Esperanto aktuell 42. Jahr (2024) No. 6 (288) Seite 2: Adresoj / Adressen Deutscher Esperanto-Bund e.V. Germana Esperanto-Asocio r.a. Amtsgericht Berlin VR 13651 B www.esperanto.de/deb (Netzpräsenz) Bankokonto (por membrokotizoj kaj donacoj) / Bankverbindung (für Mitgliedsbeiträge und Spenden): HELADEF1ERB, Sparkasse Odenwaldkreis, DE 3250 8519 5200 4011 4571. Spenden und Mitgliedsbeiträge für den D.E.B. sind steuerlich abzugsfähig. Oficejo / Geschäftsstelle: Esperanto-Laden Katzbachstr. 25, 10965 Berlin, Leitung: Elke Mondorf 030 / 5106 2935, 0800 336 3636 Fax: 030 / 4193 5413 gea.oficejo@esperanto.de Membroprizorgado / Mitgliederbetreuung DEB: 0800 - 3 36 36 36 – 21 DEJ: 0800 - 3 36 36 36 – 22 Briefpost senden Sie bitte, soweit keine andere Anschrift angegeben, an die Geschäftsstelle. Sie wird von dort elektronisch weitergeleitet. Die angegebenen Telefon-Durchwahlnummern sind nach der Rufnummer 0800 - 3 36 36 36 zu wählen. Estraro GEA / Vorstand DEB Netzpost an / retmesaĝo al gea.fe@esperanto.de Jedes Vorstandsmitglied ist individuell erreichbar per E-Post-Adresse in der Form vorname.name@esperanto.de. Prezidanto / Vorsitzender Martin Haase, Durchwahl: -5111 gea.prezidanto@esperanto.de Vicprezidanto / Stellv. Vorsitzender Andreas Emmerich, Durchwahl: -5112 Trezoristo / Kassenwart Reinhard Pflüger, Durchwahl: -5113 Sekretario / Schriftführer Nils Brinkmann, Durchwahl -5125 Administrado / Verwaltung Jean-Paul Kuhfahl, Durchwahl -5124 Membroadministrado/Mitgleiderverwaltung Steffen Möller, Durchwahl -21 Librokatalogo/Bücherkatalog Barbara Brandenburg, barbara.brandenburg@ esperanto.de Suborganizoj / Unterorganisationen / Erasmus+ Andreas Diemel, Durchwahl: -5114 Informteknologioj/Informationstechnologie Clemens Fries, Durchwahl: -5119 Meza generacio / Mittlere Generation Michaela Stegmaier: Durchwahl: -5126 Jugendvertreter / Junulara reprezentanto Jonas Schulz, Durchwahl: -5118 Germana Esperanto-Junularo / Deutsche Esperanto-Jugend Michael Vrazitulis, Durchwahl: -5211 michael.vrazitulis@esperanto.de Komisiitoj / Beauftragte esperanto.de/deb/beauftragte Informteknologioj/Informationstechnologie Franz Kruse Gazetaraj kaj publikaj aferoj /Presse und Öffentlichkeitsarbeit Louis von Wunsch-Rolshoven, Durchwahl: -111 • Fax Durchwahl: -112 louis.von.wunsch-rolshoven@esperanto.de Komisiito por retaj kunvenoj / Beauftragter für virtuelle Treffen Heinz-Wilhelm Sprick, gea.zoom@esperanto.de, tel. Durchwahl -5128 Komisiito por rondvojaĝoj/ Rundreisen, Durchwahl -5123 Uli Ender, uli.ender@esperanto.de Informmaterialo/Informationsmaterial Goar Engeländer, Durchwahl: -5127 goar.engelaender@esperanto.de Medienecho Hermann Kroppenberg, Durchwahl: -5121 medienecho@esperanto.de Libroservo / Bücherdienst D-ro / Dr. Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Str. 9, 55129 Mainz, Durchwahl: -5122, buchversand@esperanto.de, www. esperanto.de/buchversand Komisiito Interreta Redaktado / Beauftragter Internetredaktion Thomas Bormann, Durchwahl: -5117 thomas.bormann@esperanto.de Vertreter des DEB in der EEU-Versammlung/ Reprezentanto de GEA en la asembleo de EEU: Jean-Paul Kuhfahl Durchwahl: -5116 jean-paul.kuhfahl@esperanto.de Pliaj adresoj / Weitere Adressen Germana Esperanto-Junularo (GEJ) / Deutsche Esperanto-Jugend (DEJ) Katzbachstr. 25, 10965 Berlin, 030/4285 7899, Fax: 030/4193 5412 www.esperanto.de/gej (Netzpräsenz) Interkultura Centro Herzberg (ICH) / Bildungszentrum des D.E.B. Komisiitoj/Beauftragte: Zsófia Kóródy (instruado), Peter Zilvar (klerigado kaj kulturo), Grubenhagenstr. 6, 37412 Herzberg, die Esperanto-Stadt, 05521/5983, Fax (05521) 1363, Durchwahlen: -411 (Tel), -412 (Fax), ich@esperanto.de, www.esperanto.de/ich Germana Esperanto-Instituto / Deutsches Esperanto-Institut Ulrich Brandenburg, Durchwahlen: -431 (Tel), -432 (Fax), www.esperanto.de/dei Germana Esperanto-Biblioteko / Deutsche Esperanto-Bibliothek p/a. Karl Heinz Schaeffer, Schulstr. 17, 73432 Aalen, Durchwahlen: -421 (Tel), -422 (Fax) biblioteko@esperanto-aalen.de bibliothek-aalen@esperanto.de www.esperanto.de/bibliothek Fondaĵo FAME / FAME-Stiftung Andreas Emmerich, estraro@fame-stiftung.de (nur por FAME) Stiftung Mondo Hauptstr. 42, 64753 Brombachtal, 030/6920 4846-1, stiftungmondo@gmail.com, Bankkonto: 151100004, Volksbank Stuttgart eG, BLZ 600 901 00. Spenden sind steuerlich abzugsfähig. Aŭstria Esperanto-Federacio / Österreichischer Esperanto-Verband aef@esperanto.at, www.esperanto.at Esperantomuzeo Vieno / Esperantomuseum Wien Palais Mollard, Herrengasse 9, 1010 Wien, +43/1/53410-731, Postanschrift: Österreichische Nationalbibliothek, Josefsplatz 1, Postfach 25, 1015 Wien, plansprachen@onb.ac.at, www.onb. ac.at/sammlungen/plansprachen/index.htm UEA-ĉefdelegitoj kaj perantoj / Bundesbeauftragte des Esperanto-Weltbundes UEA Germanio / Deutschland D-ro / Dr. Wolfgang Schwanzer, Adressen siehe mittlere Spalte: Libroservo/Bücherdienst Aŭstrio / Österreich Leopold Patek, Martinstr. 104/38, 3400 Klosterneuburg, Poŝtel. +43/66473611289, aon.913548977@aon.at Esperanto aktuell ISSN 0942-024 X Eldonisto / Herausgeber Deutscher Esperanto-Bund e.V., der Vorsitzende (v.i.S.d.P.) Redaktista teamo / Redaktion: Stano Marček (Martin/Slovakio), Yashovardhan Singh, Im Johannistal 23, 42119 Wuppertal. Durchwahl: -54 Kunlaborantoj / feste Beiträger: Aŭstria Esperanto-Federacio Hermann Kroppenberg (Medienecho), Utho Maier (Bibliotheken), Peter Zilvar (ICH) Presejo / Druck: Alfaprint, Martin, Slovakio Esperanto aktuell kun -kune- havas ses numerojn jare kaj estas abonebla ĉe la oficejo (vidu maldekstre supre) por 19 € (de eksterlando: 25 €) jare. Esperanto aktuell mit -kune- erscheint sechs Mal pro Jahr. Abonnierbar bei der Mitgliederbetreuung (s.o.). Abonnement: 19 € (Ausland: 25 €) jährlich; für ordentliche Mitglieder im Beitrag enthalten. Anoncoj / Anzeigen: Skribu al / Schreiben Sie an: deb@esperanto.de Kontribuoj / Beiträge Bv. sendi viajn kontribuojn (en formato *.doc a.s.) al ea@esperanto.de, por n-ro 2024/1 ĝis la 15-a de januaro 2024. Paperaj kontribuoj nur esceptkaze, tiam al Yashovardhan Singh (vidu supre). Senden Sie Ihre Beiträge bitte (im Format *.doc o.ä.) an ea@esperanto.de, für Nr. 2024/1 bis zum 15. Januar 2024. Papierbeiträge nur im Ausnahmefall, dann an Yashovardhan Singh (s.o.). Seite 3: Germana Esperanto-Asdocio / Deutscher Esperanto-Bund Karaj legantoj, la nuntempaj politikaj novaĵoj ne estas esperigaj. Ni ŝajne vivas en tempo, kiu ne taŭgas por internacia lingvo. Tamen, nia movado sukcesis elstarajn atingojn dum la lastaj dek jaroj: La esperantlingva versio de Vikipedio enhavas pli ol 360 000 artikolojn, preskaŭ 600 000 (unikaj) vizitantoj konsultas ĝin ĉiumonate. Ekzistas sufiĉe da reta materialo por satnutri artefaritan intelekton, tiel ke ai-sistemoj senĝene komunikas en tute akceptebla Esperanto. En la lingvolerna aplikaĵo Duolingo proksimume 1,7 milionoj da homoj komencis lerni Esperanton. La retpaĝaro eventaservo.org estas plena je aranĝoj. Rete kaj vojaĝe oni ĉiutage povas esti en pluraj lokoj en esperantujo. Laŭ Eventa Servo, la jarŝanĝon vi povas festi en ses aranĝoj. Tiuj atingoj estas enormaj kaj dankiĝas al la senlaca agado de multaj. Esperanto ne plu estas nur niĉa ŝatokupo. La ai-sistemoj uzas Esperanton, ne pro la lobiado de fervoraj esperantistoj, sed simple ĉar ĝi estas uzebla dank’ al la amplekseco de sia tekstaro. Ĉu en tiu kunteksto la tradicia esperanto-movado kun siaj malnovstilaj kongresoj kaj labormetodoj ankoraŭ povas ludi rolon? Aŭ ĉu ĝi estas superflua malnovaĵo forŝutinda? La legantoj de tiu ĉi revuo jam povas diveni mian respondon: Ju pli retece kaj diversece esperantujo fariĝas, des pli necesas organiza vertebraro, kiu ebligas agadon ankaŭ en analoga mondo. Ĉefe por kunvenigi homojn, necesas forta organiza strukturo. Nur loze ligitaj retkolibroj povas malfacile kontrakti kun kongresejoj, disponigi komputajn servilojn, eldoni revuojn ktp. Krom tio, niaj asocioj devas pli efike reklami, por ke niaj atingoj restas videblaj. La asertojn, ke Esperanto ne sukcesis, ne havas kulturon aŭ eĉ ne funkcias, silentigas faktoj. Sed en mondo de alternativaj faktoj, vero bezonas laŭtan subtenon, kiun devas provizi la organizita esperanto-movado. Dum la aktivula kunveno en Göttingen komence de novembro (samtempe la “asocia konsilantaro” de Germana Esperanto-Asocio), ni diskutis pri diversaj eblecoj antaŭenigi nian movadon. Ni priparolis kaj modernigis niajn reklamaĵojn, diskutis pri Esperanto en sociretaj medioj kaj pri estontaj aranĝoj, inter kiuj iam ankaŭ denove estu Universala Kongreso. Venontjare, ni denove partoprenos kun informbudo en la germana preĝeja tago (kune kun Kristana Esperantista Ligo Internacia). Jen la lasta leciono en Gotingeno: Tre utilas, ke aktivuloj renkontas unu la alian de tempo al tempo ankaŭ realvive, por komune babili, manĝi, sportumi (paŝon post paŝo). Mi skribas ĉi tiujn liniojn dum la revena trajnvojaĝo de la Kultura Semajnfino en Sarlando. Kiel lastjare ĝi estis stimula aranĝo kaj modelo de translima kunlaboro inter Sarlando, Loreno kaj Luksemburgio, la tiel nomata Granda Regiono Sar-Lor-Luks. Germana Esperanto-Asocio simile translimos per la Gebeneluksa Esperanto-Kongreso venontjare, pri kiu ni jam informis en la lasta numero de tiu ĉi revuo. Ĝis tiam logos multaj aliaj aranĝoj, inter kiuj la Printempa Semajno Internacia (PSI) dum pasko kaj la Aŭstria Esperanto-Kongreso komence de majo. Jam eblas aliĝi al la venontjara Universala Kongreso en Brno. Pluraj atentigis pri la altaj hotelkostoj, sed supozeble tio ŝuldiĝas al la blokado de granda kontingento fare de UEA, kutime vendota post la jarŝanĝo. Mi jam kontaktis la kongresan fakon kun la peto (ĝis nun senresponda) akceli la farplanon.  Mi deziras al vi festoplenan jarfinon kaj feliĉan novan jaron en bunta esperantujo! Martin Haase Enhavtabelo/Inhalt 1: Transdono de la FAME-premio al Kjara en Aalen. Foto: Ulrich Matthias. 2: Adresoj. 3: Germana Esperanto-Asocio: Karaj legantoj. Enhavtabelo. 4: Interkultura Centro Herzberg: Interview des NDR in der EsperantoStadt Herzberg am Harz. Infostand zum Beginn der Interkulturellen Woche in Hann-Münden 5-6: Aŭstria Esperanto-Federacio: Internacia Stiria-Esperantista reciprokvizito al Praha. Mallaŭdo pri fraŭdo. Satelito kun Esperanto-nomo lanĉita: "Lignosat". 7-10: Aranĝoj: Beneluksa Kongreso okazis en Limburgo. Piede tra la „acida lando“. 21-a Rata Rendevuo en Hanovro kun vizito de kuireja muzeo, monta ĝardeno kaj piroteknikaĵo. Meine Erfahrungen mit dem Verbandsrat. Kiessee parkrun dum Asocia Konsilantaro de GEA 2024-11-02 9-10: Aranĝoj en eksterlando: UK en Tanzanio – kelkaj impresoj. Pola E-Kongreso – preskaŭ sen germanoj. 11: Publika agado: Das bayerische Kultusministerium schreibt zu Esperanto 12-13: FAME-premio: FAMEkulturpremio por Kjara. 14-15: Vojaĝo: Nia tre speciala privata postkongreso 16-17: Libroj: Postulema verko instigas mediti pri la propra kredo. Mia poliomjelito malŝlosis pordon al daŭripova paco: Invento, Sano, Lingva egaleco. 18-19: Ni funebras: Sebastian Kirf, Christian Darbellay, D-ro Reinhard Fößmeier 20-22: Medienecho. 23-30: GEJ-Gazeto – revueto de Germana Esperanto-Junularo: Karaj legantoj de GEJ-Gazeto. Impresoj de la 1-a GEJMS en Bonn (27–29 Septembro), Haushaltsplan 2025. Ĝisnunaj kandidatoj por GEJ-Estraro 2025–2026. Taglibro de vojaĝkonkursinto – parto 3 el 3. Neniuj militoj kun esperantistoj! Die Paderborner Methode. Printu viajn proprajn keksostampilojn! 31. Kalendaro. Letero de leganto 32: La 12-a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), organizita de GEA, Foto: Horst Gruner. Bibliaj Tagoj 2025. 4: Interkultura Centro Herzberg Interview des NDR in der Esperanto-Stadt Herzberg am Harz  Europäischer Tag der Sprachen  Am 24. September 2024  kam die NDR-Redakteurin Bärbel Wiethoff nach Herzberg am Harz...die Esperanto-Stadt, um aua Anlass des diesjährigen Tages der Sprachen einen aktuellen Bericht zu fertigen. Dieses Jahr steht dieser Tag unter dem Motto "Sprachen für den Frieden". Wie können Sprachen dazu beitragen, Frieden für kommende Generationen zu erreichen und zu erhalten? Angesichts der aktuellen Kriege und Konflkte wurde dieses Thema ausgesucht.  Herzberg am Harz...die Esperanto-Stadt ist für diese wichtige Esperanto-Thematik geradezu prädestiniert. Hier werden die Wege für die neutrale Friedenssprache Esperanto schon schrittweise eingeführt. Das ist schon an vielen Stellen in der Stadt zu sehen bzw. zu erleben.  Die Redakteurin informierte sich über die Entstehung und die Ziele dieser neutralen Brückensprache und in der Stadtbücherei bekam sie einen Einblick in die Vielfalt der Literatur in Esperanto. Viele berühmte Stücke der Weltliteratur wurden auch ins Esperanto übersetzt und sind dort zu finden. Die Bibel und der Koran dürfen dabei natürlich nicht fehlen. Ebenso gehören Comics und Kinderbücher zur reichhaltigen Sammlung. Etliche bekannte deutsche Büchertitel - natürlich in Esperanto - dürfen dabei ebenso nicht fehlen. In den letzten Jahrzehnten wird jedoch Literatur überwiegend original in Esperanto verfasst. Zum Teil werden danach auch Titel in etliche Nationalsprachen übersetzt. Peter Zilvar und Zsofia Korody vom Herzberger Esperanto-Centro konnten die vielen Fragen gleich "vor Ort" beantworten.  Ein wichtiger weiterer Haltepunkt bzw. Treffpunkt für das Interview war der Zamenhof-Platz mit dem Denkmal des Esperanto-Autors Dr. L.L. Zamenhof. Auch stach die große Esperanto-Flagge mit dem grünen funfzackigen Stern ins Auge. Am Herzberger Marktplatz wurden die Schaukästen und zweisprachige Wegweiser präsentiert.   Frau Wiethoff konnte im Esperanto-Zentrum viele Kursteilnehmer direkt interviewen. Sie stellte viele Fragen, wobei es in erster Linie um das Erlernen der Sprache und verschiedene Unterrichtsmethoden ging. Auch erkundigte sich die NDR-Redakteurin über die Bücher und Zeitschriften in der großen Vereinsbibliothek. Hier ist im Lauf der Jahrzehnte eine der größten Sammlungen  - weltweit betrachtet – enstanden. Sie wurde auch über die vielen Anwendungsmöglichkeiten und die Ziele der neutralen Zweitsprache Esperanto für die Verbesserung der Völkerverständigung informiert.  Am Europäischen Tag der Sprachen (am 26.09.2024) wurden somit Rundfunkbeiträge des NDR aus Herzberg ausgestrahlt. Peter Zilvar  Infostand zum Beginn der Interkulturellen Woche in Hann-Münden Esperanto-Zentrum aus Herzberg war beteiligt  Am 20. September 2024 organisierte der Landkreis Göttingen die Auftaktveranstaltung der diesjährigen Interkulturellen Woche beim Haus der Nationen in Hann-Münden. Das diesjährige Thema lautet "Neue Räume", auch mit Übersetzungen in viele Sprachen. Das bezieht sich auch im übertragenen Sinn auf viele zu schaffende neue Themen und Freiräume. Vorurteile sollen abgebaut werden. Menschen aus vielen Ländern und mit verschiedenen Auffassungen sollten lernen, friedlich und freundliche aufeinander zuzugehen.  Für Herzberg am Harz...die Esperanto-Stadt war das Esperanto-Centro Herzberg mit einem Informationsstand vertreten. Etliche soziale und kulturelle Gruppen aus dem Landkreis Göttingen waren aktiv beteiligt. Viele Interessenten und Gesprächspartner erhielten Informationen und unzählige Fragen konnten direkt beantwortet werden.  Ein reichhaltiges kulturelles Programm mit Begrüßungsreden durch Politiker und Kulturvertreter aus der Region wurde geboten. Ein buntes Musikprogramm mit Tanzpräsentationen erfreute sowohl die Beteiligten wie auch die Besucher.  Während der laufenden Woche bieten Organisationen und Vereine Programme in etlichen Orten an. Im Internet können viele Interessierte nachforschen, welche Veranstaltungen angeboten werden. Peter Zilvar 5-6: Aŭstria Esperanto-Federacio Internacia Stiria-Esperantista reciprok-vizito al Praha. De la 6-a ĝis la 8-a de septembro okazis en Prago la reciproka vizito de kvin Esperantistoj el Graz, mem internacia grupo kun membroj el la tuta mondo, post kiam 10 membroj de la Esperanto-klubo "E-mental" estis gastoj en Graz kiel ni legas en nia aprila numero. La Esperantistoj el Praha bonvenigis la Graz-anojn en la fervoja stacidomo en Praha per svingado de Esperanto-flagoj kaj kantado kaj tre bone prizorgis ilin dum ilia restado. En vere densa programo, sed ankaŭ kun sufiĉa spaco por societemo kaj multaj ŝancoj por internacia interkonektado, la E-mentaluloj montris al siaj Graz-amikoj la plej gravajn vidindaĵojn de Praha kaj ankaŭ konigis al ili la historion de Praha. En la kunveno en la unua vespero, diktatorino - la oficiala titolo de la klubprezidantino, raportis pri la historio de la Esperanto-klubo E-mental, kiu fondiĝis antaŭ 25 jaroj. Kiel en Vieno, ekzistas pli ol unu Esperanto-asocio en Praha: la plej malnova fondiĝis en 1902 kaj venigis la Universalan Kongreson de Esperanto al Praha dufoje - en 1921 kaj 1996 - kiel ĝia prezidanto, Tomáš Bricháček, raportis. Tiu ankaŭ varme bonvenigis la gastojn el Graz al Praha. Laŭ Tomas, la celoj de la du kluboj tre malsamas. Ĉe E-mental, societemo kaj multnombraj humuraj elementoj estas pli envolvitaj en la agado de la klubo. Ili eĉ esperantigis la menuojn de tri renomaj restoracioj de Praha por siaj aŭstraj gastoj de la Stiria Esperanto-Societo en Graz! Do por la Graz-grupo estis ne nur tre informa sed ankaŭ tre interesa semajnfino kun sennombraj, neforgeseblaj impresoj de unu el la nekontesteblaj plej belaj ĉefurboj en Eŭropo kun bonega – eŭropa – historio! Mag. Herbert Kampl Mallaŭdo pri fraŭdo Kiel eviti la kaptilojn de ciferecaj trompantoj La amaso da kazoj de interreta fraŭdo kreskas ĉiujare kaj ĉiutage. Multe da homoj – eble inklude ni kaj vi – pensas, ke ili tuj rimarkos tiajn kazojn, kaj ne povos esti trompitaj. Ĉu vere? La 30-an de septembro, alvenis al la retmesaĝadreso de la AEF-estraro la jena retpoŝto: Prof. Dr. Duncan Charters Universal Esperanto Association An: aef@esperanto.at Saluton Alfred, Kiel vi fartas?Nia amike Huang Yinbao kaj UEA konsiliano el Ĉinio vojas al Vienna por ĉeesti Sian fratinon funebra.Kiom mi scias, ili estas survoje al Austria kaj ili havas iun problemon en la filipina flughaveno.Bonvolu voki ili ĉe 0063------ aŭ +63------ kaj bonvolu helpi ili en ĉiu eble vojo kaj mi vokos vin kiel eble balda.En ĉi tempo, estas noktomezo ĉi tie en Kanado kaj Mi estas survoje al la flughaveno por preni mian flugon reen hejmen. (Nenio por maltranviligi pri la viruso ĉar ili havas Medicinan Atestilon de la Departemento pri Sano de Ĉinio ke ili plene vakcinitaj kaj ilia vizo jam estas aprobita.) Plej bone, Duncan Ho, mesaĝo de Profesoro Duncan Charters mem. Kia honoro! Aŭ ne? Unue, tio ŝajnas esti urĝa mesaĝo pri homo – eĉ, pri samideano – bezonante helpon. Trompantoj celas al ekzakte tio. Por ili, la plej grava farendaĵo estas: apliku premon al la ricevanto. Skribu, ke amika persono estas en granda mizero. Ke ne indas pripensi. Ke necesas hasti. Tio estas la plej grava fundamento preparante fiagadojn, per kiuj vi eble povos perdi centojn aŭ milojn da eŭroj. Regulo 1: Ne hastu Se vi volas forvojaĝi de flughaveno, certe vi alvenas tien kelkajn horojn antaŭ la propra forflugo. Jes, eblas ekhavi problemojn tie. Oni povus trovi pafilon en via pakaĵo. Aŭ hamburgeron en via mantelo (jen filmo kun Steve Martin en la ĉefrolo). Sed iaj aŭtoritataj problemoj ajn, kiujn amiko de vi spertas, ne rajtigas rezigni pri almenaŭ 10-minuta pensado antaŭ ol vi agas. Regulo 2: Legu precize Ĉefa eco de ciferecaj trompaĵoj estas: ili estas skribitaj en tre, tre malbona lingvo. Ili eĉ estas skribitaj tiom malĝuste, ke Google Translate mem borus en la teron plene kun honto. Ekzemplo: la salutvortoj „Plej bone“. Kiu Esperantisto uzus tian frazon? Nur malsamideano, kiu ne scias, ke „Best“ kiel anglalingva adiaŭ-vorto ne estas tradukebla. Cetere mi povas imagi ke persono en posteno de Duncan Charters mordus sian langon antaŭ ol skribi pri Universal Esperanto Association. Regulo 3: Pripensu ekzakte Do, lasu nin tralegi la retpoŝton denove, koncentriĝante pri la vera enhavo, preter la literumaj eraroj. Kion ekzakte volis esprimi la fihomo, kiu ŝajnigis esti Duncan Charters? Ke Ĉina Esperantisto volas vojaĝi al Aŭstrio, nun estas en la Filipinoj, tial ni voku Brazilan telefonnumeron, dum Duncan Charters estas en Kanado, asertante ke ĉi-tie estas noktomezo. Jes ja … kial esprimi sin evidente, se eblas servi absurdan fabelon? Tiu trompanto eĉ ne pripensis, ke je la 10:39-a horo en Eŭropo, la plejparto de Kanado estas eĉ ne proksima al noktomezo. Antaŭvido Ne nur indas, sed necesas fortigi la konscion pri cifereca trompaĵo. Tio problemo kreskos multfoje dum la venontaj jaroj. En la pasinteco, ekzistis tiuj retmesaĝoj de afrikaj naftobaronoj donacantaj milionojn da eŭroj (se vi antaŭe pagas la necesajn 10.000 eŭrojn da transpago-kotizoj), aŭ la buntaj reklamaj standardoj asertante ke vi ĵus gajnis sufiĉe da mono. Hodiaŭ, la konscio pri tiaj agadoj estas vekita, do la trompantoj translokiĝis iliajn klopodojn al tiaj falsaj mesaĝoj, kiuj ŝajnas veni de via estro aŭ alia altranga persono. Jam okazis al la AEF, ke ni ricevis tian mesaĝon de persono ŝajnigante esti Ambasadoro Ó Riain, petante montransferon, sed tio estis facile travidebla – ĉar la mesaĝo estis anglalingva. Ke oni nun uzas aliajn lingvojn kaj eĉ Esperanton, estas nur la komenco de problemplena estonto. Ni preparu, ke baldaŭ per artefarita intelekto, tiaj fraŭdoj aperos pli kaj pli fidindaj. Kaj profund-falsaĵoj en la ne-malproksima estonto kaŭzos, ke ni ekspektu artefaritajn telefonvoĉojn aŭ eĉ movantajn bildojn de konatoj, kies voĉoj kaj bildoj estas nedistingeblaj de iu reala persono. Do: restu atentemaj! Aldona rekomendo por telefona fraŭdo Ankoraŭ okazas fraŭdoj per telefon-alvokoj. Atentu, la telefonnumero, kiu estas ŝajnigata kiel tiu de la alvokanto, povas esti falsa. Unu el ni (Alfred) jam spertis, ke simpla demando pri telefonnumero por revoki povas konfuzigi la altelefonantojn. Bona homo certe donas sian numeron al vi. Sed trompanto ne volas, ke iu ajn sciu sian veran telefonnumeron. Tiu ja estus transdonebla al polico. En la reala okazaĵo, la respondo estis: „Kompreneble mi povas doni al vi mian telefonnumeron. Ĝi estas” – kaj la konekto estis interrompita. Mi neniam plu aŭdis ion de la alvokanto. Do, en kazoj, kiam iu altelefonas vin kaj vi ne certas, ĉu estas vere fidinda persono, tiam estas rekomendata la jenaj paŝoj. 1) petu telefonnumeron por revoki kaj finu la telefonadon 2) atendu iom da tempo, almenaŭ 2 minutojn; tio esperigas, ke ne iu trompulo telefonis de reala oficejo, kie li enŝteliĝis 3) revoku aŭ rekte transdonu la numeron al polico.  de Franz-Joseph Geidel kaj Alfred Heiligenbrunner (Aŭstrio) Satelito kun Esperanto-nomo lanĉita: "LIGNOSAT" Am 5. November startete der Satellit LIGNOSAT vom Kennedy Space Center in den USA ins All, Richtung ISS. Er wurde an der japanischen Universität von Kyoto entwickelt mit dem Ziel, das Verhalten von Holz im Weltraum zu erforschen. Seine Rahmenkonstruktion aus Aluminium ist mit Holzelementen getäfelt, und zwar vom Holz des Magnolienbaums. Im englischen Wikipedia-Artikel wird betont, dass der Namensteil des kleinen Satelliten (Kubus von 10×10×10 cm) LIGNO lateinisch sei. Das ist genau genommen nicht der Nominativ (Lignum, s. "Ecce lignum crucis, in quo salus mundi pependit"), sondern Dativ oder Ablativ. Bemerkenswert ist aber die Abwesenheit von Englisch in der Namensgebung, also beispielsweise per "woodsat". Es fehlt aber auch Japanisch. Die Erklärung dafür könnte das Bestreben der japanischen Verantwortlichen sein, dadurch auch sprachlich die Einzigartigkeit dieses Projektes und seine Globalitat auszudrücken. Und zwar mit Hilfe der globalen, nichtethnischen Sprache Latein, wobei möglicherweise auch Esperanto dabei in Frage kam, denn dieses ist in Japan keine Unbekannte, wird von der Oomoto-Bewegung gefördert, Zamenhofs göttlichen Charakter verehrend. Hans Michael Maitzen, Univ. Wien8: El bibliotekoj kaj arkivoj: 7-10: Aranĝoj BeNeLuksa Kongreso okazis en Limburgo La BeNeLuksa Kongreso okazis de la 20a ĝis 22a de septembro en Hasselt apud la german-belga limo. Ĝi estis organizata de la Limburga Esperanto Asocio sub la gvido de la prezidantino An Oijslagers. Kongresejo estis la tute nova junulargastejo tuj apud la stacidomo kiu nomiĝas Hostel H. Ĝi komenciĝis kun festo por la eksa prezidantino de la Flandra Esperanto-Ligo: Nicky Janssen. Post jardekoj de agado en diversaj posicioj ŝi nun reteriĝis kaj estis honorigita por ŝia agado. En Germanujo Nicky estas konata inter alie por siaj piĵamaj rakontoj dum PSI. Poste okazis koncerto de Geomar Martinez Perez el Bremeno. Li verkas siajn proprajn kantojn en Esperanto, kantas kaj ludas gitaron. Kubaj popolkantoj apartenas ankaŭ al lia repertuaro. Thomas Demeyere kaj Valere Dumont prelegis pri la aktivecoj de la verdaj skoltoj, kiuj ĉijare ankaȗ organizas la Junularan E-semajnon, kiu okazos ĉijare en Ferrieres en Belgujo apud Liege. Lingvokurson ofertis Paweł Fischer-Kotowski kaj Bert de Wit. Muzikatelieron ofertis Johan van Eenoo. Dum la kongreso okazis la ĝenerala asembleo de Belga Esperanto Federacio kaj V.Esp-o, la valona asocio. La lasta estas des pli interesa, ĉar V.Esp-o okazigos kun ni la venontajaran komunan kongreson, nome Gebeneluksa Kongeso. Ĝi okazos de la 02a ĝis la 05a de oktobro 2025 en Schleiden/Eifel. Dum la dua vespero okazis teatraĵo de Arno Lagrange. Okazis ekskursoj al Internacia Esperanto Arkivo (IEspA) en Diest kaj bicikla eksurso kun Eddy Van den Bosch, krome al la urbocentro de Hasselt kaj al la ĵenevra muzeo. Antaǔkongrese okazis vizito en la japana ĝardeno. Andreas Diemel Piede tra la „acida lando“ Mi skribas pri la 12-a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA) organizita de GEA. La lastajn kvin el ili mi mem partoprenis. Preparis kaj gvidis ilin Gerald Roemer kaj Mariko Aoshima : spertaj migrantoj, kiuj ne nur ĉiufoje elektas turisme allogajn regionojn, sed ankaŭ detale planas la vojojn kaj la celojn, kiujn ni komune atingu. Ĉi-oktobre tio estis la regiono ĉirkaŭ Arnsberg en Sauerland. Pri la origino de tiu nomo ekzistas diversaj teorioj. Ne tre verŝajna estas tiu, kiun mi iam aŭdis : laŭdire Karlo la Granda pro la konstantaj paganaj ribeloj en tiu parto de lia regno foje plendis « tiu lando acidigas mian vivon ». Finfine li tamen sukcesis trankviligi kaj kristanigi la regionon. Ĝian postan historion - bele prezentitan en la Sauerland-muzeo - ĉefe influis la episkopoj de Kolonjo kaj la prusa registaro, kiu en la 19-a jarcento instalis sian regionan administracion en Arnsberg. Ĉijare kvar el la kutimaj kunmigrantoj mankis pro sanecaj kaŭzoj. Sed aldoniĝis aliaj, kaj ni tamen estis 15. Kiel jam en la pasintaj jaroj ni ĝuis « oran aŭtunon ». Pluvetis nur dum unu tago. Ni migris inter 10 kaj 14 kilometrojn ĉiutage, almenaŭ laŭ la kalkulo de Gerald. Al mi la distancoj ŝajnis pli longaj. Eble la diferencon klarigas la multaj arbaraj vojoj kaj krutaj deklivoj - aŭ simple mia aĝo. Kutime je la 9-a matene ni forlasis la junulargastejon kun niaj lunĉpaketoj kaj revenis ĝustatempe por la frua vespermanĝo. Tri el la survojaj celoj mi menciu aparte. Ni vizitis la vilaĝon Sundern-Stockum, kiun en la postmilita tempo esperantigis la loka instruisto Josef König (1887-1978). Restis Esperanto-strato, Zamenhof-vojo, monumento, tomboŝtono kaj preĝeja sonorilo kun Esperanto-surskriboj. Ni renkontiĝis tie kun esperantistoj el la regiono. Ili ankaŭ montris al ni alian vidindaĵon : la « poeman vojon » apud la monaĥejo Rumbeck, ĉi-monate dediĉitan al Erich Kästner. Vidinda estis ankaŭ la iama ercminejo Philippsstollen en Olsberg, fermita jam antaŭ pli ol 100 jaroj. Vespere ni aŭdis pri la vivo de fungoj, pri vizito al Israelo okaze de la E-kongreso 2024 en Jerusalemo kaj pri Gabono kaj Sao Tomé, du landoj en okcidenta Afriko. Estis denove bona kombino de fizika streĉo, klerigo kaj amika etoso : grandan dankon al Gerald kaj Mariko ! La streĉon oni ne subtaksu. Certe utilas antaŭe kutimiĝi kaj « provmigri » 15-20 kilometrojn, prefere montojn supren kaj malsupren. La venonta EMA tamen fariĝos iom malpli dekliva : ĝi estas planita por la 19-a ĝis la 24-a de oktobro 2025 en Plön, centro de bela regiono kun multaj lagoj norde de Hamburgo. Do pretigu vin ! Ulrich Brandenburg 21-a Rata Rendevuo en Hanovro kun vizito de kuireja muzeo, monta ĝardeno kaj piroteknikaĵo Jam la 21-an fojon la Esperanto-grupo Hameleno invitis amikojn de la internacia lingvo al la Rata Rendevuo. Ĉi-foje ni renkontis unu la aliajn en Hanovro. Venis ne nur homoj el la proksimeco, sed ankaŭ el Bremeno kaj Hamburgo. Unue ni kunvenis en la kafejo „Extrablatt“ por saluti unu la aliajn kaj trinki ankoraŭ kafon. Poste ni iris al la unika WOK-muzeo (World Of Kitchen). Verŝajne estas la sola muzeo pri kuirejoj en Eŭropo, eble tutmonde. Ĉiĉeronino gvidis nin tra la muzeo kaj ni povis admiri diversajn kuirejojn de la mezepoko ĝis preskaŭ hodiaŭ. Ĉie vi povas vidi detalojn el la pasintaj tempoj kaj multaj rememoris la kuirejojn de siaj gepatroj, el la sepdekaj, okdekaj aŭ naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento. Ankaŭ la kuirejajn ilojn ili tiutempe eble mem tenis en la manoj. Kaj multaj memoris ankaŭ la Pril-florojn sur la kuirejaj kaĥeloj. Sed ne nur laŭtempe la kuirejoj estis prezentitaj. Ni ankaŭ povis admiri kuirejojn el diversaj landoj kaj eĉ iom gustumi ion. Ekz. en svisa kuirejo ni povis gustumi keksojn kaj en araba kuirejo mentan teon. La muzeo estas gvidata de asocio, en kiu nur laboras volontuloj, kiuj fervore kaj libervole agadas kiel ĉiĉero, purigisto aŭ kuiristo, ktp. Tre diversajn prezentaĵojn la muzeo ofertas, estas eĉ ĉampana vespero por gustumi diversajn specojn da ŝaŭmvino. Kaj post la ĉiĉeronado ankaŭ ni povis gustumi freŝkuiritan tagmanĝon, bongustan supon kaj multdiversan elekton ĉe la bufedo. Satigite ni promenis al la metroohaltejo, sed dumvoje ankaŭ vizitis alian Esperanto-renkontiĝon, la Ludovikon, ludkunvenon en la loĝejo de Carolin kaj Robert. Estis bone kaj ĝojige renkonti kaj saluti tie ankaŭ aliajn Esperantistojn. Per la metroo ni atingis la montan ĝardenon, kiu apartenas al la ensemblo de la ĝardenoj de Herrenhausen. Ni rigardis la belajn florojn kaj plantojn en la parko kaj ankaŭ admiris multajn diversajn kaktojn, tropikajn plantojn kaj orkideojn en la diversaj vitraj domoj. Post bongusta vespermanĝo en osmana restoracio, ni revenis al la ĝardenoj, ĉar en la Granda Ĝardeno de Herrenhausen okazis granda piroteknika konkurso kaj ĉi-vespere prezentiĝis teamo el Slovakio. Ankaŭ de ekster la Granda Ĝardeno ni povis spekti admirindan prezentaĵon laŭ slovaka muziko. La fina salvo de raketoj kreante surĉiele bluan floron en oraj folioj malrapide sinkante teren ankaŭ por ni estis fino de la rendevuo kaj longa, sed tre interesa tago.  Certe ankaŭ en la venonta jaro okazos denove Rata Rendevuo. Sed antaŭe ni ankoraŭ invitas al nia antaŭkristnaska festo kaj venontjare denove al nia ĝardena festo. Krome denove okazos Reta Esperanto-Kurso por germanlingvaj komencantoj. Pliaj informoj sur la paĝoj https://eventaservo.org/o/RB_Hameln aŭ https://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/kalendaro . Heinz-Wilhelm Sprick, Schmiedeecke 2, 31840 Hess.Oldendorf, Germanio, Tel: 05152-3425 + 0162-7536396, Skype: muzikanta_hipopotamo Meine Erfahrungen mit dem Verbandsrat In der Vergangenheit fand der Verbandsrat immer in Herzberg statt. Nach mehreren negativen Erfahrungen (kein WLAN im Gebäude, abnehmende Bettenkapazität im Ort und Probleme mit der Raumnutzung für den gesamten Tag) wurde der Wunsch geäußert, den Verbandsrat auch einmal an einem anderen Ort stattfinden zu lassen. Neben Kassel, Hannover und Braunschweig als Alternativen fiel die Wahl am Ende auf Göttingen, da durch meine Anwesenheit vor Ort eine einfachere Organisation möglich war. Von Seiten der Lokalpolitik wurde auch immer wieder der Wunsch geäußert, die Aktivitäten der Esperanto-Stadt Herzberg auf den Landkreis und die Stadt Göttingen auszudehnen. Es ergaben sich jedoch unerwartete Schwierigkeiten. Zunächst verlangte die Jugendherberge eine Gruppenabrechnung mit gemeinsamer Vorschusszahlung anstelle einer Einzelabrechnung für jede Person. Alternative Tagungsgebäude waren entweder wegen eigener Veranstaltungen nicht verfügbar (Ländliche Erwachsenenbildung, Seminarhaus) oder verlangten vierstellige Preise für die Raummiete (Universität, Tagungshotel Freigeist). Über den Kontakt zu Pastor Matthias Opitz von der Stephanusgemeinde konnte letztlich ein kleiner Tagungsraum gegen Spende reserviert werden. Von der Idee, den Verbandsrat für alle Mitglieder zu öffnen, musste allerdings Abstand genommen werden, da der Raum eine maximale Kapazität von 30 Personen aufwies. Im Vorfeld der Veranstaltung wurden bereits einige Punkte an den Vorstand herangetragen, die auf dem Verbandsrat besprochen werden sollten. Hierzu gehörte beispielsweise der Umgang mit geerbter Esperanto-Literatur oder die Zukunft des PSI. Im Online-Treffen der Mezaĝuloj wurde vor einigen Monaten das Thema „Frauen im Vorstand“ diskutiert, dessen Ausweitung auf den Verbandsrat vorgeschlagen wurde. So ergab sich eine Liste von Themen, die von Michaela Stegmaier um die Idee eines Antaŭkongreseto in Form einer Exkursion und eines Kennenlernabends bereichert wurde. Jessica Grassos Vorschlag einer gemeinsamen Teilnahme am Kiessee Parkrun konnte ebenfalls umgesetzt werden. Verzichtet wurde dagegen auf eine Präsentation der einzelnen Verbände und Landaj Ligoj, was auch dem Vorschlag von Ronald Schnell nach dem letzten Verbandsratstreffen entsprach. Insgesamt erwies sich die Veranstaltung als durchaus erfolgreiches und auch motivierendes Treffen, über das noch gesondert berichtet werden soll. Steffen Möller Kiessee parkrun dum Asocia Konsilantaro de GEA 2024-11-02 Dum la ĉijara Asocia Konsilantaro de la Germana Esperanto-Asocio, oni petis min prezenti „Paŝo Post Paŝo.“ Pri ni: Ni estas neformala teamo de kurantoj kaj marŝantoj kiuj parolas Esperanton kaj foje sportumas kune. Ĉiu estas bonvena, tute ne gravas kiom rapida, sperta, konkurema ktp. vi estas. https://pasxopostpasxo.wordpress.com/ Vendrede, dum la unua labortago de la renkontiĝo, mi rakontis pri niaj eventoj kaj prezentis bazajn informojn kaj sabate mi kompreneble invitis ĉiujn partopreni la lokan parkrun-eventon sub la nomo de Paŝo Post Paŝo. Kaj estis granda sukceso! Pli ol 10 Esperantistoj partoprenis la eventon, kurante aŭ marŝante ĉirkaŭ la lago. Ne ĉiu oficiale aliĝis (ĉe parkrun ĉiam eblas partopreni anonime), sed ni tamen estis la plej granda klubo inter la pli ol 100 partoprenantoj dum tiu tago! Mi ĝojas ke homoj ŝatis la komunan sportan aktivadon, kaj esperas ke mi inspiris iun organizi similan ekskurson dum venontaj renkontiĝoj aŭ laborkunsidoj. Jessica Grasso 11: Publika agado / Öffentlichkeitsarbeit Das bayerische Kultusministerium schreibt zu Esperanto Vor ein paar Jahrzehnten, 1979 und 1980, hat das bayerische Kultusministerium im Landtag zwei Anfragen zu Esperanto beantwortet. Wenn man mit Esperanto, der Esperanto-Sprachgemeinschaft und der Esperanto-Kultur ein wenig vertraut ist (oder einfach nur danach googelt), dann ist kaum zu übersehen, dass diese Antworten den Fakten nicht entsprechen. Das ist natürlich schlecht für die Darstellung des Esperanto in der Öffentlichkeit. Nach unserem Verständnis ist z. B. Esperanto auch von Sprechern nicht-indogermanischer Sprachen sehr wohl deutlich schneller zu erlernen als Englisch oder Französisch. Esperanto ist auch durchaus eine "gewachsene" Sprache (jedenfalls in den Jahren ab 1888). Außerdem ruft es offensichtlich ähnliche "emotionale und geistige Bindungen" wie andere Sprachen hervor, und es verfügt auch sehr klar über "kulturelle Werte". Ich habe mich daher im September über das Portal FragDenStaat.de an das Ministerium gewandt und zu vier Punkten erfragt, ob das Ministerium über Dokumente verfügt, die als Grundlage für diese Aussagen dienen könnten; https://fragdenstaat.de/anfrage/antworten-des-ministeriums-zu-esperanto-im-bayerischen-landtag/ (oder Google-Suche site:fragdenstaat.de Esperanto Bayern).  Vor kurzem hat mir das Fachreferat für Moderne Fremdsprachen des Ministeriums geantwortet (https://archive.is/pQ5qW, "Original-Datei herunterladen"). Erfreulicherweise ist zu lesen, dass die Antworten des Ministeriums von 1979 und 1980 aus Sicht des Ministeriums nicht dem aktuellen Sachstand entsprechen. Dieser Umstand ist laut Ministerium "der Tatsache geschuldet, dass Esperanto wie jede andere Sprache in einer sich dynamisch entwickelnden Gesellschaft von kontinuierlichen Weiterentwicklungen betroffen ist." Dementsprechend können diese Antworten aus den 70er und 80er Jahren "natürlich weder die von Ihnen angesprochene kontinuierliche Weiterentwicklung von Grammatik und Syntax noch die Verbreitung von Literatur in Esperanto oder die aktuellen Entwicklungen im Hinblick auf die verschiedenen neueren Instanzen der Anerkennung von Esperanto als Kulturgut beschreiben." (Ich hatte in meinem Schreiben erwähnt, dass Esperanto von Polen und Kroatien als Kulturerbe bzw. Kulturgut anerkannt wurde.) Das Ministerium weist anlässlich meiner Anfrage darauf hin, dass Esperanto an bayerischen Schulen nicht als Pflichtfach unterrichtet wird und dass man das Fach auch nicht an bayerischen Hochschulen studieren kann. Allerdings kann Esperanto im Rahmen von freiwilligen Arbeitsgemeinschaften angeboten werden; das wurde von der Kultusministerkonferenz 1954 beschlossen und 1961 bekräftigt; ebenso wurde es 1979 und 1980 vom bayerischen Kultusministerium bestätigt. Über die Einrichtung einer Arbeitsgemeinschaft entscheidet die jeweilige Schule unter Berücksichtigung von "Aspekten wie qualifiziertem und verfügbarem Lehrpersonal sowie dem Interesse der Schülerschaft". Über weiterführende Unterlagen zu den von mir angesprochenen Aspekten des Esperanto verfügt das Fachreferat für Moderne Fremdsprachen nicht, da, wie das Ministerium ausführt, Esperanto in Bayern kein Pflichtfach ist. Insgesamt ist sehr erfreulich, dass das Ministerium die Aussagen zu Esperanto von vor 45 Jahren nun zurückgezogen hat. Schön auch, dass das Ministerium die Entwicklung des Esperanto betont, auch wenn, nach meinem Eindruck, die Darstellung von 1979/80 auch damals schon fern der Wirklichkeit war. Vielleicht gelingt es, dem bayerischen Ministerium die Idee näher zu bringen, dass etwa die Entscheidung für oder gegen eine Arbeitsgemeinschaft zu Esperanto nur dann sinnvoll zu treffen ist, wenn die Beteiligten über zutreffende und aktuelle Informationen zu Esperanto verfügen. Ebenso wäre es schön, wenn das Ministerium die Frage erwägen könnte, ob es wirklich sinnvoll (und gesetzlich zulässig) ist, den Bundeswettbewerb Fremdsprachen zu unterstützen, solange dieser Esperanto als Teilnahmesprache prinzipiell ausschließt; es wäre doch nett, wenn "Esperanto wie jede andere Sprache" (s.o.) teilnehmen könnte. Lu Wunsch-Rolshoven 12-13: FAME-premio / FAME-Preis FAME-kulturpremio por Kjara: "Esperanto estas flago de paco, same kiel muziko" La itala muzikistino Chiara Raggi, en Esperantujo konata kiel Kjara, ricevis la 18an Alenan Esperanto-Kulturpremion; ĉiun duan jaron la FAME-fondaĵo kune kun la sudgermana urbo Aalen transdonas tiun premion por honorigi personojn aŭ instituciojn kiuj pliriĉigis la Esperanto-kulturon. La premio havas altecon de 3.000 eŭroj kaj estas la plej alta premio en la Esperanto-mondo, kiel informas la retpaĝo de la FAME-Fondaĵo. La nomo de la fondaĵo, FAME, staras por la nomo de sia fondinto Franz Alois Meiners. Kjara ricevis la premion dum solena festvespero je la 26a de oktobro 2024 en la urbodomo de Aalen. Por Kjara tiu ĉi aŭtuno 2024 restos neforgesebla sezono: ne unuagrade pro la FAME-premio, sed ĉefe pro la fakto, ke ŝi fariĝis patrino fine de septembro. Filineto Olimpia, nur 29 tagojn aĝa, ĉeestis dum la festvespero en Aalen, trankvile dormante en sia infanĉareto aŭ ripozante en la brakoj de sia patro Niccoló, dum patrino Kjara faris etan dankparoladon kaj poste prenis sian gitaron por prezenti siajn kantojn al la 60 ĉeestantoj. Olimpia restis tute trankvila dum tiu eta koncerto - jen plia pruvo pri la beleco de la voĉo de Kjara. Jam de multaj jaroj Kjara pliriĉigas la Esperanto-kulturon per bela muziko: per sia voĉo, akompanante sin mem per gitaro. En la jaro 2019 ŝi prezentis sian debutan Esperanto-albumon "Blua horizonto" kun dek kanzonoj en Esperanto, sed jam antaŭe Kjara aktivis kiel profesia muzikistino en Italio. "Per sia muziko kaj per Esperanto Kjara konstruas pontojn inter popoloj", diris Ulrich Matthias en sia laŭda parolado dum la festvespero. Kaj li rakontis pri la tre emocia koncerto de Kjara dum la Germana Esperanto-Kongreso en Braunschweig je pentekosto de pasinta jaro. Tie Kjara prezentis proprajn kantojn kaj ankaŭ muzikon tradukitan el la itala lingvo, ekzemple la kanzonon "Mi amante sole vin" - muziko, kiun la publiko ne nur aŭskultas, sed sentas en la tuta korpo, jen la impreso de Ulrich Matthias. Kun same forta emocio li memoras la ok "ĵaŭdajn koncertojn" de Kjara, kiujn li ĉeestis en marto kaj aprilo 2020. Estis la tempo de elir-malpermesoj kaj izoligo de homoj, kiam la kronviruso subite haltigis la ĉiutagon. Kjara tiutempe decidis: mi donos al la homoj iom da lumo en tiu malhela tempo - kaj ŝi ek-koncertis en sia loĝoĉambro. Esperantistoj el la tuta mondo povis virtuale partopreni per ret-ligo: Tiel, dum la ok ĵaŭdaj koncertoj en printempo 2020, "Kjara sukcesis doni lumon kaj varmon en tiu malhela tempo", resumis Ulrich Matthias en sia laŭda parolado. Kjara substrekis en sia dank-parolado, ke "ni bezonas pozitivajn mesaĝojn", "ni bezonas pacon" - kaj ke "Esperanto estas flago de paco, same kiel muziko". Ŝi dankis al la italaj esperantistoj kiuj konatigis ŝin al Esperanto kaj kiuj tradukis ŝiajn tekstojn en Esperanton; kaj ŝi dankis al Zamenhof, "kiu genie kreis la internacian lingvon kaj proponis al la homaro sian idearon de homaranismo". Ankaŭ la urbestro de Aalen, Frederick Brütting, elstarigis la meritojn de Zamenhof en siaj bonvenigaj vortoj - citante el la parolado kiun Zamenhof prezentis dum la Universala Kongreso en la jaro 1912 en Krakovo: "La interna ideo de Esperanto estas: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton." Jen la mesaĝo kiu re-eĥas en ĉiu kanzono de Kjara - aŭ kiel ŝi mem diris en Aalen: "Ni devas senti nin parto de la sama mondo." La alvoko de Zamenhof estas daŭre aktuala, kaj la muziko de Kjara donacas al ni viglan kontribuon por atingi tiun pli bonan mondon. Kjara estas la plej juna inter la FAME-premiitoj. Do, ni povas ankoraŭ multon atendi de Kjara, diris Ulrich Matthias en sia laŭda parolado, kaj li citis ŝatanton de ŝia muziko, kiu reagis al la bela informo ke Kjara naskis sian unuan bebon: "Espereble ŝia filineto iam havos same belan voĉon kiel Kjara." Raportis: Thomas Bormann - - - - Citaĵoj el la dank-parolado de Kjara en Aalen: 1:Esperanto ŝanĝis mian vivon. Renkonti la lingvon Esperanto estas unu el la plej belaj aferoj, kiuj okazis al mi. Estas privilegio povi kunigi la universalan lingvon de muziko kun la universala lingvo, kiu alportas pacon inter la popoloj. Ni bezonas pozitivajn mesaĝojn, ni bezonas pacon, ni devas paroli kaj kompreni unu la alian. Ni devas senti nin parto de la sama mondo. Esperanto estas flago de paco, same kiel muziko. 2: Mi daŭre kantos miajn kantojn en Esperanto, mi daŭre kantos pri amo, amikeco, homa fragileco por ĉiuj, kiuj havas orelojn kaj koron por aŭskulti. Mi (kaj ni ĉiuj) danku al nia majstro Zamenhof, kiu genie kreis la internacian lingvon kaj proponis al la homaro sian idearon de homaranismo. … Fina sed tre grava danko estas al la esperantista publiko kaj al la publiko, kiu sekvas min dum jaroj pro la korinklino, subteno kaj aŭskultado, kiun ili dediĉas al mi kaj mia muziko. Vi estas la kialo, ke mi faras ĉion ĉi. 14-15: Vojaĝo: Nia tre speciala privata postkongreso Nia tre speciala privata postkongreso „Muleba“ – finfine! Ni alvenas al nia celo. Mi rigardas la horloĝon. Estas 00:56 h. Je la 6-a matene ni forlasis Aruŝon per buso al Muleba ĉe Viktoria Lago, ĉirkaŭ 950 km da vojo. La veturado devus daŭri 16 horojn. Sed du horojn post ekveturo la buso paneis. La kluĉilo rompiĝis kaj estis komence riparita en improvizita maniero. Tio sufiĉis por povi veturi ĝis la sekva vilaĝo, kie la kluĉilo estis ĝuste riparita. Ni do estas survoje dum 19 horoj. Ni ekis dimanĉe, unu tagon post solena fermo de la 109-a Universala Kongreso, la unua UK sur afrika kontinento. Kiel skeptikaj multaj homoj estis antaŭe. Ĉu tio iros bone? Ĉu UK en Afriko eblas? Ĝi estis vere unika Universala Kongreso, tre malsimila al aliaj, kun belega etoso kaj bone organizita. Partoprenis multege da gejunuloj el la plej diversaj afrikaj landoj. Kvazaŭ ŝajnis esti Junulara Kongreso. Multaj el ili eĉ veturis dum 3 aŭ 4 tagoj per buso por atingi Aruŝon. Multaj kun tuta familio. La etoso estis tre pozitiva, tre gaja. Afrikanoj feliĉis finfine havi eblecon partopreni en Universala Kongreso kaj sperti ke jes, Esperanto funkcias kiel komunikilo inter homoj el la plej diversaj landoj. LKK bonege organizis la kongreson. Kompreneble ne ĉio funkciis glate. Sed – ĉu vi scias pri iu UK dum kiu vere ĈIO funkciis 100 %? Mi ne! Fine mi povas diri nur: Gratulojn al ĉiuj, speciale al LKK-anoj kaj ĉiuj volontuloj pro la bona organizo kaj bona laboro. Mi esperas ke post kelkaj jaroj UK denove okazos ie en Afriko. Mi antaŭĝojas jam nun. Nun finfine post longa veturado de 19 horoj ni atingas Muleba, malgrandan urbon kaj ĉefurbon de distrikto Muleba en la regiono Kagera kun ĉefurbo Bukoba, situata je la okcidenta bordo de grandega Lago Viktoria. Muleba estas la hejmo de John Magessa. Li estas la sekretario de la Tanzania Esperanto Asocio, la prezidanto de Junularaj Esperantistoj de Tanzania Organizo (JETO), la prezidanto de la Orienta Afrika Junulara Organizo kaj ankaŭ membro de nia eta Rotary Club de Esperanto Brasil. Tiu Rotaria Klubo havas kiel membrojn Esperanto parolantajn personojn, kiuj vivas en diversaj lokoj, eĉ sur diversaj kontinentoj. Nur virtuale ni povas renkontiĝi. Ni pasigos la venontajn kvin tagojn kun John kaj lia aminda familio. John montras al ni la belecon de Lago Viktoria, kiu estas tiel granda, ke oni sentas sin kvazaŭ staranta je bordo de oceano. Li montras al ni la lernejon, kie li instruas kiel instruisto de angla lingvo kaj geografio. Ni ekkonas la direktoron kaj kelkajn studentojn. Kaj – jen la efektiva celo de la vojaĝo – ni vizitas la por mi plej ŝatatan projekton de nia Rotaria Klubo – nian lernejon „Verda Lingvo”. De monatoj mi antaŭĝojas ekkoni "niajn infanojn". Alvenante, la infanoj vidas John kaj emociiĝas. Ili ĉiuj ege amas lin. La instruistoj ne povas haltigi la infanojn, ili kuras al John, brakumas lin kaj krias "John Magessa, John Magessa" ree kaj ree. En la jaro 2021 John havis la ideon iniciati tiun „institucion“. Sur grundo apud preĝejo li rajtis konstrui la unuan domon el ligno. La „Day Care Centre Verda Lingvo“ malfermiĝis tiam kun nur 3 infanoj. Intertempe oni jam konstruis duan pli grandan domon el brikoj. Entute 42 infanoj vizitas la infan-ĝardenon nun. Ili estas inter 2 kaj 6 jaroj aĝaj – de lundo ĝis vendredo de la 7-a ĝis la 17-a horo. Tie ili lernas jam legi, skribi, kalkuli, lernas krom svahilan ankaŭ la anglan lingvon (dua oficiala lingvo de Tanzanio) kaj bazan Esperanto. Alvenante matene ili ricevas matenmanĝon (kaĉon / fruktojn aŭ simila). Proksimume je la 13-a horo ili tagmanĝas. Por ne malmultaj el ili, tiuj estas la solaj manĝaĵoj, kiujn ili ricevas dum la tago. Por ke la infanĝardeno povu ekzisti kaj pluvivi, nia malgranda kaj modesta Rotary Club de Esperanto subtenas ĝin. La "lernejaj kotizoj", kiujn gepatroj pagas, estas malaltaj. La postulo estas granda. Ofte ambaŭ gepatroj laboras. La infanoj restas hejme kaj estas prizorgataj de personoj, kiuj ne havas ideon pri edukado de infanoj kaj malmulte da pacienco kun infanoj. Gepatroj scias ke ilia infano estas en pli bonaj manoj en ĉi tiu lernejo, kie ili estas bone prizorgataj dum la tuta tago. Por bone manĝigi la infanojn oni aĉetis printempe multajn sakojn da rizo kaj maizo. Printempe la prezoj estas la plej malaltaj por aĉeti tiujn nutraĵojn. John luas terpecon ĵus sude de la deponejo. La plano estas kultivi rizon ĉi tie en novembro kaj poste rikolti ĝin en marto/aprilo de la venonta jaro por havi propran rizon por la lernejo. Oni esperas, ke la rikolto estos sufiĉe produktema por eĉ vendi rizon kaj per la mono povi aĉeti aliajn manĝaĵojn por la infanoj. Kiam ni alvenas estas preskaŭ la horo por tagmanĝi. La infanoj portas siajn etajn tablojn en la grandan domon, poste siajn plastajn seĝetojn. La infanoj lavas siajn manojn antaŭ manĝo. Ne estas fluakvo sur la tereno. Sed estas akvodeponejo proksime. Sitelo servas kiel lavujo. La instruisto ŝprucas sapon sur la manoj de la infanoj. Ili genuiĝas por lavi la manojn. Unue la etuloj. La pli grandaj kunvenas en angulo apude kaj kantas. Dancante laŭ la melodio, ili marŝas antaŭen kaj alvenas al la sitelo kiam la etuloj jam finis. Kvin- aŭ sesope ili sidas ĉe la etaj tabloj. La granduloj mem iras por ricevi siajn manĝaĵojn. Al la etuloj oni alportas ĝin. Neniu komencas manĝi, ili ĉiuj atendas, ĝis la lasta infano ricevas sian manĝaĵon. Oni preĝas kelkajn vortojn. Ankaŭ muzulmanaj infanoj de najbara kvartalo preĝas (en Tanzanio tute normala). Nun ili komencas manĝi, kaj, por ni eŭropanoj ne imagebla, ili silentas, neniu infano parolas! Kia disciplino!!! Ĉiam estas ankaŭ deserto – iu de la multaj bongustegaj fruktoj de la lando: hodiaŭ akvomelono. Ni ne volis, sed kiel „honoraj gastoj“ oni nepre servis ankaŭ al ni la manĝaĵon. Tiun tagon estis rizo kun fazeoloj, kiu bongustegis. Mi scias, ke nia klubo bone investas sian monon ĉi tie. La plano estas, aĉeti propran terenon, kaj sur ĝi konstrui du aŭ tri lernejajn konstruaĵojn por la malgrandaj antaŭlernejaj infanoj. Do estas ankoraŭ multe por fari. Ni invitas vin ĉiujn iĝi membro de nia eta kaj modesta Rotary Club de Esperanto Brasil kaj tiel helpi ne nur al lernejo “Verda Lingvo” sed ankaŭ al aliaj sociaj projektoj tutmonde (kontakto: rotaryclubesperanto@gmail.com ). Se vi ŝatas subteni „Verdan Lingvon” rekte, bonvolu kontakti John Magessa persone: magessa.john@yahoo.com kaj / aŭ esperanto866@gmail.com. Mi mem volas danki al ĉiuj kiuj donacis al mi tiom da belaj horoj, aventuroj, kortuŝaj momentoj. Mi esperas povi reveni iam en ne tro fora estonteco. Asante Tanzania na asante watu wako wa ajabu! Dankon Tanzanio kaj dankon al viaj mirindaj homoj! Parto de mia animo restas ĉe vi kaj ĉe niaj infanetoj de „Verda Lingvo". Emma Breuninger 16-17: Libroj / Bücher Postulema verko instigas mediti pri la propra kredo Vinko Oŝlak: Epistolo al Philémonos recenzo de Rudolf Fischer Fonto Ne malbona ideo, verki ĉirkaŭ la plej mallonga epistolo de la apostolo Paŭlo verkon de 25 ĉapitroj, kies titoloj estas la unuopaj versikloj. Tamen "romano" mi ne nomus ĝin: Escepte de baptosceno kaj de interparolo kun la imperiestro Nerono la sceno estas la "ĉambraĉo" en Romo, en kiu la apostolo loĝas kiel kaptito. Li skribas al sia amiko Philémonos en Koloso, ke ties fuĝinta sklavo Onesimo trovis azilon ĉe li, kaj petas, post libervola reveno de Onesimo al sia mastro pardoni lin kaj akcepti kiel freŝbakitan Kristanan fraton. Tiel oni legas ankaŭ en la Biblio. Enhavo La aŭtoro plenigas nun la ĉapitrojn per longaj kaj komplikaj rezonadoj de Paŭlo, kun sennombraj diverslingvaj citaĵoj el aliaj epistoloj kaj ceteraj partoj de la Biblio. Paŭlo predikas kun Dia aŭtoritato ("estis al mi donite skribi"), Oŝlak eĉ lasas lin memori, ke li vizitis la ĉielon kaj ricevis de Jesuo mem la taskon, konverti la mondon (ne nur la Judojn). Kaj - por moderna teologio mirinde - Paŭlo konas ankaŭ ĉiujn aliajn librojn de la Nova Testamento. Neniu do miru, ke li povas konverti ne nur Onesimon, sed ankaŭ la dommastrinon Aletha kaj eĉ sian gardiston Bonifatius. Des pli, ĉar la instruo de Paŭlo (almenaŭ laŭ Oŝlak) estas tre simpla: Ekde la unua peko de Adamo ĉiujn homojn atendas post la morto la meritita inferno. Ŝancon havas nur tiuj, kiuj akceptas Jesuon kiel paginton de la homara kulpo; sed nur ŝancon: ankaŭ bonaj faroj ne vere helpas, fine decidas nur la graco de Dio, ĉu oni ne tamen iras al la infero. Vide al tiuj cirkonstancoj la simplaj homoj ĉirkaŭ Paŭlo ne volas maltrafi almenaŭ la ŝancon. Sed vizitas la famulon ankaŭ la filozofo Seneko, kaj eĉ la imperiestro mem venigas Paŭlon al sia palaco por iel konvinki lin, ke ajnaj dioj, do bone, ankau tiu Kristo, meritas adoron, specife Nerono mem kiel "filo de dio". Paŭlo respondas kompreneble, kvankam en belaj vortoj kasite, ke li malsamopinias. Oŝlak uzas la dialogojn kun tiuj du kleruloj por reliefigi la kontraston de Kristanismo al pagana filozofio. Teologio Mi devas konfesi, ke mi estas nek teologo nek filozofo por povi prijuĝi la kvaliton de la Paŭla rezonado. Mia persona kredo havas alian bildon de tiu Dio, kiun Jesuo predikis: Por mi Li ne estas simple "imperiestro super la imperiestroj" - kun ĉiuj ecoj de ili - sed estaĵo kun senlima kaj senkondiĉa amo. Nekredeble, ke Li eterne torturas ĉiujn siajn kreitajn idojn en "fajra lago" pro heredita kulpo de Adamo, kun arbitraj esceptoj pro imperiestreca graco. Tial la verko de Oŝlak kompreneble ne estas io por nekredantoj, supozeble eĉ ne por multaj kredantoj. Miaopinie nur tiuj, kiuj dum la lastaj 2000 jaroj ne permesis evoluon en la Kristanismo ekde Paŭlo, salutos la teologian enhavon de la epistolo laŭ Oŝlak. Ne klare estas tamen, ĉu la aŭtoro fakte prezentas sian propran starpunkton, aŭ ĉu li sole volis prezenti sian teorion pri la spirita mondo de Paŭlo. Ĉiu-okaze la "Epistolo" instigas, mediti pri sia propra kredo, kaj prave alvokas, ne (r)esti "sklavo de la peko", t.e. dependa de siaj surteraj deziroj. Lingvaĵo La tekstoj enhavas ege longajn, komplikajn frazojn, kun kaskado de propozicioj kaj enŝovoj, parte kun amplekso de pli ol dek linioj. Tiel tordita Esperanto estas nur pene legebla. Mi bezonis ofte du-tri provojn, deĉifri la frazostrukturon, kelkfoje sensukcese. Krome ĝenas foje eraraj nocioj (eĉ "vulvaĵo" anstataŭ "volvaĵo") kaj nekompreneblaj parolturnoj ("Bonifatius ne kaptis fiŝojn en malklara akvo" 'fischte nicht im Trüben' ne konformas en jena frazo). Plie aperas nekutimaj kunmetaĵoj kiel "elinter" (el), "alienigi" (aliloki), "preterkapti" (malaŭskulti) k.a. Klarigon proponas la konstato, ke ekzistas originalo de la verko en la Slovena lingvo, do, temas pri traduko (de la aŭtoro mem tamen). Komparo kun la Sloven-lingva originalo povus esti utila. Jen kaj jen mi pensis povi identigi Germanismon: "streko de la vojo" ('Wegstrecke'), aŭ - kiel kontraŭo al "vertikale masonita dezerto" - du liniojn poste "ebene legita dezerto" (celante 'gelegte', certe ne 'gelesene'). Entute mi notis 57 diversspecajn lingvajn malglatajojn (ekz. *venenigus, *falsifas) , i.a. netravidebla regularo pri la uzo de "kiu", "kia" kaj "kiel", same de "pro", "por" kaj "pri"; plie eĉ por itismo tro da ita-formoj, unufoje en Biblia citaĵo, kie miaj du eldonoj havas -ata; ĝenerale troa uzo de "-iĝ-" anstataŭ pasiva aŭ refleksiva formo; ktp. Ekstero, kompostaĵo La libro estas fikse bindita kaj havas allogan titol-desegnaĵon. La komposta kvalito estas tamen absolute neakceptebla. Kiel aŭtoro mi redonus tian fuŝaĵon kun la postulo: neiigi, kontrollegi, korekti kaj reeldoni. Mi notis (en krampoj la nombroj): falsa litero (36), troa litero (21), mankanta litero (101, el tiuj 68foje minuskla "i": *kel, *tel, *dris), ceteraj tekstaj misformoj (16), do entute 174 eraroj. Kaj certe mi ne trovis ĉiujn. Ĉu produkto de tajpisto, kies i-klavo estis tro rigida? Aŭ ĉu rezulto de iu aŭtomata (mis)proceso? Kaj kial neniu kontrollegis antaŭ ol signali "ek" al la presado? Ege bedaŭrinda stato por tiel postulema verko, kiu certe kostis tiom da ŝvito de la aŭtoro, dum jam sufiĉe de mi. "Epistolo al Philémonos", DIN A 5, 287 paĝoj + 12 paĝoj kun "recenza eseo", unua eldono en Esperanto, 2024, eldonejo Družina, Ljubljana, prezo laŭ la reto 29,90 € Mia poliomjelito malŝlosis pordon al daŭripova paco: Invento, Sano, Lingva egaleco Libro de Etsuo Miyoshi nun senkoste rete disponebla en Esperanto "Mia poliomjelito malŝlosis pordon al daŭripova paco: Invento, Sano, Lingva egaleco" Ekde kelka tempo la libro de Etsuo Miyoshi disponeblas en Esperanto en la reto. Li decidis, ke ĉiu Esperanto-parolanto povu legi ĝin senkoste sur https://www.terimukuri.com/media-download/227/ Krome la libro disponeblas ĉe librovendejoj en la japana eldono kaj en tradukoj al la angla, franca, germana kaj pola lingvoj, en papera kaj elektronika formo. Etsuo Miyoshi estas konata en Esperantujo, ĉar li ekde dudeko da jaroj engaĝiĝas por la disvastigo de Esperanto en Eŭropo, ĉefe per tutpaĝaj gazetaj anoncoj. Dum la lastaj monatoj li krome iniciatis personan leterkampanjon pri Esperanto al parlamentanoj el Francio, Germanio kaj Pollando. Temas pri la EU-Komisiono, la EU-deputitoj kaj la anoj de la naciaj parlamentoj, senatoj kaj registaroj. Trideko da politikistoj afable respondis. Kun la komisiona prezidantino, Ursula von der Leyen, daŭras la leterinterŝanĝo. Entreprenisto de gantoj, inventisto, aganto por Esperanto En la libro Etsuo Miyoshi rakontas sian vivon personan kaj kiel entreprenisto de fabriko de gantoj. Li estis stimulita per la malfacilaĵoj el sia malsano, poliomjelito. Li interalie inventis specialajn valizojn, kiuj servas por apogi sin sur ili; krome la plej malgrandan faldeblan rulseĝon de la mondo. Ankaŭ lia engaĝiĝo por Esperanto estas prezentata. Lu Wunsch-Rolshoven 18-19: Ni funebras / Wir trauern Sebastian Kirf (01.06.1977 – 09.10.2024) Am 9. 10. 2024 ist Sebastian Kirf, der ehemalige Vorsitzende des Deutschen Esperanto-Bundes e. V. im Alter von nur 47 Jahren plötzlich gestorben. Er war schon früh in der DEJ aktiv, bevor er dann 2011 in den Vorstand des DEB eintrat. Im Jahr 2013 wurde er dann der Nachfolger von Dr. Rudolf Fischer im Amt des Vorsitzenden und blieb es bis 2017, als er sich wegen gesundheitlicher Probleme aus dem Vorstand zurückziehen musste. Sein Wirken war weit gefasst, sein Tatendrang und seine Motivation wurden als eine ganz besondere Erfahrung empfunden. Er brachte sehr viele Ideen ein, um den Verein und Esperanto präsenter und besser zugänglich zu machen. So entwarf er das Design unserer Handzettel, führte moderne Kommunikationsmethoden ein und war die treibende Kraft hinter der Einrichtung des Esperanto-Ladens in Berlin. Auch nach seinem Rückzug aus dem Vorstand leitete er über viele Jahre hinweg zahlreiche Esperanto-Kurse als Dozent an der Emdener Hochschule und nahm einzelne Aufgaben für den Vorstand wahr. Er war auch in der Gesellschaft für Interlinguistik (GIL) aktiv. Sebastian Kirf war ein ruheloser Geist, der sich selbst nicht schonte, wenn es um unsere Sache ging, und gleichzeitig ein außerordentlich sympathischer und gewinnender Mensch. Er vermittelte auch in Richtung der Jugend ein starkes Gefühl, dass DEJ und DEB zusammenarbeiten, und im Grunde auch ein Verein sind. Der Deutsche Esperanto-Bund e. V. ist ihm zu großem Dank verpflichtet und wird sein Andenken stets in Ehren halten. Andreas Emmerich D-ro Reinhard Fößmeier forpasis la 5an de novembro 2024 Reinhard (Renardo) Fößmeier naskiĝis je la 11-a de aprilo 1955 en Burghausen. Tie li loĝis ĝis li finis la gimnazion. Post la abiturienta ekzameno li studis en Munkeno pri matematiko kaj komputiko kaj jam 1975 li havis kontakton kun la munkenaj esperantistoj kaj eklernis Esperanton. 1977 li kune kun Fritz Hilpert fondis la Munkenan Esperanto-Junularon (MEJ), kies prezidanto li longe estis. Li tre rapide lernis Esperanton kaj jam post unu jaro li gvidis kurson. Pluraj de niaj membroj tiel fariĝis esperantistoj. Li facile lernis lingvojn kaj estis poligloto. Ek de la 90-aj jaroj li estis aktiva en la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. Li habilitiĝis tie kaj poste estis nomumita orda profesoro (OProf) en la kibernetika branĉo de la akademio. Pluraj prelegoj en Esperanto pri matematikaj kaj informadikaj temoj dum la SUS-oj (Sanmarinaj universitataj sesioj) atestas tion. Kun prof. d-ro Helmar Frank li ludis gvidan rolon en ellaborado de la regularo de la akademio. Impresaj estis lia festprelego je la GEK 2016 en Munkeno kaj liaj fluaj tradukoj kiel interpretisto inter la germana kaj esperanta lingvoj, kiam parolis la invitataj politikistoj. Dum la lastaj jaroj li devis redukti siajn aktivecojn pro grava malsano. Li tamen ne rezignis kaj ekzemple ankoraŭ 2023 partoprenis la UK-on en Torino kaj en 2024 la Eŭropan Esperanto-Kongreson en Strasburgo. Mem en ĉi tiu jaro li eldonis libron pri Nikolao Koperniko kune kun prof. Michael Maitzen. Meze de septembro 2024 li lastfoje ĉeestis la Esperanto-renkontiĝon komence de la Oktobra Festo en Eine-Welt-Haus. Pri la morto de Renardo ni eksciis komence de novembro 2024. Ni, la munkenaj esperantistoj, tre malĝojas pri la frua forpaso de Renardo! Uli Ender kaj Karl Breuninger Reinhard Fößmeier forpasis Reinhard Fößmeier (1955-2024) forpasis en Munkeno la 5-an de Novembro. Li estis germana esperantisto, matematikisto kaj informadikisto. En 1977, li kunfondis la Esperanto-Junularon Munkeno kaj ĝis sia forpaso aktivis en la loka Esperanto-movado. Studis en la Teknologia Universitato Munkeno (TUM), kie li docentis en la fakultaro de informadiko (1980-82). De 1990 ĝis 2015 li laboris kiel informadikisto en pluraj firmaoj kaj inter 2015 kaj 2021 agis kiel sendependa informadika konsilisto. Li estis membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj. Dum multaj jaroj li funkciis kiel ĝia efektiva sekretario, kreis kaj prizorgis ĝian retejon. Ekde 1979 li estis ekzamena komisaro de Germana Esperanto-Instituto. Li aktivis en Vikipedio kaj kontribuis al la Vikipedio en Esperanto. En 2013 li kontribuis al la Esperanta eldono de la novelaro de Arthur Conan Doyle. Kune kun Hans Michael Maitzen, Fößmeier esperantigis plurajn verkojn, i.a. La vojoj kiujn ni prenas de O. Henry (Premio Liro-2014), Vojaĝo de germana profesoro en la Eldoradon de Ludwig Boltzmann, (Premion Pirlot en 2022), La Gregoria kalendara reformo kaj ĝiaj postefikoj (2019) kaj en 2024 la fundamenta verko de Nikolao Koperniko De revolutionibus orbium coelestium / Pri la rivoluoj de la ĉielaj korpoj (kandidatas por Premio Pirlot en 2025). En 2024 li estis nomumata honora membro de E-Klubo de Munkeno. Amri Wandel Reinhard (Renardo) Fößmeier (1955 - 2024) Je la 6a de novembro atingis min mesaĝo de KAVA-PECH-estro s-ano Petr Chrdle pri la forpaso de nia ŝatata amiko kaj kolego s-ano Reinhard Foessmeier. Ni sciis pri lia sanstato malforta jam dum 6 jaroj, sed ankaŭ admiris lin kiel li aktivis en la Esperanta medio malgraŭ sia nekuracebla sango-malsano kadre de la Internacia Akademio de la Sciencoj, San Marino, kies senata sekretario li estis kiel lerta administra asistanto de ties prezidanto prof-ro Amri Wandel. Unu aktiveca kontribuo tiukadre estis lia partoprenado en KAEST, la konferenco pri la apliko de Esperanto por scienco kaj teknologio, kutime okazanta ĉiuautune. Tie li instigis min verki komune pri la temo de la kalendara reformo 1582 kaj ties sekvoj. Koncerna broŝuro aperis en 2019, kun la latina originala teksto de la buleo "Inter gravissimas" de papo Gregorio 13a kaj la esperantigo de Reinhard kaj la diskuto de efiko politika, i.a. la tri-imperiestra batalo 1805 en Austerlitz/Slavkov apud Brno (nun en CZ). Renardo kaj mi, instigite per la sukcesa kunlabora produkto daŭrigis kaj okupiĝis pri dua publicaĵo kun dulingva teksto. Originala aŭtoro estis fama aŭstra fizikisto Ludwig Boltzmann, kiu priskribis germane sian profesian vojaĝon al Usono 1905, kun interesa "Forvort" idesamece al Esperanto kio rilatas fonetikan skribon. Finfine nun, en la jaro de la trista forpaso, ni aperigis, denove kun la meritplena eldonejo KAVA-PECH, la mondhistorian verkon de Nikolao Koperniko (1543), kun la latina originalo kaj nia Esperanta traduko de "De revolutionibus orbium coelestium". Dankon, Renardo, por nia kunlaboro efika kaj interesega, Vi restos en nia memoro, ripozu en paco! Hans Michael Maitzen (Miĉjo) Vicprezidanto de AIS-Sanmarino Christian Darbellay Christian Darbellay estis ekde 1980 plurajn jardekojn aktiva membro de Germana Esperanto-Asocio. Li estis Sviso, ĉiam kun bona humuro kaj societema. Nur se oni nomis lin neatente Franco, tion li malŝatis. En 1982 Christian kaj mi partoprenis kune en la Universala Kongreso en Antverpeno. Dum la Germana Esperanto-Kongreso en Bad Säckingen li rimarkeble subtenis la junan novan estraron, kiu tiam en 1983 transprenis la taskojn de la antaŭa generacio. Li estis ankaŭ aktiva en Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj aŭtoro de "Kiu estas kiu en scienco kaj tekniko" (1981). Mi mem kunlaboris longan tempon kun li, precipe, kiam li estis komisiito por la organizado de Germanaj Esperanto-Kongresoj (en 1994 kaj de 2002 ĝis 2008). Tion li tre sukcese faris. Krome li organizis Hansajn Esperanto-Tagojn inter 1996 kaj 2000 kaj estis longe ankaŭ la kontaktadreso de GEA en Ŝlesvig-Holstinujo. Li mortis la 30an de oktobro 2024 en sia origina hejmlando. La Germana Esperanto-movado memoris lin kun dankemo. Rudolf Fischer 20-22: Medienecho Leider gibt es immer mehr Netzbeiträge, die nur über Angabe persönlicher Daten, per Passwort, kostenpflichtig oder nach Anmeldung zu lesen sind. Sie sind hier kursiv gedruckt. Auf nicht im Netz erschienene Berichte, die aber ggf. vorliegen, wird hingewiesen. Diese können Interessenten gerne als Kopie zum persönlichen Gebrauch (nur per Netzpost) zugesandt werden. Anfragen an medienecho@esperanto.de - Bitte den jeweils genannten Betreff angeben. 9. November 2024 Esperanto-Umfrage https://esperanto.doctor/de 9. November 2024 TikkTok So erfindet man eine Sprache https://www.tiktok.com/@leon.ziegler/video/7434643623100058913 5. November 2024 Moskauer Deutsche Zeitung Interslawisch: das osteuropäische Esperanto Es ist kein Geheimnis, dass russische Schulabgänger in der Regel kaum Fremdsprachenkenntnisse haben. Aber wenn die touristischen Routen der Russen nicht über Osteuropa hinausgehen, dann ist es vielleicht nicht nötig, etwas zu lernen. Die interslawische Sprache wird helfen. Das ist in Russland gerade in Mode. https://mdz-moskau.eu/interslawisch-das-osteuropaeische-esperanto/ 29. Oktober 2024 YouTube Esperanto lingvo de la amo https://www.youtube.com/watch?v=uFrKRdYxU5I 26. Oktober 2024 Aalen.de Chiara Raggi aus Rimini erhält den 18. FAME-Kulturpreis der Stadt Aalen Der Preis wurde bei einem Festakt im Rathaus Aalen von Oberbürgermeister Frederick Brütting gemeinsam mit dem Vorsitzenden der FAME Stiftung Andreas Emmerich verliehen. https://www.aalen.de/chiara-raggi-aus-rimini-erhaelt-den-18-fame-kulturpreis-der-stadt-aalen.220392.25.htm 25. Oktober 2024 YouTube Esperanto – Wir bauen eine Brücke über die ganze Welt, Menschen zusammen im gleichen Kreis vereint. https://www.youtube.com/watch?v=2eBTJgLfEWU 22. Oktober 2024 tele.at Im Programm finden sich Ende der 1980er-Jahre Beiträge in Deutsch, Englisch, Französisch, Spanisch, Esperanto und Arabisch. Gestaltet werden die Sendungen in den Fremdsprachenredaktionen von Radio Österreich International. https://www.tele.at/sendungsdetails/20072334/radiokolleg.html 20. Oktober 2024 diverse Viel Gratiskultur am Nationalfeiertag Im Esperantomuseum lockt u. a. ein "Crashkurs Esperanto" https://www.msn.com/de-at/nachrichten/other/viel-gratiskultur-am-nationalfeiertag/ar-AA1szGIH https://volksblatt.at/kultur-medien/viel-gratiskultur-am-nationalfeiertag-1620088/ https://www.puls24.at/news/entertainment/viel-gratiskultur-am-nationalfeiertag/359785 15. Oktober 2024 Nordheide Wochenblatt Der Verein Mehrdimensional will die Lüneburger Heide aufwerten Das Projekt „mobiler Esperanto Informationsschrank“ dient zur Aufwertung des ländlichen Raums in der Lüneburger Heide, indem er der lokalen Bevölkerung, sowie Touristen die Möglichkeit gibt, sich über die Sprache Esperanto und den damit verbundenen Werten zu informieren. Er ist Teil des Bestrebens, Esperanto in der Lüneburger Heide bekannter zu machen, da die Esperantistenzahl in der Lüneburger Heide sehr gering ist, sodass die Esperanto-Community in dieser Region ein großes Wachstumspotenzial hat. https://www.kreiszeitung-wochenblatt.de/buchholz/c-service/der-verein-mehrdimensional-will-die-lueneburger-heide-aufwerten_a335346 10. Oktober 2024 schwäbische.de Aalen verleiht den Esperanto-Kulturpreis Alle zwei Jahre wird der Esperanto-Kulturpreis an Personen und Institutionen verliehen, die sich um die internationale Verständigung mit Hilfe der Plansprache Esperanto verdient gemacht haben. Der mit 3.000 Euro dotierte Preis wird von der FAME-Stiftung zur Förderung internationaler Verständigungsmittel und der Stadt Aalen verliehen, die seit 1989 eine international bedeutende Esperantobibliothek besitzt. In diesem Jahr geht der Kulturpreis an Chiara Raggi, Esperanto-Sängerin aus Rimini, die in der Esperantobewegung unter ihrem Künstlernamen Kjara bekannt ist. https://www.schwaebische.de/regional/ostalb/aalen/aalen-verleiht-seinen-esperanto-kulturpreis-2968505 9. Oktober 2024 georg-rosenbaum.de Gartentips auf Esperanto! Totholzhaufen im Naturgarten – Amaso da morta ligno en la natura ĝardeno „Tio, kio kreskas nature en la natura ĝardeno, ankaŭ devas perei en la ĝardeno. Tia estas la ciklo de la naturo. Mi sekvas ĉi tiun regulon jam de kelka tempo. Ĉi-jare mi donas al mia malnova heĝo ĝisfundan tonadon.“ https://georg-rosenbaum.de/2024/10/09/totholzhaufen-im-naturgarten-amaso-da-morta-ligno-en-la-natura-gardeno/ 7. Oktober 2024 Aalen.de Aalener Esperanto-Kulturpreis Alle zwei Jahre wird der Esperanto-Kulturpreis an Personen und Institutionen verliehen, die sich um die internationale Verständigung mit Hilfe der Plansprache Esperanto verdient gemacht haben. Der mit 3.000 Euro dotierte Preis wird von der FAME-Stiftung zur Förderung internationaler Verständigungsmittel und der Stadt Aalen verliehen, die seit 1989 eine international bedeutende Esperantobibliothek besitzt. In diesem Jahr geht der Kulturpreis an Chiara Raggi, Esperanto-Sängerin aus Rimini, die in der Esperantobewegung unter ihrem Künstlernamen Kjara bekannt ist https://www.aalen.de/18-aalener-esperanto-kulturpreis.219594.25.htm 6. Oktober 2024 Komm-zu-Jesus-de Esperanto: Fragen, die immer wieder gestellt werden Prof. Dr. W. Gitt gibt Antworten auf Fragen, die aus Gesprächen mit fragenden Menschen und dem Studium der Schrift erwachsen sind. Die Fragen sind nicht »am grünen Tisch« entworfen, sondern wurden wirklich gestellt. Von daher handelt es sich nicht um theologische Spitzfindigkeiten, sondern um Probleme, die Zweifler, Fragende und Suchende wirklich bewegen. https://komm-zu-jesus.de/medien/fremdsprachige-buecher/russisch/2233/328/ws-weitere-sprachen-n-oe/ws-b-fragen-die-immer-wieder-gestellt-werden/esperanto-fragen-die-immer-wieder-gestellt-werden-detail 5. Oktober 2024 Deutsch Köstliche Bildergeschichten auf Esperanto https://global-asp.github.io/storybooks-german/stories/eo/level1/ 29. September 2024 VDS – Verein Deutsche Sprache – unter Punkt 3 Esperanto-Stadt Herzberg Dort befindet sich nicht nur das deutsche Zentrum der Plansprache, Herzberg ist auch bekannt für die etwa 300 zweisprachigen Wegweiser und Straßenschilder. In der „Bibliotheko“ findet man rund 3.000 Bücher auf Esperanto. https://vds-ev.de/ib/archiv/browser.php?hf=C0774D3F79E34C45.htm&utf8=1&EMail=hk@cafe%2Dkroppenberg.de&if+mso=%7bif+mso%7d 26. September 2024 Herzberg im Harz: "La Esperanto-Urbo" - die Esperanto-Stadt Seit 2006 ist Herzberg die Esperanto-Stadt, hier sitzt das Deutsche Esperanto-Zentrum. Ob Straßennamen oder Bücher in der Bibliothek - vieles ist hier zweisprachig. Das zieht Esperanto-Sprechende aus aller Welt an. https://www.ndr.de/kultur/Herzberg-im-Harz-La-Esperanto-Urbo-die-Esperanto-Stadt,esperanto126.html 24. September 2024 Wikipedia Pri Lena Wilke Lena Wilke Bystritskaja wurde in Leipzig geboren, wuchs aber in der Ukraine auf, wo sie in Kiew Klavier und Musiktheorie studierte. Noch in der Ukraine erlernte sie 1984 die internationale Sprache Esperanto. Lena Wilke hat seitdem ca. 100 Chansons auf Deutsch, Russisch und Esperanto geschrieben und auch ukrainische Liedertexte in Esperanto übersetzt. https://de.wikipedia.org/wiki/Lena_Wilke 22. September 2024 NÖN.at St. Pölten vor 100 Jahren In den St. Pöltner Kaffeehäusern wurde eine neue Sprache heiß diskutiert, die zukünftig auch an der Volkshochschule unterrichtet werden sollte: die Kunstsprache Esperanto, die es Menschen weltweit erleichtern sollte, miteinander zu kommunizieren. https://www.noen.at/st-poelten/st-poelten-vor-100-jahren-esperanto-kurs-in-der-volkshochschule-heiss-diskutiert-440493059 20. September 2024 Esperantoland 21. Neujahrstreffen 2024/25, Wiesbaden Das 21. Neujahrstreffen (NR) von EsperantoLand findet Ende des Jahres statt, vom 27. Dezember 2024 bis zum 3. Januar 2025, erneut in Wiesbaden, 40 km westlich von Frankfurt/Main. http://esperanto.land/de/plu.php?msgid=1273 15. September 2024 ARD Esperanto Hilfsorganisation im Flüchtlingslager Dokumentarisches Hörspiel über eine Gruppe von Freiwilligen in einem griechischen Flüchtlingslager. Darüber, sich mit der Welt abzufinden, wie sie ist, und gegen Windmühlen zu kämpfen - zwischen Idealismus und Pragmatismus. https://www.ardaudiothek.de/episode/wdr-hoerspiel/esperanto-hilfsorganisation-im-fluechtlingslager/wdr/13716207/ 16. Januar 2024 Berliner Woche Durch Berlins Mitte in Esperanto Neuer Stadtführer von Fritz Wollenberg erschien zweisprachig. Mit diesem Stadtführer wird zu einem etwa anderthalb bis zweistündigen Spaziergang zu architektonischen, kulturellen und historischen Sehenswürdigkeiten am Alexanderplatz und in seiner Umgebung eingeladen. Das Besondere ist sicherlich, dass er zweisprachig in Deutsch und in Esperanto erschienen ist. https://www.berliner-woche.de/lichtenberg/c-kultur/neuer-stadtfuehrer-von-fritz-wollenberg-erscheint-zweisprachig_a404106 Babadada Esperanto Bildwörterbuch Esperanto -> Saarländisch file:///C:/Users/Hermann/Downloads/BABADADA_activities_babadada-srl-1.pdf 23-30: GEJ-Gazeto – revueto de Germana Esperanto-Junularo Enkonduke Karaj legantoj de GEJ-Gazeto, ni ĝojas prezenti al vi tiun ĉi lastan kajeron por la jaro 2024. Eble vi scias, ke fine de septembro okazis unika kaj novstila evento, organizita de GEJ, en Bonn: la 1-a Granda Esperantista Junulara Matĉo Semajnfina (mallonge, GEJMS). Kvankam malgranda pri partoprenantaro (ĉeestis 13 homoj), ĝi tamen estis granda sukceso! Ĉi tie, kvar diversaj homoj, kiuj partoprenis en GEJMS, kundividas siajn impresojn pri la evento. Pli seka enhavaĵo estas la planita buĝeto de nia asocio (GEJ) por la jaro 2025. Vi trovos ĝin en tabela formo ĉi tie, kune kun konciza enkonduka klarigo. Poste, sekvas sinprezentoj de la ĝis nun sin anoncintaj kandidatoj por la venonta estraro de GEJ, kiu estos elektita laŭplane fine de decembro dum nia membroasembleo. Se vi mem ankoraŭ volas kandidatiĝi por estrara posteno (kaj vi estas membro de GEJ…), ne hezitu kontakti nin! Plue, vi trovos en tiu ĉi kajero ankaŭ la trian kaj finan parton de taglibro-forma vojaĝraporto de Michael Vrazitulis (koincide, unu el la redakcianoj) pri lia partopreno en la projekto „Esperanto Senlime“ dum somero de 2023. Kaj fine sekvas kelkaj tre interesaj eseoj: Levi E. prezentas opini-artikolon pri la neceso por pacemo kaj nemilitemo ĉe esperantistoj. Annika Weeser-Krell rakontas pri la tiel nomata Paderborn-a Metodo de lingvoinstruado, kiu baziĝas sur la propedeŭtika valoro de Esperanto. Paul Würtz priskribas, kiel dum la deprimiga mallumo kaj malvarmo de la vintro eblas porti al si mem kaj al amikoj ĝojon per bakado de keksoj, formitaj pere de 3D-printitaj keksostampiloj en ajna dezirata dizajno kaj formo. Kaj fine, Stefan Grotz, aktiva Esperanta vikipediisto, donas al ni rimarkindajn impresojn pri la lastatempa, signifa pluevoluigo de la esperantlingva versio de Vikipedio. Espereble vi ĝuos ĉiujn ĉi enhavaĵojn! [Aŭtornomo] Michael Vrazitulis kaj Paula Weil, por redakcio de GEJ-Gazeto Impresoj de la 1-a GEJMS en Bonn (27–29 septembro) Antaŭ la GEJMS-renkontiĝo, mi neniam vizitis Bonn. Mi nur sciis ke ĝi iam estis la ĉefurbo de Okcident-Germanio. Sed mi pozitive surpriziĝis. Dum mi atendis viziti grizan burokratan urbegon, Bonn havis varman, kvietan etoson. Plie, mi rapide rimarkis, ke Bonn estas la naskiĝurbo de Beethoven. Inter la sennombraj skulptaĵoj kaj aliaj aludoj al la fama komponisto, oni simple ne povis ignori la fakton. La renkontiĝo mem estis plena de amuzaj ludoj kaj amikemaj partoprenantoj, kiujn mi ne konis antaŭe. Kvankam kelkaj defioj en la urboludo postulis iom da kuraĝo por superi la honton, mi ĝuis ĉiun momenton. Post la fino de la renkontiĝo, ni esploris la urbon iom pli kun Batuhan, kiu loĝas tie. Ni vizitis muzeon pri (kompreneble) Beethoven, kaj ni iris al la plej bona Döner-vendejo de Germanio. Mi sincere dankas la organizantojn pro ilia peza laboro. Fakte, mi tiel multe inspiriĝis, ke nelonge post GEJMS, mi organizis malgrandan renkontiĝon en mia propra urbo. Espereble sekvos multaj aliaj junularaj renkontiĝoj! [Aŭtornomo] Frank van Hertrooij Bonn, tiu belega okcidentgermana urbo, ne tro granda, sed ege konata kaj grava urbo en la historio de Germanio; estis neniu pli bona loko por okazigi la unuan GEJMS. Ne ekzistas vortoj por priskribi la vivan senton de amuzo kaj samtempe de aparteno al iu grupo de specialaj homoj, kiuj sukcesis kaj amuziĝi kaj amuzigi dum la tuta evento. Danke al ĉiuj, la poentoj ne estis la plej grava afero de la ludoj, sed nur pasigi tempon kune. Se mi iam devas malvenki, mi ŝategus, ke la malvenko estus tia. Danke al Michael kaj al Utku, la organizantoj de tiu ĉi evento, la unua GEJMS en Bonn estis nekredebla. La diversaj ludoj, teamaj mensaj kaj sportaj aktivaĵoj en agrabla kaj distra etoso, komenciĝis sabate matene kaj daŭris unu tagon. Per la sistemo de poentoj de la ludoj, la teamoj de partoprenantoj devis klopodi esti la plej bonaj el ĉiuj por havi pli da poentoj ol la aliaj kaj povi esti la unuaj venkantoj de GEJMS iam. Michael, Utku, Batuhan, Viktoria, Jaime, Nina, Kira, Robin, Sebastian kaj Meriko, koran dankon al vi ĉiuj pro tiu neripetebla semajnfino. Kaj kiel la kanto diras, mi volas diri dankon speciale al miaj du mirindaj teamanoj: Max kaj Frank. Eble mi ne ĉiam memoros la tutan semajnfinon de la unua GEJMS, sed la ridoj, ridetoj kaj la bonaj momentoj, tion mi neniam forgesos. Estas en tiuj momentoj, en kiuj oni vere malkovras, kia unika familio Esperantujo estas. [Aŭtornomo] Isaac Giménez Castro Finseptembre mi partoprenis la unuan GEJMS, organizitan de la Germana Esperanto Junularo en Bonn. Mi decidis aliĝi, ĉar mi loĝis relative proksime kaj mi havis esperantajn amikojn, kiuj loĝis tie. Estis ege interesa aranĝo, ĉar anstataŭ esti tipa kongreso kun prelegoj, fiksa loko kaj tiel plu, la aranĝo konsistis el multaj malsamaj provoj kaj ludoj faritaj en la tuta urbo. La ludoj estis diversaj kaj sufiĉe amuzaj, kaj ili permesis nin viziti Bonn – kiun mi tre ŝatis fakte. Mi partoprenis triope kun du amikinoj kiujn mi vizitis tie. Unue ni iomete pigris, sed poste tre motiviĝis (eĉ tro) kaj detruis la poentaron. Ni venkis kaj ni havis fakte bonegajn premiojn. Mi atendis iun simplan atestilon, sed ni fine ricevis Haribo-ajn dolĉaĵojn (kiuj venas el Bonn), rabaton por venontaj GEJ-aj eventoj kaj mojosegan ĉapon de GEJ. Resume, mi tre ŝatis la sperton de GEJMS. Ĝi estis unika movada aranĝo, kiu permesis min amuziĝi Esperante kun amikoj kaj malkovri belegan urbon en Germanio. Mi elkore esperas, ke estonte ĝi estos okazigita denove, por rekomendi al miaj amikoj aliĝi kaj eble ankaŭ eĉ partopreni denove, kiu scias… [Aŭtornomo] Jaime Tapia Zaragoza La evento estis vere mirinda sperto, kaj mi ĝuis la ŝancon renkonti novajn homojn kaj krei memorindajn momentojn kune en mia loĝurbo. Kiel loĝanto de Bonn, mi pensis, ke mi jam bone konis la urbon, sed danke al GEJMS, mi povis malkovri multajn interesajn detalojn kaj historiojn, kiujn mi antaŭe ne sciis. Ĉiu momento estis plena de amuzo kaj ridoj, kaj la grupoj kunportis entuziasmon kaj bonhumoron, kio faris la sperton eĉ pli speciala. Ĝi estis la unua de sia speco en Bonn, kaj mi ŝatis la teaman spiriton kaj la konkurenceman etoson, kiujn ni kreis dum la ludoj. Kiel homo, kiu antaŭe sekvis „Esperanto Senlime“, organizitan de TEJO, mi trovis, ke ĉi tiu evento kun simila temo estis nova kaj unika sperto. Mi antaŭĝojas la venontajn GEJMS-ojn kaj la eblojn lerni kaj amuziĝi ankoraŭ pli! [Aŭtornomo] Batuhan Bozar Haushaltsplan 2025 Hiermit präsentieren wir, der amtierende DEJ-Vorstand, euch den Haushaltsplan für 2025 in Form einer Gewinn- und Verlustrechnung. Die festgelegten Posten sind im Großen und Ganzen dieselben wie im letzten Haushaltsplan. Lediglich ein Posten für die Organisation eines weiteren GEJMS-Treffens ist hinzugekommen. Zu beachten ist außerdem, dass in diesem Haushaltsplan das von uns bereits geplante JES 2025/’26 in Deutschland noch nicht berücksichtigt wird. Dies hat den Grund, dass wir die dafür anfallenden Aufwände und Erträge als Ganzes erst der Wirtschaftsperiode 2026 zurechnen werden. Somit wird das JES 2025/’26 erst im nächsten Haushaltsplan, also dem für 2026 berücksichtigt werden. Wenn ihr Nachfragen zum Haushaltsplan habt, dann stellt diese gerne per E-Mail an gej.kasko@esperanto.de (Kassenkomission der DEJ). [Aŭtornomo] DEJ-Vorstand Gewinn- und Verlustrechnung (Plan) Plan 2025 GuV (Nettowerte) Umsatzerlöse 2.450 … davon KEKSO 1.600 … davon GEJMS 700 … davon GEJ-Semajnfino 150 Gesamtleistung 3.690 Aufwendungen KEKSO 1.900 Aufwendungen GEJMS 1.000 Aufwendungen GEJ-Semajnfino 150 Rohertrag 640 sonstige Erträge 1.240 … davon Spenden 240 … davon Mitgliedsbeiträge 1.000 … davon Fördergelder 0 betriebliches Rohergebnis 1880 Personalaufwand 0 Abschreibungen 0 sonstige Aufwendungen 3.096 … davon Verwaltung 2.000 … davon Versicherungen/Beiträge 271 … davon Vorstandskosten 150 … davon Vorstandswechsel 150 … davon Organisationstreffen 250 … davon Werbungskosten 100 … davon Kosten des Zahlungsverkehrs 125 … davon sonstige Kosten 50 Betriebsergebnis –1.216 sonstige Zinsen und ähnliche Erträge 0 Zinsen und ähnliche Aufwendungen 0 Zinsergebnis 0 Geschäftsergebnis –1.216 außerordentliche Erträge außerordentliche Aufwendungen außerordentliches Ergebnis 0 Steuern vom Einkommen und Ertrag sonstige Steuern Jahresüberschuss/-fehlbetrag -1.216 Ĝisnunaj kandidatoj por GEJ-Estraro 2025–2026 La 30-an de decembro 2024 je 11h00 okazos la membroasembleo de GEJ, hibride ĉe JES en Belgio kaj samtempe rete per Zoom. (La oficiala invito kun ĉiuj detalaj informoj aperis jam en la antaŭa kajero.) Dum la asembleo okazos interalie elekto de nova estraro de GEJ, kiu oficos dum la sekva dujara mandatperiodo. Ĝis la redakcia fino de tiu ĉi eldono de GEJ-Gazeto (15-a de novembro), kvin kandidatoj por la sekva estraro sin anoncis kaj sendis mallongajn sinprezentajn tekstojn por motivigi siajn kandidatiĝojn fronte al la membraro. Tiuj ĉi sinprezentaj tekstoj (kaj fotoj) de la kvin ĝisnunaj kandidatoj sekvas ĉi tie. Entute estas nun jam du malsamaj kandidatoj por la posteno de prezidanto (Utku kaj Frico), unu kandidato por vicprezidanto (Viktoria), unu por kasisto (Michael) kaj unu por senofica estrarano kun fokuso pri membroadministrado (Meriko). Se vi estas membro de GEJ kaj ankaŭ ŝatus ankoraŭ kandidatiĝi, tio tute eblas! Simple sciigu nin per retpoŝto al gej.fe@esperanto.de pri tio, kiu vi estas kaj por kiu(j) estrara(j) posteno(j) vi intencas kandidatiĝi. Sinprezento de Utku Özdemir (kandidato por prezidanto) Pro mia kandidatiĝo al la prezidanteco de GEJ en la venonta mandato, mi ŝatus iom paroli pri mi mem, pri mia vizio kaj esperoj por la estraro. Mi, naskiĝinte en 1999, plenkreskis en Istanbulo, Turkio. Ekde la infanaĝo, mia ĉefa hobio estis (kaj daŭre estas) muziko, pli specife la piano. Tial dum miaj lernejaj jaroj mi duontempe iris al la Istanbula konservatorio, kie mi akiris liceo-nivelan diplomon pri piano-ludado. Krome interesis min ankaŭ historio kaj natursciencoj. En Istanbulo mi unue eklernis la anglan. Poste mi iris al german-turka gimnazio (Istanbul Erkek Lisesi), kie ni intense lernis la germanan por ke ni povu kompreni la natursciencajn lecionojn instruitajn de germanoj en la germana. En 2018 mi akiris mian germanan Abitur-on kaj venis al Germanio por ekstudi en Erlangen pri nanoteĥnologio. Baldaŭ mi finos miajn magistrajn studojn kaj volas daŭrigi miajn esplorojn per doktoriĝo en la kampo de biomaterialoj, pri histo-inĝenierado. Mia Esperanto-vivo komenciĝis je la komenco de la pandemio (marto de 2020), kiam mi malkovris Esperanton danke al filmeto en Jutubo. Plaĉis al mi la paca idealo de Esperanto kaj ĝia regula, facila strukturo kompare al naturaj lingvoj kiel la germana, kiun lerni daŭris plurajn jarojn. Dum la sekvaj tri monatoj mi uzis mian liberan tempon (pro la pandemio ja estis multege da libertempo) por lerni ĝin per Duolingo kaj Lernu. Do, ĝustas diri, ke mi apartenas al la pandemia generacio de esperantistoj. En 2020 kaj 2021 mi fojfoje partoprenis en retaj kunvenoj de Eventa Servo, konsumis Esperanto-kulturaĵojn (podkastojn, muzikpecojn, literaturon…) kaj sekvis Telegram-babilejojn. Por mi, la unua kongreso estis la reta IJK de 2021, okazinta en la platformo „GatherTown“, kie mi konatiĝis kun multaj karaj junaj esperantistoj, interalie aktivuloj de TEJO. Tiujn geamikojn finfine eblis fizike vidi dum IJK 2022 en Nederlando, mia unua surloka renkontiĝo. Mi jam estis membro de TEJO tiam kaj ankaŭ iĝis GEJ-membro tie, ĉefe danke al la sukcesa varbado de Michael, nia prezidanto. Ekde tiam mi estas aktiva en GEJ, reprezentante kun Viktoria nian landan sekcion en TEJO kiel Komitatano A. Mi ĉeestis diversajn renkontiĝojn plurfoje (JES, IJK, KEKSO, GEJ-Semajnfino, GEJMS…), kontribuis al GEJ-Gazeto per artikoloj, kunorganizis la tagan programon de JES 2023/24 en Storkow, kunkreis kaj kunorganizis GEJMS, kiu la unuan fojon okazis la pasintan septembron en Bonn. Dum la senkongresa tempo, GEJ okazigis retajn ludo- kaj legorondojn, kie ni kaj amuziĝis kaj analizis originalajn Esperanto-verkojn. Aldone okazis lokaj renkontiĝoj en Nurenbergo, dum kiuj mi kaj aliaj lokaj GEJ-anoj kunsidis kaj turismumis. Cetere, dum la lastaj du jaroj mi ankaŭ havis la oportunon iĝi pli aktiva en la internacia komunumo, lerni pri asocia agado kaj aktivismo, kaj informiĝi pri aktivista laboro pri demokratio kaj homaj rajtoj. Tio eblis danke al la tri TEJO-seminarioj (dum KKPS, en Budapeŝto kaj dum IJF), kiujn mi ĉeestis kune kun aktivuloj de TEJO. Mia persona kunlaboro kun TEJO ne nur temis pri seminarioj kaj komitataneco, sed feliĉe mi ankaŭ havis la honoron kontribui al la dua muzikalo „La Petveturaj Aventuroj“ ludante la pianon. Mi jam antaŭĝojas pri eblaj estontaj kunlaboroj. Miaopinie nun GEJ havas (aŭ estas partnero en) sufiĉe da bonaj, divers-enhavaj renkontiĝoj (JES, KEKSO, GEJ-Semajnfino, GEJMS), el kiuj kelkaj okazas plurfoje jare. Do, laŭ mi la fokuso de la venonta estraro estu altkvalitigi kaj plipopularigi la ekzistantajn ol krei novajn. Tre ĝojige estas, ke GEJ ekorganizis lokajn renkontiĝojn en Berlino kaj Nurenbergo, sed la loka renkontiĝo en Nurenbergo riskas malaperi pro manko de (novaj) aktivuloj. Ankaŭ la legorondoj organizitaj de GEJ havas similan problemon. Pro tio, mi pensas ke unu el la plej gravaj farendaĵoj de la venonta estraro estas ekhavi pli efikan varbstrategion por atingi novulojn. Mi ja konscias, ke manko de aktivuloj estas tre granda, konata kaj ĝenerala defio en Esperantujo, kiun solvi tute ne facilas. Mi tamen kredas, ke la situacio plibonigeblas, vidante, ke dum la lastaj jaroj kelkaj landaj sekcioj sukcesis kreski malgraŭ similaj malfacilaĵoj. Indas kunsidi kun ili, provi apliki iliajn metodojn. Konklude, mi volas danki kaj gratuli la nunan estraron pro la farita laboro, specife pri renovigado de la „vizaĝo“ de GEJ: la novstila GEJ-retejo, -simbolo kaj pli. Tion mi vidas kiel grava paŝo por nia varbstrategio kaj esperas kontribui al la estontaj cerbumadoj kaj projektoj por atingi niajn asociajn celojn. Sinprezento de Frédéric „Frico“ Düe (kandidato por prezidanto) Eble vi vidis min jam ĉe IJK, JES, BEMI-Semajno aŭ alia renkontiĝo, dum mi portis nomŝildon kun la nomo „Frico“, aŭ eĉ „Frico17“. Tiu estas nomo, kiun mi ekprenis, kiam mi eniris la movadon. Tamen pli verŝajne estas, ke vi ne memoras renkonti iun „Fricon“, ĉar mi fakte nur antaŭ tri jaroj eklernis Esperanton. Tiam, en 2021, mi unue simple iris al lokaj renkontiĝoj en Berlino kaj malkovris, ke vere tiu stranga lingvo, kiun mi trovis en la reto kaj lernis posttagmeze, estas parolata kaj eĉ post mallonga lernado komprenebla. Dum Lu kaj Jean-Paul tie estis pordo por mia eniro en la movadon, mi vere sciis, ke mi iĝos esperantisto post kiam, vojaĝeginte per 9€-bileto ĝis Belgio, mi lacege kaj malsatege alvenis en ĝardeno, bonvenigite de BEMI-anoj kiel Eddy, Lars kaj Christine. Mi ricevis manĝon kaj povis rekte interkompreniĝi kun homoj el diversaj landoj, kiujn mi neniam antaŭe vidis, kaj la sola afero, kiu ligis nin, estis bicikloj kaj Esperanto. Ĉu ekzistas afero pli mojosa ol tio? Mi dubas! Tamen poste mi iom malaperis, ĉar mi translokiĝis al Ruando en Afriko. Tie mi strebis interalie krei Esperanto-klubon, sed dume rimarkis, ke krei Esperanto-klubon fakte ne tiom facilas. Interalie mi verkis tie ankaŭ esperantlingvan videon pri urboplanado en Kigalio, la ĉefurbo de Ruando (por spekti, sekvu ligilon mallonge.net/1h7) kaj vizitis la Esperanto-orfejon „Asocio Nova Familio“ en Goma, Demokrata Respubliko Kongo, por helpi al ilia agado. Tamen pro malfacilaĵoj mi revenis pli frue ol intencite al Eŭropo kaj nuntempe instruas Esperanton en Bjalistoko. Do kion mi farus kiel prezidanto de GEJ? Mia eniro en la Esperanto-movadon estis video kiun mi spektis ĉe Jutubo; mi rete lernis Esperanton kaj poste transiris al ĉeesta movado kaj rimarkis dume malfacilaĵojn. Por tiuj, kiuj bone konas la movadon, estas multnombraj eblecoj partopreni eventojn kaj renkonti multajn mojosulojn, tamen la plejmulto da homoj, kiuj scias pri Esperanto ĝenerale, ne vere scias kien iri por pli profunde partopreni. Mi eksciis pri multaj eventoj nur per la buŝo de aliaj aktivuloj, kiujn mi ekkonis ĉeeste, sed antaŭe en la reto mi apenaŭ trovis indikon kiel esti esperantisto en la reala vivo. Estas sufiĉe altnombra la kvanto da homoj, kiuj nur rete esperantumas, ĉar ili nek scias pri nek konas homojn, kiuj iras al mojosaj eventoj kiel IJK, JES, KEKSO, IJF aŭ RenKEJtiĝo. Ekzistas tiel du sferoj, la reta movado kaj la ĉeesta movado, kiuj ne sufiĉe interagas. Kiel prezidanto de GEJ, mi intencas per informado plifortigi funelon por konverti homojn, kiuj scias, kio estas Esperanto, al homoj, kiuj scias, kia estas Esperanto, kaj sekve plialtigi ankaŭ la membraron de GEJ. Sinprezento de Viktoria Schmidbauer (kandidato por vicprezidanto) Mi nomiĝas Viktoria, aĝas 26 jarojn kaj ekde unu jaro estas en la estraro de GEJ, kie mi ĉefe okupiĝas pri sociaj retoj, varbado kaj edukado kaj kunorganizas renkontiĝojn. Aldone mi estas Komitatano A ĉe TEJO. Mi studis germanan lingvistikon kaj nuntempe profesie instruas la germanan al enmigrintoj. Al la onta estraro de GEJ mi kandidatiĝas kiel vicprezidanto. Mi celas realigi pli da renkontiĝoj, kaj retaj kaj ĉeestaj – ankaŭ kunlabore kun aliaj landaj asocioj – interesigi pli da junuloj pri Esperanto kaj GEJ kaj subteni edukadon en kaj lernado de Esperanto. Sinprezento de Michael Vrazitulis (kandidato por kasisto) Post du sinsekvaj mandatoj kiel prezidanto (de 2021 ĝis 2024), mi ŝatus ankoraŭ resti en la GEJ-estraro dum 2025–2026, sed ĉi-foje kiel kasisto. Kadre de diversaj agadoj kaj projektoj de GEJ, mi jam ĝis nun sufiĉe regule venis en kontakton kun administrado de niaj asociaj financoj, eĉ ankoraŭ ne estante la kasisto. Krome, mi fakte jam ekhavis en la pasinteco sperton pri roli kiel kasisto de iu asocio: Mi antaŭ kelkaj jaroj jam okupis tian postenon en loka branĉo de junulara asocio de la Maldekstra Partio en la urbo Saarbrücken. Sed aparte de miaj postenaj devoj kiel kasisto, mi kompreneble ankaŭ ŝatus alimaniere plu agadi en la estraro de GEJ. Mi povas imagi, precipe en la komenco, multe disponebli por helpi al la nova prezidanto alkutimiĝi al siaj taskoj, doni konsilojn ktp. surbaze de miaj spertoj kiel prezidinto dum kvar plenaj jaroj. Mi ankaŭ planas plu involviĝi kaj helpi pri organizado de renkontiĝoj, do KEKSO, GEJMS, GEJ-Semajnfino kaj – precipe kaj plej grave venontjare – JES. Ankaŭ pri redaktado de nia membrogazeto GEJ-Gazeto mi planas plu resti aktiva dum la sekva mandato. Mi ĝojas, ke kiel GEJ ni daŭre estas unu el la plej aktivaj landaj sekcioj de TEJO en Eŭropo. Tion montras la fakto, ke ni dum lastaj jaroj konstante sukcesis okazigi plurajn renkontiĝojn ĉiujare. Kaj ni jam bone kunlaboras kun TEJO rilate al subvencipetoj el Erasmus+ kaj aliaj aferoj. Danke al la fakto, ke nuntempe mi ankaŭ estas ano de la estraro de TEJO, mi efektive povus roli kiel ponto inter la du estraroj, por faciligi komunikadon kaj kunlaboron inter GEJ kaj TEJO. Resume, mi esperas, ke mi havas vian konfidon por prizorgi la financojn de GEJ kaj por ĝenerale plu agadi en la estraro dum la sekva mandato 2025–2026. Sinprezento de Meriko Seidel (kandidato por senofica estrarano) Mi nomiĝas Meriko kaj ŝatus denove okupiĝi pri la membroadministrado de GEJ – same kiel dum la pasinta mandato. Mi havis la plezuron bonvenigi multajn homojn dum la lastaj jaroj kaj ĉiam feliĉas, kiam nova aliĝanto venas al GEJ. Pro tio, mi ankaŭ ŝatus estontece bonvenigi interesatojn, por ke ili alvenu en Esperantujo. Taglibro de vojaĝkonkursinto – parto 3 el 3 En la pasintaj du eldonoj de GEJ-Gazeto (EA n-roj 286 kaj 287), aperis partoj de vojaĝraporto pri mia partoprenado en la projekto kaj realeca televidserio „Esperanto Senlime“, kiun oni povas spekti en Jutubo sur la kanalo „TEJO Esperanto“. Temis pri vojaĝo, kiu okazis en julio kaj aŭgusto 2023 kaj dum kiu 8 teamoj konsistantaj el entute 17 junaj esperantistoj devis konkurse vojaĝi tra Eŭropo, de Roterdamo ĝis Barcelono, kaj dume alfronti kaj plenumi diversajn defiojn por gajni poentojn. Ĉi tie sekvas fine la tria kaj lasta parto de la raporto, kiu nur temas pri la lasta tago de la tuta aventuro (2-a de Aŭgusto 2023). En tiu tago, ni partoprenantoj devis fari urboludon en Barcelono, kio estis aparte defia sub la somera mediteranea varmego… Merkredo, 2-a de Aŭgusto 2023 Oni denove bezonas vekiĝi ĝene frue por fari urboludon. Mi fakte sufiĉe pli frue jam vekas kaj kaptas la bonan okazon por lavi vestaĵojn kaj duŝiĝi. Post matenmanĝo kaj hasta pendigo de la vestaĵoj, mi kaj Lino kiel lastaj el tiuj, kiuj tranoktis en Can Masdeu, direktiĝas urbocentren. Alveninte en la renkontiĝloko, apartenanta al iu universitato, ni fakte ankoraŭ bezonas atendi organizanton Aušrinė pli ol dudek minutojn, mem malfruiĝinta. Ajnkaze, varmegas, do ni ne estas tiom motivigitaj urboludi. David ankoraŭ malĉeestas. Ni faras iom minimuman penon, David iam aliĝas kaj fine ni devas renkontiĝi kun organizantoj kaj aliaj por iri al plaĝo. Tamen jam Lino sufiĉe suferas sub suno kaj varmego, do ni decidas resti en ombro ie anstataŭ iri plaĝen. Iam David, Lino kaj mi havas la kuriozan ideon iri al Stacio de Francio (unu el la malpli gravaj stacidomoj de Barcelono) kaj tie sidiĝi en hazardaj trajnoj por kelkaj minutoj ĝis tuj antaŭ ilia ekveturo, por tiel profiti de klimatizilo. Iam ni foriras de tie kaj moviĝas ĝis burgera restoracio nomiĝanta io kiel König, indikita de la organizantoj. Tamen tie malestas spaco sufiĉa por ĉiuj konkursanoj, kaj do la organizantoj post nia informo moviĝas aliloken. Ni tri tamen restas en la burgerejo, kaj aliĝas baldaŭ ankaŭ Jordi kaj Jaime. Ni manĝas kaj bierumas. Poste ni iras al parko, kie fine ni renkontiĝas kun la resto de la grupo kaj sidiĝas ĉiuj en cirklo por fari retrokuplan rondon pri la evento. Iam poste mi adiaŭas ĉiujn ĉeestantojn tie kaj metroas al Can Masdeu denove, tie kolektas miajn jam subsune finsekiĝintajn vestaĵojn, mallonge telefonas kun la koramikino, adiaŭas Brian kaj hazarde denove Lino-n tie, kaj fine mi prenas ree metroon al la centro por baldaŭ jam vespere kapti Flixbus-on al Italio. Survoje tien mi ankaŭ telefonas iom kun mia fratino, kiu nun estas en Vovousa, Grekio, kun la gepatroj. Mi prenas iun panon kun ŝinko por vespermanĝi kaj ankaŭ glaciteon. Fine mi alvenas en la granda bushaltejo. La buso alvenas, mi eniras, sidiĝas kaj ege baldaŭ jam dumveture ekdormas. Kia aventuro ĵus finiĝis! [Aŭtornomo] Michael Vrazitulis Neniuj militoj kun esperantistoj! Antaŭ 103 jaroj, en la jaro 1921, fondiĝis antaŭ la okuloj de la militvundita eŭropa loĝantaro en la nederlanda urbo Bilthoven, sub la esperanta nomo „Paco“, la organizo „Internacio de Militrifuzantoj“ (War Resisters’ International). Ili sin devontigis al la deklaro: „Milito estas krimo kontraŭ la homaro. Mi do estas decidinta ne subteni ian ajn militon kaj strebi al la forigo de ĉiuj kaŭzoj de milito.“ Kiel Zamenhof en juna aĝo konceptis la idealon de neŭtrala lingvo por tutmonda paco, nun ankaŭ la lingva demando fariĝis temo de interna diskuto en ĉi tiu nove kreita internacio de pacistoj, kontraŭmilitaristoj kaj militservo-rifuzantoj. Post la Monda Paca Kongreso en 1905 en Lucerno, kie internaciisme pensantaj diskutantoj vokis por uzi Esperanton kiel eblon por establi justan pacon, esperantistoj de tiam, tra la tuta mondo, subtenas pacon, por estonteco, en kiu ĉiuj homoj vivos en unueco, preter haŭtkoloro kaj nacieco. En niaj tagoj de milito estas des pli grave, ke ni ne forgesu la linion, en kiu ni staras. Por la senfinaj esperantistoj, kiuj perdis siajn vivojn sur la batalkampoj de Eŭropo, ĉiam kredante je pli bona mondo, en kiu iliaj posteuloj ne devos sperti la teruron kaj ruiniĝon de alia milito. La vizio de la fruaj esperantistoj vivas en ĉiu paca renkontiĝo kaj dialogo, kiu transpontas limojn. Sed ni staras antaŭ novaj defioj: Naciaj interesoj kaj sociaj maljustaĵoj minacas endanĝerigi la progreson. Estas nia devo honori ĉi tiun heredaĵon – ĉu per lernado de Esperanto, per laboro por paco aŭ per la strebado al homeco. Paco ne plu estas fora idealo, sed promeso al la estonteco, kiun ni devas aktive plenumi. [Aŭtornomo] Levi E. Die Paderborner Methode Als Paderbornerin, die eigentlich nur nach Esperantokursen in der Nähe suchen wollte, war ich recht überrascht, die sogenannte Paderborner Methode oder das Paderborner Modell bei meiner Suche im Internet angezeigt bekommen zu haben. Dieses Modell zum Erlernen von Fremdsprachen mithilfe von Esperanto wurde vom Mathematker und Kybernetiker Prof. Dr. Helmar Frank in den 1970er Jahren ausgearbeitet und getestet. Zugrunde liegt dieser Methode die These, dass Esperanto-Unterricht – insbesondere im Grundschulalter – dabei helfen würde, den Kindern das spätere Erlernen von weiteren Fremdsprachen zu erleichtern. Frank führte ein Experiment an einer Grundschule durch, bei dem zwei Gruppen aus Drittklässler:innen gebildet wurden. Gruppe A begann in der 3. Klasse mit Englischunterricht, Gruppe B gleichzeitg mit einem Esperantokurs, der 160 Lernstunden umfasste. Gruppe B erhielt erstmals Englischunterricht in der 5. Klasse. Die Plansprache Esperanto, die einfach zu erlernen ist, stärkt das Sprachbewusstsein, das Selbstvertrauen und das Interesse am Erlernen weiterer Sprachen. Und zwar mehr als natürliche und schwieriger zu erlernende Sprachen. Durch das Heranführen an den Sprachunterricht durch einen Esperantokurs kann bewirkt werden, dass das Erlernen der eigentlich angestrebten Fremdsprache (hier Englisch) schneller möglich ist. Obwohl Gruppe A zwei Jahre länger Englischunterricht hatte als Gruppe B, erreichten beide Gruppen in der 7. Klasse das gleiche Englischniveau. In der 8. Klasse überstiegen die Englischkenntnisse der Esperanto-Gruppe (Gruppe B) sogar die der Gruppe A. Die mit dem Beibringen von Esperanto verwendete Zeit wird also durch das beschleunigte Erlernen der weiteren Fremdsprache wieder aufgeholt. Ein positver Nebeneffekt der Paderborner Methode ist die identitätsstiftende Wirkung des Erlernens einer relativ neutralen Sprache. So könnte besonders in Ländern mit mehreren Natonalsprachen und in interkulturellen Schulklassen das Gemeinschaftsgefühl gestärkt werden. Die Erkenntnisse Franks führten, wahrscheinlich wegen der fehlenden Bekanntheit des Konzepts und weil die Umsetzung zu viel Veränderung und Mühe bedeutet hätte, nicht zu einer Veränderung des Sprachunterrichts. [Aŭtornomo] Annika Weeser-Krell Printu viajn proprajn keksostampilojn! Dum vintraj tagoj estas plej malfacile por mi havi bonan humoron. Mankas suno kaj lumo en la griza ĉielo. La frosta vento blovas tra la nudaj branĉoj de la arboj kaj batas mian vizaĝon ekstere. Estas tempo, en kiu mi bezonas specialajn helpilojn kaj tradiciojn por animi min. Unu de tiuj estas la rafinitaj flaroj kaj gustoj de mem baki keksojn kaj formi ilin tiel, ke plaĉas al la okuloj. Kun amikoj prepari paston kaj meti ĝin en malgrandaj porcioj al la forno estas tiom agrabla, ke ĝi kaŭzas antaŭĝojon de la preparado, gustumon de la propraj kreaĵoj kaj poste donacadon de ili al aliaj, kiuj same bezonas stimulon de sia humoro. Se oni donacas keksojn en formo adaptita al gusto de amiko, povas esti eĉ pli speciale. Tion oni povas fari per la helpo de 3D-printitaj keksostampiloj. La centjara tradicio de formi keksojn evoluis kun la ebleco fabriki ilojn por modli la paston. Unue mane, poste per manskulptitaj lignoformoj. Kaj dum la industria revolucio metalaj stampiloj estis inventitaj. Neniam estis pli facile ol hodiaŭ elpensi laŭplaĉan formon kaj plastoprinti ĝin kiel keksostampilon. Tiel ne nur la bakado estas pli amuza, sed ankaŭ la keksoj pli ĉarmaj kaj individuaj kiel donaco. Se vi ŝatus baki keksojn en formo, kiu ne haveblas kiel metala stampilo, estas amuza projekto mem krei ĝin. Oni ne nepre devas scii kiel mem modeli por 3D-printi formojn: En retpaĝoj kiel Printables aŭ Thingiverse estas multe da keksostampilaj modeloj, kiujn oni povas senpage elŝuti – serĉu unue tie, ĉu alia persono jam deziris la saman formon kiel vi kaj publikigis ĝin tie. Se vi scias nenion pri 3D-printado kaj ne havas printilon, ne zorgu. Multaj publikaj bibliotekoj aŭ FabLab (fabrikaj laboratorioj) havas maŝinojn kaj instruistojn, kiuj povas helpi vin, se vi mem volas printi vian propran ideon. Se tio estas tro malsimpla, ankaŭ ekzistas retpaĝoj, en kiuj vi povas alŝuti kaj mendi ajnan modelon, kaj ili sendos la printaĵon al vi poŝte. Eble mi povis scivoligi vin, ĉiukaze ĝuu la bakadon kaj manĝu multajn keksojn kune, tiel ke la griza vintro estu tiom pli bela en varma kuirejo kun buntaj keksoj :) Indiko: Ĉar la stampiloj, kiuj rezultas el la printado, ne estas tutglataj kaj havas detalan surfacon, kiu kaŭzas malfacilan purigon kaj forigon de keksopastaj restaĵoj, mi rekomendus uzi plastfolion inter la pasto kaj la stampo. [Aŭtornomo] Paul Würtz Viel Neues auf einer alten Webseite – wie sich die Esperanto-Wikipedia weiterentwickelt Als im Mai 2001 die Esperanto-Wikipedia gestartet wurde, war sie unter den ersten Sprachen, und von Beginn an gab es eine große Motivation unter Esperantisten, eine eigene Enzyklopädie aufzubauen. In Teilen ist das gelungen. Heute, 23 Jahre und über 350.000 Artikel später, ist die Bilanz trotzdem eher gemischt. Doch in den letzten fünf Jahren ist neuer Schwung in das Projekt gekommen, nicht zuletzt dank einer gewissen Pandemie, die uns alle dazu gezwungen hat, viel Zeit vor dem Computer zu verbringen. Die Realität anerkennen Während die reine Zahl der Artikel beständig wuchs und es in einigen Themenbereichen erstaunlich gute Artikel gibt, war 2020 der Ruf und der erste Eindruck der Esperanto-Wikipedia trotzdem eher durchwachsen. Auf der Startseite war der „Artikolo de la Semajno“ oft monatelang derselbe, und das Design und die Handhabung der Webseite erinnerten an die 00er Jahre. Sie war auf kleinen Bildschirmen schlecht benutzbar, und wenn man einen zufälligen Artikel gelesen hat, dann war die Wahrscheinlichkeit recht hoch, dass es irgendwo kaputte Links, kleine technische Fehler und natürlich auch inhaltliche Probleme gab. Gleichzeitig war die Wikipedia aber gut genug, um erhalten zu werden. Insbesondere wenn es um Esperanto-Kultur und -Geschichte geht, gibt es viele Infos, die man nur hier finden kann. Und während viele private Webseiten und soziale Netzwerke mit Informationen über Esperanto irgendwann verschwinden, bleiben Wikipedia-Artikel und können von jeder neuen Generation weiter ergänzt werden. Es gibt jeden Monat zwischen 200 und 400 aktive Redakteure, so etwas findet man sonst nur bei wenigen Projekten auf Esperanto. Aufgeben war also keine Option. Technischer Umbau 2020 haben wir angefangen, einige einfache Dinge zu ändern: Auf der Startseite wurde der „Artikolo de la Semajno“ zum „Artikolo de la Monato“, und der „Kunlaboraĵo de la Semajno“ zum „Nuna Kunlabroaĵo“. Beide wurden seitdem viel aktiver gepflegt, wahrscheinlich weil der Druck, wöchentlich etwas aktualisieren zu müssen, weggefallen ist. 2021 erreichte die Wikipedia mitten in der Pandemie 300 000 Artikel, was noch einmal Aufmerksamkeit und neue Leute für das Projekt brachte. 2022 habe ich eine neue Startseite gebaut, die auch auf Telefonen gut aussieht. Auch andere Seiten wie die Hilfe habe ich für kleine Bildschirme angepasst. Kurz danach wurde im Januar 2023 die gesamte internationale Wikipedia (mit wenigen Ausnahmen wie der deutschen Wikipedia) auf ein neues Design umgestellt, das in vielen Aspekten moderner ist, z. B. gibt es eine neue Suche mit Vorschaubildern. 2024 lag der Fokus darauf, offensichtliche technische Fehler aus den Artikeln zu löschen. Links, die nicht funktionieren, Sonderzeichen, die nicht in den Text gehören, Doppelte Elemente und vieles mehr. Dafür benutzt das Projekt „Kontrolu Vikipedion“ ein Programm, das in allen Artikeln nach typischen Fehlern sucht und diese in Listen einsortiert, die wir dann abarbeiten können. Im vergangenen Jahr haben wir gemeinsam über 10.000 solcher Fehler entfernt und nebenbei auch viele inhaltliche Fehler in den durchstreiften Artikeln verbessert. Technisch korrekte Artikel sind aus vielen Gründen sinnvoll, sie helfen zum Beispiel Blinden dabei, in Artikeln zu navigieren, und verbessern die Platzierung in der Google-Suche. Als weitere Neuerung gibt es in der Wikipedia bald einen offiziellen Dark Mode, also eine Version der Webseite mit dunklem Hintergrund und hellen Text. Für mich ist eine solche Ansicht vor allem beim Lesen nachts auf dem Telefon angenehm. Damit alles gut aussieht, müssen viele Details der Artikel angepasst werden. Auch das ist eine gute Gelegenheit, alte Artikel nebenbei auf einen neueren Stand zu bringen. Fokus auf das Wesentliche Eine technisch moderne Enzyklopädie ist schön, aber natürlich zählen am Ende vor allem die Inhalte. Bei über 350.000 Artikeln müssen wir langsam anfangen, uns zu fragen, was für Inhalte eigentlich wichtig sind und worauf wir uns fokussieren möchten. Klar ist es schön, dass wir unzählige Artikel über 1970er Nischenfilme und über seltene chemische Verbindungen haben, doch welche Teile der Wikipedia werden eigentlich am meisten gebraucht? Für mich ist die Esperanto-Wikipedia für zwei Dinge wichtig: Als Nachschlagewerk für Fakten über Esperantujo und als Wörterbuch für seltene Wörter, die ich nicht in normalen Wörterbüchern finde. Deswegen sage ich, unser erster Fokus sollte auf der Dokumentation von allem, was auf Esperanto passiert, liegen. Die Vikipedio ist der Ort, an dem wir über all unsere Künstler, Autoren, Projekte und Gruppen schreiben können. Genauso wichtig ist aber auch sicherzustellen, dass die fachlichen Artikel in der Wikipedia nicht andere Wörter benutzen als das PIV oder Fachwörterbücher. Das ist der schwierige Teil, der auch am meisten Arbeit bedeutet. Hier muss noch einiges verbessert werden, auch weil viele Anfänger in der Wikipedia aktiv sind. Die fehlenden Puzzleteile im Logo der Wikipedia stehen dafür, dass das Projekt nicht fertig ist und auch nie ganz fertig werden wird. So sollten wir auch die Esperanto-Wikipedia sehen: Unfertig, nicht perfekt und trotzdem oft erstaunlich nützlich. Für mich ist es ein Projekt, das es wert ist, weiter gepflegt zu werden. [Aŭtornomo] Stefan Grotz 31: Kalendaro, letero de leganto / Kalender, Leserbrief Kalendaro: 27. decembro 2024 – 2. januaro 2025 en Bernardfagne, Belgio Junulara Esperanto-Semajno (JES) Informoj ĉe: https://verdajskoltoj.net/es/jes-24-25/ 27. decembro 2024 – 3. januaro 2025 en Wiesbaden, Germanio 21a Novjara Renkontiĝo 2024/25 Informoj ĉe: https://esperanto.land/nr/ 28. decembro 2024 – 3. januaro 2025 en Bielefeld, Germanio LUMINESK', la silvestra renkontiĝo de la Germana Esperanto-Asocio Informoj ĉe: https://www.esperanto.de/de/luminesk 21. – 23. februaro 2025 en Ieper, Belgio Belga Esperanto-Studsemajnfino (BEST) Aliĝilo: https://www.cognitoforms.com/PietGlorieux/ALIĜILOBESTBELGASTUDSEMAJNFINO2025 15. – 22. marto 2025 en Roquebrune sur Argens, Francio Mediteranea Esperanto-Semajno 2025 Informoj ĉe: https://provenco.esperanto-france.org/2025-03-15-22-Mediteranea 19. - 23. marto 2025 en Kaub, Germanio Bibliaj Tagoj 2025, Prelegoj kaj diskutoj pri bibliaj temoj, preĝoj, kantado, ekskursoj. Informoj ĉe:https://www.esperanto.de/keli 14. – 21. aprilo 2025 en Hellenthal, Germanio 41a Printempa Semajno Internacia (PSI) Aliĝilon kaj pliajn informojn vi trovos ĉe: 41a Printempa Semajno Internacia (esperanto.de) 30. aprilo – 3. majo 2025 en Žilina, Slovakio 76a Kongreso de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio) Informoj ĉe http://ifef.free.fr/IFEF2025 9. – 11. majo 2025 en Graz, Aŭstrio Aŭstria Esperanto-Kongreso 2025 Informoj kaj aliĝo ĉe https://aek2025.esperanto-graz.at/ Letero de leganto: Estis du artikoloj kiuj instigis min skribi kelkajn vortojn al la redaktista teamo: (1) La spertoj de Lucía dum ŝia tempo en Karlsruhe pere de Erasmus estis similaj al miaj antaŭ 40 jaroj en Beogrado. Tie mi laboris kiel studento en fabriko pere de AIESTE (Internacia asocio por la interŝanĝo de teknikaj studentoj). Tie mi renkontis kelkajn esperantistojn kiuj ebligis min vidi la urbon el perspektivo kiu estus neeble sen tia-specaj kontaktoj. Komence mi ankaŭ estis nervosa sed baldaŭ sentis, same kiel Lucía, ke mi estis „parto de komunumo.“ (2) Lu raportis pri ‚Partei des Fortschritts (PdF)‘ kiu klopodas utiligi Esperanton en la Eŭropaj institutionoj. Mi volas aldone mencii ke antaŭ nelonge fondiĝis Esperanta grupo en la partio Volt Eŭropo al kiu aliĝis intertempe pli ol 25 personoj. Ili diskutas en Esperanto kaj informas la membrojn de la partio pri Esperanto kaj pri ties avantaĝoj por la interna laboro. Braunschweig, la 31 de oktobro 2024 Wilfried Hinrichs 32: dorso