ejon por sia tombo kaj la tombo de sia edzino
Christina. Post lia morto en la jaro 826, la monaĥejo de Fulda
disvolvigas la preĝejon al duagrada monaĥejo.
La relikvo de la sankta Romanus, kiu mortis
ĉirkaŭ la jaro 258, estas alportita el Romo kaj prezervita en la
kripto.
|
|
1209
|
La romanika baziliko estas detruita per
fajro. Kvankam fariĝinte kanonika preĝejo, la nomo monaĥeja
preĝejo daŭriĝas.
|
|
ĉirkaŭ
1241
|
La rekonstruita preĝejo estas ĉefe
nomita preĝejo de la sankta Bonifaco. Antaŭe la sankta Romanus
estis la patrono de la preĝejo.
|
|
1259
|
La Fulda-a monaĥejo vendas la
kanonikaron
al la episkopo de Minden. Do la alikonstruado sin orientas al Minden, kiu
estas ligita kun Paderborn kaj Kolonjo.
|
|
1280
|
La preĝejo estas ĉiam denove
vastigita kaj alikonstruita. El la romanika baziliko fariĝas gotika
nava preĝejo.
|
|
1378
|
La ampleksa konstruado-programo finiĝas
per la finkonstruo de la suda navo al halo.
|
|
1384
|
La interno de la preĝejo estas kolorita
denove kaj la koloroj aspektas preskaŭ same kiel hodiaŭ.
|
|
1540
|
La komenco de la reformacio en Hameln:
Rudolf Moller el Hanovro unuafoje predikas „evangelie“ en ĉi-tiu
preĝejo. Kvankam la kanonikaro longtempe rifuzas la novan instruon,
ĝi finfine devas transdoni la preĝejon al la luteranoj.
|
|
1578
|
La
kanonikaro fariĝas luterana (kontrakto
inter la urbo kaj la kanonikaro). Altaroj, bildoj ktp. estas forigitaj, la
predika katedro kaj la altaro estas movitaj al la centro de la preĝejo.
|
|
1744
|
La centrala okangula turo ricevas barokan
tegmenton kaj lanternon.
|
|
1760
|
Pro la plifortigo de la fortikaĵoj de
la urbo la klostro devas esti malkonstruita.
|
|
1803
|
La armeoj de Napoleono okupas la preĝejon
kaj uzas ĝin kiel armilmagazenon kaj stalon por siaj ĉevaloj. Post la formarŝo de la francaj trupoj
mankas la financoj por la renovigo de la preĝejo. Ĝi preskaŭ
ruiniĝis.
|
|
1848
|
Abolicio de la
kanonikaro.
|
|
1870
-
1875
|
Conrad Wilhelm Hase el Hanovro direktas la
rekonstruadon de la preĝejo. La disfalita norda navo estas renovigita, la okangula turo estas
solidigita, fenestroj, portaloj kaj la ŝtonplanko estas substituitaj.
La internoekipo nun estas novgotika. Nova orgeno estas instalita. La
sonoriloj nun estas en la okcidenta turo.
|
|
1920
|
Tri novaj ŝtalaj sonoriloj estas
konsekritaj, la plej grava da ili estas donaco. Dum la unua mondmilito en
la jaro 1917 la plej granda sonorilo devis esti fordonita por militaj
celoj.
|
|
1970
-
1976
|
En la internspaco okazas ampleksaj laboroj
por solidigado kaj restaŭrado laŭ la planoj de la arkitekto
Friedhelm Grundmann. La preĝejo estas reorganizita al malfermita paroĥa
preĝejo.
|
|
1980
|
Nova orgeno farita de la Marcussen-kompanio
el Apenrade (Abenraa), Danio
|
|
2001
|
La kvara fenestro de Johannes Scheiter estas
instalita je la okcidenta flanko de la okcidenta turo.
|
|
2005
|
La partoprenantoj de la 2-a Rata Rendevuo
vizitas la preĝejon.
|
|