Kongresloko

aviadila perspektivo(bildo (c) Willi Wallroth, WikiMedia)

Kio kaj kie estas Frankfurt (Oder) kaj Słubice?

Frankfurt apud Odro estas urbo kun hodiaŭ 58.000 loĝantoj 79 kilometrojn oriente de Berlino ĉe la limo al Pollando. Ĝi fondiĝis en la 13a jarcento kiel modesta setlejo en la krucpunkto de diversaj komercaj vojoj. Urbajn rajtojn ĝi ricevis en 1253. En la prusa provinco Brandenburg ĝi avancis al ĉefurbo de samnoma distrikto.

Konataj frankfurtanoj estis Thomas Müntzer, gvidanto de la „kamparanaj militoj“ en la 16-a jarcento, kaj la aŭtoro Heinrich von Kleist (1777-1811). En Frankfurt studis ankaŭ la famaj esploristoj kaj sciencistoj Wilhelm kaj Alexander von Humboldt.

Universitata urbo ĝi fariĝis jam en 1506, sed en 1811 la „Universitato Viadrina“ devis translokiĝi al Vroclavo. La universitato refondiĝis - kiel Eŭropa Universitato Viadrina - nur en 1991 kaj rapide akiris renomon pro sia fokuso je rilatoj kun orienta Eŭropo.

Militoj decidis pri la sorto de la urbo kaj la rolo de la rivero Odro: la 30-jara milito (kiam Frankfurt perdis tri kvaronojn de siaj enloĝantoj), la 7-jara milito, la Napoleonaj militoj kaj laste la dua mondmilito, dum kies finaj bataloj la urbo detruiĝis, kaj sekve de kiu ĝi iĝis limurbo. El la orienta urboparto fariĝis la pola urbo Słubice. La Odro hodiaŭ markas la limon de du ŝtatoj: ambaŭ tamen membroj de la Eŭropa Unio kaj la Schengen-zono, tiel ke nun la vojo trans la ponton denove estas libera. Frankfurt kaj Słubice, sed ankaŭ la apudlimaj regionoj ambaŭflanke de la rivero hodiaŭ multfacete kunlaboras.

Esperanto