Esperanto-kurso por komencantoj / progresantoj startis la 9-an de februaro 2012 en Krefeld
Esperanto-kurso por komencantoj / progresantoj startis la 9-an de februaro 2012
en Krefeld en la domo de Bürgerinitiative Rund um St. Josef Corneliusstraße 43, 47998 Krefeld Tel: 02151 - 84 38 40
10 vesperoj en la tempo: 18:00 gxis 19:30; Datoj:
09.02, 23.02., 08.03., 22.03., 29.03., 26.04., 10.05, 24.05, 14.06, 28.06.2012.
Lernolibro:
Mayer, Herbert: Grammatik Esperanto
Pro Esperanto, Wien, 1993
ISBN 3-85182-012-6
Dum la kristnaska bazaro en la teatro de Krefeld krefeldaj esperantistoj kolektis monon por "Bona Espero".
Mikaelo Bronstein - elstara esperantisto kaj bardo el Tiĥvin, Ruslando -
koncertis en Krefeld la 13-an de januaro 2011
Subteno de la konstruo de la "Zamenhof-monumento" en la Esperanto-urbo
Krefelda E-societo subtenis la konstruon de la "Zamenhof-monumento" en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo okaze de la 150-a naskiĝtago de la kreinto de Esperanto - D-ro Ludoviko Zamenhof (15.12.2009)
Dum sia rondvojaĝo tra Germanio Norberto kaj Yoandra el Kubo gastis en Krefeld
"La paro de aktivuloj el centra Kubo, gepatroj de Esperanto-familio, vojaĝas tra Eŭropo laŭ invito de Flandra Esperanto-Ligo. Dum du periodoj de po kelkaj tagoj ili povas prelegi ankaŭ en Germanujo." Legu plue...
Krefeldaj esperantistoj varbis por la projekto de UNEP "Plantu por nia planedo!"
"Kampanjo de la UNEP (naturmedia organizaĵo de la UNO) celas planti unu
miliardon da arboj ĝis la jaro 2015
por kontraŭbatali la kreskantan
danĝeran regionan senarbigon kaj la ligitan tutmondan malbonigon de la
klimato.
En la franca urbo Wintzenheim la esperantisto Michel Basso
komencis ekde 2007 kun sia asocio TAKE realigi ĉi-tiun intencon kiel
longdaŭran projekton de la Esperanto movado. Ĉi-tiu agado direktu al
internacia solidareco ĉefe inter infanoj, kaj tio per la laborlingvo Esperanto."
(http://take.esperanto.free.fr/plantu/indekso.htm)
En junio 2009 en Krefeld okzazis tritaga ekspozicio por infanoj dum kiu krefeldaj esperantistoj prezentis kiel efektivigas la projekto de INEP "Plantu por nia planedo!" en Bona Espero, Brazilio.
Jen kelkaj fotoj, kiuj montras la etoson dum la festo.
Ŝtonoj el Krefeld por la Esperanto-monumentoj en Herzberg
Ŝtonoj el Krefeld - kolektitaj ĉe la rivero Rejno - por du belaj monumentoj, kiujn la franca artisto Michel Basso
konstruos omaĝe al Esperanto kaj
donacos al Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio.
Por ke la monumentoj estu vere internaciaj, s-ro Basso petas esperantistojn el ĉiuj landoj sendi ŝtonetojn,
por montri simboligitan mondan solidarecon al Herzberg kaj Esperanto. Legu pluaj informoj...
La 2-an de aprilo 2009 okazis la lasta antaŭpaska lernvespero de la tre sukcesa Krefelda Esperanto-kurso de komencantoj. Gratuljon!
la Krefelda grupo de Esperanto-komencantoj kun la docento, s-ro Lars Sözüer el Duisburg
Pasintaj aktivaĵoj de la Krefelda Esperanto-societo:
Malnova foto el la jaro 1947 atestas pri REVELO, kiu okazis en la postmilita Krefeld. La partopreninto de tiu kongreso,
s-ro Hans-Werner Knötzsch (†) el la urbo Hagen, donacis ĝin al ni. "En tiu tago estis belega vetero,
la birdoj ĉipris kaj la feliĉo pri la ebleco denove partopreni Esperanto-renkontiĝon post tiom
da teruraj jaroj, plenigis nin ĉiujn …" - rememoris li.
Bonvenon en nia bela urbo!
La mezepoko fascinas ĉiun generacion per sia ravo. Same impresoplena estas la paŝo tra la korta pordego de la mezepoka kastelo Burg Linn. Vizito al ĝi estas la kulmino de ĉiu ekskurso tra tiu urboparto de Krefeld.
En la kastelo oni sentas la spiriton de tiama vivo: malvarmon kaj premon de ŝtonaj muroj kaj danĝerojn minacantajn
de malantaŭ ili. Oni pasas luksajn kavalirajn salonojn, vidas krudajn kaj valorajn antikvajn meblojn, bildojn kaj ilarojn, multekostajn flandrajn muro-tapiŝojn, trabo-kovraĵojn, kaminojn, teksomaŝinojn.
Tra spirala ŝtuparo oni atingas la panoraman observo-platformon
de la defenda turo, en kies mezo troviĝas ankaŭ profunda kavo
por la tiamaj malsato-torturoj.
En la supro malfermiĝas vido al
la kastelaj konstruaĵoj, al la urbeto Linn kun ĝiaj akvokavoj, plue al Krefeld kaj najbaraj urboj Düsseldorf kaj Duisburg.
La kavaliro Otto von Linn, kiu fondis la kastelon en la 11-a jarcento, supozeble partoprenis ankaŭ krucan militiron.
Kelkaj detaloj en la ornamo kaj konstruo atestas pri tio.
Dum jarcentoj la kastelo estis areno por kavalira gloro kaj spegulo de mizeraj militaj tempoj.
Hodiaŭ ĝi servas
por la celoj de muzeaj, kulturaj kaj distraj aranĝoj.