Hameleno kaj la Vezera Montaro

Druckversion | Presebla versio

Hameleno (Hameln)

Hameleno (Hameln) estas urbo en la germana federacia lando Malsupra Saksio kun ĉ. 56.200 enloĝantoj. La distrikta urbo de la distrikto Hameln-Pyrmont situas ĉe la rivero Vezero (Weser) kaj ĉefe estas konata pro la legendo pri la Ratkaptisto (aŭ Flutisto) de Hameleno, kiu baziĝas sur rakonto el la jaro 1284. Ĝia pitoreska malnova urboparto kun multaj trabfakaj domoj allogas multajn turistojn. Tuj okcidente de la urbo leviĝas la monto Klüt kun la Klüt-turo (elrigardturo), de kiu oni povas rigardi la belan panoramon de la urbo kaj Vezera montaro.

Hameleno situas ĉirkaŭ 50 km sudokcidente de Hanovro, ĉirkaŭ en la mezo inter Herford en la okcidento kaj Hildesheim en la oriento. La urbo troviĝas en la centro de la naturparko Vezermontaro Schaumburg-Hameln.

Pliajn informojn vi trovas ekz. sur la paĝo:  http://eo.wikipedia.org/wiki/Hameln aŭ en la germana: http://de.wikipedia.org/wiki/Hameln .

 

Filmo pri Hameleno kaj la Vezera Montaro: 

Rigardu la filmon pri Hameleno kaj la Vezera Montaro kaj akiru unuan impreson de 

Hameleno kaj ties ĉirkaŭaĵo. Bonvole dume enŝaltu en la suba lineo la subtitolojn kaj legu la tekston en Esperanto. Jen vi trovas la filmon: http://www.hameln.de/tourismus/sehenswuerdigkeiten/filme/sagenhaftes-hameln-esperanto.htm

Sur la paĝo http://www.hameln.de/tourismus/index.htm vi trovas mallongajn informojn pri Hameleno en diversaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto. Ankaŭ malgrandan mapon pri la malnova urbocentro vi vidas tie.

 

Esperanto en Hameleno

Jam en la 1950aj jaroj ekzistis malgranda Esperanto-grupo en Hameln. Ĉefe estis fervojistoj kaj la grupo renkontiĝis en la stacidoma domo de la urbo.

La nuna Esperanto-grupo Hameln „La Ratkaptista Bando“ estis fondita en la jaro 1987 post intensa semajnfina kurso.

La klubanoj renkontiĝas ĉiusemajne merkrede je al 19a horo, la 1an kaj 3an merkredon de monato en la Freiraum Hameln en la Walkemühle, la 2an, 4an (kaj 5an) merkredon de monato en la Kulturzentrum Sumpfblume.

La grupo havas bonajn rilatojn al la najbaraj Esperanto-grupoj en Malsupra Saksio kaj Nordreijn-Vestfalio kaj estas gastiganto ĉe la Pasporta Servo. Pro tio jam Esperantistoj el multaj landoj gastis en Hameleno.

Krom kursoj por komencantoj kaj la partopreno per informstandoj dum la Hamelenaj kulturtagoj kaj Tagoj de la kulturo en la distrikto Hameln-Pyrmont la grupo regule organizas ĝardenan feston, antaŭkristnaskan feston kaj la „Ratan Rendevuon“, renkontiĝo kun membroj de la najbaraj grupoj kaj turista programo en urbo de la distrikto aŭ la najbara regiono. La 11a Rata Rendevuo okazis en oktobro 2013 en Rinteln. Kaŭze de la 20a kaj 25a jubileoj de la grupo okazis grandaj festoj kun publikaj koncertoj de „Kajto“ kaj „Kapriol’“.

Esperanto