reen al la startpaĝo  

La Duisburga Esperanto-grupo renkontiĝas ĉiun 2-an kaj 4-an mardon en monato, je la 18-a horo, en Ludgerushaus, Heinrich-Bertmans-strato 2 (angulo Klöcknerstrato, 47057 Duisburg

La Ludgerushaus estas atingebla en malmultaj minutoj piede ek de la ĉefstacidoma orienta elirejo (direkto Neudorf).

Gastoj estas ĉiam elkore bonvenaj!

Legu la programon de la Duisburga Esperanto-grupo:  Programo - januaro ĝis julio 2012 (PDF)

Kontaktadresoj

Rolf Terjung, Finkenschlag 68, 47279 Duisburg
Tel./Fakso: 0203 - 72 40 95

Otto Nitsche, Kammerstr. 211, 47057 Duisburg
Tel.: 0203 - 35 96 15

Lars Sözüer, Realschulstrasse 12, 47051 Duisburg
Tel.: 0203 - 29 87 88 83

Retpoŝto

duisburg@esperanto.de

Esperanto-aktivaĵoj en 2011

Brazilo akrobate - Prelego pri "Kapoejro" kun praktia prezentado

Paulo Felix, Brasilio En mardo, la 8-a de februaro, vizitis nian klubon en Duisburg la brazila studento Paulo Félix el Fortaleza, la ĉefurbo de la nordorienta provinco Ceará. Duisburg estis la lasta stacio de lia ok-semajna prelegvojaĝo tra Eŭropo, kiu okazis kadre de interŝanĝprogramo de Cearaa Esperanto-Ligo.
Paulo regalis la aŭskultantojn per du prelegoj. Unue li prezentis sian hejmlandon Brazilon
el multaj perspektivoj per interesaj bildoj. Tiun unuan parton finis profesinivela turisma varbofilmo por Ceará, farita plene en Esperanto. En la dua prelego ni eksciis, kiel ekestis la nacia lukto-arto Kapoejro (Capoejra) el la kulturo de sklavoj. Ni ne nur lernis, ke temas samtempe pri luktado, dancado, akrobatiko, sporto, kulturo, eĉ vivo-filozofio; - Paulo eĉ surprizis ĉiujn per praktika, akrobata prezento de diversaj movoj de tiu ĉi unika fenomeno.
Lia vizito certe restados en la memoro de la publiko.

Lars Sözüer, Duisburg

 

Esperanto-aktivaĵoj en 2010

Prelego "Mafio ekonomia kaj la verkisto Roberto Saviano"


La 28-an de septembro
en la Esperanto-grupo de Duisburg en
tre agrabla atmosfero okazis interesa prelego "Mafio ekonomia
kaj la verkisto Roberto Saviano"
.  La prelegantino estis sinjorino Paola Birgit Giommoni el Italio, Arezzo.
Pli detaloj de ŝia prelego bv. legi en Prelego  (PDF)

La 22-an de septembro 2010 en la germana gazeto Westdeutsche Zeitung aperis artikolo pri Roberto Saviano - "Per vortoj kontraŭ mafio". Por legi la artikolon bv. klaki la dekstran bildon.


 

... la etoso de la vespero en bildoj


Esperanto aktivaĵoj en 2009

Gastoj el Kubo prelegis en la Duisburga Esperanto-grupo

La 24-an de novembro 2009 la Duisburga Esperanto-grupo ŝanĝis sian programon kaj akceptis interesajn kaj karajn vizitantojn el Kubo. En tiu tago la grupon vizitis s-ro Norberto Diaz kaj s-ino Yoandra Rodriquez. Ili raportis pri la venonta UEA-kongreso en Havano kaj pri sia hejmurbo Sancti Spiritus.









Por pligrandigi la bildojn bv. klaki


Radio 1live pri Esperanto Duisburg:

Auskultu  mallongan raporton  pri la loka Esperanto-grupo en la junulara programo 1LIVE de la granda radio-elsendejo WDR (Westdeutscher Rundfunk), kiun ĵurnalistoj de la kanalo, kadre de serio pri nekutimaj asocioj,
la 20-an de oktobro 2009 registris dum la klubkunveno.



al la komenco      reen al la startpaĝo