Esperanto en Germanio
Published on Esperanto en Germanio (https://www.esperanto.de)

Hejmo > Baden-Virtembergo (BAVELO)

Esperanto en Baden-Virtembergo

 

La retejo http://esperanto-bw.de/ devis esti fermita fine de oktobro 2026 (kaj la adreso nun gvidas vin tien, al nia panja organizo GEA). Ni laboras intense por renovigi nian retejon.

~   ~   ~   ~   ~
Die Netzpräsenz http://esperanto-bw.de ist seit Oktober 2026 offline (und die Adresse führt momentan hierher). Wir arbeiten an einer neuen Version.

~   ~   ~   ~   ~

GRAVA:  Plej urĝe ni petegas vian helpon.

Longjaraj amikoj de BAVELO scias, ke ni havas ĝemelan asocion en Burundo. En la urbo Rumonge ĉe la lago Tanganjiko. (La interesan historion de tiu amikeco-ĝemeleco vi trovas en ĉi-dokumento: Rumonge Baza Lernejo 2027.pdf ). Sed jen tute koncize:  el burĝoneto kreskis Esperanto-centro, el ĝi infanĝardeno, el ĝi la komenco de bazlernejo. – Evoluo por fieri! ;-)

Aktuale estas jena problemo: La unua klaso komenciĝis nur provisore. La du unuaj klasoj povas nur tute funkcii, kiam la ministerio de edukado aprobas la lernejon. SED sen pli granda paŭzo-korto ne estos tia aprobo. Feliĉe najbara tereno estas disponebla kontraŭ 14.000 €. La unuan duonon ni povis jam pagi en septembro. Kaj la dua duono estis interkonsentita por la jarfino. Sed ankoraŭ mankas 4.000 €.

Do, nia granda peto al ĉiuj vi legantoj, helpu al ni pagi tion ĝis la jarfino (ĉu eble kristnasko helpas ?!?!!!), ĉar nur tiam povas la lernejo vere ekfunkcii kun permanenta permeso. Nur tiam la gepatroj sendos siajn infanojn al la lernejo.

Sendu vian grandaniman donacon al la BAVELO-konto (IBAN: DE21 6945 0065 0010 4179 22) ĉe Sparkasse Villingen (BIC: SOLADES1VSS) kun la pagreferenco: „Rumonge“.

Ĝis 200 € sufiĉas la kvitancilo de la ĝirado mem, por pli grandaj sumoj ne forgesu vian adreson, por ke ni povu sendi la kvitancilon por la impoŝt-redukto. DANKON!!! DANKEGON!!!

 

Eventoj _ Veranstaltungen

Eventoj estas trovebla cxe
Veranstaltungen sind zu finden unter

https://eventaservo.org/o/BAVELO

ekz. _ z.B.

22. Nov. Virtuelle Zamenhoffeier _ Virtuala Zamenhof-festo  de BAVELO, ?? 14-16 Uhr
12. Dez. Zamenhoffeier in ...
13. Dez. Zamenhoffeier in Stuttgart, Fuchsrain, ?? 15-19 Uhr

 

Vergangene Veranstaltungen

------ 2026 ------
17.-19.04. 89a Regiona staĝo de OFE (Orient-Franca Esperanto) en Rimlishof ĉe Guebwiller, Alzaco
    →  http://mulhouse.esperanto.free.fr/unikodo/Rimlishof2026nova.html
  25.04.   BAVELO-Mitgliederversammlung in Konstanz-Dettingen
24.-26.04. Esperanto-Tage BW gemeinsam mit der Schweizer SES in Konstanz, Schloss Arenenberg (CH) und Mainau
  →  https://eventaservo.org/e/18145d
26.-28.06. Kultura Semajnfino KSF de Sarlanda Esperanto-Ligo en Homburg
  →  https://eventaservo.org/e/35008f
01.-09.08. 111-a Universala Kongreso UK in Graz, Aŭstrio
  →  uea.org/kongresoj
  →  https://eventaservo.org/e/UK111
09.-16.08. IJK – Internacia Junulara Kongreso en Tiana (Katalunio)  '
  →  ijk2026.tejo.org 
   27.09.  10h / 11h Wanderung bei / Migrado apdu Kirchheim/Teck, Owen
  →  https://esperanto-bw.de/pages/de/veranstaltungen/bavelo-wanderung.php
   27.09.  15h Prelego kaj kurseto cxe Humanisma societo
  →  https://eventaservo.org/e/a8db05
   24.10.  FAME premiado, Aalen
23.-25.09. Gaja Semajnfino (ĉirkaŭ FAME), Aalen kaj ĉirkaŭejo
  →  https://esperanto-bw.de/pages/de/veranstaltungen/bavelo-seminar.php
 
 

Source URL (modified on 2026-11-05 12:19):https://www.esperanto.de/eo/node/1714?lingvo=eo