25-a de marto 2024 ĝis 1-a de aprilo 2024
Bayreuth
La Printempa Semajno Internacia estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 40a PSI ni atendas ĉirkaŭ 100 partoprenantojn el diversaj landoj, kiuj konsistas precipe el familioj kun infanoj kaj junuloj.
PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, ĉiu estas bonvena.
La taga (ĉefe antaŭtagmeza) programo de la Printempa Semajno Internacia ekas post la matenmanĝo kaj ofertas du sesiojn de diversaj programeroj. Niaj partoprenantoj prezentas aferojn de la propra hobio ĝis gravaj politikaj diskutoj (viaj prelegproponoj estas bonvenaj). Oni trovas buntan miksaĵon de prelegoj, diskutrondoj, diverstemaj kursoj (sporto, danco, kantado...), arta manlaboro kaj lingvaj kursetoj.
Por komencantoj kaj progresemuloj ni - memkompreneble - ofertas Esperanto-kursojn. Unu por kompletaj komencantoj, alia kun lingvoekzercoj kaj plibonigoj, plie eble ankaŭ konversacia rondo.
La kultura oferto en la urbo Bayreuth estas bonega - malstreĉiĝu kaj promenu en kaj ĉirkaŭ Bayreuth. Ne malproksime de nia gastejo vi povas trovi multajn romantikajn lokojn. Nia junulargastejo estas la ideala elirpunkto por ekskursoj, ekz. al la granda parko Hofgarten kun granda ludejo (1,2 km), al la bestoĝardeno (1,5 km), al la ekologia botanika ĝardeno (1 km), al la historia malnova urbocentro (2 km) kaj al la Opera Festivaldomo (4,5 km).
Ni ofertas dum la tuta semajno diversspecan programon por la infanoj. Ni komune lernas, manverketas kaj ludas interne kaj ekstere – kaj kompreneble denove okazas granda paska ovoserĉado!
Dum PSI la posttagmezo estas uzata por ekskursoj, sed ofte la partoprenantoj uzas ĝin por malstreĉigi, kafumi kaj babili kun amikoj.
Per la ekskursoj oni povas konatiĝi kun la ĉirkaŭaĵo - urboj, muzeoj, artaĵoj, mirindaĵoj de la naturo, kasteloj, kavernoj, banejoj ktp. Ofte pliaj ebloj estas ofertataj, ekzemple migradoj, ekskursoj per publikaj trafikiloj kaj ekskursoj per aŭtomobiloj. Multaj ekskursceloj bone taŭgas por infanoj.
Post la vespermanĝo ofte okazas malgrandaj programeroj kiel dancado kaj prelegetoj.
Ek de 20:00 oni povas partopreni diverstipajn koncertojn, teatraĵojn, ludvesperojn, adiaŭan vesperon.
Tiuj, kiuj ne ŝatas partopreni en la grupeventoj, renkontiĝas aliajn en la trinkejo aŭ mem organizas ludrondojn tie.
ĉambro | plurlita | dulita | unulita |
---|---|---|---|
0 - 2j | 0 € | 0 € | |
3 - 5j | 210 € | 280 € | |
6 - 12j | 260 € | 390 € | |
13 - 26j | 330 € | 520 € | 820 € |
pli ol 26j | 440 € | 620 € | 820 € |
partopreno sen manĝo/ĉambro: 132 € (por la tuta semajno) |
krompagoj por malfruaj aliĝoj/antaŭpagoj:
ekde 1-a de januaro 2024: 15 € por ĉiu persono
ekde 15-a de januaro 2024: 20 € por ĉiu persono
ekde 15-a de februaro 2024: 25 € por ĉiu persono
rabato por fruegaj birdoj:
aliĝo jam dum la antaŭa PSI: 5 € por ĉiu plenkreskulo kaj tranokto
partatempa partopreno:
Ni kalkulas la plentempan kotizon dividita per 6 oble la tranoktoj
ne-membroj de GEA/GEJ:
Loĝantoj de Germanio, kiuj ne estas membroj de GEA/GEJ, pagas 25 € pli.
rabato por eksterlandanoj:
plenkreskuloj, kiuj ne loĝas en germanio, pagas 20 € malpli por plentempa partopreno.
En Bayreuth ni ofertas nur luksajn ĉambrojn (kun duŝo kaj necesejo). La kotizo inkluzivas loĝadon, 3 manĝojn tage kaj programon. Ekskursoj estas surloke aparte pagendaj. Materialon por manlaboroj oni pagas laŭ uzita kvanto surloke.
Post la aliĝo kaj la aŭtomata retpoŝta konfirmo vi ricevos fakturon. Por daŭra rezervado de la ĉambro(j)/lito(j) deklaritaj en la fakturo, vi devas antaŭpagi minimume 50 % de la tutaj kostoj dum la tempo menciita en la fakturo. La resto de la kotizoj devas esti pagita plej malfrue ĝis 10-a de marto 2024 (eniro de la antaŭpago sur la konto de UEA/GEA) aŭ - se ne eblas alimaniere - kontante je la komenco de PSI.
Novaĵo: La PSI-teamo en la pasinteco ĉiam fordonis la ĉambrojn/litojn laŭ la ordo de la aliĝoj. La ĉambroj en la junulargastejoj ofte havas minimume 4 litojn. Pro tio la deziro por unu 1- aŭ 2-lita ĉambroj ofte kondukis al tro neuzataj litoj. Kaj iam ni devis diri al partoprenantoj, ke ni ne plu povis gastigi ilin en la PSI-ejo, kvankam multaj litoj estis ankoraŭ neuzataj. Por 2024 ni rezervas kontingenton de 1- kaj 2-litaj ĉambroj en hotelo/pensiono proksime de la PSI-ejo (ĉ. 500m piede). Se ni havos pli da aliĝoj por plurlitaj ĉambroj, ni ne plu garantios, ke unue 1-litaj kaj poste ankaŭ 2-litaj ĉambroj situos en la PSI-ejo (ekcepto: handikapuloj). Malgraŭ tio la partoprenantoj povis manĝi en la junulargastejo kaj pagos la samajn kotizojn.
Malaliĝo ĝis la 31-a de januaro 2024: la tutaj jam pagitaj kostoj minus 10 € estos repagataj. Post tiu dato ni nur povas repagi la tutajn jam pagitajn kostojn minus 20 €, se ni aŭ la domo sukcesos okupi via(j)n ĉambro(j)n/lito(j)n per aliaj gastoj, alikaze ni povas repagi nur la jam pagitajn kostojn minus la antaŭpagon de 50 % de la tutaj kostoj. En la kazo de malsano kaj simile ni kutime repagos la plenajn jam pagitajn kostojn.
Por partoprenantoj el nepagipovaj landoj eblas subvencioj laŭ niaj financaj ebloj kaj eventuala programkontribuo. Bonvolu priskribi vian eblan kontribuon al la programo. Oficialajn invitleterojn Germana Esperanto-Asocio (GEA) sendos nur post interkonsento.