
„La Biblio – ponto inter kulturoj”
Karaj Gefratoj, germaniaj kaj pollandaj kristanoj kore invitas vin partopreni Kristanan kongreson en urbo situanta en du landoj Görlitz/Zgorzelec/Gerlico! La urbeto Gerlico situas rekte apud la rivero Niso ĉirkau 100 km oriente de Dresdeno, 160 km okcidente de Vroclavo kaj 200 km sudoriente de Berlino.
Gerlico estas fama pro sia unika, per milito neniam detruita centro. Tial ĝi fariĝis ŝatata kuliso por filmoj. Historie ĝi apartenas al Silesio, nur post la dua mondmilito politike al Saksio, sed eklezie de kelkaj jaroj al Berlino kaj Brandenburgio. Ĝi atingeblas trame de la stacidomo per tramo linioj 2 kaj 3.
De Gerlico ni pilgrimos al Sankta Tombo pli originala ol tiu en Jeruzalemo, al la mondfama centro de la Moravia Frataro „Herrnhut” kaj al la aktiva monaĥinejo St. Marienthal. Eblos viziti la domon kaj tombon de la mistikulo Jakob Böhme, la Silesian Muzeon. Ni ankaŭ invitis rabenon.
Nia kongresejo estas CVJM Herberge Peregrinus. (► mapo). Ĝi situas en la „Langenstraße 37”, en la germania parto en la historia centro. Ĝi atingeblas trame de la stacidomo per tramo linioj 2 kaj 3. La Pilgrimejo Peregrinus estas baroka palaco, iama altlernejo kaj studentloĝejo de eklezia muziko en la tiama evangelia landa eklezio de Malsupra Silezio.
Malmultajn metrojn for en la sama strato troviĝas la pensiono „Zum Antonschen Gut” kaj la hotelo „Zum Klötzelmönch”. Tie eblos loĝi dum la kongreso, se vi deziras pli da lukso.