Esperanto ĉe EXPOLINGUA Online 2020

Kiel en la pasintaj jaroj, ankaŭ Germana Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Junularo partoprenas en la lingvo-foiro EXPOLINGUA. Ĉi-jare ĝi okazas rete pro la koronpandemio, sed tio povas ankaŭ esti avantaĝo: tiel eblas komforte partopreni la diversajn programerojn rekte de via hejmo: https://www.expolingua.com.

Ni liveras du oficialajn programerojn (al la programo: https://www.expolingua.com/programme.php):

  • Prelego pri Esperanto (Lu Wunsch-Rolshoven)
    sabate, 21.11.2020, 18:15 – 18:45
  • Mini-lingvokurso Esperanto (Franz Kruse)
    sabate, 21.11.2020, 12:30 - 13:00

Krome ni havas retan renkontejon, kie ni estas disponeblaj por interparoloj kun interesitaj partoprenantoj.

EXPOLINGUA finiĝis. Niaj kontribuoj estas registritaj kaj baldaŭ ĉi tie disponeblaj por interesitoj.