La kotizoj validas por partopreno en ĉiuj programeroj en la ĉeesta programo de la kongreso. Partopreno en ekskursoj estas aparte pagenda. Partopreno en la reta programo estas senpaga.
Partoprenantoj, kiuj loĝas en Germanio kaj ne estas membroj de GEA, pagas pli altan kotizon. Partoprenantoj el tielnomataj B-landoj ricevas rabaton. Ni aplikas la saman distingon inter A-landanoj kaj B-landanoj kiel la Universalaj Kongresoj de UEA:
La kotizoj diferencas laŭ aliĝdato. Aliĝo ekvalidas nur per pago de la kompleta kotizo.
Reduktita kotizo por: akompanantoj/partneroj, handikapuloj, personoj sen propra salajro.
Kotizoj
Aliĝperiodo | normala kotizo | reduktita kotizo |
Aliĝo ĝis 2021-12-31 | 70 € | 40 € |
Aliĝo ĝis 2022-03-31 | 80 € | 55 € |
Aliĝo poste aŭ surloke | 100 € | 80 € |
Taga bileto (haveblas nur surloke, neniu rabato, 15 € / 10 € krompago) |
50 € | 40 € |
Krompago
+30 € / +20 € por ne-membroj de Germana Esperanto-Asoccio
loĝantaj en Germanio
Rabato
-30 € / -20 € por partoprenantoj el B-landoj (vidu supre)
La ĉambroj estas kvarlitaj. Kun krompago ili uzeblas ankaŭ kiel unu- aŭ dulitaj ĉambroj. Partoprenantoj, kiuj volas uzi komunan ĉambron, devas aliĝi aparte.
La prezo inkluzivas
Atentu: La nombro de litoj/ĉambroj estas limigita. Ni disdonos ĉambrojn laŭ la vicordo de aliĝoj. Mendo de lokoj en la junulargastejo validas nur post konfirmo de la organiza teamo.
Tranoktado kaj ĉiuj manĝoj (prezo por ĉiu persono)
Ĉambrokategorio |
Aĝo ekde 27 jaroj |
Aĝo ĝis 26 jaroj |
1-lita ĉambro | 220 € | 200 € |
2-lita ĉambro | 175 € | 155 € |
3- aŭ 4-lita ĉambro | 160 € | 140 € |
Individuaj manĝoj haveblas en la publika manĝoprovizo de la junularagastejo Oldenburg (tradukita pere de Google Translate). Alternative la ĉefa fervoja stacidomo de Oldenburg estas ĉirkaŭ 200 m for kaj ofertas multajn eblojn por aĉeti manĝetojn kaj, se necese, por manĝi.