Esperanto en Germanio
Published on Esperanto en Germanio (https://www.esperanto.de)

Hejmo > Komencpaĝo Kongreso Munkeno > Programo > Ekskursoj > A7: Olimpia parko kun orient-okcidenta-pacpreĝejo

A7: Olimpia parko kun orient-okcidenta-pacpreĝejo

Submitted by Karl Breuninger on Sun, 2015-10-25 21:18

Garten der Ost-West-FriedenskirchePer la metroo ni veturos al haltejo Olympiapark kaj vidos la terenon de la someraj olimpiaj ludoj de 1972. Ni vizitos la olimpikan vilaĝon kie la sportistoj loĝis. Post
la ludoj oni ekuzis la etajn domojn por studentoj kiuj parte pentris la murojn
diversstile. Ni ankaŭ vidos monumenton por memori la viktimojn de la atencoj kiu okazis dum la ludoj. Poste ni admiros la ŝvebantajn tendotegmentojn kaj “surgrimpos” (iomete malkomforta parto) la olimpian monteton. La artefaritaj montetaro konsistas el la dum la dua mondmilito detruitaj domoj de la urbo. Ni ĝojos rigardi sur la urbo kaj je klara vetero eĉ al la alpa ĉeno. Poste ni promenos al la orient-okcidenta-pacpreĝejo, kies historio spegulas ĥaoson post la unua kaj dua mondmilitoj.

Ni rekomendas bonajn ŝuojn!

Prezo: 10 €

Esperanto

Source URL (modified on 2016-04-11 10:18):https://www.esperanto.de/eo/node/839