Esperanto en Germanio
Published on Esperanto en Germanio (https://www.esperanto.de)

Hejmo > ⌛ Archiv | Arkivo > EMA 2024 > 12-a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA) 2024

12-a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA) 2024

de  dimanĉo, 20-a de oktobro 2024
ĝis vendredo, 25-a de oktobro 2024

en Arnsberg/Sauerland


Ĉiutagaj migradoj en la ĉirkaúaĵo de Arnsberg (Vestfalio, sudoriente de Dortmund), kaj en aliaj partoj de la "Sauerland", mezalta svinganta montaro, markita de ĝis 840 m altaj montoj, densaj arbaroj, larĝaj herbejoj kaj klaraj lagoj, kun multaj eblecoj je travivaĵoj naturaj, kulturaj, historiaj ktp.

Necesa sporteca kapablo

 

Ĉiutage ni migros proksimume de la 9-a ĝis la 17-a horo – inkluzive paŭzojn. Estos kaj facilaj kaj meze malfacilaj etapoj. Oni kapablu iri distancon de ĉ. 15 km, kun altodiferencoj ĝis 300 metroj.

Transportoj

Publikaj trafikiloj estas relative oftaj. Laŭeble se necese ni uzos ilin.


Source URL (modified on 2024-12-01 23:10):https://www.esperanto.de/eo/node/3114?lingvo=de