Zamenhoffesto en Berlino - 2018-12-15, 15:00 - 22:00

Venu al nia
Zamenhoffesto 2018
Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉi-jara Zamenhoffesto kaj librofesto:
Loko: Kiezspinne - Oranĝerio,
Schulze-Boysen-Straße 38, D-10365 Berlin
Tempo: Sabate, la 15-an de decembro 2018,
15:00*-21:00 h
Provizora programo:
§ Malfermo
§ festprelegeto (Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov)
§ Salutvortoj de gastoj
§ 103-a Universala Kongreso en Lisbono
§ Prezentado de interesaj libroj
§ Koncertoj de Stefo kaj ĴeLe/2.
§ Komuna kantado
Dum la tuta tempo de la aranĝo:
§ Libroservo
§ Ekspozicio „Esperanto-kulturo en la Eŭropa Kulturheredaĵa jaro 2018"
Do, venu amase kaj ĝuu internacian kaj neforgeseblan etoson, pligrandigu vian librotrezoron kaj ĝojigu vian stomakon per unika bufedo de frandaĵoj aŭ simple babilu kun malnovaj kaj novaj amikoj aŭ havu ideojn por kristnaskaj donacoj!
Partoprenkotizo: 10,00 €** (Rabatite: 5,00 €***)
(inkluzivas muzikon, kafo- kaj teo-trinkadon kaj bufedon)
Ni vidos nin en Berlino,
Ĝis tiam
Ronaldo
prez. EABB/ELB
Kontakto por aliĝo kaj demandoj pri alvojaĝo aŭ aliaj detaloj: RonaldSchindlerweb.de
,
tel.: +49 1514 1419673
Plej aktualaj informoj sub: https://esperanto.berlin/eo/
A L I Ĝ I L O
Mi aliĝas al la Zamenhoffesto 2018
okazonta la sabaton, 2018-12-15 en Berlino
1. Familia nomo _____________________________________________________
2. Persona(j) nomo(j) ________________________________________________
3. Adreso: (preslitere kun poŝtkodo) __________________________________________
4. Telefono ____________________ retadreso:_____________________________
5. Naskiĝjaro __________________6. Profesio _____________________________
7. Mi konas ESPERANTON: perfekte – bone – mezbone – iome (SUBSTREKU !)
8. Mi pretas kontribui al la programo per ............................. (klarigo d o r s f l a n k e)
9. Mi venos al Berlino (kiam ?)____________________ per ___________________
10. Mi planas tranokti 2018-12-14/15 o 2018-12-15/16 o ________________ o
11. Mi ofertas tranokteblecon por __ personoj por la noktoj ________________.
12. Mi bezonas vegetaran o / veganan o manĝaĵon
13. Mi pretas helpi por aranĝi la salonon antaŭ la festo kaj alvenos je la 14-a horo.
14. Mi sendas hodiaŭ al Esperanto Asocio Berlin-Brandenburgio,
R. Schindler, Eberswalder Str. 15, D-15234 Frankfurt (Oder)
plenumitan aliĝilon al la Zamenhoffesto 2018 en Berlino
(koncernas aliĝintojn, kiuj ne havas eblecon sendi aliĝilon rete al adreso de organizantoj).
15. Germanaj partoprenantoj sendas antaŭpagon al la adreso:
Esperanto Asocio Berlin-Brandenburgio
IBAN: DE38100100100070550102; BIC: PBNKDEFF
(kun aldono „Zamenhoffesto 2018")
(Memoru, ke deviga antaŭpago por germanaj esperantistoj estas 10,- €)
16. Mi pagos surloke o
17. Eksterlandaj esperantistoj sendas aliĝilon, kaj venas al Berlino sen deviga antaŭpago, kaj post la alveno pagas sian partoprenkotizon surloke.
_________________ _______________
dato subskribo
Pluaj Viaj aldonoj:
Größere Karte zeigen / Montru pli grandan mapon
Kiezspinne - Oranĝerio, Schulze-Boysen-Straße 38, D-10365 Berlin