Ĉar la Germana Esperanto-Kongreso ne povis okazi, Germana Esperanto-Junularo decidis krei platformon por almenaŭ rete kunveni kaj diskuti kelkajn temojn rilate al Esperanto en Germanio.
Pro tio ekde 2020-06-02 okazas en dusemajna ritmo je 19:30 h reta seminario pri diversaj temoj. La temojn planitajn por la venonta monato ni regule plubikigas ĉi tie. En junio okazas jenaj temoj:
Nr. | Dato | Temo |
7 | 2020-09-21 | Organizado de internacia junulara renkontiĝo |
8 | 2020-10-05 | Esperanto-organizaĵoj tutmonde kaj internacia kunlaboro |
9 | 2020-10-19 | Uzado de sociaj komunikkiloj por Esperanto-varbado |
10 | 2020-11-02 | Interreta paĝaro esperanto.de kaj nova paĝaro de GEJ |
11 | 2020-11-16 | Historio de GEJ, evoluo en la lastal jaroj |
12 | 2020-11-30 | GEJ 70-jara. Ni festu! |
Nr. | Dato | Temo |
1 | 2020-06-02 | Esperanto-organizaĵoj en Germanio kaj ilia strukturo |
2 | 2020-06-16 | Kiel mi povas kunagi? Komisionoj, membrokunveno ktp. |
3 | 2020-06-30 | Estraraj postenoj: komparo inter GEJ kaj GEA |
4 | 2020-07-14 | Organizi malgrandajn aranĝojn (ekz. KEKSOn) |
5 | 2020-07-28 | Lokaj grupoj kaj universitataj agadoj |
6 | 2020-09-07 | kune/Ea kiel komunikilo kaj ebleco |
Horo: 19:30 h
La retkunvenoj okazas sub la adreso: meet.jit.si/DEJseminar.
Tel.: +49 89 380 38719, PIN: 2808 7030 97
Jitsi estas interreta paĝo kie ĉiu povas krei siajn proprajn diskutĉambrojn, kiuj estas atingeblaj per siaj respektivaj ligiloj, en nia kazo do meet.jit.si/DEJseminar. Partopreno eblas sen pasvorto. Prezentaĵojn oni povas montri al aliaj partoprenantoj per ekrandivida funkcio. Bonvolu mutigi vian mikrofonon dum vi ne volas mem ion kontribui. Per la funkcio "levi la manon" vi povas signali ke vi deziras diri ion.
La retkunvenoj okazas grandpart en la germana. Prezentaĵoj en Esperanto povas esti tradukataj laŭ peto.
Ĉiuj estas bonvenaj partopreni la diskuton post la prezentaĵoj. En la diskuto vi povas uzi la germanan aŭ Esperanton. Ni ankaŭ preparos koncizajn resumojn, kiujn vi povas ricevi retpoŝte, ankaŭ se vi ni povis partopreni la kunvenon. Bonvolu informi nin en kazo de intereso.
Ni ĝojas pri via partopreno
Michaela Stegmaier kaj gastreferantoj