Zamenhoffesto 2017 en Berlin

Venu al nia
Zamenhoffesto 2017
kaj Zamenhof-Matenmanĝo[1]!
Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉi-jara Zamenhoffesto kaj librofesto:
Loko: Kiezspinne - Oranĝerio,
Schulze-Boysen-Straße 38, D-10365 Berlin
Tempo: Sabate, la 25-an de novembro 2017, 15:00*-21:00 h
Provizora programo:
§ Malfermo/festprelegeto (Lu Wunsch-Rolshoven)
§ Salutvortoj de gastoj
§ Fritz Wollenberg: Jubilea Libro - 111 jaroj de
Esperanto en Berlino kaj Brandenburgio
§ Prezentado de interesaj libroj
§ Chuck Smith: Amikumu
§ Komuna kantado
§ Raportoj pri Seulo kaj Japanio
§ Koncerto de Suzana Kornicka, Poznań
§ Libroservo
Do, venu amase kaj ĝuu internacian kaj neforgeseblan etoson, pligrandigu vian librotrezoron kaj ĝojigu vian stomakon per unika bufedo de frandaĵoj aŭ simple babilu kun malnovaj kaj novaj amikoj aŭ havu ideojn por kristnaskaj donacoj!
Partoprenkotizo: 5,00 € (inkluzivas muzikon kaj bufedon)
Ni vidos nin en Berlino,
Ĝis tiam
Ronaldo
prez. EABB/ELB
Kontakto por demandoj pri alvojaĝo aŭ aliaj detaloj: RonaldSchindlerweb.de
* preparado ek de la 14-a horo por helpemuloj
_____
[1] Por tiuj, kiuj ankaŭ volas resti dum la dimanĉo en Berlino – laŭ interkonsento!
Informoj: http://esperantoland.org/zamenhofa_matenmangho/#zm
Größere Karte zeigen / Montru pli grandan mapon
Kiezspinne - Oranĝerio, Schulze-Boysen-Straße 38, D-10365 Berlin