Esperanto en Germanio
Published on Esperanto en Germanio (https://www.esperanto.de)

Hejmo > ⌛ Archiv | Arkivo > EMA 2022 > Loko kaj loĝado

Loko kaj loĝado

Detmold / Teŭtoburga Arbaro

Detmold (https://www.detmold.de/startseite/zu_gast_in_detmold) situas en la regiono ‘Orientvestfalio-Lippe’, havas 73.000 loĝantojn, estas iama rezidenta, nuntempe altlerneja kaj publikinstanca urbo. Turistaj atrakcioj estas la Hermann-monumento kaj la plej granda germana subĉiela muzeo kiel grava kulturaĵo.

Nia tranoktejo

La junulargastejo Detmold situas sudokcidente de la malnova urbo kaj du kilometrojn de la stacidomo, posedas 181 litojn. Ĉiuj niaj ĉambroj havas duŝon/necesejon.

Jugendherberge Detmold
Schirrmannstrasse 49
32756 Detmold
Tel.
05231 24739

https://nordsee-sauerland.jugendherberge.de/jugendherbergen/detmold-354/portraet
 


Source URL (modified on 2022-03-06 17:39):https://www.esperanto.de/eo/node/2576