Esperanto en Germanio
Published on Esperanto en Germanio (https://www.esperanto.de)

Hejmo > Vivos miaj kantoj

Vivos miaj kantoj

Kiel akompana materialo por sia prelego pri Annette von Droste-Hülshoff, planita dum la renkontiĝo de la Germana Esperanto-Asocio fine de la jaro 2021 en Münster, Barbara Brandenburg eldonis la poemkolekton „Vivos miaj kantoj“. Ĝi enhavas dek du elektitajn poemojn – aŭ fragmentojn el ili – de Annette von Droste-Hülshoff, kiujn Manfred Retzlaff tradukis en Esperanton.

► stadtsprachen


Source URL (modified on 2022-06-07 11:38):https://www.esperanto.de/eo/node/2677