Promenoj kaj ekskursoj de la fervojista kongreso

KleistKleist-promeno

La plej fama filo de la urbo Frankfurt estas Heinrich von Kleist. Vizito al la memorlokoj kondukas preter punktoj rilatantaj al la poeto kaj aŭtoro, preter la muzeo dediĉita al lia vivo kaj verko kaj preter konstruaĵoj ludintaj gravajn rolojn en la historio de la urbo.
(bildo: (c) Ralf Lotys, WikiMedia)

 

 

 

 

OderbrückeFakeskskurso sistemŝanĝa stacio Oderbrücke

Apud la fervoja ponto trans la Odro-rivero troviĝas sur la okcidenta flanko la stacio Oderbrücke. Ĝi ne plu servas kiel limtransira, respektive dogana stacio. Restinta estas la funkcio de transdona stacio por kargotrajnoj inter la diversaj reltrafikaj entreprenoj kaj necesakaze de stacio lokomotivŝanĝa pro la kurentosistemoj diferencaj en Germanio kaj Pollando. Ni planas ekskurson per motorvagono de ĉefstacio Frankfurt Oder al Oderbrücke kaj reen por rigardi la specialaĵojn de tiu stacio.
(bildo: (c) DB-Mediathek)

 


 

Regejo B1Fakekskurso Regejo B1

En la Germana Demokratia Respubliko (GDR), pli precize en la „Popolpreprieta Entrepreno“ (VEB) Werk für Signal- und Sicherungstechnik WSSB estis evoluigata aparta tekniko por traknivelaj pasejoj kaj regejoj. La laste konstruita kaj kvankam relajsteknika tamen plej moderna (tipo Gsp3 68) regejo estis financata ankoraŭ per mono de GDR sed ekfunkciis en Novembro 1990 nur post ties estingiĝo kiel ŝtato, la 3-an de Oktobro 1990. Ĉar ĝi estas solida, adaptebla al la najbaraj regejoj kaj plue vartebla ĝi servos ĝis nedifinita estonto. Vizito estas speciala frandaĵo por signalteknike interesitaj partoprenantoj. Por ne ĝeni la regulan laboron necesas dividi la nombron de vizitantoj en grupojn de maksimume 10 personoj.
(bildo: (c) Eisenbahnfreunde Frankfurt Oder) (vd. ankaŭ filmon germanlingvan http://eisenbahnfreunde.transnet-ffo.de/Bildquellen/Video/Ein Stellwerk geht in Betrieb.mp4)