Klubrevuo

Druckversion | Presebla versio

Esperanto Gazeto (ISSN 1861-3330) estas nia klubgazeto. He, momenton: Ĉu tio ne estu skribata maldise aŭ kun ligostreko? Jes, se oni celas simple iun Esperantogazeton. Sed ĉi-okaze temas pri nia klubgazeto, kaj ties propra nomo estas skribata kun spaceto.

N-ro Tempo Ĉeftemoj
53 elektronika versio Oktobro 2018 ĝis Januaro 2019 Mia Esperanto-Julio 2018: Esperantomuzeo kaj -parko (Vieno), Somera Esperanto-Studado (SES, Liptov-Nikolao), Deichbrand (Wanhöden); iom da rezonado pri la radiodramo “Esperanto”
52 elektronika vversio Junio ĝis Septembro 2018 34a Printempa Semajno Internacia (“PSI”; Plauen); kleriga libertempo de la popolaltlernejo Göttingen en Herzberg (Herzberg)
51 elektronika versio Februaro ĝis Majo 2018 Vizitado de Airbus Defence and Space (Bremen); 14a Rata Rendevuo / 30-jariĝo de Esperanto-Grupo Hameleno (Hameleno)
50 elektronika versio Oktobro 2017 ĝis Januaro 2018 Vizitado de Aŭtourbo Wolfsburg; Somera Esperanto-Studado en Banská Štiavnica, Slovakujo
49 elektronika versio Junio ĝis Septembro 2017 La apo Amikumu; cifereca tera aŭd-radiofonio (DAB+); nombro de Esperanto-parolantoj (modelo de Svend Vendelbo Nielsen); principoj de la vorto-uzado en Esperanto
48 elektronika versio Februaro ĝis Majo 2017 15a Rata Rendevuo en Minden; EGS-anoj vizitas la Esperanto-grupon de Kassel; vizitado je ŝipstirsimulilo en Elsfleth; seminario pri Esperanto-gramatiko en Mueß apud Schwerin
47 elektronika versio Oktobro 2016 ĝis Januaro 2017 72a Internacia Junulara Kongreso en Vroclavo, Pollando; 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro, Slovakujo; gasto el Togolando ĉe nia klubo
46 elektronika versio Junio ĝis Septembro 2016 93a Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno; Printempa Revido de EMAS 2016 en Bremeno
45 elektronika versio Februaro ĝis Majo 2016 12a Rata Rendevuo de la Ratkaptista Bando en Bad Münder kaj Bakede; la ne-Esperanto-aranĝo “UnCon” en Bremerhaven; 82a Itala Kongreso de Esperanto en San Benedetto del Tronto; EMAS-Kulturtago en Celle
44 elektronika versio Oktobro 2015 ĝis Januaro 2016 100a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo; 71a Internacia Junulara Kongreso en Wiesbaden; nia klubjubileo en Oldenburgo
43 elektronika versio Junio ĝis Septembro 2015 6a Junulara E-Semajno (JES) en Weißwasser #6aJES; 92a Germana Esperanto-Kongreso en Hameleno #gek2015
42 elektronika versio Februaro ĝis Majo 2015 11a Rata Rendevuo en Rinteln; niaj klubrenkontiĝoj kaj partopreno en la foiro de Rodenkirchen en la malfrua somera kaj aŭtuno de 2014
41 elektronika versio Oktobro 2014 ĝis Januaro 2015 Somera Esperanto-Studado 2014 SK en Nitra, Slovakujo; 91a Germana Esperanto-Kongreso en Erfurt; niaj klubrenkontiĝoj en somero de 2014: Junia ekskurso kaj gasto el Ukrainujo
40 elektronika versio Junio ĝis Septembro 2014 Niaj klubrenkontiĝoj en printempo 2014: Gasto el Hamburgo, keglado kaj universitata biblioteko; Nia klubo ĉe la aranĝo “Bremen mischt mit – Europa. Kulturen. Sprachen” (“Bremeno kunagas – Eŭropo. Kulturoj. Lingvoj”), organizita de Sprachenrat Bremen e. V.; Pro stranga mete(or)ologia respondo: La Akademia ŝipo en ŝtorma vetero; 30a Printempa Semajno Internacia (PSI) en Xanten
39 elektronika versio Februaro ĝis Majo 2014 Esperanto-Kulturtago 2013 de EMAS en Melle; niaj klubrenkontiĝoj en aŭtuno 2013: Island-prelego kaj kristnaskofesto kun Miao; Tvitero
38 elektronika versio Oktobro 2013 ĝis Januaro 2014 10a Rata Rendevuo de la Esperanto-Grupo Hameln en Bad Pyrmont; Junia ekskurso 2013 (Bremen-Rekum kaj Bremen-Farge); niaj klubrenkontiĝoj en la malfrua printempo kaj somero de 2013: Tradukado kaj gastoj el Ameriko; Glacilando
37 elektronika versio Junio ĝis Septembro 2013 Printempa Revido 2013 de EMAS en Hanovro; niaj klubrenkontiĝoj en la unua kvaronjaro de 2013: Bovicismoj, balail-ĵetado, Romo kaj malferma letero; Malferma Tago de la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio; 90a Germana Esperanto-Kongreso en Nurenbergo; 9a Rata Rendevuo de Esperanto-Grupo Hameln en Hameln kaj Fuhlen.
36 elektronika versio Februaro ĝis Majo 2013 79a Itala Kongreso de Esperanto en Mazaradelvalo (Italujo); nia Septembra ekskurso 2012 (Bad Zwischenahn kaj Dreibergen); Esperanto-Kulturtago 2012 de EMAS en Verden; niaj klubrenkontiĝoj en aŭtuno 2012: Vikipedio kaj migrado
35 elektronika versio Oktobro 2012 ĝis Januaro 2013 9a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio en Galivo (Irlando); Komuna Esperanto-Kongreso de la Esperanto-asocioj de Danujo, Pollando kaj Germanujo (samtempe 89a Germana Esperanto-Kongreso) en Berlino; “125 Jahre Esperanto”: Prelego de Heinz-Wilhelm Sprick de Esperanto-Grupo Hameln en Hameln; vizitado de kaforostmanufakturo en Lemwerder; niaj klubrenkontiĝoj en somero 2012: Finnlando kaj kooperativoj
34 elektronika versio Junio ĝis Septembro 2012 Prelego “Tajdprognozmetodoj”; Printempa Revido de EMAS en Herzberg; ekskurso de la Esperanto-Grupoj Hameln, Bielefeld und Detmold al Herford; niaj klubrenkontiĝoj en printempo 2012: kvizo, keglado, piratoj kaj gerilo
33 elektronika versio Februaro ĝis Majo 2012 Esperanto-Kulturtago 2011 de EMAS kaj REVELO en Osnabrück; Esperanto-Sumoo; 8a Rata Rendevuo de Esperanto-Grupo Hameln en Bückeburg; Zamenhof-festo de Esperanto-Grupo Bremeno
32 elektronika versio Oktobro 2011 ĝis Januaro 2012 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago; Maja ekskurso 2011 al Bremen-Vegesack kaj -Schönebeck; Septembra ekskurso 2011 al Hamburgo; komuna Nederlanda kaj 88a Germana Esperanto-Kongreso en Monastero
31 elektronika versio Junio ĝis Septembro 2011 Prelego “De Sarajevo al Tirano”; Printempa Revido de EMAS en Bremen; 35. Internacia Junulara Festivalo en Pornassio, Italujo; Esperanto-infopavilono ĉe Nordenhama Semajno
30 elektronika versio Februaro ĝis Majo 2011 2-a Esperanto-Kulturtago 2011 de EMAS en Hannover; gasto el Italujo en Subvisurgo; 77-a Itala Esperanto-Kongreso en Linjano Orsabla
29 elektronika versio Oktobro 2010 ĝis Januaro 2011 Jubileofesto okaze de la 15-jariĝo de nia klubo; Esperanto-lernantoj el Nordenham vizitis Ĉinujon kaj esperantistojn en Pekino; Ĉina Radio Internacia en Esperanto
28 elektronika versio Junio ĝis Septembro 2010 Nacia Franca kaj 87a Germana Esperanto-Kongresoj en Kaiserslautern; grupvespero de la Esperanto-grupo de Bremeno: Andreas prelegas pri la temo de sia disertacio; Primtempa Revido de EMAS en Nienburg/Weser
27 elektronika versio Februaro ĝis Majo 2010 Esperanto-Kulturtago 2010 de EMAS kaj 6-a Rata Rendevuo en Hameln; gastoj el Karibujo en Ammerland kaj Wesermarsch
26 elektronika versio Oktobro 2009 ĝis Januaro 2010 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko; nia somerfesto; Junia ekskurso al Bassum; Esperanto-libroj kaj -viddiskoj en urbobiblioteko de Nordenham
25 elektronika versio Junio ĝis Septembro 2009 86a Germana kaj 8a Eŭropa Esperanto-Kongresoj en Herzberg; 25a PSI en Sankt Andreasberg; Andreas fariĝas Dr. phil. per Esperanto; Eklezia Tago 2009 en Bremeno
24 elektronika versio Februaro ĝis Majo 2009 La 5-a Rata Rendevuo en Emmerthal; Helgolando 2008; EMAS-Kulturtago 2008 en Bremeno; Esperanto-vortoj laŭ sia statuso
23 elektronika versio Oktobro 2008 ĝis Januaro 2009 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo; nia somerfesto; pri Komputeko; pri la porpublika agado de nia klubo
22 elektronika versio Junio ĝis Septembro 2008 85-a Germana Esperanto-Kongreso en Asindo; nia brasikmanĝo; Maja ekskurso al Elsfleth; printempa Berlina Arbara Renkontiĝo en Bad Münder
21 elektronika versio Februaro ĝis Majo 2008 La 4-a Rata Rendevuo en Hessisch Oldendorf; kultura semajnfino en Nordwalde; plant-agado en Nordenham; EMAS-Kulturtago 2007 en Oldenburgo; Postsomera Klaĉkunevo (PSKK) 2007 en Zelem, Belgujo
20 elektronika versio Oktobro 2007 ĝis Januaro 2008 92-a Universala Kongreso de Esperanto 2007 en Jokohamo, Japanujo; 7-a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio en Mariboro, Slovenujo; jubileofesto de Esperanto Noord-Nederland; nia somerfesto; urbofesto en Nordenham
19 elektronika versio Junio ĝis Septembro 2007 84-a Germana Esperanto-Kongreso en Hamburgo; nia balail-ĵetado; ludvespero de la Esperanto-Grupo de Bremeno; ekskurseto al Lemwerder; gasto el Nepalo en Oldenburgo
18 elektronika versio Februaro ĝis Majo 2007 La 3-a Rata Rendevuo en Bad Pyrmont; partopreno en Esperanto-kurso de la Interkultura Centro Herzberg; centjariĝo de la Esperanto-grupo de Bremeno; Malferma tago de la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo
17 elektronika versio
>Atentu: En la ĉi tie ĝis la 3-a de Oktobro 2006 publikigita versio, paĝo 2, estas du pres-eraroj: Anstataŭ “10-a de Marto 1902” estu skribita ĝuste “9-a de Marto 1902”, kaj anstataŭ “10.03.1902” estu skribita ĝuste “09.03.1902”. La nuna versio estas korektita1)
Oktobro 2006 ĝis Januaro 2007 91-a Universala Kongreso de Esperanto 2006 en Florenco, Italio; Esperanto-Grupo de Bremeno vizite en Rechtenfleth (interalie en la Allmers-domo); balail-ĵetado kaj krispbrasik-manĝado en preskaŭ 30°C; urbofesto en Nordenham
16 elektronika versio
Atentu: En la ĉi tie ĝis la 14-a de Junio 2006 publikigita versio, paĝo 7, estas pres-eraro: Anstataŭ “18.09.2006” estu skribita ĝuste “13.09.2006”. La nuna versio estas korektita
Junio ĝis Septembro 2006 83-a Germana Esperanto-Kongreso en Brunsviko; nia balail-ĵetado; muzika grupvespero de la Esperanto-Grupo de Bremeno; prelego pri Esperanto en Bad Bederkesa; ĉe kurs-vespero de la Esperanto-Grupo de Konstanco
15 elektronika versio Februaro ĝis Majo 2006 La 2-a Rata Rendevuo en Hameln; Foiro de Rodenkirchen; Kristnaska kunveno en Oldenburgo; Deutsches Auswandererhaus en Bremerhaven
14 elektronika versio Oktobro 2005 ĝis Januaro 2006 Centjariĝo de la Fundamento de Esperanto; 90-a Universala Kongreso de Esperanto 2005 en Vilno, Litovio; novaj klubmembroj; aldonaĵo Esperanto ganz kompakt (A6-formata, ambaŭflanke surpresita; enlaminita en folio).
eo_ganz_kompaktMemfari la aldonaĵon Esperanto ganz kompakt:
Presu la elektronikan version de la aldonaĵo sur unu folion
(paĝon 1 antaŭflanken, paĝon 2 dorsflanken), eltranĉu, enlaminu en folion, preta!
13 elektronika versio Junio ĝis Septembro 2005 Nia jubileofesto; 100-a Skota Kongreso de Esperanto en Largs; 100-a datreveno de la unua Universala Kongreso de Esperanto (“Boulogne2005esperanto”); Kio estas homeopatio?
12 elektronika versio Februaro ĝis Majo 2005 La 1-a Rata Rendevuo en Hessisch Oldendorf; libroprezento: “Esperanto sen mitoj”
11 elektronika versio Dezember 2004 Speciala eldono je la adventa tempo; EMAS-Kulturtago 2004 en Hanovro
10 elektronika versio Oktobro 2004 ĝis Januaro 2005 89-a Universala Kongreso de Esperanto 2004 en Pekino, Ĉinio; KLERO - Komuna Esperanto-LERnadO ĉe la Subvezero; Andreas ricevas Esperanto-diplomon de la Esperanto-Asocio de Britio; ĝardenfesto de la Esperanto-Grupo Bremen
9 elektronika versio Junio 2004 ĝis Septembro 2004 Maja ekskurso al la kastelo en Hagen; 86-a Brita Kongreso de Esperanto 2004; 100 jaroj “Visurgis” kaj havenfesto en Elsfleth
8 elektronika versio Februaro 2004 ĝis Majo 2004 Vezertunelo; kristnaskofesto
7 elektronika versio Oktobro 2003 ĝis Januaro 2004 Foiro de Rodenkirchen; Hunte-baraĵponto de Elsfleth; Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo, Svedio
6  Julio 2003 Cseh-metodo; “Elsendo kun la muso” en Papenburgo
5  Februaro 2003 Nordenhamo; la unua Universala Kongreso
4  Oktobro 2002 Brake; landa ĝarden-ekspozicio en Bad Zwischenahn
3  Junio 2002 >Ĉe la radio-sendostacio “Offener Kanal Wesermündung” (malferma kanalo Vezer-buŝo); vizito de la Esperanto-Grupo Bremen en Elsfleth
2  Februaro 2002 Rodenkirchen; Esperanto-renkontiĝo en Herzberg en la Harco
1  Oktobro 2001 Retrorigardo al la klubfondo; la nova klubestraro; Mozart kaj Haydn
Atentigo: Pro redaktaj kialoj nepre povas diferenci la elektronika versio pri formataspekto, skribaspekto kaj similo disde la papera versio. Plue ni rezervas al ni postajn ŝanĝojn en la elektronika versio.
1)Temas pri la tago de la morto de Hermann Allmers. Erara fonto estas la Vikipedia artikolo pri Hermann Allmers en la versio de la 15-a de Junio 2006 (http://de.wikipedia.org/w/index.php?title=Hermann_Allmers&oldid=17876971). Fontoj kun la ĝusta mortodato (9-a de Marto 1902) estas: Kurd SCHULTZ: “Hermann Allmers – Werke” p. 631, eldonita kaj verkita en la komisio de la Hermann-Allmers-Gesellschaft, eldonejo Sachse & Pohl, Göttingen, 1965; Fr. BECKHUSEN: “Das Allmersheim”, artikolo en la broŝuro “Sandstedt – Rechtenfleth – das neue Weserstrandbad (Kleinbahn Farge-Wulsdorf)” p. 30, Weserdruckerei Inh. A. Feldbacher, Wesermünde-G., sen jaro-indiko; Hardy KÖHLER: “Jubiläumsbroschüre zum Fest Rechtenfleth seit 1125 Jahren” p. 17 (kun figuraĵo de medalo montranta la 9-an de Marto 1902 kiel mortotagon) kaj p. 33, eldonita de la hejmregiona asocio Ketelhoken, Wesermünder Druck, Driftsethe, 1986.