Zamenhof-Festo Friburgo

Details: 

Ni invitas kore al la Zamenhof-Festo 2018 de Triangula Lando en Freiburg im Breisgau [Friburgo]


Sabato la 15a de Decembro



Ni renkontigxos 11:30 en la halo de la cxefa stacidomo en Friburgo.



Promenos dum 5 min al la Colombi-Schloessle [Kolombi-kasteleto] - kiu situas en la Kolombi-parko.

En la parko ni informas pri la vitokulturado, vinberujoj, kiuj estis alportitaj de la Romianoj.

La Kasteleto prezentas la prahistorion de nia regiono (antaux 10.000 jaroj) gxis la alveno de Romianoj kaj poste Alamanoj. 



Poste eblas tagmangxi en proksima afgana restoracio. 

De tie eblas promeni tra parto de la malnova urbo; finfine la katedralo estas fin-restauxrita.

Ankaux eblas viziti la Kristnaskan Fojron cxirkaux la urbodomo.

Ni planas 3 diversajn grupojn - laux viaj preferoj.



Por kafumado ni renkontigxas (ek de 14:00) en la "Treffpunkt" (pordo-kodo 4451E) en Schwabentor-Ring 2; se la kodo ne funkcias, bonvolu sonori je Raum 5 aux "Treffpunkt".

Krom kafo kaj sezonaj frandajxoj eblas prezentajxoj, personaj kontribuoj, rakontoj (bonvolu anonci vian kontribuon - por iomete plani). Informiloj kaj libroj malnovaj kaj novaj.



jen nia nova retejo: 

www.esperanto.de/de/enhavo/esperanto-freiburg-und-der-welt 

Se vi venos rekte - ekz-e per auxto - por trovi la lokon: 

iru al "Lageplan Treffpunkt-Freiburg", kaj tie al Anfahrt. 

Parki eblas proksime en Schlossberggarage (pagenda), aux iomete pli fore en stratoj.



Por alighi, oferti vian kontribuon, demandi bonvolu skribi al Manfred(cxe)Westermayer.de



Bonvenon, 

amike salutas la Friburga esperantistaro :)

Dauer: 
1 Tag
Datum: 
Saturday, 15. December 2018 - 11:30 ĝis 18:30
Veranstaltungstyp: 
Bundesland: 
Veranstalter: 
www: 
http://
Eintrag von: 
Julia Noe