(© "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 )
Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Reguloj:
-
Dum la kunveno estas prezentitaj 9 kantoj kaj ilia resuma filmo
-
Nur post la 9+1 prezentoj ĉiu ĉeestanto en la Zoom-ĉambro ekrajtas voĉdoni:
-
Prefere per la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn (la ligilon vi ricevos post la resuma filmo)
-
Nur se eble tio ne funkcias, vi rajtas sendi vian voĉdonadon al hamelnesperanto.de aŭ per privata mesaĝo al Heinz en la Zoom-babilejo
-
Nur tra PollUnit, retmesaĝo kaj Zoom-babilejo voĉdonado validas
-
Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn. Tri ekzemploj:
-
la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj unu plia ankoraŭ 1 poenton
-
unu kanto ricevas 4 poentojn, la dua 3 poentojn
-
al sep kantoj vi donas po 1 poento
-
Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj, klubaj aŭ fantaziaj nomoj
-
Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago
-
La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun 6 novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj ekde 2023 maksimume 2 fojojn (do, entute aŭskultitaj 3 fojojn) kaj poste denove proponitaj post unu jaro
Propraj proponoj
-
Ĉiu povas sendi minimume 2 semajnojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hamelnesperanto.de
-
Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Se venas pli ol 6 kantoj, ili povas esti ludataj en unu el la sekvaj Kantoparadoj
-
Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe
-
La liston de la kantoj kaj la ligilojn al ili
-
La ligilon al la resuma filmo
-
La rezulton de la voĉdonado
-
Alklaku tie la dosierojn sube por pli bone legi ilin
Multan plezuron!