Esperanto en Germanio
Published on Esperanto en Germanio (https://www.esperanto.de)

Hejmo > ⌛ Archiv | Arkivo > EMA 2023 > Loko kaj loĝado

Loko kaj loĝado

Bad Kissingen

Bad Kissingen https://www.badkissingen.de/ estas distrikta urbo kun ĉ. 23.000 enloĝantoj.

 

En la 18-a jarcento la urbo estis alkonstruita kiel mondfama banloko, kun la plej aĝa kuracĝardeno kaj la plej granda kolekto de historiaj kuraccelaj konstruaĵoj de Eûropo.
 

En la jaro 2021 la UNESCO transprenis Bad Kissingen kune kun aliaj gravaj kuracurboj de Eûropo en la liston de mondaj heredaĵoj.

Loĝado

La junulargastejo Bad Kissingen situas sudokcidente de la malnovurbo kaj la kurackvartalo, du kilometrojn la stacidomo (sen buskonekto), posedas 224 litojn. Ĉiuj niaj ĉambroj havos duŝon/necesejon.

Nia tranoktejo:

Jugendherberge Bad Kissingen Der Heiligenhof

Alte Euerdorfer Straße 1
97688 Bad Kissingen

Tel.: +49 971 71470

 https://www.jugendherberge.de/jugendherbergen/bad-kissingen-heiligenhof-645/portraet


Source URL (modified on 2022-11-28 14:46):https://www.esperanto.de/eo/node/2853?lingvo=de