Germana Esperanto-Kongreso 2022

Druckversion | Presebla versio

Fine de marto en Germanio forfalis preskaŭ ĉiuj Koronaj limigoj. Laŭ aktuala stato ni atendas ke ne plu necesos atenti iujn regulojn dum la kongreso. Se tamen aperos novaj limigoj, ni devos obei la regulojn tiam validajn en la kongresaj ejoj.

Dum la kongreso ni senpage disponigos maskojn kaj ofertos testojn en kazo de dubo aŭ suspekto.

Oldenburg (Oldb)
de vendredo, 3-a de junio 2022
ĝis lundo , 6-a de junio 2022
 

Temo:
Daŭripovo



Por junuloj

Paralele al la kongreso okazos por junuloj KEKSO (Kreema Esperanto-KurSO);
https://esperanto-jugend.de/retpagxo/eo/unsere_treffen/kekso

KEKSO-partoprenantoj aliĝas tie. Ili povas partopreni ankaŭ programerojn de la kongreso.