Invito al la Virtuala-Esperanto-Renkontigxo (VERO) je la 15.06.2023

Invito
Saluton, karaj Esperantistoj,
invito al la "VERO - Virtuala Esperanto-Renkontigxo" de EBLOGO en la Esperantosalono per Teamtalk jxauxde, la 15-an de junio kun prelego ekde la 20-a horo MET.
Programskemo:
19:00 Konektklarigo, babilado, antauxprogramo, postokazagxoj, salutvortoj,
20:00 Enkonduko en la uzadon de la senbara Interreta konferenca programo TeamTalk. Preleganto kaj administranto Michael Kuhlmann kun traduko al Esperanto.
Diskutado kaj babilado maksimume gxis 22:00 (MET)
Por partopreni tiun renkontigxon, Bv. Unue Elsxuti Teamtalk kaj instalu gxin sur via komputilo (se vi ankoraux ne faris tion).
Jen ligiloj por elsxuti:
Windows:
http://downloads.blindzeln.org/okz/software/TeamTalkInstaller_591.exe
Mac:
http://downloads.blindzeln.org/okz/software/TeamTalk.pkg
iPhone kaj iPad:
https://apps.apple.com/de/app/teamtalk-5/id1069487751
Android:
https://play.google.com/store/apps/details?id=dk.bearware.gui&hl=de
Kaj nun instalu Teamtalk.
Atenton: Instalado estas bezonata nur la unuan fojon. Post la instalado de Teamtalk vi cxiam povas per la sekva ligilo eniri Esperanto-salonon kaj partopreni la arangxojn:
Krome vi povas partopreni pertelefone.
Jen la numero:
(+49)911 14898539.
Poste vi estas petata doni la numeron de Esperanto-salono. La numero estas:
124# (# estas duobla kruco, dekstre de la klavo 0).
Kaj fine klavu la konferenc-pin. Gxi estas
1973
Atenton: Por partopreno per telefono el aliaj landoj, krom Germanio, povas ekesti telefonkostoj.
Ni kunvenas la 15-an de cxiu monato vespere pere de “teamtalk.blindzeln.net”
kaj la „Maulwurfshügel“ en la virtuala cxambro “Esperantosalono“ de EBLOGO.
Klaku nur la ligilon la 15-an de cxiu monato vespere kaj la programo faros cxion mem. Eble necesas elsxuti la konferenzprogramon "Team Talk Client", skribi antauxe vian uzantonomon kaj sxalti la mikrofonon (Kontrol kun shift kun a).
La kunveno okazas en Esperanto.. Cxiuj rajtas partopreni kaj esprimi sian opinion pri la temo.
Tamen, tiuj kiuj volas diri iom pli, bonvolu informi pri tio:
EBLOGOEsperanto.de
Bonvenon!
Werner Groen, prezidanto de Eblogo.