Karaj geamikoj de Revelido-tagoj,
La venonta Revelido-tago okazos en Bonn. Jes, tie nie jam estis antaŭe, sed ĉifoje estas speciala kialo. Dum la semajnfino 19a -21a de marto la renkontiĝo de GEJ-iamaj estos en Bonn. Tiam la antaŭaj aktivuloj de Germana Esperanto-Junularo renkontiĝos en Bonn. Ili babilas, promenos, ekkonos la urbon kaj havos interesan programon en la urbo kaj ĉirkaŭe. Unu el programeroj estas la veturo kun la montara trajno Drachenfelsbahn. La Revelido-tago okazos nur sabate, sed la partoprenantoj povos tranokti al dimanĉo laŭvole.
http://www.esperanto.de/dej/iamaj
Informoj kaj aliĝoj riceveblas telefone 0175 / 8764601aŭ per elektronika mesaĝo al

Karaj geamikoj de Revelido-tagoj,
ankaŭ en tiu ĉi jaro ni volus realigi la tradicion de la kristnaska Revelido-tago. Kiel loko ni ĉi-jare elektis Düsseldorf.
La ĉefurbo de nordrejn-vestfalio, tre centre lokita urbo, ofertas kelkajn multflankajn kristnaskajn merkatojn, ĉarmajn lignajn budojn kaj diversanj temajn promenojn.
Krom tiuj kristnaskaj programeroj ekzistas diversaj aliaj ofertoj. Ekz., la televoda turo ofertas bonan rigardon super la urbon. Kiu pli sxatas resti surtere, povas promeni laŭ la Rejno kaj rigardi ŝipojn aŭ la arkitekturon de la media haveno.
.
Ni renkontiĝos dimanĉe la 13-an de decembro je la 14-a horo en la ĉefa stacio de Düsseldorf (direkto al la urbo).
Informoj kaj aliĝoj riceveblas telefone 0175 / 8764601aŭ per elektronika mesaĝo al

kore
Andreas
Post longa neaktivado de Revelido la pasintan dimanĉon okazis nun la unua Revelido-tago en Bonn.
Kial Bonn?
Feliĉe por la Esperanto-movado en nia regono, en Bonn nun loĝas ne nur la aktivuloj, kiuj faris la lernolibron "Tesi, la testudo", sed ankaŭ tri junaj Esperanto-paroj, kiuj post longa restado en eksterlando nun revenis al Germanio kaj fariĝis Nov-Bonn-anoj
.
Dum la Revelido-tago grupiĝis amusa homaro en la urbocentro de Bonn. Partoprenis kelkaj lokaj esperantistoj de la EO-grupo Bonn, kelkaj junaj Esperantistoj el NRW, do, la "normalaj" Revelidanoj kaj, finfine, kvin infanoj kun siaj Esperanto-gepatroj.
Post la promenado trans la rivero Rejno ni trovis lokon en unu de la turistaj kafejoj apud la Rejno.
En la kafeo la plenkreskuloj havis la eblecon babili kaj admiri la ĉirkaŭaĵojn kaj la infanoj uzis la ŝancon por komuna konstruado de novaj mondoj pere de lignaj ŝtonoj.
Kaj certe estis planataj la venontaj Revelido-tagoj. Ekz.:
Interesitoj kontaktu min telefone 0175/8764601
aŭ rete
Andreas Diemel, prezidanto de Revelido