Germana Esperanto-Kongreso 2022

Estas malfacile antaŭdiri kiel la koronvirusa pandemio evoluos ĝis la kongreso. Ni atendas ke la kongreso ja povos laŭplane okazi, dum la someraj monatoj la pandemio kutime ne kulminas. Sed eble restos ankoraŭ iuj kondiĉoj. En tiu kazo ni devos obei la regularojn aplikatajn en la kongresaj ejoj.

Oldenburg (Oldb)
de vendredo, 3-a de junio 2022
ĝis lundo , 6-a de junio 2022
 

Temo:
Daŭripovo



Por junuloj

Paralele al la kongreso okazos por junuloj KEKSO (Kreema Esperanto-KurSO);
https://esperanto-jugend.de/retpagxo/eo/unsere_treffen/kekso

KEKSO-partoprenantoj aliĝas tie. Ili povas partopreni ankaŭ programerojn de la kongreso.