Esperanto en Germanio
Published on Esperanto en Germanio (https://www.esperanto.de)

Hejmo > Esperanto en Münster > Sekvonta grupvespero

Sekvonta grupvespero

Submitted by Guido Brandenburg on Sat, 2019-11-09 14:04

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Ĉu kivioj manĝas kivojn?

Interesa demando ...
Kutime kivioj per sia longa, pinta beko hokas lumbrikojn kaj insektojn el la tero. Kivoj do ne estas ilia ĉiutaga nutraĵo. Ĉar tamen ili ne rifuzas ankaŭ hazarde trovitajn falintajn fruktojn, bongusta, vitaminriĉa kivo por kivio povus esti bonvena deserto.
Sed Petra kaj Ralf certe ne vizitis Nov-Zelandon por studi la vivon de tiuj noktaktivaj birdoj.
Nov-Zelando - izolita insula ŝtato en Oceanio kun neimageble varia topografio, klimato seka kaj pluvoriĉa, subtropika kaj Alpo-simila, suke verdaj herbejoj kaj krutaj vulkanoj: Jam la pejzaĝo provizas pli da logaĵoj ol eblas viziti en la limigita kadro de turisma vojaĝo – ne konsiderante la ĉarmajn kaj gastigemajn enloĝantojn.
Kion ili vidis, kion ili spertis, kiun ili renkontis – tion rakontos Petra Dückershoff kaj Ralf Könne

 

ĵaŭdon, 9-an de Julio 2026 je la 18.00 h

 

en Sobi.

 


Source URL (modified on 2026-06-29 17:00):https://www.esperanto.de/eo/node/1907