Esperanto ĉe EXPOLINGUA Online 2020
Kiel en la pasintaj jaroj, ankaŭ Germana Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Junularo partoprenas en la lingvo-foiro EXPOLINGUA. Ĉi-jare ĝi okazas rete pro la koronpandemio, sed tio povas ankaŭ esti avantaĝo: tiel eblas komforte partopreni la diversajn programerojn rekte de via hejmo: https://www.expolingua.com.
Ni liveras du oficialajn programerojn (al la programo: https://www.expolingua.com/programme.php):
-
Prelego pri Esperanto (Lu Wunsch-Rolshoven)
sabate, 21.11.2020, 18:15 – 18:45 -
Mini-lingvokurso Esperanto (Franz Kruse)
sabate, 21.11.2020, 12:30 - 13:00
Krome ni havas retan renkontejon, kie ni estas disponeblaj por interparoloj kun interesitaj partoprenantoj.
EXPOLINGUA finiĝis. Ĉi tie vi povas denove spekti niajn kontribuaĵojn:
• Prelego Lu Wunsch-Rolshoven: | https://youtu.be/Lj-40slGR7w |
• Esperanto-kurso Franz Kruse: | https://youtu.be/K9-CjCXak5s |