Esperanto en Germanio
Published on Esperanto en Germanio (https://www.esperanto.de)

Hejmo > Eventoj > Invito al la Virtuala-Esperanto-Renkontigxo je la 15.08.2026

Invito al la Virtuala-Esperanto-Renkontigxo (VERO) je la 15.08.2026

Karaj Esperantistoj!

Invito al "VERO - Virtuala Esperanto-Renkontigxo" de EBLOGO, sabate 15-an de auxgusto 2026 kun prelego ekde la 20-a horo MET.

Programo:
19:00 MET: Konektklarigo, babilado, salutvortoj, antauxprogramo
20:00 MET: Partoprenintoj de EBLOGO rakontas en kelkajn blokojn pri la generalaj kaj individuaj spertoj de la 111 universala Kongreso (UK) en Graz en Auxstrio.

Por partopreni tiun renkontigxon, Bv. unue elsxuti Teamtalk kaj instalu gxin sur via komputilo (se vi ankoraux ne faris tion). 

Jen ligiloj por elsxuti:

Windows:
http://downloads.blindzeln.org/okz/software/TeamTalkInstaller_591.exe(link is external)
Mac:
http://downloads.blindzeln.org/okz/software/TeamTalk.pkg(link is external)
iPhone kaj iPad:
https://apps.apple.com/de/app/teamtalk-5/id1069487751(link is external)
Android:
https://play.google.com/store/apps/details?id=dk.bearware.gui&hl=de(link is external)
Kaj nun instalu Teamtalk.

Atenton: Instalado estas bezonata nur la unuan fojon. Post la instalado de Teamtalk vi cxiam povas per la sekva ligilo eniri Esperanto-salonon kaj partopreni la arangxojn:
tt://teamtalk.blindzeln.net?tcpport=10333&udpport=10333&encrypted=1&username=gast&channel=%2FEsperantosalono%2F

Krome vi povas partopreni pertelefone.

Jen la numero:

(+49)911 14898539.
Poste vi estas petata doni la numeron de Esperanto-salono. La numero estas:
124# (# estas duobla kruco, dekstre de la klavo 0).
Kaj fine klavu la konferenc-pin. Gxi estas
1973
Atenton: Por partopreno per telefono el aliaj landoj, krom Germanio, povas ekesti telefonkostoj.
Ni kunvenas la 15-an de cxiu monato vespere en la virtuala cxambro “Esperantosalono“ de EBLOGO.

Konekto:
EBLOGOatEsperanto.de ((link sends e-mail))
Bonvenon!

Werner Groen (prezidanto de EBLOGO)


Source URL (modified on 2026-08-11 10:41):https://www.esperanto.de/eo/node/2662