La ratkaptisto de Hameln     Esperanto-grupo Hameln "La Ratkaptista Bando"
Kontaktadresse/kontaktadreso:
Esperanto-Gruppe Hameln "La Ratkaptista Bando", Heinz W. Sprick, Schmiedeecke 2, 31840 Hessisch Oldendorf, Tel: 0162/7536396 + 05152/3425, Email: hameln@FORIGUesperanto.de (bitte FORIGU entfernen, bonvolu forigi FORIGU)

Info-Abend / Schnupperkurs / Esperanto-Kurs für Anfänger:    nach Absprache    (ab ca. 5 Teilnehmern);    bei Interesse bitte melden bei Heinz W. Sprick, (s.o.)
2009-10-28 Dewezet Artikel ueber das 6. Rata Rendevuo - EMAS-Kulturtag - artikolo pri la 6-a Rata Rendevuo - EMAS-kulturtago 167 KB
Interview zum / intervjuo pri la EMAS-kulturtago/Rata Rendevuo 2009: http://www.radio-aktiv.de/beitraghoeren.php?id=1487 (Radio Aktiv)
La Ratkaptista Bando: Wer wir sind, was wir machen, unsere Satzung - Kiu ni estas, kion ni faras, nia statuto Esperanto: Fragen und Antworten zur Internationalen Plansprache Esperanto (en la germana)
Unser aktuelles Programm - Nia aktuala programo: Kommen Sie einfach  vorbei. - Venu simple. Treffen und Kurse- renkontiĝoj kaj kursoj: Hier ist was los - Ĉi tie multe okazas
Fotos - fotoj: Unsere Gäste und Aktivitäten - Niaj gastoj kaj aktivecoj Regiono Hameln-Pyrmont Interesaĵoj kaj vidindaĵoj en nia regiono (in Esperanto)
Ratkaptista Kuriero: unser Infoblatt - nia informilo Zeitungsartikel / gazetaj artikoloj Infos in der Lokalpresse - informoj en lokaj gazetoj La legendo pri la Ratkaptisto de Hameln (in Esperanto)
Geschichte-historio: Wie alles begannn- kiel ĉio komenciĝis Partnerstädte - ĝemelaj urboj: Hier suchen wir Esperanto-Sprecher - Ĉi tie ni serĉas Esperantistojn

Nach oben ] [ La ratkaptisto de Hameln ] La ratoj revenas al Hameln ] ghemelaj urboj ] Hameln ] Hessisch Oldendorf ]

Ĉiun jaron, de mezo de junio ĝis mezo de septembro, sur la teraso de la "geedziĝ-domo" estas prezentataj la ratkaptistaj ludoj (dimanĉe, je la 12-a horo) kaj la muzikalo "Rats" (ratoj) (merkrede, je la 16-a horo). Pli ol cent kunludantoj tiam denove ĝojigas la vizitantojn kaj enloĝantojn de la urbo kun la prezentado de la fama legendo pri la ratkaptisto:

"La ratkaptisto de Hameln"

En la jaro 1284 venis al Hameln stranga viro. Li estis vestita per jako el multkolora tuko. Tial li estis nomita "multkolorulo". Li nomis sin ratkaptisto, ĉar li promesis kontraŭ certa monsumo liberigi la urbon de ĉiuj musoj kaj ratoj. La burĝoj konsentis kaj promesis al li tiun rekompencon. La ratkaptisto elpoŝigis fajfileton kaj fajfis. Tuj poste elrampis el ĉiuj domoj la ratoj kaj musoj kaj koncentriĝis ĉirkaŭ la fajfanto. Baldaŭe li opiniis, ke estas ĉiuj ratoj, li iris elurben; kaj la tuta aro sekvis lin. Li kondukis ilin al la rivero "Weser". Tie li suprenfiksis siajn vestaĵojn kaj eniĝis en la akvon. Ĉiuj bestoj sekvis lin, falegis en la riveron kaj dronis.

Sed post kiam la burĝoj estis liberigitaj de sia turmenta zorgo, ili pentis la rekompencon, kaj ili rifuzis al la viro la monon. Li forlasis kolere la urbon. La 26-an de junio matene je la sepa li revenis, nun en la figuro de la ĉasisto kun teruriga vizaĝo, kun ruĝa ĉapo, kaj sonorigis sian fajfileton en la stratetoj.

Tuj venis ĉi-foje ne ratoj kaj musoj, sed infanoj, gebuboj grandamase, inter ili ankaŭ la plenkreska filino de la burĝestro. La tuta aro sekvis lin, kaj li kondukis ilin eksteren en monton, kie li malaperis kun ili. Tion estis vidinta infanvartistino, kiu sekvis kun unu infano, poste returniris kaj la famon en la urbo disigis. La gepatroj amase kuris antaŭ la urbpordegojn kaj serĉis la infanojn. La patrinoj komencis kriadi kaj ploradi. Oni sendis kurieron al ĉiuj lokoj por esplori, ĉu oni vidis la infanojn, sed sen sukceso. Estis cent tridek infanoj. Du infanoj revenis en la urbon, sed la unua infano estis blinda, kaj la dua estis muta. Ili povis rakonti, kiel ili sekvis la ludiston, kaj povis montri la lokon, kie la ludisto kun la infanoj eniris la monton.

La strateto, kie la infanoj trairis al la pordego, estis nomata la "sensona". En tiu-ĉi strateto oni ne rajtis ludi muzikon. La monto ĉe Hameln, kie malaperis la infanoj, estas la "Poppenberg". Kelkaj personoj diris, la infanoj estis kondukataj en groton kaj ree elvenis en Transsilvanio.

aldonoj estos daŭrigotaj .....

Anzahl der Besucher - nombro de vizitantoj: Free counter and web stats

letzte Änderung / lasta ŝanĝo: 02.01.2010

Ĉ ĉ Ĝ ĝ Ĥ ĥ Ĵ ĵ Ŝ ŝ Ŭ ŭ