Esperanto en Germanio
Published on Esperanto en Germanio (https://www.esperanto.de)

Hejmo > Kalendaro > Pasintaj datoj 2026

Pasintaj datoj 2026

Pasintaj datoj 2026: 

kursive = Aranĝo ne estas organizita de la Ratkaptista Bando, sed almenaŭ 1 klubano partoprenas ĝin
????? = ankoraŭ ne certas

Reta Esperanto-kurso por germanlingvaj komencantoj per Zoom:

 (© lernu.net)
Ĉu vi ŝatas partopreni retan Esperanto-kurson por germanlingvaj komencantoj?
Post la someraj ferioj verŝajne denove okazos nova reta kurso por komencantoj.
Se vi interesiĝas, vi jam nun povas anonci tion, por trovi taŭgan daton. hamelnatesperanto.de
Ni uzas la kurson ĉe https://lernu.net/kurso/nakamura.
Kiamaniere ĝi okazos, vi povas vidi en la nuna kurso, kiu ankoraŭ okazas:  https://eventaservo.org/e/09okt25_EO-Kurs_Nakamura_1
Ekde 5 partoprenontoj ni ankaŭ denove ofertos kurson surloke en Hameln aŭ ĉirkaŭaĵo.
Kontakto: Heinz-Wilhelm Sprick, telefone: +49 162 7536396 aŭ retpoŝte: hamelnatesperanto.de.

Marto 2026

  (© La Ratkaptista Bando )
11.03.2026:     20.00 horo    Virtuala kunveno per Zoom:     60-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la monato!
Homoj proponis siajn ŝatatajn Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj - nun ne nur dum la merkredvespera Zoom-kunveno, sed ankaŭ jam ĉirkaŭ unu semajnon pli frue en la reto. Iru al la paĝo: https://eventaservo.org/e/RB-11mar26-60a_Kantoparado
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.
Por vidi la rezulton de la voĉdonado, la ligilojn al la kantoj kaj la resuman filmon, bonvolu viziti la paĝon de Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/RB-11mar26-60a_Kantoparado

Februaro 2026

 (© retbutiko.be)
18.02.2026:     19.30 horo    Kunveno surloke en la Sumpfblume, Hameln:     Ludo: "La ludo de la nuda vero"
Ĉiu prezentas sian vorton de la tago kaj poste ni ludas la ludon: "La ludo de la nuda vero". 

(bedaŭrinde ne povas okazi, ĉar partoprenantoj estas malsanaj aŭ ne povas veni pro alia kaŭzo)

 (© La Ratkaptista Bando )
11.02.2026:     20.00 horo    Virtuala kunveno per Zoom:     59-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la monato!
Homoj proponis siajn ŝatatajn Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj - nun ne nur dum la merkredvespera Zoom-kunveno, sed ankaŭ jam ĉirkaŭ unu semajnon pli frue en la reto. Iru al la paĝo: https://eventaservo.org/e/RB-11feb26_59a_Kantoparado
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.
Por vidi la rezulton de la voĉdonado, la ligilojn al la kantoj kaj la resuman filmon, bonvolu viziti la paĝon de Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/RB-11feb26_59a_Kantoparado

Januaro 2026

 (© Martin Cathrae from Charlottetown, PE, Canada) 
28.01.2026:     20.00 horo    Virtuala kunveno per Zoom:     Dividu kaj divenu viajn plej ŝatatajn fotojn el 2025! - Kiu fotis la foton?
Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Poste mi memorigas al vi la pasintan jaron per divenludo. La jaro 2025 ankoraŭ ne longe estas for, do valoras rememori belajn eventojn kaj bonajn momentojn. Mi prezentos al vi fotojn, kiujn vi faris en la jaro 2025. Kaj ĉiu laŭvice rajtas demandi, kion li aŭ ŝi vidas sur la foto, kie ĝi estis farita kaj ĉefe: Kiu fotis la foton? Per viaj demandoj vi esploru la fotiston kaj kompreneble mi nur rajtas diri "jes" aŭ "ne".
Pro tio mi petas vin, jam almenaŭ 2 tagojn antaŭe sendi al mi 1-2 fotojn, kiuj montras kaj priskribas, kio estas sur la fotoj kaj kie ili estis fotitaj, por ke mi iomete kapablu respondi al la demandontoj. La fotisto dum la demandado rajtas mensogi, se estas lia/ŝia vico kaj en la fino li aŭ ŝi rajtas iom rakonti pri la bela momento, kiu estas videbla sur la foto.
Kompreneble ankaŭ tiuj, kiuj mem ne sendis foton, rajtas kundiveni, kiu fotis.
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.


21.01.2026:     19.30 horo    Kunveno surloke en la Sumpfblume, Hameln:     Jarĉefkunveno de la Ratkaptista Bando
Ni invitas al la jarĉefkunveno de la Esperanto-grupo Hameleno "La Ratkaptista Bando".
La jarĉefkunveno okazas en la kultur- kaj komunikadcentron "Sumpfblume" en Hameleno. Por foraj membroj ni ankaŭ ebligas la partoprenon per la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno.
Ekde la 19-a jam okazos la kaskontrolado kun la kasisto kaj kasrevizoroj.
Tagordo:

  1. Saluto
  2. Jara raporto
  3. Kasa raporto
  4. Raporto de la revizoroj
  5. Malŝarĝigo kaj novelekto de la estraro
  6. Elekto de unu revizoro
  7. Proponoj
  8. Planoj por 2026
  9. Diversaĵoj

 (© La Ratkaptista Bando)
14.01.2026:     20.00 horo    Virtuala kunveno per Zoom:     58-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la monato - Rezulto de la Kanto-Konkurso!
Homoj proponis siajn ŝatatajn Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj - nun ne nur dum la merkredvespera Zoom-kunveno, sed ankaŭ jam ĉirkaŭ unu semajnon pli frue en la reto. Iru al la paĝo: https://eventaservo.org/e/RB-14jan26-58a_Kantoparado
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hamelnatesperanto.de.
Por vidi la rezulton de la voĉdonado, la ligilojn al la kantoj kaj la resuman filmon, bonvolu viziti la paĝon de Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/RB-14jan26-58a_Kantoparado


Source URL (modified on 2026-03-15 15:57):https://www.esperanto.de/eo/node/3863