Kongresejo

mapo-kongresejoj(c) mapo OpenStreetMap Mitwirkende

La kongresejoj

En 2020 ni spertos verdire „transpontan“ kongreson. La plej multaj programeroj okazos en Collegium Polonicum en Słubice, komuna kolegio fondita en 1992 fare de la Eŭropa
Universitato Viadrina kaj la Adam-Mickiewicz-Universitato Poznań. Inaŭgurita en 1998 ĝi hodiaŭ ofertas larĝan spektron de studeblecoj. Por nia kongreso ĝi disponigas diversgrandajn kunvenejojn kaj studentan manĝejon. Pluraj restoracioj kaj vendejoj troviĝas proksime.

Collegium Polonicum situas tuj apud la orienta flanko de la urba ponto: La centron de Frankfurt de tie eblas piede atingi en ne pli ol dek minutoj. Por la malferma sesio de la kongreso sabaton (30-a de majo) ni rezervis salonon en la Gräfin-Dönhoff-domo de la universitato Viadrina en Frankfurt. Ankaŭ ĝi troviĝas en piedira distance de la ponto.

Esperanto