Esperanto in Deutschland
Published on Esperanto in Deutschland (https://www.esperanto.de)

Startseite > Max und Moritz mal anders: Esperanto-Gesellschaft eröffnet eine Sonderausstellung

Max und Moritz mal anders: Esperanto-Gesellschaft eröffnet eine Sonderausstellung

Gespeichert von Zsófia Kóródy am/um Mo, 2025-03-31 00:15
Veröffentlichung: 
2025-02-19
Medientyp: 
Gazetoj
Medium: 
HarzKurier
Region (Bundesland): 
Andere Länder
Stadt: 
Herzberg am Harz
Gemeldet von: 
Zsófia Kóródy

La inaŭguron de la nova Esperanto-ekspozicio partoprenis urbestro Christopher Wagner, vicurbestro Matthias Müller kaj ankaŭ Manfred Kirchner, la prezidanto de la Kastela Subtenasocio. En sia malferma parolo Peter Zilvar, la gvidanto de Esperanto-Centro Herzberg emfazis la ligitecon de la fama aŭtoro al la regiono: li vivis en Ebergötzen, proksime al Herzberg kaj lernis pri la agadoj de la du buboj tie. La ekspozicio prezentas iomete la lokon, la biografion de Busch, la verkon en pluraj eldonoj en diversaj lingvoj kaj dialektoj, kaj kompreneble ankaŭ Esperanto-tradukojn. Estas ekspoziciata ankaŭ unikaĵo: Esperanto-versio en Brajl-skribo por blinduloj. La ekspozicio estas vizitebla en la oficialaj malfermhoroj de la muzeo ĝis novembro 2025. La artikolon akompanas granda bildo pri kovrilpaĝo de germanlingva eldono el 1865 kaj grupfoto de la partoprenantoj en la inaŭguro. 

 

 

Mediendatei: 
Image icon Esperanto-ekspozicio en la kastela muzeo
Untertitel: 

Die Fachausstellung "Max und Moritz - Wilhelm Buschs Meisterwerk in Esperanto sowie in vielen Dialekten und Fremdsprachen" ist im Museum des Welfenschlosses in Herzberg zu sehen. 


Source URL (modified on 2025-03-31 01:41):https://www.esperanto.de/de/node/3555?lingvo=de