Komuna regiona staĝo 2016

Details: 

Komuna regiona staĝo de BAVELO kaj Esperanto-France Est.

ESPERANTO NANCY-54 kaj ESPERANTO FRANCE-EST en amikaj rilatoj kun BAVELO invitas vin al la :

79a Regiona Staĝo de Esperanto la 22/23/24ajn de aprilo 2016 en Centre de Loisirs d'Art-Sur-Meurthe, 36 avenue de la Chartreuse, FR-54510 ART SUR MEURTHE (N.48.66217° E.6.25104°) 

Nia ĉi-jara regiona staĝo okazos en verda kaj trankvila distrocentro je dek kilometroj de Nancio. Meze de 11-hektara parko proksima de rivero Meurthe, ni disponos je unu el la 6 konstruaĵoj por laŭplaĉe lerni, babili, ridi, aŭskulti prelegojn, ĝui kantan spektaklon, rigardi farmbestojn … aŭ trafoliumi la 700 titolojn de nia libroservo! Ni ankaŭ povos manĝi kaj dormi surloke kaj turismi en la ĉirkaŭaĵo. Venos specife al nia staĝo: Iŝtvan Ertl, kiu prelegos pri literaturo, Nataŝa Bertse el Svedio, kiu kantos dum la sabata spektaklo kaj Catherine Kremer, kiu faros prezenton pri la Unua Mondmilito.

Pliaj informoj: http://esperanto.alsacelorraine.perso.sfr.fr/

Dauer: 
3 Tage
Datum: 
Friday, 22. April 2016 - 18:00 ĝis Sunday, 24. April 2016 - 14:00
Veranstaltungstyp: 
Adresse: 

Centre de Loisirs d'Art-Sur-Meurthe, 36 avenue de la Chartreuse, FR-54510 ART SUR MEURTHE

Land: 
www: 
http://esperanto.alsacelorraine.perso.sfr.fr/
Eintrag von: 
Julia Noe