“Uzebla angla” ne estas vizio por justa Eŭropo

Druckversion | Presebla versio
Gazetara komuniko de la Germana Esperanto-Asocio rilate la paroladon de Joachim Gauck [deutsch]

La prezidanto de Germanio, Joachim Gauck komentis en sia  parolado pri perspektivoj de la eŭropa ideo la 22an de februaro 2013 ankaŭ la mankantan eneŭropan interkomunikiĝon, kies kaŭzo laŭ li estas manko de komuna lingvo. Anstataŭ evoluigi novajn viziojn, li pledas por "uzebla angla" kiel alcelinda solvo, kiu samtempe kontribuu al komuna eŭropa identeco.

Felix Zesch, estrarano de la Germana Esperanto-Asocio pri Eŭropo, estas kritikema pri tio: “La angla kiel komuna lingvo en Eŭropa Unio kaŭzas duklasan socion de denaskaj parolantoj kaj tiaj, kiuj dum multaj jaroj devas investi tempon kaj monon sen iam atingi similan nivelon. Justa, plurlingva Eŭropo devus provi eviti tian denaskan malfavorigon.”

La sekvoj de tiu lingva malegaleco estas ne nur psike, sed ankaŭ mone senteblaj. Unuopuloj devas foruzi tempon kaj monon por lerni lingvon kun malregula prononco, malregulaj verboj, idiomaĵoj kaj plurpartaj verboj. Je la nivelo de landoj, tiu malegaleco kaŭzas signife diversajn ŝtatajn elspezojn, ekzemple en la lernejoj. La profesoro pri ekonomio François Grin kalkulis en la jaro 2005 la avantaĝon, kiun Britio havas pro la superrega pozicio de la angla je 17 mrd. EUR jare, trioblo de la t.n. “brita rabato”. Profesoro Grin cetere taksis la uzon de Esperanto la plej malmultkosta solvo, kiu samtempe plejbone efektivigus samrajtecon. Nur la fortaj antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto, kiuj baziĝas je nescio, baras la vojon por tio.

Kiun lingvosciencan ideon Gauck nomas “uzebla angla” restas neklara, ĉu eble “English as a Lingua Franca” aŭ primitiva “Globish”. Samtempe li agnoskas en sia parolado, ke la klopodo de jardekoj krei ĉieajn lingvokonojn de la angla, kiuj povus konduki al komuna eŭropa identeco restis sensukcesaj kaj nur atingis sian celon ĉe elituloj. La eblecon enkonduki novan aliron en la politikon Gauck ne uzis. “Uzebla angla” ne estas justa solvo de la lingvoproblemo en EU.

Gauck ne volas simple lasi la lingvan integriĝon evolui - principe bona aliro - kiu tamen ne realigeblas per la volo de “uzebla angla” kaj fakte estas simpla daŭrigo de jam okazanta evoluo al “nur-angla Eŭropo”, sen subteno de plurlingveco aŭ lingva samrajteco.

La Germana Esperanto-Asocio rekomendas en siaj “Sunmontaj gvidlinioj pri Eŭropa lingvopolitiko”, akceptitaj de la membrokunveno en 2011, oficiale komisii esploron de la kontribuo de Esperanto al interkultura komunikado surbaze de la ekzistanta scienca fakliteraturo kaj praktikaj spertoj. Objektivigo de la pozitivaj spertoj de sennombraj Esperanto-parolantoj povus esti bazo por justa lingva reĝimo en Eŭropo.

Tiucele Esperanto estu ankaŭ elektebla en lernejoj, eĉ se tio celus nur plifaciligi la lernadon de neregulaj fremdaj lingvoj per regula lingvo. Tiun ideon elprovas la projekto  “springboard2languages” - en Britio.

La eŭropan identecon, kiun Gauck deziras, ne eblas atingi per nacia lingvo. Por tio necesus vere internacia lingvo, en kiu ĉiu povas kunagi sen neatingebla avantaĝo aŭ neforigebla malavantaĝo depende de la naskiĝloko. Signalo en tiun direkton estus laŭ la Germana Esperanto-Asocio la uzo de Esperanto kiel lingvo de la eŭropa himno. Tiun oni ludas momente sen teksto, ĉar oni ne povis interkonsenti pri la lingvo. Tiucela teksto, kiu videbligas eŭropajn valorojn, laŭ la melodio de la “Odo al la ĝojo” de Beethoven jam ekzistas.