La kotizoj validas por partopreno en ĉiuj programeroj en la ĉeesta programo de la kongreso. Partopreno en ekskursoj estas aparte pagenda. Partopreno en la reta programo estas senpaga.
Partoprenantoj, kiuj loĝas en Germanio kaj ne estas membroj de GEA, pagas pli altan kotizon. Partoprenantoj el tielnomataj B-landoj ricevas rabaton. Ni aplikas la saman distingon inter A-landanoj kaj B-landanoj kiel la Universalaj Kongresoj de UEA:
La kotizoj diferencas laŭ aliĝdato. Aliĝo ekvalidas nur per pago de la kompleta kotizo.
Reduktita kotizo por: akompanantoj/partneroj, handikapuloj, personoj sen propra salajro.
Prezoj por ĉiu persono |
ĉefkongreso | kompleta kongreso | ||
aliĝperiodo |
normala kotizo |
reduktita kotizo |
normala kotizo |
reduktita kotizo |
aliĝo ĝis 30a de junio 2022 | 50 € | 30 € | 100 € | 60 € |
aliĝo ĝis 31a de decembro 2022 | 75 € | 45 € | 150 € | 90 € |
aliĝo ĝis 31a de marto 2023 | 85 € | 60 € | 170 € | 120 € |
aliĝo poste aŭ surloke | 105 € | 85 € | 210 € | 170 € |
taga bileto (haveblas nur surloke, |
55 € | 45 € | — | — |
Krompago
+30 € / +20 € por ne-membroj de Germana Esperanto-Asoccio
loĝantaj en Germanio
Rabato
-30 € / -20 € por partoprenantoj el B-landoj (vidu supre)
La ĉambroj estas kvarlitaj. Kun krompago ili uzeblas ankaŭ kiel unu- aŭ dulitaj ĉambroj. Partoprenantoj, kiuj volas uzi komunan ĉambron, devas aliĝi aparte.
La prezo inkluzivas
Atentu: La nombro de litoj/ĉambroj estas limigita. Ni disdonos ĉambrojn laŭ la vicordo de aliĝoj. Mendo de lokoj en la junulargastejo validas nur post konfirmo de la organiza teamo.
Prezoj por ĉiu persono | ĉefkongreso | kompleta kongreso | ||
ĉambrokategorio |
aĝo ekde 27 jaroj |
aĝo ĝis 26 jaroj |
aĝo ekde 27 jaroj |
aĝo ĝis 26 jaroj |
1-lita ĉambro | 260 € | 230 € | 580 € | 530 € |
2-lita ĉambro | 210 € | 180 € | 460 € | 410 € |
3- aŭ 4-lita ĉambro | 180 € | 150 € | 370 € | 320 € |
Tagmanĝo + vespermanĝo
Prezoj por ĉiu persono
ĉefkongreso | kompleta kongreso |
44 € | 100 € |
Por partoprenantoj kun tre malaltaj postuloj al loĝado ni havas je nia dispono salonon en la domo de la asocio "Glück zu", en kiu povas tranokti ĝis 20 personoj kun aermatraco/dormmato kaj dormsako. Necesejoj estas rekte apude, duŝoj en la supraj etaĝoj.
Atentu: La nombro de lokoj en la amasloĝejo estas limigita. Ni disponigos la lokojn en la vicordo de aliĝoj. Mendoj de lokoj necesigas konfirmon de la organiza teamo.
Tranoktado en la amasloĝejo
Prezoj por ĉiu persono
ĉefkongreso | kompleta kongreso |
15 € | 35 € |