Loĝado

Kie loĝi?

Frankfurt (Oder) kaj Słubice disponas pri aro da hoteloj kaj pensionoj facile troveblaj per la reto. La komuna turisma oficejo de la du urboj (adreso: Bolfrashaus, Große Oderstraße 29, DE-15230 Frankfurt/O, retadreso infoattourismus-ffo.de, telefono +49 335 6100800) peras ĉambrojn ambaŭflanke de la rivero. Ĝi korespondas en la pola, germana kaj angla lingvoj.

Favorpreze (80 zlotoj aŭ 20 eŭroj tage) krome eblas loĝi en studentaj domoj je la pola flanko ĉ. 900 metrojn for de Collegium Polonicum (ul. Pilsudskiego 14, PL 69-100 Słubice, telefono +48 61 829 6903, http://dsslubice.amu.edu.pl). La studenta hejmo situas iom norde de la kongresejo. La pieda vojo estas ĉirkaŭ 13 minutoj piede.

Estas buso inter la urboj Frankfurto kaj Słubice, kiu veturas unufoje hore (http://www.svf-ffo.de/images/Linienfahrplan/Linienflyer/SVF_Folder_983.pdf). La buso veturas "ronde" tra la urbo. Ĝi ekveturas de la stacio de Frankfurto al la haltejo "Frankfurt Brunnenplatz" (je xx:52), kie proksime situas kelkaj de la hoteloj en Frankfurt. Ĝi daŭrigas ĝis la kongresejo "Słubice Collegium Polonicum" (je xx:57) je la pola flanko. De tie ĝi daŭrigas al la studenta hejmo apud la haltejo "Słubice Plac Bohaterów" (je xx:07) kaj reveturas reen laŭ la haltejo "Słubice Plac Frankfurtcki" (alveno je xx:00). Dum la reveturo al Frankfurto la buso ne haltas en "Słubice Collegium Polonicum" sed en la proksima haltejo "Słubice Plac Frankfurtcki". Lasta rondo de la buso estas je la deka horo vespere (21:49).
Esperanto